Ensaluto

RSS kaj etikedoj

Blogoj

La Mikroerao (Verkita de Liu Cixin) 1/6

La Unua Sekcio: Reveno

La forvojaĝinto sciis, ke nun li estas la ununura homo en la universo. Li eksciis tion kiam la kosmoŝipo pasis preter Plutono2. Vidate de tie, la Suno estis malhela stelo, same aspektante kiel kiam li flugis el la sunsistemo3 antaŭ tridek jaroj. Sed la mezuro pri luma aberacio4 ĵus farita de la komputilo sur la ŝipo sciigis al li, ke la orbito de Plutono moviĝis multe eksteren, laŭ kio kalkuleblas, ke la Suno perdis 4,74% de sia maso kompare kun tio de la tempo kiam li ekvojaĝis, sekve laŭ ĉi tio eblas atingi alian konkludon, kiu unue tremigis kaj poste glaciigis lian koron.

 

La evento jam okazis.

 

Fakte, kiam li ekvojaĝis, homaro jam sciis, ke la evento okazos. Per pli ol dek mil detektiloj lanĉitaj por pasi tra la Suno, astrofizikistoj certiĝis, ke okazos al la Suno momenta energia flagro, pro kio la Suno perdos ĉirkaŭ 5% de sia maso.

 

bildo de gb2312

KIU RICEVAS LA LAUDON?

Estimataj,
KIU RICEVAS LA LAUDON?
"Kaj Jozef respondis al Faraono, dirante: Ĝi ne dependas de mi; Dio respondos bonon al Faraono" (Genezo 41:16).
"Daniel respondis al la reĝo kaj diris: La kaŝitaĵon, pri kiu la reĝo demandas, ne povas malkaŝi al la reĝo la saĝuloj, nek la sorĉistoj, nek la astrologoj, nek la divenistoj; sed en la ĉielo ekzistas Dio, kiu malkaŝas kaŝitaĵon" (Daniel 2:27-28a).
Dio jam donis al ĉiu el ni unu au pliajn kapablojn fari iojn. Lau homa naturo, ni kutime volas esti laudita pro ia bonaĵo kiun ni faris per ĉi tiuj kapabloj. Ni kutime atribuas honoron al ni mem pro tiaj kapabloj. Kelkfoje, ni eĉ provas ricevi la laudon pro la bonaĵoj kiujn aliaj ĉe ni faris. Ĉi tiu homa naturo estas ofta en la vivo de tiu kiu ne tute cedis sian vivon al la Sinjoreco de Jesuo Kristo kaj la gvideco de la Sankta Spirito. Ĝi igas homojn strebi por la laudo kaj aprobo de aliaj homoj, kaj eĉ igas ilin fari ĉian eblaĵon ĉe ili estri por ke homoj vidu ilin kiel iujn kiuj havas specialan kapablon kiun aliaj homoj ne havas. Ĉi tiu jam fariĝis la ruino de kelkaj estroj kiuj ne volas forlasi siajn poziciojn por aliaj homoj.
Jozef kaj Daniel estis homoj kiuj preferis lasi Dion, kaj ne sin, ricevi la laudon pro iliaj Dio donataj kapabloj. Ili ambau havis similajn situaciojn. Faraono, la reĝo de Egpitujo sonĝis du sonĝojn kiuj ĝenis lin. Li trovis la interpreton de ĉi tiuj sonĝoj ĉe la sorĉistoj kaj saĝuloj de Egiptujo, sed neniu el ili povis interpreti la sonĝojn. Oni venigis Jozefon al la ĉeesto de Faraono. Kiam la reĝo penis laudi Jozefon pro lia kapablo, Jozef rapide donis la
laudon al Dio (Genezo 41:1-16). Daniel faris same en Daniel 2:27-28 kaj eĉ rifuzis akiri ian rekompecon por la kapablo en Daniel 5:17. Ĉi tiuj du homoj humiligis sin kaj donis al Dio la laudon pro tio, kion ili faris, kaj Dio altigis ilin al altaj pozicioj en fremdaj landoj.

bildo de Adebayo Afolaranmi

ESTAS ESPERO!

Estimataj,
ESTAS ESPERO!
"Ĉar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon. Vi vokos al Mi, kaj vi iros, kaj vi preĝos al Mi; kaj Mi auskultos vin" (Jeremia 29:11-12).
Mi jam legis ĉi tiun parton de la Sankta Biblio fojojn sennombre. Mi jam audis homojn citante ĝin mi jam eĉ uzis ĝin predikante au kuraĝigante per ĝi aliajn homojn multfoje. Tamen, kiam mi studis ĝin je ĝia kunteksto antau nelonge, mi havis pli klaran komprenon de ĝia reala signifo.
La kunteksto de la partaĵo estas letero skribita de profeto Jeremia al ekzilitaj Judoj en Babelo. Kvankam la popolo de Judujo pekis kontrau Dio, kaj Dio punis ilin sendante ilin al ekzilo, ankorau, Jeremia konsilis al ili havi kuraĝon kaj loĝi en tiu fremda lando ĉar Dio ne tute forlasis ilin. Li prezentis Dion kiel la joruban proverban patron kiu punas sian infanon per la dekstra mano kaj altiras ĝin al si en amo per la maldestra mano. Kio ajn la konsekvenco de ies peko, Dio ankorau estas kompatema kaj pardonema (Daniel 9:9). Li havas intencojn revenigi nin al Si. Li ne forlasos Siajn proprulojn por eterne!
La partaĵo de la Sakta Biblio estas vorto de espero por homoj kiuj suferas pro siaj nefaroj. Ĝi estas vorto de espero por aliaj ankau kiuj pensas ke Dio jam forgesis ilin. Ĝi estas vorto de espero por ĉiu ido de Dio. Dio havas intencojn por ni - intencojn ne difekti nin, sed prosperigi nin. Intencojn doni al ni esperon. Intencojn doni al ni bonan estontecon. Intencojn ne forlasi nin eĉ kiam ni devojiĝas. Intencojn auskulti nin kiam ni vokas al Li.

bildo de Adebayo Afolaranmi

Reafiŝado de azenbiblioteko

Antaŭ kelkaj jaroj mi subtekstigis ĉi tiun filmeton kaj publikis ĝin en mia malnova blogo. Tiu blogo jam ne videblas. Jen por tiuj, kiuj ne vidis ĝin:

 
bildo de Novatago

La simbolo de la famo(25)

mi decidis aligi la manon al la basko de Zolejĥo,skribi leteron kaj sendi per ŝi,se mia anĝelo tiel ke en la imago ridetas al mi,estu havanta al mi amon,amikecon,bonfaremon,favoron,kun ajna preteksto malkonkordigos la scenon de la edziniĝfesto,eĉ per ŝajna sveno kaj perturbeco de sia stato,aŭ kaŭzos prokraston pri plenumiĝo de la festo,rapide mi preparis paperon kaj krajonon,kaj pro tio ke ŝi ne diru ke mia senso fontas el ĵaluzo,tiel ke kvazaŭ mi ne havas informon pri ŝia edziniĝo,skribis temojn kiujn neniam mi forgesos,ĉar estas parto de mia ekzisto,mia spirito estas miksita al tio,laŭ la peto de Zulfeli mi skribas ankaŭ ĉi tien ke ornamu memorkajeron de miaj pasitaj aferoj:Ĉi tiu brulanta fajro kiu flamas en mia koro kaj animo,ho,mi esperus ke falu al via animo,la plezuron de la vivo vi estas kompreninta,ĉar vi ne havas informon pri la tristo pro la amo,tiom sufero kaj ĝeniĝo kiujn mi toleras,neniam kuraciĝos,via amo en mia koro kaj animo estas kuriginta siajn radikojn,kaj imago pri vi,estas pleniginta mian ekziston,la polvero de imago pri vi estas kovrinta ĉion kun fajna kurteno,la sama imago kies burĝonon mi estas preninta el vi,tion produktinta en mi kaj dissendinta ĉien,vi kiel pura akvo estas kreskiginta la arbon de mia ekzisto kaj mem miksiĝinta al mi,kiel mi povas rezigni vin ke la kaŭzo de mia vivo,vi estas estinta,mia spirito kiel spegulo kiu havu okulon al la elmontro de la ekzisto kaj estu viva pro la videbla foto,animon estas preninta el ami vin kaj aliginta sin al la ekzisto,kaj vivas kun la animo de amo al vi,ne scieblas ke tiu iluzio kiun mi estas preninta el vi kun ŝtelaj rigardoj,nun en la radio de korokulo estas jam luma kaj la anĝelon de la amo jam montras al mi,aŭ foto de via vizaĝo kiu vidiĝas en mia cerbo,kun paso de la tempo estas miksita al ĉiuj belecoj,kaj miajn dezirojn kiuj postulas belojn,estas preninta al si kaj jam elmontriĝas,jen novnove via zefiro estas blovita al mi kaj floriginta la burĝonon de mia koro,mia koro esta

bildo de davud shams hakimi

Sabla(24)

la freneza majstro argumente emfazas ke la seksa inklino ne dependas al la pligrava instinkto,ĉar pligrava instinkto estas protekti la vivon,tiu pretendo kiom multe estu ĝusta aŭ malĝusta,estas alia afero,mi ne diskutas prie,sed emfazadi tiun pretendon,kongruas al la ekspluataj programoj de imperialistoj,laŭ kiuj,mizeruloj por protekti siajn vivojn,devas rezigni,kaj almenaŭ plie kontroli siajn seksemojn kaj bataladi kontraŭ siaj seksaj rajtoj rompante siajn defendajn karakterojn,ke rezulte imperialistoj sukcese kaj plifacile trudu koncesion pri nia petrolo,laŭ mia opinio,la instinkto por protekti la vivon,kaj seksemo dependas al unu punkto,kaj estas du partoj de unu afero,por daŭrigi la vivon la homo nehavante plinecesan rimedon instinkte volas daŭrigi sian vivon tra naskotaj idoj,en nia religiereĝa kaj reĝereligia socio,la adeptoj de la profeto-dio kaj aliaj soldatoj de imperialistoj kaŭzas multegajn malfacilegojn al mizeruloj,rezulte ili devas rezigni multtempe siajn seksajn rajtojn kaj tiel ankaŭ rompi siajn defendajn karakterojn,la argumentoj de la freneza majstro estas en servado al tia programo de imperialistoj,la frenezulo tiel volas ŝatigi sin al reakciuloj kiuj servadas al la sama programo,por bari la vojon de alispeca kunsekso,por malpermesi gustumon de diferenca seksafero,la divorco estas malbona kun ĉi tiu preteksto,ke post divorci la infanoj eblas ne havi taŭgajn edukantojn,sed rimarkendas kaj sapieblas ke kio estas la kaŭzo de divorco,kial oni post toleradi seksan mankon kaj ties obsedon,post multaj jaroj devigite,edziĝas ĉiame kaj malkonvene,ke rezulte devas divorci aŭ toleri alian nekonvenan staton,en kiu la infanoj eblas ne edukiĝi konvene?ĉu trudi kaj tolerigi iaman seksan mankon,ne estas kulpa?laŭ la pretendoj de reakciuloj kaj la freneza majstro,la kulpa estas mi mizerulo,kiu ne versas poemojn por kondamni la divorcon, per la sama preteksto ke post divorco la infanoj eblas ne havi taŭgajn edukantojn,pro motivoj mi ne partoprenas en b

bildo de davud shams hakimi
bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (74)

Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj, jen la sekva epizodo de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis por via plezuro.

Agrablan legadon!

Mi kore dankas al IVAR kaj GINETTE pro iliaj amikaj rimarkoj!

 

 

La Fantomo de l' Operejo

 

19a ĉapitro: La polica komisaro, la vicgrafo kaj la Perso

 

 

Enirante la direktoran oficejon, sinjoro komisaro tuj demandis novaĵojn pri la kantistino: "Ĉu Kristina Daae ĉeestas?"

 

Kiel mi jam diris, lin sekvis densa homamaso.

 

"Kristina Daae? Ne! Kial?" respondis Rikardo.

 

Al Moncharmin mankas la forto por eligi eĉ unu vorton...

Lia spiritostato estas pli malbona ol tiu de Rikardo ĉar tiu ĉi lasta daŭre povas suspekti lin. Sed Moncharmin troviĝas fronte al granda mistero, kiu tremigas la homaron jam de ties komenco : la Nesciado.

 

Rikardo reparolis ĉar la homamaso ĉirkaŭ la direktoroj kaj la komisaro imprese silentis.

 

"Sinjoro komisaro, kial vi demandas, ĉu Kristina Daae troviĝas ĉi tie? "

"Ĉar oni nepre retrovu ŝin, sinjoroj direktoroj de la Nacia Muzikakademio!" solene eldiris sinjoro komisaro.

"Kiel do? ... Necesas retrovi ŝin!...Ĉu do malaperinta? "

"Jes, spektaklomeze."

"Meze de la spektaklo?... Estas eksterordinare!"

 

"Ĉu ne?... Kaj estas same eksterordinare, kiel tiu malapero, ke mi mem sciigu tion al vi!" "Jes fakte!" aprobas Rikardo, kiu prenas sian kapon per ambaŭ manoj.

Li flustras:

"Kiu estas tiu nova afero?... Ho! Jen sufiĉe por eksiĝi!"

Kaj li nekonscie forŝiras kelkajn harojn el siaj lipharoj.

 

"Nu... ŝi malaperis dum la spektaklo?!..." li diris kvazaŭ sonĝante.

Johnny B Goode - Chuck Berry en Esperanto

En muzikumejo ni estis laborantaj pri "Jonhhy B. Goode" de Chuck Berry (https://eo.wikipedia.org/wiki/Chuck_Berry), kiam ni eksciis pri lia forpaso.

Jen nia eta omaĝo:

bildo de Pablo

DIO NE ESTAS SILENTA!

Estimataj,

DIO NE ESTAS SILENTA!

“Ho Dio, ne silentu; Ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio! Ĉar jen Viaj malamikoj ekbruis, Kaj Viaj malamantoj levis la kapon” (Psalm 83:2-3).

Antau malmultaj tagoj, teroristo enpuŝis auton en piedirantojn sur Ponto de Westminster en Londono, Britio, ponardis policiston, kaj provis eniri la parlamentkonstruaĵon antau ol la polico mortigis lin. Krom la policisto kaj la atakanto, iu alia nombro da homoj estis laudire mortintaj dum multaj estis enhospitaligitaj pro la terorisma atako.

Ĉi tio ne estis la unua terorista atako kontrau sensuspektaj senkulpuloj en Londono kaj aliloke en la mondo. La senĉesaj atakoj de Boko Haram terorisma grupo en nordorienta Niĝerio kaj aliaj najbaraj landoj estas ankorau freŝaj en onia memoro. Foje, mi scivolas, kion ĉi tiuj teroristoj devenas de tiuj murdemaj kaj memmortigaj atakoj. Kiel studento de pacaj studoj, mi lernis ke krom kialoj asociitaj kun etno-naciismo, fremdiĝo/diskriminacio, soci-ekonomia statuso, politikaj plendoj kaj hazarda insurgento, religio estas la ĉefa kialo de la terorismo. Plej ofte terorismaj atakoj estis efektivigitaj kun religia kialoj. Estas kvazau tiuj teroristoj ŝajne batalas por sia religio kaj, amuze, por la fondinto kaj la dio de la religio. La fakto ke la ĉiopova Dio estas ŝajne silenta kaj permesas la plej multajn el tiuj teroristaj atakoj por esti sukcesaj faras ke tiuj senkoraj homoj kaj iliaj kunlaborantoj opinias ke ili batalas justa kauzo.

bildo de Adebayo Afolaranmi

Fatalo (verkita de Liu Cixin)

Fatalo

Verkita de Liu Cixin1

 

Ni trovis la asteroidon2 milionon kaj okdek mil da kilometroj for de la Tero. Ĝi havis diametron de proksimume dek kilometroj, kaj aspektis neregule elipsa. Ĝi lante rotaciis, ke facetoj de ĝia surfaco reflektis la sunlumon, kvazaŭ palpebrumantaj okuloj. La komputilo sur la kosmoŝipo montris, ke ĝia trajektorio krucas tion de la Tero, kaj post dekok tagoj, ĉi tiu kosmorokego falos proksime de la Meksika Golfo!

 

Monitora sistemo de la Tero devintus rimarki ĝin pasintjare, sed ni aŭdis nenion pri tio. Ni kontaktis la Teron, post atendita malfruo de kvin sekundoj, estis ankoraŭ tuta silento en la aŭskultiloj. Ni provis multfoje poste, kaj ricevis neniun respondon, kvazaŭ la tuta homara mondo estus en ŝoko, kvankam antaŭ dek minutoj ni interkomunikis kun la Tero. Ĉi tiu afero pli skuis nin ol la apero de la asteroido.

 

Antaŭ dudek tagoj, mi kaj Ema luis ĉi tiun kosmoŝipeton por nia mielmonato en kosmo. la ŝipeto estis malmoderna kosmoŝipo pelita de tradicia energio, dum erao de spactempa salto en kosma vojaĝo, ĉi tiu antikvaĵo malrapida kvazaŭ heliko montris sin tre romantika kaj etosoplena. Ni vizitis la kosmurbon en la samdaŭra orbito3, kaj vojaĝis sur la Luno, de kie flugis ekteren pli ol milionon da kilometroj. La tuta itinero estis romantika kaj glata kvazaŭ idilio. Sed tuj kiam ni estis revenonta, ĉio ekfariĝis tiel malnormala.

 

Sed tiu asteroido ja estis kvindek kilometrojn antaŭ ni, kiu elstaris sur la peĉnigra kosma fono, tiel reala kiel eksponaĵo sur nigra veluro, ke mi certis, ke mi ne estas en koŝmaro.

 

“Ni devas fari ion!” mi diris.

 

bildo de gb2312
Abonrilata enhavo


povigita de