Ensaluto

RSS kaj etikedoj

Blogoj

LA SANGO DE MARTIROJ

Estimataj,
LA SANGO DE MARTIROJ
"Vere, vere, mi diras al vi: Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto" (Johano 12:24).
Antau nelonge kiam mi volis dormi, mi kontrolis la WhatsApp-on por vidi ĉu estas iu urĝa mesaĝo por esti priastentataj (tiu estas por mi ĉiutaga praktiko). Mi trovis videoklipon en WhatsApp grupo kun subtitolo "Preĝu por Sirio". Mi ne povis elteni rigardi la videoklipon je la fino kiam ĝi montriĝis ke ĝi estis unu el tiuj incidentoj kie iuj kristanoj estis senkapigitaj unu post la alia de siaj persekutantoj. La hororo vidi sangon ĉesiĝi el la koloj de la senkapigitaj homoj ĉe la oblikvo de la glavo ne povis min daurigi por rigardi la videoklipon. Fakte, mi kulpigis min mem por rigardi tian hororaĵon kiam mi volis dormi tiunokte. Estis, kvazau mi neniam audis au eĉ rigardis tiajn terurajn videoklipojn de kristanoj kiuj estis buĉitaj kiel bestoj antaue. Mi daure scivolas kial homo estas kruele mortigi aliajn homojn pro batalado por unu dio kiu ne povas defendi sin. Tiam mi memoris la parafrazon de deklaro farita de frua eklezia patro nomita Tertuliano en 197 pK: "La sango de la martiroj estas la semo de la eklezio." Kiom vera estas tiu deklaro?
Jesuo Kristo proverbe deklaris ke la tritika grenero devas fali en la teron kaj morti antau ol ĝi povos produkti plian grajnon (vidu: Johano 12:24). Li pruvis tion mortante sur la kruco, por ke la homaro havu eternan vivon. Ekde la morto de la unua konata kristana martiro, Stefano en la Agoj 7, ĝis la nuntempaj kristanaj martiroj, la sango de tiuj martiroj, je plej multaj okazoj, vere fariĝas la semo de la disvastiĝo de kristanismo. Ĉi tio estas pruvita de la historio. Tamen, mi daure scivolas: ĉu homoj devus esti mortigitaj antau ol ekzistas disvastiĝo en kristana kredo?

bildo de Adebayo Afolaranmi
bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (76)

20a ĈAPITRO : La vicgrafo kaj la Perso.

 

Tiam Raŭlo memoris, ke lia frato, dum iu vespera spektaklo, montris al li tiun saĝan homon, pri kiu oni sciis nenion – krom ke oni parolis pri li kiel "la Perso"...

Laŭ onidiro li estis perso kaj loĝis en malnova eta apartamento en la strato Rivoli.* Vestita per ĉapo el astrakano, la viro kun ebona haŭto kaj jadkoloraj okuloj kliniĝis super Raŭlon.

 

"Sinjoro de Chagny, mi esperas, ke vi ne rivelis la sekreton de Erik?"

"Kaj kial do mi hezitintus perfidi tiun monstron, sinjoro? " arogante respondis Raŭlo, provante liberiĝi de tiu tedulo. "Ĉu li estas do via amiko?"

"Mi esperas, ke vi diris nenion pri Erik, sinjoro, ĉar la sekreto de Erik estas la sekreto de Kristina Daae! Kaj paroli pri unu signifas paroli pri la alia!"

 

"Ho! sinjoro!" diris Raŭlo pli kaj pli malpacience, "vi ŝajne scias pri multaj aferoj, kiuj interesas min. Tamen mankas al mi la tempo por aŭskulti vin!"

"Refoje, sinjoro de Chagny, kien vi tiom rapidas?"

"Ĉu vi ne divenas? Sekurigi la vivon de Kristina Daae..."

"Tiukaze, sinjoro, restu ĉi tie!... ĉar Kristina Daae estas ĉi tie!"

 

"Ĉu kun Erik?"

"Kun Erik!"

"Kiel vi scias tion?"

"Mi ĉeestis la spektaklon, kaj neniu en la mondo krom Erik povus organizi tian rabon!..." Li aldonis kun profunda suspiro: "Ho! mi rekonis la spertan manon de l' monstro!..."

 

"Ĉu vi ja konas lin?"

La Perso ne respondis, sed Raŭlo aŭdis plian suspiron.

 

"Sinjoro!" diris Raŭlo, "mi ne scias, kion vi intencas fari... sed ĉu eble vi farus ion por mi?... mi volas diri : por Kristina Daae...?"

"Jes, eble, sinjoro de Chagny. Kaj jen kial mi aliris al vi."

La simbolo de la famo(27)

la fajnecon de ŝia korpo mi sentis inter miaj brakoj,kaj superpleniĝis el la vino de ŝia amkonekto,oni diras ke miajn okulojn ŜI estas senlumiginta,kaj miajn nervojn ŜI estas trivinta,senama kaj senamikeca estaĵo ne estas vivulo aŭ homo,se ŝi ne ekzistus,mi estus mortinta,ŝi estas kompensinta mian mankon.Kion vi signifigas la vorton de la famo?ĉi tiu pompoplena vorto,dum jaroj ne havis elmontron kaj prosperon en mia distingo,vi estas vidinta balonetludon de knaboj,tio amuzas la knabojn kaj donacas al ili gajecon,kaj se knabo pli ol aliaj spertiĝis en ĉi tiu ludo,mirigos kaj admirigos la aliajn,postuli famon en mia distingo havis ĉi tiom valoron kaj krediteblecon,kvankam kun iom diferenco,tio ne estis principa ago kaj ne havis profundan unuiĝon al la vivo,la sensacio kaj stato de aliaj por atingi al la famo amuzis min kaj estis observinda,iam mi ankaŭ pensis alpaŝi al la vojo de la arto kaj ne nur rivali al tiuulo,sed rivali al la maljunulo kaj tiuuleto kaj aliaj,kaj estiĝu famulo de horizontoj,tiel ke renomo de mia famiĝo atingu ankaŭ al la oreloj de la inspira anĝelo,sed mi vidis ke mi ne havas tian artan kapitalon ke valoregaj versoj el mia cerbo tralikiĝu,aŭ mi ne havis tian doloron ke serĉu tian artkapablon en mia ekzisto,mi jam estis kompreninta ke miaj antaŭaj skriboj ne estas enhavintaj rimarkindajn valorojn,ajna diraĵo kaj skribaĵo de aliaj,eĉ estante sensignifaj kaj sinuaj,eĉ nehavante ritmon kaj rimon kaj sensacion,akceptendiĝis kaj akiris honoron,do senrimede mi akuzis min pri sengusteco kaj sciis ke aliaj havas altegajn perfektegojn kaj profundajn kapablojn,kaj pro tio ke skribaĵo de tiuulo estis plie sensignifa sed lia famo estis pli ol la famo de aliaj,mi trovis min kiel humilitan en fronto de lia profunda kapablo,kaj al la vortoj kiujn li uzis,mi atribuis nematerian valoron,li diris ke mi estas forpelinta tiuuleton el la areno de poetiĝo kaj tiu ne estas atinginta ien kaj nun okupiĝas al komerco,la poeto estas nur mi,la entuziasmon kaj se

bildo de davud shams hakimi

Sabla(26)

jen la frenezulo de niaj frenezuloj,kiam la adeptoj de la profeto-dio,ne kapablis obeigi kaj sklavigi mizerulon eĉ lin kripliginte,pretendas ke nu,ni diskutu,ni diras ke oni devas vivi eĉ kunvivi pace kaj amikeme malgraŭ diferenco de opinioj,unue ni proponas al la diskutanto jenan floron,jenan narcison…kaj montrante iun floron simbole,proponas al mizerulo ĉiaman edziĝon kun iu adepto de la profeto-dio,kaj escepte de la sama mizerulo,neniu komprenas ke la afero estas propono de edziĝo,se la mizerulo akceptu,devas edziĝi ĉiame kun tiu proponita seksamikino de religia sinjorido kaj trompi sin pace vivante kun tiu trudata edzino,se la mizerulo ne akceptu,lia maljuneco kaj kripleco kaj feblo kaj simbolaj minacoj de la alia flanko devas silentigi lin en fronto de  trudoj,jen profesoro de nia universitato kiu mensoge,nedistinge,mensoge atribuas narcismon al mizerulo,ke li vidinte florproponon de tiu infera trudanto,aliĝu al paradiznomata  edziĝo pro sia humileco nehavante alian rimedon,jen psikiatro de nia religia socio,jen Esperantisto de niaj Esperantistoj…,kiam la mizerulo ne akceptas tian simbolan florproponon,kaj rezistas malgraŭ sia kripleco,oni persekutas lin,pensante ke li havas narcismon laŭ sia mema majstro,kaj ĝenante kaj ofendante,turmentante kaj torturante intermetas la aferon de la narcismo,kaj sin rajtigas kun la nomo de kontrolo kaj kuraco kaj ĝustigo,kaj pro tiaj traktoj kaj interferoj kaj trudoj,la mizerulo devas memori tiun simbolan florproponon kaj cedi al la postuloj kaj perfortoj kaj decidoj de la persekutataj religiuloj,alikaze trudoj kaj senrajtigoj daŭras kun ordono de la persekutantaj religiuloj,jen nia religiereĝa kaj reĝereligia socio en kiu ab kvindek jaroj mi ne havas ejakulrajton sen poeme laŭdadi la reĝon de la reĝoj kaj superstiĉojn,kaj divorco de aliaj devas esti mia principa kaj precipa problemo,eĉ kiam ebleco de mia mema ejakulrajto devas esti tute neglektita el la flanko de ĉiuj,inkluzive el mia mema

bildo de davud shams hakimi

La Mikroerao (Verkita de Liu Cixin) 3/6

La Tria Sekcio: Ĉefurbo

La forvojaĝinto eniris la surteriĝujon, forlasis la Arkeon en ĝia orbito, kaj komencis surteriĝi laŭ la gvido de la informondo.

 

Li portis videokulvitrojn, per unu el la vitroj li povis vidi la bildon elsendatan de la informondo.

 

“Respektinda antaŭulo, baldaŭ vi alvenos al la Tera ĉefurbo, kiu kvankam ne estas la plej granda urbo sur ĉi tiu planedo, tamen ĝi ja estas la plej bela urbo, kiun vi certe ŝatos! Sed via loko por surteriĝi devos malproksimiĝi de la urbo, ni ne volos esti damaĝitaj…” en la bildo la knabino, kiu nomis sin la ĉefo de la Tero, daŭre babiladis.

 

La forvojaĝinto ŝanĝis la vidaĵon en la videokulvitroj, kiu montris la areon rekte sub la surteriĝujo. Nun la alteco estis nur pli ol dek mil metroj, kaj sube sin sternis nigra sovaĝa tereno.

 

Poste, en la bildo okazis pli da logika ĥaoso, eble ĉar la kontruinto de la bildo antaŭ jarmiloj sentis ekstreman melankolion, aŭ eble la memoro de la komputilo, kiu elsendis la bildon, jam kadukiĝis dum la jarmilojn longa tempo. Sur la bildo, la knabino ekkantis:

 

Ho, respektinda sendito, vi venas el la makroerao!

 

Glora makroerao,

 

Grandioza makroerao,

 

Bela makroerao,

 

Vi estis sonĝo malaperinta en flamoj…

 

La bela kantistino ekdancis dum sia kanto, kaj saltis de la tribuno ĝis alteco de kelkdek metroj. Falinte sur la tribunon, ŝi resaltis, eĉ trans pli ol duono de la placo, ĝis ŝi falis sur la supron de altkontruaĵo ĉe la placo; jen alia salto, ŝi flugis trans la tuta placo, falante en alian flankon, kvazaŭ ĉarma puleto. Foje ŝi kaptis en aero strange forman ŝvebaĵon kelkajn metrojn longan, kiu portis ŝin ĉirkaŭŝvebante sur la placo, kaj sur ĝi ŝi bele tordadis sian sveltan korpon.

 

bildo de gb2312

RESUREKTIS KRIST' JESUO

Estimataj,
RESUREKTIS KRIST' JESUO
"Kaj la anĝelo responde diris al la virinoj: Ne timu; ĉar mi scias, ke vi serĉas Jesuon, la krucumitan. Li ne estas ĉi tie; ĉar li leviĝis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis" (Mateo 28:5-6).
Unu el la popularaj himnoj kiujn oni ĉiam kantas dum Paska festo estas la angla himno “CHRIST THE LORD IS RISEN TODAY” ("RESUREKTIS KRIST' JESUO" en la Esperanto) verkita de tiu granda himnoverkisto, Charles Wesley (1708-1788) en 1739 por memorfesti la releviĝon de la Sinjoro Jesuo Kristo, kiam Li leviĝis de la tombo por konkeri la morton kaj ĝian potencon. La originala versio de la himno havis dek unu strofojn, sed ne havis la "Haleluja!" kiu distingis ĝin hodiau. Nekonata komponisto poste aldonis la "Haleluja!" konvene al] ĝia muzika melodio.

bildo de Adebayo Afolaranmi

La Mikroerao (Verkita de Liu Cixin) 2/6

La Dua Sekcio: Monumento

Trapasinte la orbiton de Plutono, la Arkeo flugis plu al la interno de la sunsistemo. Por interstela kosmoŝipo, vojaĝo en la sunsistemo similis al vojaĝo de marŝipego en haveno. La Suno baldaŭ pligrandiĝis kaj plibrilis, la forvojaĝinto ekvidis Jupiteron per la teleskopo, kaj trovis, ke la surfaco de tiu planedego tute ŝanĝiĝis: la granda ruĝa makulo8 malaperis, ŝtorma zono ŝajne estis pli ĥaosa. Li ne atentis pri aliaj planedoj, kaj flugis rekte al la Tero.

 

La forvojaĝinto premis butonon per tremanta mano, kaj la netravidebla metala kurteno de la granda kaj alta luko malrapide malfermiĝis. Ho, mia blua kristalo, blua okulglobo de la universo, blua anĝelo… La forvojaĝinto fermis la okulojn por preĝi silente, kaj nur post longa tempo, li devigis sin malfermi la okulojn.

 

Li vidis nigra-blankan Teron.

 

La nigra estis fanditaj poste resolidiĝintaj rokoj, kio estis nigra koloro de tomboŝtono; la blanka estis vaporiĝintaj post glaciiĝintaj oceanoj, kio estis la blanka koloro de mortotuko.

 

La Arkeo eniris malaltan orbiton, glisante malrapide super la nigraj kontinentoj kaj blankaj oceanoj. La forvojaĝinto vidis neniom da restaĵoj, ĉio estis fandita, civilacio jam forvaporiĝis.

 

Sed devus resti monumento, monumento kiu povis elteni altan temperaturon de 4000 gradoj.

 

bildo de gb2312
bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (75)

Karaj fidelaj legantoj,

Jen la sekva parto de via felietono: mia traduko de la fama franca romano de Gaston LEROŬ "Le Fantôme de l'Opéra".

 

Ĉu oni ekscios, kio okazis al la malaperinta kantistino Kristina Daae?

 

Mi deziras al vi tre agrablan legadon!

 

Por legi la komencon de tiu rakonto, jen ties ligilo:

www.ipernity.com/blog/mike59/748731

 

Koran dankon al IVAR pro lia amika helpo!

 

 

Dume Mifroid alterne rigardis la direktorojn kaj Raŭlon, kaj sin demandis, ĉu li ne perdiĝis en frenezulejo. Li pasigis sian manon tra la hararo.

 

"Fantomo", li diris, "kiu dum la sama vespero forrabas kantistinon kaj ŝtelas dudek mil frankojn : jen tre okupata fantomo!... Se vi bonvolas, ni ordigu la aferojn. Unue la kantistino, poste la dudek mil frankoj!... Nu, sinjoro de Chagny, ni provu paroli serioze. Vi opinias, ke fraŭlino Daae estis forrabita de iu Erik. Ĉu vi konas tiun ulon? Ĉu vi jam vidis lin?"

 

"Jes, sinjoro komisaro."

"Kie?"

"En tombejo."

 

Mifroid eksaltis kaj plu observis Raŭlon.

Li diris: "Kompreneble! Fantomojn oni kutime renkontas tie!... Kaj kion vi faris en tiu tombejo?"

"Sinjoro", replikis Raŭlo, "mi klare konscias pri la strangeco de miaj respondoj kaj pri la impreso, kiun ili faras ĉe vi. Sed mi petegas kredi, ke mi estas mense tutsana. Danĝero minacas la personon, kiu – kun mia frato – estas por mi la plej kara en la mondo. Mi dezirus konvinki vin per kelkaj paroloj, ĉar la afero urĝas kaj valoregas la minutoj. Malfeliĉe, se mi ne rakontos al vi la plej strangan historion de ties komenco, vi ne kredos min. Tuj mi diros al vi ĉion, kion mi scias pri la Fantomo de l' Operejo, sinjoro komisaro... Ve! sinjoro, mi scias ege malmulte..."

La simbolo de la famo(26)

kaj memorante tiun pluvan tagon en kiu mi iris kun la amatino kaj ŝi estis preninta mian manon,larmojn mi pluvigis el miaj okuloj,mi kaj la enua aŭtuna ĉielo donis manon unu al la alia kaj alvojigis torenton,ankoraŭ ankaŭ iam mi,iam la ĉielo,mi memorante mian amon,kaj la ĉielo kun preteksto komencas plori,el la sama tago ke la aŭtuna ĉielo akordis kun mi,kaj disŝutis la larmojn,ties ploron mi kalkulas kiel mian,kvazaŭ tiu ankaŭ ploras por mi.Denove Zulfeli ĝenadas min,estas teninta kajeron kaj krajonon en la mano,kien ajn ke mi iras,li ekkreskas en mian vojon,hodiaŭ ankaŭ li estas alvojinta post mi,mia koro brulas kompate,li estas veninta ĉi tiom vojon,nu,kion ajn mi havas en la koro,mi diras ke li skribu,sed ĉu ĉi tio estiĝos por ni la libro?se la diraĵo kaj skribaĵo estas mia,scieblas ke deliras,kvankam ke Zulfeli ornamu kaj obtondu tion,la ekspliko de la aventuro ne estas komencita ab la unua parto,nek estas atingita al la finiĝo,kaj kun skribi postaĵeton per plumo de Zulfeli ne estiĝos kompletita,kiom entuziasmon kaj sensacion ankaŭ li havas,ĉu estas li mem,aŭ estas sinmontremo kaj adori famon kiu jam donis al lia mano la plumon?la resumo de la diraĵo estas jene,ke mi estas perdinta mian vivon senkoste,miaj haroj jam blankas,miaj okuloj jam estas blindaj kaj senlumaj,ĉion videndan mi rigardeskumas tra la kurteno de iluzio kaj imago,mia mondo estas sombra kaj obskura,kvankam por trankviligi oni nomas min korluma,diriĝas ke oni devas havi esperon,kiun esperon?la vivo estas pezŝarĝo al mia ŝultro,mi jam malsanas kaj senfortas,sonĝo pri eterna trankvilo jam konsolas min.Denove Zulfeli iris al la supro de la katedro,mi kiam sugestas al mi la feblon kaj astenion?nu,mi krias ke mi jam fortas,atletas,mi estas historia Rostamo,sed kion vi diras pri tremo de mia mano?principe mi ne skribas,mi ne diras ke li skribu,multfoje mi estas dirinta ke la memoroj de miaj pasitaj aventuroj estas resumitaj en ĉi tiu frazo,buĉata klopodado kaj fiasko,ĉi tiun li skribu kaj

bildo de davud shams hakimi

Sabla(25)

kaŭzis morton de mia onklino,rabis ŝian havaĵon,uzurpis ŝian loĝlokon,ŝia edzo multfoje batadis min per tenilo de fera ŝovelilo por senpiedigi,en fronto de mia plendo al juĝejo pri li,kaj la freneza majstro en ĉiu kazo argumentis al siaj kolegoj ke oni volas kuraci mian narcismon,la tenilo de la fera ŝovelilo havis rimon kiel mia naskiĝloko,kaj iu sinjoro de la sama naskiĝloko havante la saman rimon en sia nomo volis versigi per mi,poemojn en laŭdo de la reĝo kaj superstiĉoj kiujn protektis kaj trudis la reĝo,la sama reĝo kiun protektis kaj trudis decido de la persekutataj kaj ordono de la persekutantaj religiuloj,... eksceco?ĉu mi?kiam mi diris tion?tio estas miso de la Esperanto Persa vortaro,mia mis...tio erarigas min,eksceso estas ĝusta,por indiki troigon,pasi limon ktp...la kaŭzo de akcepti eraron kaj ne dubi pri tio,eblas dependi al komplekso,la dua c en eksceco kun la sama Esperanta sono en la persa lingvo havas specialan uzon,kiam oni kaj pliofte la adeptoj de la profeto-dio c dirinte metas la manplaton aŭ la montrofingron sur la buŝon,kaj tiu ago devas signifi ke silentu! ne diru ion! estis hazarde ke mia mano aŭ korpo trafis al vi!

bildo de davud shams hakimi
Abonrilata enhavo


povigita de