Ensaluto

Blogoj

La simbolo de la famo(43)

tiuulo elvenis kaj en la fina parto de la vestiblo iris ien reen,post momento la fraŭlineto ankaŭ elvenis angore kaj deprimite kaj iris al lia flanko,sen atenti al mi kaj al aliaj kiuj pasis el ilia preterestiĝo,ili okupiĝis al parolo,evidentis ke tiuulo volis trovi rimedon per helpo de la bela fraŭlino,kaj eble volis  ŝian  mediacion  ke li ne iru al ĉi tiu vojaĝo,mi ne povante toleri iris al la ĉambro de la estro,eĉ lian parolon kiu estis longa kaj daŭra,mi tranĉis kaj ĉe lia orelo diris:Frue favoru veni eksteren kaj vidi la vestiblon,li volis daŭrigi sian parolon kaj transdoni ĉi tian favoron al post kelkaj minutoj,mi pliigis:Nun,nun.li sciis foreston de la fraŭlineto kaj ŝiajn precedencojn,kaj komprenis la aferon,sen bezoni prokraston ekstaris li kaj diris al mi:Vi restu ĉi tie!

bildo de davud shams hakimi

Sabla(42)

oni rompis brakon de mia patrino kaj onklino,kaj pri la kialo implicis ke la vireto ne pretis spontanee donaci sian sangon,kvankam pro la ordono li devis donaci kaj faris tiun funkcion,alikaze oni devis tute tranĉi la brakojn...

bildo de davud shams hakimi

Sapvezikoj de Ronda (Verkita de Liu Cixin) (9/9)

Naŭ

Du tagojn post la formala starto de la sistemo por aerakvotransporto, Ronda aervojaĝis de Bengala Glofo al provincurbo en la nordokcidenta regiono. Elirante el la aviadilo, ŝi vidis plenlunon pendi silente en nokta ĉielo, la vezikoj ekirinte de la maro ankaraŭ ne alvenis. En la urbo, homoj amasis sub la luno. Ronda ankaŭ parkumis en la centra placo, enŝovis sin en la homamason, por fervore atendi kune kun ili. Ĝis la meznokto, la nokta ĉielo restis la sama, ke la homamaso komencis disiĝi kiel en la du antaŭaj tagoj. Sed Rondo ne foriris, ĉar ŝi sciis, ke vezikoj cere alvenos ĉi tien ĉi nokte. Ŝi sidadis sur benko, kaj tuj kiam ŝi sentis sin dormema, ŝi ekaŭdis krion:

 

“Ho ĉielo, kial estas tiom multe da lunoj!!”

 

Ronda malfermis la okulojn, kaj ŝi vere vidis riveron da lunoj en la nokta ĉielo! La sennombraj lunoj konsistis el sennombraj gigantaj vezikoj, kaj estis malsamaj ol vera luno, ĉar ili ĉiuj estis lunarkoj, jen kreskantaj, jen malkreskantaj, ĉiu el ili estis tiom kristale klara, ke la vera luno ŝajnis tute ordinara, kaj oni nur povis distingi ĝin laŭ ĝia senmova stato inter la majesta lunrivero fluanta trans la ĉielo.

 

Ekde tiam, la ĉielo de la nordokcidenta regiono fariĝis ĉielo de revo.

 

Tage vezikoj en aero ne estis bone videblaj, nur ke okazis ĉie en la blua ĉielo reflekto de la vezika muro, ke la tuta ĉielo en la suno ŝajnis kvazaŭ ondanta surfaco de lago, kaj sur tero malrapide moviĝis ombroj de la vezikoj, gigantaj kaj facile videblaj. La plej splendaj tempoj estis matenkrepusko kaj vesperkrepusko, kiam la leviĝanta aŭ subiranta Suno ĉe la horizonto brile oris la riveron da vezikoj en ĉielo.

 

Sed tiaj pezaĝoj ne daŭris longe, ĉar vezikoj en aero rompiĝis sinsekve. Kvankam pli da vezikoj amase alvenis, aperis pli da nuboj en ĉielo, ke oni ne povis vidi la vezikojn klare.

 

bildo de gb2312

La simbolo de la famo(42)

kiam la fraŭlineto iris al la necesejo aŭ iris por eliĝi el la administrejo,mi vidis ke la kolego kiu evidente estis atendinta dum horoj la jenan momenton,kun sinrajtiga stato celas iri al la necesejo aŭ eliĝi el la administrejo,kelkfoje kun daŭraj kaj koleraj rigardoj mi komprenigis lin ke mi jam estas sciinta lian intencon kaj  koleras pro tio kaj mi diros al la estro,neirinte li revenis kaj pro sia reveno pretekstis fari iun alian aferon,kvazaŭ li ne estas havinta tian intencon,mian koleran rigardon li prenis kiel iun nevideblan aferon,aŭ kalkulis tion pro la sama tielestanta konflikto,mi sciis ke se iutage mi ne estu,aŭ estu tamen ne zorgu,ilia renkonto estos ebla kaj en la sama renkonto la neceso de plia videbleco intermetiĝos el la flanko de ambaŭ ili,por batali kontraŭ ties ebleco mi intrigis,kaj informis al la ekscelenco estro pri lia intenco,el la stato de la ekscelenco,el ties blankiĝo kaj flaviĝo kaj ruĝiĝo,el preniĝo de lia lango kaj el lia kolero kaj nervoziĝo mi komprenis ke li ankaŭ ne havas tolereblecon pli ol mi,kaj ne pardonos la aŭdacon de mia kolego,sed mi miris ke kvankam pasas semajnoj el mia intrigo,tamen la ekscelenco estro ne estas minacinta aŭ riproĉinta la kolegon,en la lasta tago ke tiun alvokis,kiam respondis al lia saluto,ridetis ankaŭ,mi vidis en lia vizaĝo mondvastan amon kaj amikecon...

bildo de davud shams hakimi

Sabla(41)

ke nehavante lipharojn mi plie eblas esti sekura,ĉar post havi eĉ densajn lipharojn,la kolegoj de la Anglaj ekspluatantoj,ankoraŭ nomos min vireto,ke mi plie integriĝu kun tiuj perfortantoj kiuj nomas iun homon dio,mi devos versi poemojn kaj rekte aŭ malrekte argumenti ke tiu homo estas dio,la trudantoj volas kaŭzi diferencojn kaj apartiĝojn kaj disputojn kaj batalojn inter adeptoj de iuj religiuloj kies petrolo devas aparteni al la Anglaj ekspluatantoj laŭ la bezonata koncesio kun la reĝo de la reĝoj,kiam mizeruloj bataladas kontraŭ ĉiuj en tereno de la seksaj aferoj,kaj devigite bataladas ankaŭ kontraŭ siaj memaj instinktoj,kiam provizora edziĝo estas prohibita kaj malebla el la flanko de la profeto-dio,tiuj kiuj kalkulas homon dio,volas argumenti el la flanko de poeto,la poeto diras...laŭ la poeto...tiel ke la poeto skribas...opinias... Kaj nepovante pruvi diecon de tiu homo el la flanko de poeto,argumentas ke tiu sanktulo havas sekretan superforton kiun en postmorta vivo la kredantoj kaj bonfarantoj vidos,ne ajna vireto…,do la poeto por pruvi ke ne estas vireto kaj estas viro,devas rifuĝi al tiu opinio kaj versi poemojn atribuante diecon kvankam malrekte kaj eĉ rekte al tiu homo,la freneza majstro de Esperanto dum multaj dekjaroj nomas min vireto por humiligi en fronto de la persekutataj religiuloj kaj ĉe la persekutantaj religiuloj pretendas ke la vireto en humilita stato devos versi religiajn poemojn,la frenezulo en sia lernolibro figuron de hometo faris  signo por montri aferojn pri Esperanto,kaj tiel volis pretendi ke ni,pro la fiero li nomas sin ni,...ke ni ne rezignas iun vireton,jes la vireto ankaŭ eblas partopreni en prezenti Esperanton...

bildo de davud shams hakimi

CXU VI ESTUS PARTO DE LA LISTO?

Estimataj,
ĈU VI ESTUS PARTO DE LA LISTO?
Ni tamen konstruis la muregon, kaj la tuta murego estis jam kunmetita ĝis duono; kaj la popolo laboris kuraĝe" (Neĥemja 3:38).
Oni jam verkis multajn librojn kaj artikolojn pri la viro Neĥemja kiu kondukis sian popolon rekonstrui la muron de Jerusalem. Bedaurinde, oni verkis malmulton au nenion pri la homoj kiuj laboris kun li por sukcese fini la rekonstruon de la muro je ĵus kvindek-du tagoj malgrau la granda kontrauo kiun ili alfrontis dum la laboro. Tamen, la kronikanto de la libro de Neĥemja dediĉis tutan ĉapitron por la listo de homoj kiuj ĉefe laboris kun Neĥemja, kaj la precizaj laboraĵoj kiujn ili faris (vidu: Neĥemja 3). Ĉi tiuj homoj estis menciitaj per nomo unu post la alia.
Kelkfoje, tio kion multe da ni faras estas nenotita, kaj ni pensas ke ĝi ne estas grava. Kelkaj homoj jam eĉ forlasis fari sian malgrandan kontribuon al kresko de la regno de Dio surtere kaj aliaj bonaj celoj ĉar ili pensis ke ili ne estas signifaj kaj ilia kontribuo ne estas signifa ĉar oni ne notas au rekompecas ilin. Tamen, ĉu vi scias ke Dio ankau notas tion kion ĉiu el ni faras? Ĉu vi scias ke Li faras liston de ĉiu el la homoj kiu kontribuas al la kresko de Lia regno? Paulo diris, "Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, ĉiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro" (1 Korintanoj 15:58). Ankau li diris je alia loko, "Kaj ni ne laciĝu en bonfarado; ĉar ĝustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortiĝos" (Galatoj 6:9).
Ĉu vi estus parto de la listo de la homoj kiuj kontribuas al la sukceso de iu bona celo? Decidu fari vian malgrandan kontribuon eĉ se ĝi estus nenotita. Dio scias kiel Li rekompecas ĉiun bonan agadon je Sia rimedo kaj je Sia tempo.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Preĝa Punkto: Preĝu ke vi faru ĉiajn penojn esti je la listo de tiuj kiujn Dio rekompencos pro la laboro por kaj kun Li je Lia servo.

bildo de Adebayo Afolaranmi
bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (87)

23a ĉapitro

 

En la torturĉambro (sekva parto de la rakonto de l' Perso)

 

Ni troviĝis meze de eta ĉambro perfekte okangula... kun ties ses murpartoj interne ornamitaj per speguloj... de supre malsupren...

En la anguloj estis tre bone distingeblaj la etaj aldonaĵoj el speguleroj... la etaj partoj, kiuj devis pivoti ĉirkaŭ tamburoj...

 

Jes, ja! ilin mi rekonas... kaj mi rekonas la arbon el fero en angulo, funde de unu el tiuj etaj partoj... la arbon el fero kun ties fera branĉo... por la pendumitaj.

 

Mi ekkaptis la manon de mia kuniranto.

La vicgrafo de Chagny tute tremetis kaj estis preta ekkrii al sia fianĉino, ke li tuj alvenos por savi ŝin...

Mi timis, ke li ne povos sin deteni ...

 

Subite ni aŭdis bruon ie maldekstre.

 

Unue ŝajnis, ke iu malfermas kaj fermas pordon en la apuda ĉambro, kaj poste aŭdiĝis obtuza ĝemo.

 

Mi pli forte retenis la brakon de sinjoro de Chagny; tiam ni klare aŭdis tiujn vortojn:

"Akceptu aŭ rezignu! Ĉu la geedziĝa Meso aŭ la promorta Meso?"

 

Mi rekonis la voĉon de l' monstro.

 

Refoje aŭdiĝis ĝemo...

Kaj poste okazis longa silento...

 

Tiam mi certis, ke la monstro ne scias pri nia ĉeesto en sia domo, ĉar alie li elturniĝus, por ke ni ne aŭdu lin.

Nur necesus, ke li hermetike fermu la nevideblan fenestreton, tra kiu la torturŝatantoj rigardas en la torturĉambron.

 

Kaj mi certis, ke se li scius pri nia ĉeesto, la torturoj tuj komenciĝus...

Do ni havis grandan superecon sur Erik : ni troviĝis proksime al li, kaj tion li tute ne sciis!

 

Gravis ne sciigi tion al li, kaj mi vere timis la senbridan reagon de la vicgrafo de Chagny, kiu deziris kuregi tra la muron por reiri kun Kristina Daae, kies ĝemon ni kredis aŭdi iam kaj iam.

Sapvezikoj de Ronda (Verkita de Liu Cixin) (8/9)

Ok

La giganta projekto por aere transporti akvon al la nordokcidenta regiono de Ĉinio daŭris dek jarojn.

 

Dum la dek jaroj, en la sudmaro de Ĉinio kaj Bengala Golfo, estis kontruitaj multaj grandegaj ĉielretoj. La retoj estis formitaj el tubetoj, kies surfaco estis plena je truetoj. Ĉiu interspaco de la reto havis diametron de kelkcent aŭ eĉ kelkmil metroj, kiu similis al la ringego, kiu antaŭ pli ol dek jaroj elblovis la supersapvezikon. Ĉiu ĉielreto havis kelkmil interspacojn. Estis du specoj de ĉielretoj, grundaj kaj aeraj. Grundaj ĉielretoj estis instalitaj laŭ la marbordo, dum aeraj ĉielretoj estis penditaj je alto de kelkmil metroj de gigantaj balonoj alligitaj al tero. En la sudmaro kaj Bengala Golfo, ĉielretoj etendadis sin seninterrompe pli ol du mil kilometrojn aere laŭ marbordo kaj en oceano, kiujn oni nomis “Granda Muro de Vezikoj”.

 

La tagon kiam la sistemo por aerakvotransporto startis la unuan fojon, tubetoj konsistigantaj ĉielretojn pleniĝis je Fluglikvo, kaj formiĝis tavolo sur ĉiu interspaco. Humida kaj forta marvento elblovis de sur la ĉielretoj sennombrajn gigantajn vezikojn, kiuj ĉiuj havis diametron de kelkaj kilometroj. Ĉi tiuj vezikojn sinsekve forlasis la ĉielretojn, grupope soris al pli alta ĉielo, al la stratosfero, kaj forvojaĝis en la vento. Dume, pli multaj vezikoj estis plu elblovitaj senĉese de sur la ĉielreto. Grandaj grupoj da gigantaj vezikoj grandioze ŝvebis al interno de la kontinento, envolvante humidan aeron de la maro, trans Himalajo, trans la sudokcidenta regiono, ĝis la ĉielo super la nordokcidenta regiono, ke en la ĉielo super la sudmaro, Bengala Glofo kaj super la nordokcidenta regiono, ekformiĝis du vicoj da vezikaj riveroj kelkmil kilometrojn longaj!

 

bildo de gb2312

Prilabori afekciojn

Mi ĵus legis reklamon: “Infanaj rakontoj por prilabori afekciojn” (ne malsanoj, sed sentaj). Rakontoj estas bona maniero por koni afekciojn kaj kompreni ilin, tamen, laŭ mia sperto, por prilabori afekciojn, simpla rakonto ne sufiĉas. Same ke oni ne povas taŭge scii tion, kio espertas militisto en milito per libro aŭ filmo, oni ne povas taŭge koni proprajn afekciojn per rakonto.

bildo de Novatago

La simbolo de la famo(41)

la estro okupiĝis kaj volis konfirmi leteron,el la rigardo de tiuulo mi estis kompreninta ke intencas moki min,do mi zorgis pri li por vidi kion li faras,en stato ke li atente gvatis la belan fraŭlinon kaj ŝin atentigis ke ŝi zorgu kaj malkovru la signojn de mia frenezeco diris:Ĉu vi salutis kiam vi venis internen?-Jes,ĝentile mi diris.-Do kial vi ne riverencis?-Vi kiu ne respondis al la saluto,ĉu atendas ankaŭ riverencon?La ekscelenco estro levis sian kapon el la flanko de la letero kaj laŭte ridadis,kaj kun tia ridado komprenigis ke tiu estas fiaskita,sed ĉu tiuulo rezignis post sia fiasko?li diris:Se nun vi estas estinta saĝa,diru ke ni vidu:Du multiplikita per du kiom estiĝas,mi restis senresponda,kion mi devis diri?pro tio ke li mokas min,mi staris silente kaj kviete,kaj rigardis al li,singultoj premis mian gorĝon,mian silenton li kalkulis kiel signon de la frenezeco kaj kun rigardo diris al la fraŭlineto kaj al la ekscelenco estro ke mi ankoraŭ estas freneza,irante ankaŭ lia rigardo al mi estis plena de fiero kaj arogo,kvazaŭ kun la sama rigardo diris ke vi estas freneza kaj mi estas saĝa,li bruligis mian koron kaj iris.Estis el tiu momento ke kiam iu demandis pri mia stato,post danki,anstataŭ aserti mian servutecon  ekzemple ke mi estas via servanto kaj servutulo,mi diris:Estas via servanto Mirzapeŝenderian,se iu demandis kial li?mi respondis:Ba!

bildo de davud shams hakimi
Abonrilata enhavo


povigita de