Statistiko
Esperanto.com disponigas senpagajn servojn al:

Esperanto.com estas virtuala komunumo, kiu donas eblecon al esperantistoj el ajna parto de la mondo konatiĝi, komuniki, interŝanĝi sperton ka.
Profiloj. Vi povas krei propran konton ĉe Esperanto.com, alŝuti foton, indiki kontaktinformojn, interesojn...
Amikeco kaj komunikado. Uzantoj de Esperanto.com povas serĉi novajn kaj malnovajn amikojn, aldoni ilin al sia reto, interŝanĝi kun ili per mesaĝoj, komentoj ka.
Blogaĵoj. Ĉiu uzanto ĉe Esperanto.com povas krei propran esperantlingvan blogon kaj aldoni al ĝi blogaĵojn.
Fotoalbumoj. Ĉiu uzanto povas krei proprajn fotoalbumojn kaj alŝuti tien fotojn. Fotoalbumojn eblas aldoni al la eventoj kaj grupoj.
Grupoj kaj eventoj. Vi povas trovi kaj partopreni variajn grupojn aŭ eventojn. Vi povas ankaŭ aldoni proprajn.
Diskutoj. Vi povas partopreni en la komuna forumo de Esperanto.com aŭ diskutojn de grupoj kaj eventoj.
Ludoj. Vi povas ludi kelkajn Flash-ludojn.
Se vi estas reprezantanto de esperantista organizo, klubo, firmao, Esperanto.com disponigas unikan eblecon krei ĝian virtualan reprezentejon kaj disvastigi informojn pri ĝi! Por tio eblas uzi sistemon de grupoj, kiun vi povas trovi ekz. en supra menuero "Komunumo". Kreante grupon de via organizo, vi povas: alŝuti logotipon, aldoni ĝian priskribon, indiki ĝian tipon ka. Kiam grupo estas kreita, vi povas: aldoni al ĝi fotoalbumojn, blogaĵojn (kun novaĵoj, raportoj, proponoj, varoj), gvidi diskutojn, inviti aliajn esperantistojn partopreni, kaj multon alian.

Esperanto.com disponigas variajn senpagajn servojn, rilatajn al E-eventoj.
Eventoj havas sistemon, similan al tiu de grupoj, sed pli vastan. Ekz., eblas indiki datojn de evento, tipon, proksimuman kvanton da partoprenantoj...
Krome, eventoj povas aperi sur la mondmapo de eventoj, kalendaro, listoj ka. Ankaŭ la uzantoj povas aldoni vian eventon al la propra privata kalendaro de eventoj.
Variaj funkcioj de Evento-sistemo en Esperanto.com permesas ne nur anonci kaj reklami venontajn eventojn, sed ankaŭ kunigi esperantistojn, kiuj partoprenis la pasintajn eventojn.
Grupojn de la pasintaj eventoj eblas trovi ankaŭ en la listoj kaj kalendaroj, eblas aldoni al ili raportojn, fotojn, impresojn, renkonti malnovajn amikojn, kiuj iam kunpartoprenis la eventon.
Kunlaborado
Helpu al la projekto!
Rakontu pri Esperanto.com al viaj Esperanto-amikoj! Vi povas meti ligilon al la projekto en via esperanta blogo aŭ retejo.
Vi ankaŭ povas uzi specialajn diversdimensiajn bildetojn, kiujn ni preparis.
Trovu tradukajn kaj teknikajn erarojn kaj anoncu pri ili en speciala grupo:
http://esperanto.com/grupoj/teknikaj-demandoj
Helpu vastigi paĝaron de oftaj demandoj:
http://esperanto.com/oftaj_demandoj

Ĉiuj servoj en Esperanto.com estas senpagaj.
Donacu al la speciala fonduso de Esperanto.com. Por tio eblas uzi specialan fondusan UEA-konton: esco-b
Servilo ka. kostas sufiĉe multe. Ni nun havas monon por subteni la projekton, tamen niaj monujoj ne estas senlimaj. Eĉ etaj sumoj estas bonvenaj! Laŭdezire donacintoj povas aperi en speciala listo.
Informcentro pri Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la 96-a UK
Nun venis la tempo komenci Gazetaran Kampanjon, ĉirkaŭ la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Kopenhago. La ideo. Universala Kongreso nuntempe estas la plej granda renkontiĝo de esperantistoj, kiu aspektas serioze por la ekstera publiko.
Celo de GK estas disvastigi informojn pri la kongreso kaj Esperanto, por pluraj amaskomunikiloj (AK) havu objektivajn informojn, kaj instigi ilin publikigi favorajn informojn pri UK kaj Esperanto ĝenerale. Necesas ankaŭ konsideri, ke nuntempa sistemo de amaskomunikiloj iom ŝanĝiĝis (aperis ekz. retgazetoj kaj blogoj, kies informa influo foje povas esti pli serioza, ol de tradiciaj AK). Universalan Kongreson partoprenas esperantistoj el pluraj landoj, kiuj povas rekte kontakti nacilingvajn AK (eble eĉ estas kunlaborantoj de tiuj) kaj komuniki al ili informojn pri UK kaj Esperanto. Teknika kaj organiza realigo. Por informi pri GK kaj kolekti rilatajn al UK publikaĵojn, videojn, blogaĵojn, radioelsendojn ka. ni kreis specialan paĝon-grupon ĉe Esperanto.com, kiun ni nomis "Informcentro pri GK ĉirkaŭ UK":
http://esperanto.com/gazetara-kampanjo2011
En ĝi eblos trovi variajn informojn pri GK, vidi ĝian progreson, komenti, konsili, kritiki... Ankaŭ daŭre funkcios la sama speciala Google-grupo, rilata al la kampanjo.

Gamma-versio de Esperanto.com estas lanĉita!
Hodiaŭ, la 10-an de decembro 2010 estis lanĉita la gamma-versio de virtuala komunumo de esperantistoj Esperanto.com.
Tio estas rezulto de multmonata laboro, dum kiu estis faritaj miloj da diversaj ŝanĝoj: estis solvitaj pluraj teknikaj kaj tradukaj problemoj, aldonitaj pluraj novaj funkcioj kaj plibonigitaj la malnovaj.
Informojn pri bazaj eblecoj vi povas legi en la sekvaj artikoletoj:
http://esperanto.com/servoj_por_uzantoj
http://esperanto.com/servoj_organizoj
http://esperanto.com/servoj_eventoj
Pluraj esperantistoj helpis evoluigi Esperanto.com. Nia teamo dankas ilian zorgemon!
Kiel helpi al la projekto, vi povas legi en la sekva paĝo:
http://esperanto.com/helpu_projekton
Sube ni listigas la plej gravajn plibonigojn kaj novajn eblecojn de Esperanto.com, kiuj estis faritaj.
Reguloj de uzado kaj privateca politiko:
http://esperanto.com/content/esperantocom-ek-al-gamma-versio-reguloj-de-...
La plej aktivaj uzantoj:
http://esperanto.com/content/esperantocom-ek-al-gamma-versio-la-plej-akt...
Statistiko:
http://esperanto.com/content/esperantocom-ek-al-gamma-versio-statistiko
Agordeblaj blokoj:
http://esperanto.com/content/esperantocom-ek-al-gamma-versio-agordeblaj-...
Ŝatata enhavo:
http://esperanto.com/content/esperantocom-ek-al-gamma-versio-%C5%9Datata...
"Oftaj demandoj" kaj statistiko en profiloj:
http://esperanto.com/content/esperantocom-ek-al-gamma-versio-oftaj-deman...
"Miaj novaĵoj":
http://esperanto.com/content/esperantocom-ek-al-gamma-versio-miaj-nova%C...
Plibonigita listo de uzantoj kaj nova "miaj amikoj":
http://esperanto.com/content/esperantocom-ek-al-gamma-versio-plibonigita...
Nova fotoalbuma ilaro:
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?
- Versoj de Onklo Bidao: DANKON, PANJO!












