Ensaluto

Blogoj

Sapvezikoj de Ronda (Verkita de Liu Cixin) (6/9)

Ses

Tempo plu flugis, sed Ronda ne plu blovis sapvezikojn.

 

Ronda finis kursojn kaj fariĝis bakalaŭro, magistro kaj doktoro, post tio ŝi komencis entrepreni je rapido kapturniga por sia patro. Surbaze de teknologio, kiun ŝi kreis dum sia doktora esplorado, ŝi disvolvis novan specon de sunĉelo, kiu kostis nur kelkdekonon de tio de la tradicia ĉelo el monokristala siliko, kaj oni povis fiksi ĝin kiel mozaikon sur tutan surfacon de konstruaĵo. Post nur tri aŭ kvar jaroj, ŝia kompanio evoluis ĝis la amplekso de kelkcent milionoj da yuanoj en kapitalo, kaj fariĝis unu el la multaj miraklaj entrepenoj rapidege ekspansiantaj pro la helpo de nanoteknologio.

 

La patro de Rondo sin troviĝis en delikata situacio. Laŭ sukceso de la entrepreno, la filino jam rajtis intrui sian patron. Ŝajne la bela instruistino de Ronda tiam diris tre prave, ke facilanimaj kaj senĝenaj pensado kaj karaktero ne devas esti malavantaĝoj. Ĉi tiu estis ĉagrena tempo al la generacio de la patro, ke nun sukceso bezonis agresan sagacon de pensado, ne determine efikis sperto, persisto kaj sento de misio inter aliaj, seriozeco kaj solideco ŝajnis pli stultaj.

 

“Tre longe mi ne havis tian sensaĵon, ĉi tio estas la plej bela kantado inter tio, kion mi aŭdis, ili ja estas pli bonaj ol la triopo el la lasta generacio.” Sur la placo ĉe la elirejo de la ŝtata operdomo, la urbestro diris al sia filino. Ronda sciis, ke patro ŝatas klasikan kantadon, kiu ankaŭ estas unu el liaj malmultaj ŝataĵoj, do uzante la okazon kiam li venis al Beijing por kunveno, ŝi invitis lin al koncerto de nova tenora triopo de la mondo por la venonta Olimpiaj ludoj.

 

“Se mi scius, mi devintus aĉeti plej bonajn sidlokojn, ĉar mi timis, ke vi denove plendos pri mia malŝparado, do mi aĉetis du biletojn mezrangajn.”

 

“Po kiom kostis tia bileto?” Patro demandis senpense.

bildo de gb2312

La simbolo de la famo(39)

kun la mano montris min kaj kriis:Tiru laboron el ĉi tiu! Ĉu ĉiam mi devas esti kaj mi devas ordoni? La kolego kun tono kiu donis la rajton al lia flanko kaj ankaŭ min riproĉis,diris:Je la dio mi hieraŭ diris al li,mi diris dufoje…,li poste aliĝis al mia flanko,ke nu,ni ne havas serviston,ni mem devas...Mi staris fronte al li kaj diris:Vi ekscelenco kiam memorigis al mi? -Ĉu mi ne diris? -Ne! Al tiuulo mi diris:Demandu la jenan sinjorinon prie! La fraŭlineto por finigi la disputon diris:Nu,nun vi purigu! Mi ne scias kiel tiom arogo troviĝis en mi ke mi diris:Mi nur purigas mian meman tablon! tiuulo nervoziĝis ke ba!ĉu vi nune estiĝis  homo por ni?mi dum dekdu jaroj estas suferinta,mi estas tiaranga kaj mia digno kaj karaktero estas avantaĝa,kial vi ne komprenas?vi ne havas ĝentilecon,edukecon kaj regulecon,vi estas sengepatra kaj evidente vi estas eliĝinta el subarbedo aŭ vi estas estinta bastardo... Mia kolego ankaŭ estis perturbita kaj atendis ke sekvante la diraĵon de tiuulo riproĉu min,mi ke pro la juneco kaj ĝentileco,ne pro la adekvato de la deĵoro,ĝis tiam memvole entreprenis tiajn servojn,ĉu devis esti celita al ĉi tiom riproĉo?tiuulo havis alian vundon,el unu flanko tiel ke ŝajnis,la diareo estis lin ruiniginta,liaj postaj insultoj kaj duoninsultoj estis tiaj ke kvazaŭ lia mavhumora edzino estas dirinta al li...

bildo de davud shams hakimi

Sabla(38)

mia patrino defendis la virton,kaj defendante min argumentis ke ŝia filo estas virta,se ŝi havus similan karakteron de la papagnomita virino kiu en prohibita romano defendis sian amikon,permesus ke mi dormu en la ĉambro de tiu virino kiu antaŭ sesdeksep jaroj volis nutri min,kaj jes...kompreneble,tiun aferon mia patrino perceptis aŭ divenis tiam kaj ne akceptis,la nura vojo por mia necesa masturbo estas efektivigi supoze tiun percepton kaj utiligi por helpi al mia imago kaj realigi iluzieblecon kaj aktivigi mian bezonatan revemon kaj rezisti en fronto de kancero kaj diabeto kies kaŭzo estas manko de la seksebleco pro stulta rekomendo de la freneza Esperantisto,tiu frenezulo supozis ke post versigi per mi religiajn poemojn,akiros permeson kaj prezentos Esperanton al aliaj frenezuloj,sen lia permeso,sen permeso de la reĝo de la reĝoj kaj ties mastro-imperialistoj,mi multfoje pensis kvankam kaŝe kaj tute sekrete,ke se mia panjo permesus,mi tiama knabeto irus dormi en la ĉambro de tiu jam kompreneble amorema virino,post sufiĉe nutri min,ŝi parolus kun mi,eble ŝi rakontus al mi ion,ŝi aranĝus dormolokon por mi ĉe sia lito,ŝi iam mallaŭte parolus kun mi,por havi plian privatecon,kaj iom post iom plie proksimiĝus al mi,niaj korpoj kontaktus unu la alian,kaj ŝi unue esplorus kaj certiĝus ke jes,mi sentas plezuron,ŝi karesus min,bariĝus vojo al mia nuna kancero kaj diabeto,alikaze ne ekzistas alia espero por rezisti en fronto de miaj nunaj malsanoj,la psikologo de la psikologoj estas rekomendinta ke sen versadi religiajn poemojn kaj sen laŭdadi la reĝon de la reĝoj,la vireto ne havu ajnan seksvojon,edzigi ĉiame,kaj bari la vojon de la provizora edziĝo,devas plenumi kaj sukcesigi la saman rekomendon,kaj atingi al sama celita trudo kaj trudenda perforto,jen la flegistino iras raporti al la doktoro ke la vireto parolas kun si mem,jen tiu videbla amoremulino etendas siajn du brakojn al siaj du flankoj,kaj tiel montras sian bruston al la doktoro kiu volas amori kun ŝ

bildo de davud shams hakimi

Sapvezikoj de Ronda (Verkita de Liu Cixin) (5/9)

Kvin

Finiĝis la tutlanda ekzameno por universitata akcepto, kaj Ronda rangis kiel la dua plej bona studento de la sciencaj studobjektoj en la provinco. Paĉjo tute ĝojis en rara okazo, kaj malavare demandis la filinon pri ŝiaj deziroj, permesante eĉ iom da eksceso. Ronda montris al li malfermitan manon.

 

“Kvin… Kvinon da kio?”

 

“Kvin pecojn da travideblaj sapoj de la marko Kriaglo.” Dirinte tion, ŝi denove malfermis la alian manon, “Dek sakojn da lavpulvoro de la marko Tide,” ŝi renversis ambaŭ manojn, “Dudek botelojn da deterganto de la marko Blanka Kato,” fine ŝi elprenis folion da papero, “La plej gravaj estas ĉi tiuj kemiaĵoj, aĉetu tiujn laŭ kvanto en la listo.”

 

Tiuj kemiaĵoj ja kaŭzis problemojn al la patro, kiu petis, ke vicestro de lia oficejo dum labora vojaĝo en Beijing aĉetas ĉion, kiu nur plenums la taskon post klopodo de tuta tago.

 

Post kiam ŝi ricevis tiujn aĵojn, Rondo tuj eniris la banĉambro, kaj laboradis tie dum tri tagoj. Ŝi mikis plenan kuvon da solvaĵo, kies stranga odoro plenigis ĉiun ĉambron de la hejmo. La kvaran tagon, du knabaj studentoj alportis cirklon kun diametro del pli ol unu metro, kiun ŝi mendis. Oni faris la cirklon el kurbigita longa metala tubo, en kiu multaj truetoj estis boritaj.

 

La kvinan tagon, aro da homoj vizitis la hejmon frumatene, en kiuj estis du kameraistoj de la televida stacio. La urbestro ankaŭ rekonis belan sinjorinon inter ili, kiu estis prezentistino de distra programo de la provinca televida stacio. Ankaŭ troviĝas du uloj bunte vestitaj, kiuj prezentis sin kiel anojn de la ĉina filio de la Guinness-libro de rekordoj4, kaj ĵus flugis ĉi tien de Shanghai hieraŭ. Unu el ili diris en raŭka voĉo:

 

bildo de gb2312

OBEADO ESTAS PLI BONA OL OFERO!

Estimataj,

OBEADO ESTAS PLI BONA OL OFERO!

“Ĉu bruloferoj kaj buĉoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo, kiel la obeado al la voĉo de la Eternulo? Vidu, obeado estas pli bona ol buĉofero, atentado estas pli bona ol la sebo de ŝafoj” (1 Samuel 15:22).

Mi administras multajn grupojn en sociaj amaskomunikiloj, precipe WhatsApp Messenger. Kelkaj el tiuj grupoj havas striktan regulon de NENIU MESAĜO tra la grupo, kaj puno por malobservado de tia regulo estas tuja forigo de la grupo. Mi ĉiam klopodas por fari ĉi tiun regulon kaj la punon konata al iu ajn kiu esprimas intereson pri aliĝo al unu el la grupoj; antau ol mi aldonas tian personon al la grupoj. Iu ajn, kiu erare malobservas la regulon kaj pardonpetas estas ŝparita de la puno. Kelkaj homoj malobservis la regulon de unu el la grupoj antau nelonge kaj mi forigis ilin de la grupo. Unu el ili protestis al mi: "Kial vi forigas min de la babilejo? Ĉu ĝi estas krimo diri Amen al preĝo?" Mi respondis: "Ne, sed obeado estas pli bona ol ofero!" Li rimarkis sian eraron kaj pardonpetis. Mi realdonis lin al la grupo.

bildo de Adebayo Afolaranmi

Sapvezikoj de Ronda (Verkita de Liu Cixin) (4/9)

Kvar

Tempo flugis plu. Ronda ekvizitadis la mezlernejon. Ŝi ankoraŭ amis sapvezikojn.

 

Ĉi tiun tagon, juna ĉefinstruistino de la klaso de Ronda vizitis ŝian hejmon. Ŝi transdonis ludilan pafilon novstilan kaj belaspektan, dirante ke Ronda ludis ĝin dum leciono, kaj ĝin forprenis la instruisto de fiziko. La pafilo havis ventregon, kun anteno-aspekta cirklo fiksita ĉe la pinto de tubo. Paĉjo ekzamenis ĝin je dorso kaj fronto, tre konfuziĝante pri kiel ludi ĝin. “Tio estas veziko-pafilo.” dirante tion, la instruistino prenis ĝin kaj premis la ellasilon, ke kun murmuro, longa ĉeno da sapvezikoj forflugis el la cirkleto je la pinto de la tubo.

 

La instruistino de la klaso diris al paĉjo, ke la Ronda ĉiam ricevas pli altajn notojn ol aliaj en klaso, sed ŝia plej granda avantaĝo estas ŝia tre forta kreema pensmaniero. La instruisto diris, ke ŝi la unuan fojon vidis studenton kun tia vigla penso, kaj la paĉjo zorgu pri tia burĝono.

 

“Ĉu vi ne sentas, ke la infano… kiel diri, estas iom facilanima?” Paĉjo demandis kun la veziko-pafilo en mano.

 

“Infanoj nuntempaj ĉiuj estas tiaj… Fakte en ĉi tiu nova erao, facilaj kaj senĝenaj pensado kaj karaktero ne devas esti malavantaĝoj.”

 

Paĉoj suspiris, svingis la veziko-pafilon, kaj finigis la interparolon. Li sentis, ke troviĝis malmulto por diskuti kun la instruistino, kiu mem preskaŭ estas infano.

 

Adiaŭinte la instruiston kaj reveninte al la hejmo, kie troviĝis nur paĉjo kaj filino, paĉjo volis diskuti kun Ronda pri la problemo de la veziko-pafilo, sed tuj okazis alia malagrablaĵo por li:

 

“Jam ŝanĝita denove? Vi jam ŝanĝis ĝin unu fojon ĉijare!” Li demandis, fingromontrante la poŝtelefonon pendantan sur la brusto de Ronda.

 

bildo de gb2312

UK

Frue okazigos Universal Esperanta kongreso (103) en Seulo de suda Korejo verŝajne pli ol dumiloj geesperantistoj en kvaranguloj de la mondo kaj plenumos diversajn programetojn kaj diskutos pri la diversajn temojn ,mi tre deziris ĉeesti sed pro la longa distanco kaj vidpunkto de ekonomie ne kapablis ĉeesti sed esperante partopreni en venonta kongreso kiu plenumos en Lisbono.

bildo de akbar_verda.stelo@yahoo.com

Sapvezikoj de Ronda (Verkita de Liu Cixin) (3/9)

Tri

Tempo flugis plu. Ronda nun vizitadis la elementan lernejon. Ŝi ankoraŭ amis sapvezikojn.

 

Je la tago de Qingming2, kiam ŝi kaj paĉjo venis al la tombo de panjo, ŝi ankoraŭ kunportis la boteleton por blovi vezikojn. Kiam paĉjo metis freŝajn florojn antaŭ la simplan tomboŝtonon, Ronda elblovis ĉenon da vezikoj. Tuj antaŭ ol paĉjo ekkoleris, lin pacigis frazo de la filino, ke liaj okuloj malsekiĝis.

 

“Panjo vidos tiujn!” Ronda diris, montrante la sapvezikojn ŝvebantajn trans la tomboŝtono.

 

“Ho infano, fariĝu homo kiel panjo, kiu havas sentojn de respondeco kaj misio, kiu havas grandan celon en vivo!” Paĉjo diris al Ronda, brakumante ŝin.

 

“Mi ja havas grandan celon!” Ronda kriis.

 

“Diru al paĉjo?”

 

“El—” Ronda fingromontris sapvezikojn flugintajn malproksimen, “blovi— grand— egajn— vezikojn!”

 

Paĉjo ridis ironie kun kapskuo, kaj kondukis la filinon foren. Ĉi tie ne estis for de la loko, kie la aviadilo kraŝis antaŭ kelkaj jaroj. La semoj plantitaj tiujare de glacibomboj falantaj el la ĉielo ja ĉiuj postvivis, kaj fariĝis arbidoj, sed la lasta venkinto restis la senlima sekeco, ĉar la arbaro el aero-arbarigo tute formortis dum la sekva senpluva jaro, kaj la dezerto daŭre antaŭeniris nehaltigeble. Returnante sin, paĉjo vidis, ke la subiranta Suno etendigas la ombron de la tomboŝtono tre longe, sapvezikoj elbrovitaj de Ronda jam tute malaperis, kiel la idealo de tomboloĝanto, kiel la bela revo disvolvi la okcidentan regionon.

 

 

bildo de gb2312

Sapvezikoj de Ronda (Verkita de Liu Cixin) (2/9)

Du

Tempo flugis. Ronda nun estis en la plejaĝa klaso de infanĝardeno. Ŝi ankoraŭ amis sapvezikojn.

 

Sabaton ŝi iris ludi kun la paĉjo, dum ŝi portis boteleton por blovi vezikojn en ŝia poŝeto. Paĉjo promesis, ke panjo kunportos ŝin en aviadilo por fari vezikojn. Tio ne estis fanfaronado, ili vere iris al simpla flughaveno proksima al la urbo, kie parkis la aviadilo, kiun panjo uzis por esplorado de aero-arbarigo. Ronda elreviĝis de la aviadilo, kiu estis kaduka du-flugila agro-aviadilo, supozeble fabrikita de la malaperinta socialisma unio. Rondo sentis, ke ĝi estis farita el kadukaj tabuloj, kiel kaduka ligna kabano en fabeloj loĝita de ĉasisto en arbaro, ke ŝi ne kredis, ke tia aĵo povos flugi. Sed eĉ en tia aĉa avialilo panjo ne lasis al Ronda sidi.

 

“Hodiaŭ estas la naskiĝtago de la infano, vi tamen kromlaboras anstataŭ hejmeniri. Lasu al Ronda sidi en la aviadilo, por ke tio donu al ŝi surprizon!” diris paĉjo.

 

“Kian surprizon. Ŝi tiom pezas, ke kiom malpli da arbsemoj mi kunportos?” dirante tion, panjo pene movis pezan plastan sakegon en la kajuton.

 

bildo de gb2312

Sapvezikoj de Ronda (Verkita de Liu Cixin) (1/9)

Unu

Multaj homoj, tute sen kialo, estas denaske ensorĉitaj de aĵo, ke li aŭ ŝi naskiĝis kvazaŭ por rendevui kun ĝi. Ĝuste tiel, Ronda1 estis ensorĉita de sapvezikoj.

 

Ekde sia naskiĝo, Ronda restis senenergia, eĉ ploris kvazaŭ por plenumi taskon. Evidente ĉi tiu mondo multe elrevigis ŝin.

 

Ĝis la unuan fojon ŝi vidis sapvezikojn.

 

Ronda aĝis nur kvin monatojn kiam ŝi vidis sapvezikojn la unuan fojon, tiam ŝi tuj svingis siajn membrojn en la sino de sia panjo, ŝiaj okuletoj tiom ekbrilis, eĉ pli ol la Suno kaj steloj, kvazaŭ ŝi nur tiam vere vidis ĉi tiun mondon la unuan fojon.

 

Tiam estis tagmezo en la nordokcidenta regiono, sen pluvo jam dum monatoj. Ekster la fenestro, sablopolvo ŝvebis tra la urbo sub la forta Suno. En ĉi tiu eksterordinare seka mondo, la belegaj feinoj de akvo ŝvebantaj en aero ja estas plejbelaĵoj. Vidinte ke la filineto povas agnoski tian belecon, la paĉjo, kiu elblovis la sapvezikojn por ŝi, tre ĝojis, same kun la panjo, kiu tenis ŝin en la sino. La panjo de Ronda ĉesigis sian nask-ferion, kiu restis ankoraŭ unu monaton, kaj estis revenonta por labori en la laboratorio morgaŭ.

 


1

La ĉina nomo [juan-juan] signifas ion rondan.

 

bildo de gb2312
Abonrilata enhavo


povigita de