Ensaluto

Blogoj

bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (100) ... ANTAUPAROLO

(Dediĉo)

Al mia kara frato Jo

kiu, neniel ŝajnante fantomo,

estas tamen, kiel Erik,

Muzikanĝelo.

Korinkline.

Gaston LEROŬ

 

 

 

ANTAŬPAROLO

 

 

La verkisto de tiu stranga libro rakontas al la leganto kiel li certiĝis, ke la fantomo vere ekzistis.

 

La fantomo de l' Operejo vere ekzistis.

 

Malkiel oni longe opiniis, tiu ne estis inspiro de artistoj, iu superstiĉo de direktoroj, iu triviala kreaĵo de l' ekscititaj cerboj de tiuj junaj baletistinoj, de ties patrinoj, de la lokigistinoj, de la dungitoj de l' vestejo, kaj de la pordistino.

 

Jes, li ja ekzistis kun karno kaj ostoj, kvankam li donis al si ĉiujn aspektojn de vera fantomo, tio estas de ombro.

 

Jam kiam mi komencis elserĉi la arĥivojn de l' nacia Muzikakademio, mi estis frapita de l' mirinda koincido de fenomenoj imputitaj al la fantomo kun la plej mistera kaj eksterordinara el la dramoj ; baldaŭ mi ekpensis, ke oni povus racie klarigi tiun ĉi lastan per tiu alia.

 

La eventoj datiĝas de nur trideko da jaroj kaj ankoraŭ hodiaŭ ne estus malfacile trovi en la dancsalono respektindajn maljunulojn, pri kies parolo oni ne dubus.

LA UNUA "NOEL"

Estimataj,
LA UNUA "NOEL"
"Kaj en tiu sama regiono estis paŝtistoj, kiuj kamploĝis kaj nokte gardis sian gregon. Kaj anĝelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis ĉirkau ili, kaj ili timis per granda timo. Kaj la anĝelo diris al ili: Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo; ĉar hodiau estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. Kaj jen la signo por vi: vi trovos infaneton, ĉirkauvinditan kaj kuŝantan en staltrogo" (Luko 2:8-12).
Historie, la 25-a de decembro estis la klimaksa tago por la okazigo de Saturnalioj, antikva roma festo en honoro de la diaĵo Saturno. Tamen, la tago estis adoptita de ĉiuj kiel la dato de naskiĝo de Jesuo Kristo, per tio, oni forlasis la kulton de Saturno por la okazigo de Dio la Filo kiu "elmontriĝis en la karno" por savi "sian popolon de ĝiaj pekoj" (1 Timoteo 3:16; Mateo 1:21). Mateo Ĉapitroj Unu kaj Du kaj Luko Ĉapitroj Unu kaj Du raportis la naskiĝon de Jesuo Kristo konsideratan kiel la unuan Kristnaskon. Nekonata poeto verkis popularan Kristnaskan himnon titolitan en la angla "THE FIRST NOEL THE ANGEL DID SAY" [esperante: "LA UNUA "NOEL" LA ANĜELO DIRIS"] por portreti la eventon. Tiu himno estas tradicia klasika angla kristnaska kanto, plej verŝajne de la 18a jarcento, kvankam eble pli frue. La vorto "Noel" devenas de la franca vorto "Noël" kiu signifas "kristnasko", de la latina vorto "natalis" kiu signifas "naskiĝtago".

bildo de Adebayo Afolaranmi

La simbolo de la famo(62)

oni ne kapablis senhonori tiun poeton ke per siaj senvaloraj kaj sensignifaj prozoj gajnis monon el la radioarmeo,li laboris ankaŭ en magazinoj kaj amoradis kun multaj virinoj kaj fraŭlinoj,la koresponda verkistino iam skribis en sia libro ke la belaj virinoj de la urbo iris trovi lin,li preferis senbaran kunsekson,kaj kun plenumo de lia prefero poemoj el virinoj aperis en la literatura paĝo de magazinoj,multaj aliaj poetoj de nia socio havis la saman kaj similan pozicion,laŭdantoj de la reĝo gajnis monon kaj multajn avantaĝojn kaj havis liberajn statojn kunseksante eĉ senleĝe kun multaj virinoj,tamen laŭ la decido de la persekutataj kaj ordono de la persekutantaj religiuloj mi devis laŭdadi la reĝon de la reĝoj por ne batiĝi en la armeo,iam post versi poemon en laŭdo de la reĝo mi devis doni tion al mia tielnomata edzino,kun kiu antaŭe mi devis edziĝi ĉiame,kaj la edzino kompatante al mi aŭ ŝajnigante la kompaton devis montri tion al la komandantoj ke oni ne batu min kaj ne insultu al mi,kaj plialtigu mian rangon,la poemon ŝi devus kunporti al tiu fikemanta poeto kiu deĵoris en la radioarmeo,ordinare li nefikinte,ne akceptis publikiĝon de la poemo,kaj intermetis pretekstojn pri vortoj kaj frazoj kaj kielestiĝo de la enhavo,aliaj laŭdantoj de la reĝo akiris avantaĝojn el respondeculoj kaj el devigantoj,male mi devis cedi al fikiĝo de mia edzino por publikigi mian poemon en laŭdo de la reĝo,kial?ĉar samtempe la persekutataj religiuloj volis tute senhonori min,en tiu situacio mi pretendis pretekste ke miaj versotaj poemoj devas publikiĝi kun mia nomo,kaj dum multaj jaroj mi apogis al ĉi tiu preteksto kaj rezulte la reĝo de la reĝoj suspektis pri interfero de la persekutataj religiuloj,mi montris amikecon kaj akceptemon pri la memoj kaj mensogoj de la persekutataj religiuloj,do pri la suspekto de la reĝo la Anglaj ekspertoj akuzis min pri saboto en la Angla armeo,ili ne povis scii pro siaj frenezecoj ke la adeptoj de la profeto-dio estas membroj de la Angl

bildo de davud shams hakimi

Sabla(61)

la diboĉulo,la reĝo de la reĝoj mem ekscese kunseksas,liaj sklavoj prohibas ajnan kunsekson al mi por humiligi min kaj laŭdigi la reĝon kaj religiajn superstiĉojn,inter tiuj sklavoj iuj volas uzante la saman prohibicion frenezigi min kaj akiri alian rezulton,kaj estigi mizerulon teroristo,la freneza majstro inter tiuj duspecaj perfortantoj havas sian meman celon,kaj laboras kun ili por atingi al sia mema celo,humiligi min kaj trudi jenan celon ke ne kritiku pri la persekutataj religiuloj,ne gravas al tiu frenezulo,ke kritikante pri ili mi nur defendas min en fronto de iliaj trudoj,se la frenezulo havus saĝon,rekomendus al tiuj trudantoj ke ili ne interferu al mia privata vivo,kvankam ili ne akceptus tiun rekomendon,en nia religia socio la aferoj,ĉiuj aferoj estas inter forto kaj malforto,ekzistas nur unu vojo ke oni ne trudu al iu ion,la trudanto ne havu forton kaj kapablon en sia trudemo,ni havis Amerikan eksperton en nia sekcio,li esploris pri mi kaj ŝajne nur helpis teknike al niaj ekspertoj,li estis ŝajne samranga serĝento kiel mi sed sciis pli ol niaj generaloj,iutage mi diris private al iu el niaj oficistoj ke la Amerika eksperto ankaŭ kiel la Angloj volas versigi per mi poemojn en la laŭdo de la reĝo,tiu oficisto estis raportinta kaj tiu Amerika eksperto estis informiĝinta,en la alia tago tiu eksperto atinginte al nia sekcio diris al mi ke ne,mi ne volas tion!ĝuste ĉi tiun frazon,post minutoj li rekte enketis min:Ĉu vi pretas versi poemojn laŭ la ordono de la regantoj?-Ne,tio ne estas ebla.-Se estus ebla,vi pretus fari tiun aferon?-Jes.Li kredis min.kaj mi kredis lin,mi jam sciis ke li ne havas tian celon,kaj poste li ne serĉis vojon por plenumigi tian postulon,li ĝuste raportis,laŭ mia posta distingo,ke ĉi tiu serĝento ne estas komunisto kaj ne estas antireĝa,efektive mi tiam ne havis tiom saĝon por esti antireĝa,pri la politikaj aferoj mi pensis ke nia problemo kaj malamiko estas nia malforteco en fronto de imperialistoj,la Anglaj ekspertoj hav

bildo de davud shams hakimi
bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (99)

Kompreneble mi ne kontentiĝis per tio.

 

En la unua kaj tria subetaĝoj mi funkciigis du klappordojn kun pivota sistemo tute ne konata de la maŝinistoj, kiuj uzas nur horizontale moveblajn klappordojn.

 

Fine, bone konante la aferon, mi diru al la leganto:

"Iam vizitu la Operejon kaj petu, ke oni lasu vin trankvile promeni sen iu stulta ĉiĉerono ; eniru en la loĝion n° 5 kaj frapu la grandegan kolonon, kiu apartigas la loĝion de l'antaŭscenejo ; batu ĝin per via kano aŭ pugno kaj … kapnivele aŭskultu : la kolono resonas !

 

Tial ne miru, ke iam en ĝi sonis la voĉo de l' Fantomo ; en tiu kolono estas sufiĉe da loko por du homoj.

Se vi miras, ke neniu retrorigardis al tiu kolono kiam okazis la strangaĵoj en la loĝio n°5, ne forgesu, ke ĝi aspektas kiel kompakta marmoro.

 

Krom tio la enfermita voĉo ŝajne venis el la kontraŭa flanko (ĉar la ventroparolanta fantomo laŭvole aldirektis sian voĉon).

La kolono estis ellaborita, zorge priskulptita per la ĉizilo de l' artisto.

Mi ne malesperas iam eltrovi la parton de la skultaĵo, kiu devis laŭvole sin levi aŭ mallevi por lasi liberan kaj misteran pasejon al la korespondaĵo de l' Fantomo kun sinjorino Giry kaj al liaj donacoj.

 

Certe ĉio, kion mi vidis, sentis kaj tuŝesploris, estas nenio kompare kun tio, kion estaĵo tiel fabela kaj monstra kiel Erik kreis en la mistero de tia konstruaĵo kia estas la Operejo.

Sed ĉiujn tiujn eltrovaĵojn mi volonte donus kontraŭ tiu, kiun mi faris antaŭ la administranto mem en la oficejo de l' direktoro :

Je kelkaj centimetroj de lia brakseĝo troviĝis klappordo, tiel longa kiel pargetero kaj ne pli longa ol antaŭbrako… klappordo, kiu fermiĝis kiel kovrilo de skatolo… klappordo, el kiu mi imagas manon eliri kaj lerte "labori" en la poŝo de trenanta frako…

 

La simbolo de la famo(61)

dum monatoj mi timis,kaj zorgis ke denove li ne batu min,la ĉefo de nia sekcio vidis mian timantan staton kaj zorgon,kaj minacan vizaĝon de tiu batemanto,kaj konsilis al mi por versi religiajn poemojn laŭdante la reĝon de la reĝoj,radioaparato de nia lando disvastigis programojn,kantojn,oni daklamis poemojn en laŭdo de tiu sanktulo kiu devis nomiĝi kaj kalkuliĝi la dio,necesis poemoj konfirmante tian aferon por apartigi kaj dupecigi eĉ multpecigi samreligianojn kaj rezulte bataligi almenaŭ du landojn reciproke unun kontraŭ la alia je la profito de tria lando,la ĉefo de nia sekcio anstataŭ rekomendi al la batemanto ke li ne minacu kaj ne volu bati min,konsilis al mi submetiĝon kaj volis versigi tiajn poemojn kiujn volis tiu batemanto,post monatoj en kiuj mi estis tolerinta la minacon,kaj la trudantoj ne havis sukceson,la batemanto laŭ la decido de la persekutataj kaj ordono de la persekutantaj religiuloj,montris mildecon el sia flanko,kaj pri la afero de la edziĝo intermetis sian opininoman programon,li diris ke por edziĝi mi deziras ke iu belulino haltigu sian aŭtomobilon en mian fronton,sian Biemveaŭtomobilon,voku min kaj diru kial vi rigardas?ĉu vi volas?nu,svatu min,mi tiam faligu min al ŝiaj piedoj kaj diru je la tiu sanktulo mi estas via sklavo.La saman sanktulon oni volis diigi per poemoj kaj pretendoj,kaj oni bezonis ke miajn poemojn ankaŭ tiri al tia celo.Mi ne respondis,tia geedziĝo al mi estis tiam destinita,kaj urĝente diigi tiun sanktulon per poemoj estis necesa,do la decido de la persekutataj kaj ordono de la persekutantaj religiuloj bezonis unufoje ĉi tian scenon por edzigi min ĉiame kun destinitaj kaj jam pliklare difinitaj kondiĉoj,pasis monatoj kaj iutage tiu fraŭlinnomita virino preterpasante kaj nerigardante al mi palpis sian kolon,tiun parton al kie je mia kolo la batemanta gardanto de la reĝo estis forte batinta per la rando de sia mano,al mia arterio,la palpo de la preterpasanta virino tiam implicis al mi ke se nelaŭdinte la reĝon,

bildo de davud shams hakimi

Sabla(60)

Ĉu vi volas fiki?

bildo de davud shams hakimi

Mi revenas al Esperanto.com

Post jaroj mi revenas al tiu ĉi komunumo.

Verŝajne pro diversaj aliaj akjtivaĵoj mi iom forgesis pri ĝi. Mi pardonpetas! smiley

 

Kio intertempe okazis?

 

Ekzemple mia lernolibro "Esperanto per rekta metodo" apris jam en 40 lingvoj. Vidu http://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/45434408

 

Kaj ĝi aperis ankaŭ kiel "Apo" (senpaga aplikaĵo) por telefonoj: http://www.iei.nl/apo.htm,

http://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/42961088

 

Alia novaĵo, amuza didaktika helpilo, estas la kartludo "Pekseso Esperanto"

https://groups.google.com/forum/#!topic/instru-german/zjIyRbWotgY

http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9314, 

http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9358

http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9359

http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9360

... - 12 volumoj, kun 576 (12 x 48) bildoj el la lernolibro.

 

Kiel redaktoro de la revuo Juna Amiko, kiu ĉi-jare festis belan jublileon (jam 150 numeroj!) mi eldonis ilin ĉiujn sur DVD-disko en pdf-formato (ĉiuj 150 numeroj printeblaj kaj projekcieblaj): http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9461

 

La lernolibroj kaj diskoj estas por la membroj de la komunumo Esperanto.com mendeblaj ĉe stano.marcek@gmail.com, kun triona rabato, eĉ unuekzemplere.

 

Amike salutas,

agrablajn festotagojn

kaj tre bonan jaron 2018 deziras

 

Stano Marček

 
bildo de Stano

CXIUJ ESTAS BONVENAJ

Estimataj,

ĈIUJ ESTAS BONVENAJ

 "Jen mi staras ĉe la pordo kaj frapas; se iu audas mian voĉon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj manĝos kun li, kaj li kun mi" (Apokalipso 3:20).

Unu el la neforgeseblaj spertoj, kiujn mi havis kiam mi estis en Unuiĝinta Reĝlando (UK) antau jaron, estis mia partopreno kun la Internacia Renkontiĝo (International Meeting Point  [IMP]) (regita de Eklezio Presbiteriana Irlando) situanta sur Lisburn Road, Belfasto, Nord-Irlando, kiu servas migrantojn kaj azilserĉantojn en la urbo. Mi ĵus translokiĝis al tiu parto de la urbo, kaj mi esploris la areon, kiam mi vidis la signon de la centro. Kiel scivola kiel mi estis dum mia fremdado en la lando, mi eniris en la centron kaj demandis de oficisto, kion la centro estas. Mi konsciis, ke ĝi estas centro, kie ĉiuj estas bonvenaj ĝui "ampleksan varion da helpo kaj servoj [por] tiuj, kiuj trairas ĝiajn pordojn per servado de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj en la kafejo, proponante lauleĝajn konsilojn, prizorgante klasojn de anglalingvo, prenante homojn aĉeti, helpante al la senlaboruloj trovi laborojn kaj gvidante bibliajn studojn." Dum preskau kvin monatoj mi vizitis ĉi tiun centron por ĝui ĝiajn servojn. Ĉi tiu centro estas en ĉefa vojo en la urbo, sed ne ĉiuj en la urbo (precipe migrantoj kaj azilserĉantoj) zorgas viziti la centron kaj uzi la instalaĵojn provizitajn kaj servojn en la centro. Nur tiuj, kiuj zorgas viziti la centron, ĝuas, kion la centro devas proponi.

bildo de Adebayo Afolaranmi
bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (98)

EPILOGO

 

Tia estas la vera historio de la Fantomo de l' Operejo.

 

Kiel mi antaŭsciigis vin en la komenco de tiu ĉi verko, oni ne povus nun dubi pri la reala ekzistado de Erik.

Iu ajn povas nun esplori tro da atestoj pri lia vivo por ne povi racie sekvi la agojn kaj movojn de Erik tra la dramo de la familio de Chagny.

 

Mi tute ne bezonas rediri ĉi tie kiel multe la ĉefurbo interesiĝis pri tiu afero.

Tiu forrabita artistino, la grafo de Chagny mortinta en tiom strangaj cirkonstancoj, lia frato malaperinta kaj la dormo de tri lumlaboristoj de l' Operejo !…

Kiaj dramoj !… Kiaj pasioj !… Kiaj krimoj ĉirkaŭ la idilio de Raŭlo kaj la dolĉa ĉarma Kristina !…

 

Kio iĝis el la sublima kaj mistera kantistino, pri kiu la mondo neniam plu aŭdis ?…

 

Oni prezentis ŝin, kiel la viktimon de l' rivaleco inter la du fratoj sed neniu imagis, kio okazis.

Ĉar Raŭlo kaj Kristina ambaŭ malaperis, neniu komprenis, ke la gefianĉoj foriris malproksimen de la homoj por ĝui feliĉon, kiun ili ne volis sciigi post la neklarigita morto de l' grafo Filipo…

 

Iun tagon, ili eniris trajnon en la stacidomo al Nordo de l' Mondo…

Eble ankaŭ mi iam prenos trajnon en tiu stacidomo… kaj ĉirkaŭ viaj lagoj, ho !Norvegio… ho ! silenta Skandinavio… mi serĉos la spurojn eble ankoraŭ vivantajn de Raŭlo kaj Kristina, kaj ankaŭ tiujn de patrino Valerius, kiu malaperis samtempe…

Eble iam per miaj propraj oreloj mi aŭdos la solecan Eĥon el la Nordo de l' Mondo, kiu resonados de l' kanto de tiu fraŭlino, kiu konis la Anĝelon de l' Muziko…

 

Abonrilata enhavo


povigita de