Ensaluto

Blogoj

La Pensanto (Verkita de Liu Cixin) 5/5

La Pensanto

Ŝi flugas kontraŭ vasta griza riverego, kiu estas la rivero de tempo, kaj ŝi estas fluganta al la fonto de tempo, dum steloj ŝvebas en kosmo kvazaŭ fridaj glacieroj. Ŝi flugas tre rapide, ke post unu bato de la flugiloj jam pasas pli ol cent milionoj da jaroj. La kosmo estas kuntiriĝanta, steloj estas koncentriĝantaj, fona radiado estas rapide pligrandiĝanta. Dek miliardoj da jaroj pasas, glacieroj de steloj eksolviĝas en la maro de energio, kaj baldaŭ disvastiĝis kiel liberaj partikloj, kiuj poste ankaŭ fariĝas pura energio. La kosmo ekbrilas, komence en karmezino, ke ŝi kvazaŭ subnaĝas en sangomaro de energio; poste la brilo abrupte pligrandiĝis, de karmezino al oranĝo, poste al blinduma pura bluo, ke ŝi kvazaŭ flugas tra giganta tubo de neonlampo, kie materiaj partikloj jam tute dissolviĝas en la maron de energio. Tra la ŝanĝbrilanta spaco, ŝi vidas, ke la globa surfaco de la kosma rando kuntiriĝas kiel giganta polmo. Ŝvebante en la centro de kosmo, kiu jam kuntiriĝis ĝis la grando de halo, ŝi atendas la alvenon de la neordinaraĵo. Fine ĉion kaŝas mallumo, kaj ŝi scias, ke ŝi estas en la neordinaraĵo.

 

bildo de gb2312

La Pensanto (Verkita de Liu Cixin) 4/5

Tempo Numero Tri

Reveninte la trian fojon de Monto Siyun, li subite vidis la finon de la vivo. Nek lia nek ŝia vivo havis multe da 17 jaroj plu. Al la vasteco de la kosmo, eĉ lumo ŝajnas malrapida kvazaŭ heliko, vivo polvereca estas des pli nemenciinda.

 

Dum la komencaj 5 jaroj de la 17 jaroj, li kaj ŝi daŭre kontaktis unu la alian, per retpoŝtoj, fojfoje telefone, sed neniam renkontis, kaj ŝi loĝis en tre malproksima urbo. Poste, ili ĉiu proksimiĝis al la apogeo de sia vivo. Li fariĝis fama specialisto de cerba kirurgio kaj ĉefo de ĉi tiu granda hospitalo, dum ŝi fariĝis membro de nacia akademio. Ili devis zorgi pri pli multaj aferoj, samtempe li sciis, ke kun astronomo atinginta la plej altan akademian rangon ne decas diskuti tro multe pri la miteca afero, kiu ligas ilin. Do la kontakto inter li kaj ŝi poiome maloftiĝis, kaj kiam pasis duono de la 17 jaroj, tia kontakto tute rompiĝis.

 

Sed li estis tre trankvila, sciante ke daŭre ekzistas nerompebla ligo inter ili, kiu estas la stela lumo el Altairo hastanta sen ripozo al la Tero tra la vasta kosmo, kies alvenon ili ambaŭ atendadis silente.

 

Altairo

Estis ĝuste noktmezo kiam li kaj ŝi renkontis sur la ĉefa montpinto de Monto Siyun. Ambaŭ volis veni pli frue, por ke la alia ne atendu, do ili ambaŭ grimpis sur la monton je la 3a noktmeze. Ĉiu de iliaj flugaŭtoj povis facile atingi la montpinton, tamen ili ambaŭ koincide parkumis siajn aŭtojn sub la monto, kaj piediris sur la monton, evidente por retrovi antaŭan senton.

 

bildo de gb2312

La Pensanto (Verkita de Liu Cixin) 3/5

Tempo Numero Du

Edziĝo enkondukis lin en tute alian vivon, sed kio vere plene ŝanĝis lian vivon estis la infano, ekde kies naskiĝo, la trajno de vivo subite ŝanĝiĝis de ordinara trajno al eksprestrajno, kiu preterpasis unu haltejon post la alia laŭ sia vojo, senĉese rapidante antaŭen. Tedo de la vojaĝo sensentigis lin, ke li fermis la okulojn por ne vidi la ĉiam saman pejzaĝon, kaj endormiĝis mem en laco. Sed same kiel multaj vojaĝantoj dormantaj en la trajno, horloĝeto profunde en lia koro daŭre tiktakis, por veki lin unu minuton antaŭ alveno al la celloko.

 

Tiun meznokton, kiam la edzino kaj infano jam profunde dormis, li ne povis endormiĝi, ke mistika impulso igis lin drapiri jakon sur sin kaj veni sur la balkonon. Li suprenrigardis la stelplenan ĉielon, kiu fariĝis multe malpli luma en la lumnebulo de la urbo, kaj serĉis, sed kion? Post longa tempo, li respondis al si en koro: Siriuson. Tiam li ektremis pretervole.

 

Jam pasis sep jaroj, ke nun, restis nur du tagoj antaŭ la konsentita rendevutago kun ŝi.

 

Siriuso

Hieraŭ posttagmeze neĝis la unuan fojon ĉi-jare. La voj-surfaco estis tre glita, ke la taksio ne povis fini la lastan sekcion. Li nepre devis denove marŝante suriri sur la ĉefan montpinton de Monto Siyun.

 

bildo de gb2312

La Pensanto (Verkita de Liu Cixin) 2/5

Tempo Numero Unu

Nur ĝis lia edziĝo, li fine cedis sian klopodon kontraŭ tempo. Tiun tagon, li movis aĵojn en sia fraŭla loĝejo al la novgeedziĝa apartamento, escepte de kelkaj aĵoj netaŭgaj por kune posedi, kiujn li portis al la hospitala oficejo. Senatente foliumante tiujn, li trovis la bildon inkrustitan per agataj ŝtonetoj. Rigardante la buntan kurbon, li ekkonsciis, ke la vojaĝo al Monto Siyun okazis jam antaŭ dek jaroj.

 

Alfa Centaŭro4

Tio estis printempa ekskurso organizita de la junuloj en la hospital. Ĉi tiu ŝanco tre valoris al li , ĉar poste al tiaj eventoj oni pli kaj pli ne eblis inviti lin. La organizantoj de ĉi tiu ekskurso volis resti mistikaj, kaj tute fermis ĉiun kurtenon en la aŭtobuso, petante ke post alveno kaj elbusiĝo, ĉiuj divenu, kie estas la loko, kaj la unua, kiu ĝuste divenas, ricevos ne malbonan premion. Li eksciis la solvon tuj post elbusiĝo, sed li restis silenta.

 

Jen la ĉefa montpinto de Monto Siyun, sur kiu la kelkaj kupoloj perlaspektaj brilis en sunlumo.

 

Kiam iu divenis ls lokon prave, li diris al la gvidanto de la grupo, ke li iros al la observatorio por viziti iun konaton. Poste li sola marŝis laŭ la serpentanta vojo al la montpinto.

 

Li ne mensogis, tamen en sia koro li ja sciis, ke ŝi, eĉ kies nomon li ne konis, ne estas stabano de la observatorio, kaj ŝi verŝajne ne restas ĉi tie. Fakte li tute ne planis eniri, sed nur volis de malproksime rigardi la lokon, kie antaŭ dek jaroj la unua strio da lunlumo eniris lian koron plenan je brila sunlumo kaj eksterordinara ardo.

 

bildo de gb2312

La Pensanto (Verkita de Liu Cixin) 1/5

La Suno

Li ankoraŭ memoris la senton antaŭ 34 jaroj kiam li la unuan fojon vidis observatorion de Monto Siyun1. Kiam la ambulanco grimpis trans montkreston, la ĉefa montpinto de Monto Siyun aperis malproksime, kie la kupoloj de la observatorio reflektis radion de la subiranta Suno, kvazaŭ perloj inkrustitaj en la ĉefa montpinto.

 

Tiam li ĵus diplomiĝis ĉe medicina kolegio, kaj staĝis kiel kirurgo de cerbo. Laborante kiel helpanto de la ĉefa kirurgo, li venis al la observatorio por savi nemovendan severe-vunditon. Tiu estis angla fakulo vizitanta ĉi tien por esplorado, kiu, dum promenado, akcidente falis de sur la klifo kaj vundis la cerbon. Alveninte al la observatorio, ili faris al la vundito kranian punkcion, elsuĉis parton de sangokoagulaĵo, malaltigis la cerban premon, ke kiam la malsanulo pliboniĝis ĝis movebla stato, li estis transportota per ambulanco al hospitalo en provincurbo por plua operacio.

 

Jam estis malfrue en nokto kiam estis tempo foriri de la observatorio. Kiam aliaj portis la vunditon al la ambulanco, li scivoleme rigardis la kupolojn ĉirkaŭajn de la observatorio, la kombino de kies pozicioj ŝajne havis ian malklaran sencon, kvazaŭ kromleĥo2 sub lunlumo. Pelate de ia mistera forto, kiun li neniel povis kompreni post ĉiom da pensado en sia restanta vivo, li aliris al la plej proksima kupolo kaj eniris, malferminte la pordon.

 

Estis senlume interne, tamen sennombraj signallampetoj brilis, ke li sentis iri el stelplena ĉielo kun Luno en stelplenan ĉielon sen Luno. Nur mallarĝa strio da lunlumo trapasis fendon ĉe la supro de la kupolo, trafis la grandan astronomian teleskopon, ĝin nekomplete skizis profile per arĝentaj strekoj, ke ĝi ŝajnis kvazaŭ moderna artaĵo de abstrakta stilo en urba placo dum malfrua nokto.

 

bildo de gb2312

La simbolo de la famo(54)

kaj kisante la kusenon jam kompreneble mi volis emfaze rajtigi mian revon trovante kaj memorante la saman aferon ke ŝi estas divorcita,tamen ĝis tiam ke mia advokatino malkovru la jenan punkton kiun montrus la komputero el mia menso,la freneza majstro de Esperanto eblus atingi al favorĉeesto de iu religia sinjoro,preni ordonon por tranĉigi mian piedon kaj plenumi decidon de la persekutataj religiuloj,la ŝmirmonavida oficiro estis enkarceriginta min dekunu tagnoktojn,mi estis plendinta,en komisiono kun partopreno de Turkaj komunistoj kaj la adeptoj de la profeto-dio antaŭ multaj dekjaroj,tiu decido estis aprobita,kaj oni devis prepari pretekstojn,la psikologo de la psikologoj devis aranĝi la estiĝon de preteksto kaj sin ŝatigi al virinoj de la persekutataj religiuloj kiuj volis migrigi min al Afriko ke iliaj filoj ne migru tien,kvankam tie ili havis firmaojn kaj sekretariinojn kun kiuj ili flirtadus kaj kunseksadus,se iu mizerulo migrus tien, subkontrolo de multaj aliaj,devus edziĝi kun iu el ŝili ĉiame,kaj la adeptoj de la profeto-dio,povus provizore kaj senleĝe,sekrete flirtadi kaj kunseksadi kun aliaj,ĉiukaze la virinoj kiuj devus ŝati kaj danki nian frenezan majstron,ne preferis ke ŝiliaj filoj migru al Afriko,mi tre angoris,en la efektiva vivo la religia asembleo volis ke antaŭ tranĉigi mian piedon,unue katenu la piedon dekunu platenoj,ke poste mi memoru pri dekunutagnokta enkarceriĝo,kaj suspektu komplete pri la komploto de la ŝmirmonavida oficiro,kaj ne havu ĝustan distingon kaj eblan venĝemon pro la decido de la persekutataj religiuloj,en fronto de danĝera ordono kiun eblis akiri la freneza majstro,mi kun tremanta koro kelkfoje diris kaj emfazis ke mi ne havas religian Esperanton,ke kiam la frenezulo revenus kaj esplorus tra la komputero,eblus distingi ke kio estas la rezulto de lia servado al la adeptoj de la profeto-dio,mi deziris ke escepte de la advokatino kaj la Sveda sinjorino,tiu koresponda verkistino ankaŭ sciu ke mi ne havas religian Esp

bildo de davud shams hakimi

Sabla(53)

samtempe venĝis tiun romanon en kiu Marja...jes Maria tiel ke nomis ŝin Svislandanoj enamiĝis en sia dekunujariĝo kaj nepovante amori kun sia amato dumvive dekunuis kun multaj aliaj,kaj neniu fortulo povis bari ŝian vojon,la estro de la administrejo de la informoj kaj sekureco en nia socio havis grandan konstruaĵon dekunuetaĝan,oni ekzekutis lin kaj konfiskis liajn propraĵojn,tamen tiun dekunuetaĝan konstruaĵon iu ĉefo akceptis doni al la edzino de tiu despoto,turmenti inkluzive lamigi lamigi min estis funkcio de tiu despoto,mi insistis ke post finiĝo de dekunu jaroj laŭ la antaŭa duflanka konsento mi rajtas eliĝi el la armeo,kiam perfortis ieltiela ĉefministro mi tre zorgis kaj timis kaj ŝajnigis lamiĝon ke oni ne establu dekunu platenojn en mian piedon,onidire la edzino de la despoto akiris antaŭan rekompencon pro posta lamigo de mia piedo,oni venĝis ankaŭ Nanan la samnoman romanon de Emil Zola,en la spektejo de tiu romano la klopodo de Nana estis pro tio ke ŝi skuadu siajn gluteojn kaj montradu siajn blankajn kaj belformajn femurojn por eksciti voluptemojn kaj seksajn instinktojn de la spektantoj,kiam ŝi atingis al la fino de sia kanto,ŝia spiro estis ĉesumita kaj ne povis daŭrigi la kanton sed ne sentis angoron kaj anksion,la kanton finis kun movo de siaj blankaj femuroj kiujn ŝia fajna vesto ne kaŝis,poste  ŝi ronde turniĝis kaj siajn orajn harojn kiuj ondadis sur ŝia ŝultro kaj malantaŭo montris,do la instigo kaj ekscitiĝo de la spektantoj atingis al maksimuma rango,la voĉo de ilia aklamado tremigis la pordojn kaj la murojn de la spektejo,alifoje kiam la kurteno leviĝis,Diana kiu klopodis lasiĝi el sia edzo,sukcesis,poste Venus kiu estis la sama Nana aperis,tremo alprenis la membrojn de la spektantoj ke ĉu Venus havas iun veston aŭ tute nudas,kvankam Venus ne estis nuda,sed havis delikatan veston kiu ne kovris iun parton el ŝia fajna bela korpo,ŝia maldika vesto estis kiel travideblaj ondoj de la maro ,ĉarma,korravanta aŭ simila al tio,kvazaŭ

bildo de davud shams hakimi
bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (93)

Ni laŭvorte ekmortis pro varmego, malsato kaj soifo… precipe pro soifo…

 

Fine mi vidis sinjoron de Chagny sin levi sur unu kubuto por montri al mi punkton de l' horizonto…

Li ĵus eltrovis la oazon !…

 

Jes, tie for la dezerton anstataŭis oazo… oazo kun akvo !… akvo klara kiel spegulo… akvo, kiu respegulis la arbon el fero !…

 

Nu ! Tio estis ja la dekoro de l' miraĝo… ĝin mi tuj rekonis… tiu ĉi estis la plej terura… Al tio neniu jam sukcesis kontraŭstari… neniu…

 

Mi klopodis konservi mian tutan racion… por ne esperi tiun akvon… ĉar mi sciis, ke se oni esperus la akvon, tiun akvon kiu respegulis la arbon el fero, kaj se post tia espero oni trafus spegulon, restus nur io farenda : sin pendumi sur la feran arbon !…

 

Tial mi kriis al sinjoro de Chagny :

" Jen la miraĝo !… Tio estas la miraĝo !… ne kredu je la akvo !… jen unu plia spegultruko !…"

 

Tiam, kiel oni diras, li ja "forspitis min" pro miaj spegultrukoj, risortoj, pivotaj pordoj, fantazia palaco …

Li kolerege asertis , ke mi estas freneza aŭ blinda por opinii, ke la tuta akvo fluanta tie for inter tiuj sennombraj belegaj arboj ne estas reala akvo… kaj la dezerto estas reala… kaj ankaŭ la arbaro… Ne al li oni rakontu stultaĵojn !… Li jam sufiĉe vojaĝis… kaj en ĉiuj landoj…

 

Li trenis sin kriante :

"Akvo !… Akvo!…"

 

Kaj li malfermis la buŝon, kvazaŭ trinkante… ankaŭ mi havis la buŝon malfermitan kvazaŭ mi trinkus…

 

ni la akvon ne nur vidis sed ankaŭ aŭdis !…

STARIGXU POR JESUO

Estimataj,
STARIĜU POR JESUO
“Staru do, ĉirkauzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco” (Efesanoj 6:14).
La populara himno, "STARIĜU POR JESUO", estis inspiro, kiun D-ro George Duffield, Jr. (1818-1888) ricevis el la mortaj vortoj de sia amiko, Pastoro Dudley Atkins Tyng (1825-1858): "Stariĝu por Jesuo, patro, kaj diru al miaj fratoj de la diservo stari por Jesuo.” Tyng estis fekunda predikisto en la frua dek-naua jarcento en Filadelfio, Usono. La brako de Tyng estis amputita pro lezo, kiun li ricevis en akcidento, kiun li havis kun sia mulo en sia bieno, kaj tio kondukis al sia morto malmultajn tagojn poste. Duffield, Jr. estis movita de la mortantaj vortoj de Tyng ke li predikis je la sekva dimanĉo, admonante sian komunumon stari firme por Jesuo Kristo. Lia teksto estis Efesanoj 6:14, "Staru do, zoninte vian talion kun vero, metante sur la kirason de justeco." Je la fino de la prediko li recitis poemon, kiun li verkis. La poemo estas la vortoj de la himno, " STARIĜU POR JESUO".
Ĉi tiu himno havas klare militan tonon ĉar ĝi rilatas al kredantoj kiel kristanaj soldatoj, kaj bildigas Kriston kondukante Liajn adeptojn en batalo kontrau malbonaj fortoj. Ĝi mencias obeadon al la trumpeto de Kristo. Ĝi instigas surmeti la Evangelian armilaron, aludon al Efesanoj 6:10-18, kie Paŭlo diris, ke la armilaro de Dio estas la zono de la vero, la kiraso de justeco, la ŝuoj de paco, la ŝildo de fido, la kasko de savo, la glavo de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio, kaj preĝo. Efektive, la himno-verkisto prave diris, ke "la homa brako cedos" ĉar la militado ne estas karna sed spirita (vidu: 2 Korintanoj 10:3-6, Efesanoj 6:10-18). La lasta strofo plenumas promeson pri paco, ke "finiĝos la batalo." Ni povas esti ĉe la batalfronto hodiau, tago venos kiam ni havos "pac-signalon". Tial ĉiu, kiu venkas, estos rekompencita per "krono de vivo" kaj regos eterne "kun la Reĝo de Gloro" (vidu: Jakobo 1:12).

bildo de Adebayo Afolaranmi

La simbolo de la famo(53)

irante li diris:Jen la vireto senpudoras kaj faras senvirtecon,ni ne akceptas lin,ne,ne,li diris neon Esperante kaj dufoje Persalingve,dufoja ne kiam speciale mankas paŭzo inter du ne,kaj la unua estas Persa kaj la alia kun la Esperanta prononco signifas patrino,do tiel ankaŭ laŭ la programoj de la persekutataj religiuloj,li implicis ke oni punos mian patrinon pro la sama iluzio kiun li estis trovinta el mia menso kontrolante miajn pensojn per la komputero,mi timegis kaj atentis kun tremanta koro al la enhavo kaj profundo de mia iluzio kaj plie malkovris mian senkulpecon,kaj diris al la Sveda sinjorino ke por venĝi tiun batantan kolonelon aŭ eligi kaj kaj eligi la venĝemon el mia iluzio,kaj...k...kaj preventi aliajn batojn de la sama kolonelo,mi...m..mo...volas montri memoron el fraŭlina foto de tiu verkistino,ve...ve...ver...kistino,ne estiĝis iu senvirta afero,mi palpis mian doloran pudendon por senti la punkon kaj linion de la lancino,samtempe tiu fraŭlina foto mem venis al mia menso eble kun la helpo de la bela verkistino por komprenigi al la batanta kolonelo,ke edziniĝinta figuro el lia edzino tute ne ekzistas en mia menso,mi tiel volis protekti mian sobrecon baraktante inter la batanta kolonelo kaj kontrolantaj sinjoroj kaj la Anglaj frenezuloj kiuj volas trudi koncesion pri nia petrolo,la reĝo de la reĝoj faras senvirtecon,ne mi,ne mi,ne mi,...la freneza majstro jam estis irinta por sukcesigi la decidon de la persekutataj religiuloj per ordono de la persekutantaj religiuloj,la Sveda sinjorino,pliigis ke la edziniĝintan pozicion de tiu verkistino oni sekse ekspluatas en la magazinoj kaj presejoj kaj eldonejoj,alikaze ne eblus en via socio ke eĉ ajna poemumeto aperu el tiu,kial ĉi tiu lernanto ne rajtas eĉ reve ŝateti tiun?do la kulpo estas el lia Esperantisteco,ĉu Esperanto estas lingvo aŭ torturilo en posedo de la persekutataj religiuloj,kiun ili uzas per siaj oponantoj kaj kunlaborantoj kaj tiuj nomiĝas en la opinio de ĉi tiu lernanto la samaj persekutantaj

bildo de davud shams hakimi
Abonrilata enhavo


povigita de