Ensaluto

RSS kaj etikedoj

Blogoj

Sabla(30)

la Sablanomita karaktero de tiu romano,…jes,en mia lingvo Sabla,mi ne bezonas uzi Anglan vorton,Angloj uzu mian lingvon,ŝi vivis apud rivero,en la infaneco ŝi estis trovita per Lizzie la edzino de fiŝkaptisto,tiu edzino ofte vojaĝis ien kaj revenis gajninte monon kaj aĉetinte alkoholaĵojn kaj manĝaĵojn,ŝia edzo neniam protestis pri ŝiaj vojaĝoj,kaj ne ĝenis sian edzinon nek demandis ŝin ke kien vi iris kaj kion faris?

bildo de davud shams hakimi
bildo de Mike59

Demando...

Karaj (ankoraŭ) nekonataj legantoj,

 

Mi elkore dankas pro viaj multaj vizitoj kaj tiu intereso koncerne mian blogon.

Tamen, mi tre ŝatus scii iom pri vi...

Kiuj vi estas? ...

Ĉu vi iam havas komenton?... (eble proponojn aŭ rimarkojn por plibonigi/poluri mian tradukaĵon)...

 

Antaŭdankon pro viaj respondoj.  smiley

 

Plej amike el suda Francio (Castellane) salutas vin

Mikelo

bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (79)

Mifroid elrektiĝis, malsupreniris kelkajn ŝtupojn kaj ekkriis:

 

Rigardu!"

 

En la ruĝa lumeto de eta signallampo, malsupre de la ŝtuparo, kuŝis du pliaj korpoj.

 

La reĝisoro rekonis la helpantojn de Mauclair... Mifroid suben iris kaj ekzamenis ilin.

"Ili dormas profunde" li diris. "Jen tre stranga afero! Ni ne plu dubu pri la interveno en la lumiga servo de iu nekonatulo... kaj kompreneble tiu nekonatulo laboris por la forrabisto!... Sed kia stranga ideo forrabi artiston de sur la scenejo!...Jen elekto de malfacilaĵo, aŭ mi ne estas kompetentulo! ...Venigu la kuraciston de l' teatro!"

 

Kaj sinjoro Mifroid rediris;

"Jen stranga afero!... tre stranga afero!..."

 

Poste li turnis sin al la interno de l' eta ĉambro, parolante al homoj, kiujn nek Raŭlo nek la Perso povis ekvidi de la loko, kie ili troviĝis.

 

"Kion vi pensas pri ĉio tio, sinjoroj?" li demandis. "Nur vi daŭre silentas... Vi tamen certe havas iun opinion, ĉu?..."

 

Tiam super la plataĵo de la ŝtuparo Raŭlo kaj la Perso vidis la sinjorojn direktorojn antaŭeniri kun konsternitaj vizaĝoj – nur iliajn vizaĝojn ili vidis – kaj ili aŭdis la emociitan voĉon de Moncharmin:

 

"Sinjoro la komisaro, ĉi tie okazas aferoj, kiujn ni ne povas kompreni."

 

Kaj malaperis la du vizaĝoj.

 

"Dankon pro la informo, sinjoroj!", mokeme respondis Mifroid.

 

Sed la reĝisoro, kun la mentono en sia dekstra mankavo, tiam profunde pripensante, diris:

"Ne estas la unua fojo, ke Mauclair endormiĝas en la teatro. Mi memoras, ke iun vesperon, mi trovis lin ronkantan en la "niĉo" kaj apud lia tabakujo."

 

La Mikroerao (Verkita de Liu Cixin) 6/6

La Sesa Sekcio: Renaskiĝo

 

La forvojaĝinto sola eniris fridĉelon sur la Arkeo, en kiu oni bonorde metis altajn bretojn, sur kiuj troviĝis kelkcent miloj da likimunaj tuboj. Tio estis la semkonservejo, en kiu estis konservataj semoj de kelkcent miloj da plantoj sur la Tero, kiujn la Arkeo planis porti al fora planedo por enmigri. Troviĝis ankoraŭ kelkaj vicoj da bretoj, kio estis la embrikonservejo, en kiu estis fridkonservataj embriaj ĉeloj de cent kaj kelkdek miloj da animaloj sur la Tero.

 

Kiam la vetero plivarmiĝos venontjare, la forvojaĝinto plantos herbojn sur la Tero. Inter la kelcent mil specoj da semoj, estis herboj kun fortega vivoforto por kreski en neĝo kaj glacio, kiuj certe povos vivi sur la nuna Tero.

 

Eĉ se la ekosistemo nur resaniĝos ĝis dekono de tio de la makroerao, la mikroerao ekhavos paradizon inter paradizoj, kaj fakte la Tero povos resaniĝi eble multe pli ol tio. La forvojaĝinto ebriiĝis de sia feliĉa imago. Li imagis ekstazon de la mikrohomoj kiam ili la unuan tempon vidos verdan herbeton atingantan la ĉielon. Kio do pri herbejeto? Kion signifos herbejeto por mikrohomoj? Stepon! Kion signifos stepo? Tio estos verda universo por la mikrohomoj! Kio pri rojo en stepo? Kiam mikrohomoj, starantaj ĉe herbradikoj, vidos la puran rojon, kia grandioza vidindaĵo tio estos tra iliaj okuloj! La tera ĉefo diris, ke pluvos, se pluvos, ja estos stepo, estos rojoj en stepo! Ankaŭ estos arboj, ho, arboj! La forvojaĝinto imagis, ke teamo de mikrohomaj esploristoj, ekde la radiko de arbo komencos sian longan kaj mirindan vojaĝon, ĉiu folio por ili estos senlima verda ebenaĵo… ankaŭ estos papilioj, kies flugiloj estos koloraj nuboj trans la ĉielo tra la okuloj de mikrohomoj; ankaŭ estos birdoj, kies pepo sonos en la oreloj de mikrohomoj kvazaŭ laŭta sonorilo de la universo…

 

bildo de gb2312

La Mikroerao (Verkita de Liu Cixin) 5/6

La Kvina Sekcio: Bankedo

 

La “plumaro” elfluis el nevidebla elirejo de la duongloba travidebla ŝildo. Tiam, la ĉefreganto diris al la forvojaĝinto en la video: “Ni estas pli ol cent kilometrojn for de via kosmoveturilo, estos pli rapide se ni alteriĝos sur vian fingron, por ke vi portu nin tien.”

 

La forvojaĝinto turnis sian kapon por rigardi la surteriĝujon proksiman malantaŭ si, pensante ke ili eble mikroigis ankaŭ mezurunuojn. Li etendis sian fingron, la “plumaro” surfingriĝis, aspektante kiel eta peco da blanka polvo falinta sur la fingron.

 

La forvojaĝinto vidis en la videobildo, ke liaj fingrolinioj aspektas kiel duontravideblaj montoĉenoj, kaj la “plumaj” aviadiloj alteriĝintaj aspektas tre malgrandaj. La ĉefreganto la unua elsaltis el la “plumo”, kaj tuj falis dorsen.

 

“Tro glitige, vi havas grasan haŭton!” ŝi plendis. Ŝi demetis siajn ŝuojn kaj forĵetis ilin, per nudaj piedoj vagadis scivoleme. Aliaj ankaŭ eliris el la “plumo”, ke inter la duontravideblaj montoĉenoj sur la fingro ekestiĝis maro de homoj.

 

La forvojaĝinto proksimume taksis, ke sur lia fingro nun troviĝas pli ol dek mil homoj!

 

Stariĝinte kaj etendante la fingron, la forvojaĝinto paŝis tre singarde al la surteriĝujo.

 

Tuj post kiam li eniris la surteriĝujon, iu en la mikrohomoj laŭte ekkris: “Ha, rigardu la metalan ĉielon, artefaritan sunon!”

 

“Ne estu tiel mirema kvazaŭ stultulo! Ĉi tiu estas nur prameto, tiu supra estas vere granda!” la ĉefreganto skoldis, sed ankaŭ ŝi mireme ĉirkaŭrigardis, poste ekkantis kun aliaj la strangan kanton:

 

Glora makroerao,

 

Grandioza makroerao,

 

Bela makroerao,

 

Vi estis sonĝo malaperinta en flamoj…

bildo de gb2312

KIO OKAZOS POST VIA SCENO?

Estimataj,
KIO OKAZOS POST VIA SCENO?
"Kaj Haman ektremis antau la reĝo kaj la reĝino.... Kaj oni pendigis Hamanon sur la arbo, kiun li pretigis por Mordeĥaj" (Ester 7:6b, 10a).
"Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; ĉar ili manĝas la fruktojn de siaj faroj. Ve al la malbona malvirtulo! ĉar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li" (Jesaja 3:10-11).
Lastatempe, mi estis kun grupo de homoj kiuj diskutis ŝerce pri iu, kiu antau nelonge lasis pozicion de autoritato. Lau ĉi tiuj homoj, la homo fariĝis temo de ŝerco, ĉar li ne kondutis bone al aliaj kiam li estis en autoritato. Fakte, li ne plu povas rilati bone kun aliaj ĉar liaj agoj dum lia ofico ĉasas lin negative nun. Neniu eĉ volas esti asociita kun li.
Mi ne konas ĉi tiun personon, sed, la komentoj de la homoj pri li post kiam li lasis tiun pozicion de autoritato igis min pensi profunde pri mi mem: se mi lasos la scenejon, kiel mi estas baldau, kion oni diras pri mi? Ĉu mi povos moviĝi libere kun la homoj super kiuj mi iam havis autoritaton? Ĉu tiuj homoj estos pretaj por esti asociitaj kun mi post ĉiuj tiuj sukaj pensoj kiam la ofico ne plu ekzistas? Pro kio oni min memoros post kiam mi forlasos la scenejon?
Ĉiu pozicio de autoritato estas tempigita. Ĝi finiĝos unu tagon au pro tempokadro au fine pro morto. Neniu pozicio de autoritato estas permanenta. Eĉ la pozicio de “permanenta sekretario” ne estas permanenta! Ĉiu el ĉi tiuj pozicioj estas sceno. Kiel vi plenumas la vian? Kio okazos al vi post la sceno kiam vi ne plu estos en tiu pozicio de autoritato?

bildo de Adebayo Afolaranmi

La Mikroerao (Verkita de Liu Cixin) 4/6

La Kvara Sekcio: Mikrohomaro

 

“Dum la dek sep mil jaroj antaŭ la kataklismo, homaro provis elpensi ĉiajn metodojn sin savi, inter kiuj la plej simpla estis interstela elmigrado, sed neniu kosmoŝipo, inkluzive de via arkeo, trovis stelon kun loĝebla planedo. Eĉ se oni trovis ĝin, laŭ la homara teknologio de kosmonavigado jarcenton antaŭ la kataklismo, oni eĉ ne povis plenumi, ke nur unu elmilo de la homaro elmigri. Alia ideo estis migrado en profundon de la Tero por eliri poste, evitinte la energian flagron de la Suno. Tio nur plilongigis la procezon de morto, la tera ekosistemo post la kataklismo estis tute detruota, kaj ne povis vivteni la homaron.

 

“Dum iu tempo, homoj preskaŭ malesperis. Sed iu genetika inĝeniero ekhavis brilan ideon en sia cerbo: kio okazos se oni plimalgrandigos la volumenon de homaro miliardoble? Tiel la skalo de homara socio ankaŭ plimalgrandiĝos miliardoble, kaj bezonos malgrandegan ekosistemon, konsumos malgrandegajn resursojn por vivteni. Baldaŭ la tuta homaro konsciis, ke tio estas la sola farebla metodo savi la homaran civilizacion. Tiu elpenso bazis sur du teknologioj, unu el ili estis genetika inĝenierio. Post redaktado de homa genaro, homaro reduktos sian amplekson ĝis ĉirkaŭ dek mikrometroj, kompareblan kun amplekso de unu ĉelo, sed la korpa strukturo tute ne ŝanĝiĝos. Tio estis tute fareble, ĉar la genoj de homoj kaj bakterioj ne tiom malsamas komence; la alia teknologio estis nanoteknologio, kiu disvolviĝis dum la dudeka jarcento, kiam homoj jam povis konstrui generatoron bakterion larĝan, poste homoj povis konstrui ĉiujn aparatojn per nanoteknologio de raketo ĝis mikroonda kuirilo, kvankam tiuj nano-inĝenieroj eĉ ne pensis en siaj sonĝoj, ke iliaj fabrikaĵoj fine utilos tian celon.

 

bildo de gb2312
bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (78)

21a ĈAPITRO :

 

En la subetaĝoj de l' Operejo

 

 

"Kun la mano levita preta pafi!" haste rediris la kuniranto de Raŭlo.

 

Komplete turniĝinte ĉirkaŭ si mem, la muro fermiĝis malantaŭ ili.

 

Dum momento la du viroj retenante sian spiron restis senmovaj.

En tiu mallumo regis silento, kiun nenio rompis.

 

Fine la Perso decidiĝis iomete sin movi, kaj Raŭlo aŭdis lin genue ŝoviĝi por blindopalpe ion serĉi en la tenebro.

 

Subite la lumo de duonopaka lanterno ekheligis la tenebron antaŭ la juna viro. Raŭlo instinkte retroiris kvazaŭ li volus eviti serĉon de iu nevidebla malamiko. Sed li tuj komprenis, ke tiu lumo apartenas al la Perso, kies gestojn li atente observis.

 

La eta ruĝa cirklo zorgege esploris supre malsupren la vandojn ĉirkaŭ ili. Tiujn vandojn konsistigis muro dekstre, septo el tabuloj maldekstre kaj plankoj supre kaj malsupre.

 

Raŭlo diris al si, ke tien Kristina jam pasis tiun tagon, kiam ŝi sekvis la voĉon de la Muzikanĝelo. Certe jen la kutima vojo de Erik, kiam li alvenis tra la murojn por trompi la honestecon de Kristina kaj veki scivolon en la naiva junulino.

 

Memorante la vortojn de la Perso, Raŭlo opiniis, ke tiu vojo estis mistere farita de la fantomo mem. Tamen oni poste ekscios, ke Erik trovis tiun sekretan koridoron kvazaŭ preparitan por li. Longtempe nur li sciis pri ĝia ekzisto.

 

Fakte tiu koridoro estis farita dum la Pariza Komunumo* por ebligi, ke la gardistoj rekte konduku siajn malliberulojn al la karceroj konstruitaj en la kelaro – ĉar la komunumistoj okupis la konstruaĵon tuj post la 18an de Marto : ili faris el ties supraĵo la elirpunkton por la varmaerbalonoj komisiitaj por alporti al la departementoj iliajn ribeligajn proklamojn; la malsupraĵo iĝis ŝtata prizono.

 

Saluton post longa temp'

Mi jam estas forgesinta ke chi tiu pagho ekzistas ...

 

Mi ne estas morta, mi ne estas kabeinta.

 

Mia chefa reta komunikilo kun esperantistoj estas fejsbuko nuntempe, malgrau al mi ne plachas ties mallibera naturo.

Vi ankau povas trovi min en friendica kaj diaspora* -- mi forte rekomendas elprovi chi tiujn liberajn alternativojn. Sed kompreneble mi ankau plie uzi chi-paghon.

 

Ni esperantistoj ofte malbone eluzas la eblecojn de la reto -- kaj certe mi ne estas ekcepto, malgrau ghi estus la perfekta ilo por ni.

 

bildo de Ingolf Jandt

La simbolo de la famo(30)

Donu vian skribon! la sekretario de nia rakontskribaĵo  legos,se estu interesa,post  konsideri  la vicon,tion ni publikigos.La rakonton mi donis kaj adiaŭis,anstataŭ li,la servisto respondis,mi malsuprenvenis ab la ŝtuparo kaj refoje  turniĝis kaj reiris kaj demandis la serviston:Se tio estu bona,kiutempe oni publikigos tion? Li diris:Kion mi scias?eble post ses monatoj,kaj pliigis ke precipe ili ne legas tion,la redaktoro ne havas tempon por ĉi tiaj aferoj.Mi demandis:Do la sekretario de la rakontskribaĵo? Denove li kun kapo kaj lipo dufoje aludis ke ne,ne havu tian esperon!

bildo de davud shams hakimi
Abonrilata enhavo


povigita de