Ensaluto

Blogoj

STARIGXU POR JESUO

Estimataj,
STARIĜU POR JESUO
“Staru do, ĉirkauzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco” (Efesanoj 6:14).
La populara himno, "STARIĜU POR JESUO", estis inspiro, kiun D-ro George Duffield, Jr. (1818-1888) ricevis el la mortaj vortoj de sia amiko, Pastoro Dudley Atkins Tyng (1825-1858): "Stariĝu por Jesuo, patro, kaj diru al miaj fratoj de la diservo stari por Jesuo.” Tyng estis fekunda predikisto en la frua dek-naua jarcento en Filadelfio, Usono. La brako de Tyng estis amputita pro lezo, kiun li ricevis en akcidento, kiun li havis kun sia mulo en sia bieno, kaj tio kondukis al sia morto malmultajn tagojn poste. Duffield, Jr. estis movita de la mortantaj vortoj de Tyng ke li predikis je la sekva dimanĉo, admonante sian komunumon stari firme por Jesuo Kristo. Lia teksto estis Efesanoj 6:14, "Staru do, zoninte vian talion kun vero, metante sur la kirason de justeco." Je la fino de la prediko li recitis poemon, kiun li verkis. La poemo estas la vortoj de la himno, " STARIĜU POR JESUO".
Ĉi tiu himno havas klare militan tonon ĉar ĝi rilatas al kredantoj kiel kristanaj soldatoj, kaj bildigas Kriston kondukante Liajn adeptojn en batalo kontrau malbonaj fortoj. Ĝi mencias obeadon al la trumpeto de Kristo. Ĝi instigas surmeti la Evangelian armilaron, aludon al Efesanoj 6:10-18, kie Paŭlo diris, ke la armilaro de Dio estas la zono de la vero, la kiraso de justeco, la ŝuoj de paco, la ŝildo de fido, la kasko de savo, la glavo de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio, kaj preĝo. Efektive, la himno-verkisto prave diris, ke "la homa brako cedos" ĉar la militado ne estas karna sed spirita (vidu: 2 Korintanoj 10:3-6, Efesanoj 6:10-18). La lasta strofo plenumas promeson pri paco, ke "finiĝos la batalo." Ni povas esti ĉe la batalfronto hodiau, tago venos kiam ni havos "pac-signalon". Tial ĉiu, kiu venkas, estos rekompencita per "krono de vivo" kaj regos eterne "kun la Reĝo de Gloro" (vidu: Jakobo 1:12).

bildo de Adebayo Afolaranmi

La simbolo de la famo(53)

irante li diris:Jen la vireto senpudoras kaj faras senvirtecon,ni ne akceptas lin,ne,ne,li diris neon Esperante kaj dufoje Persalingve,dufoja ne kiam speciale mankas paŭzo inter du ne,kaj la unua estas Persa kaj la alia kun la Esperanta prononco signifas patrino,do tiel ankaŭ laŭ la programoj de la persekutataj religiuloj,li implicis ke oni punos mian patrinon pro la sama iluzio kiun li estis trovinta el mia menso kontrolante miajn pensojn per la komputero,mi timegis kaj atentis kun tremanta koro al la enhavo kaj profundo de mia iluzio kaj plie malkovris mian senkulpecon,kaj diris al la Sveda sinjorino ke por venĝi tiun batantan kolonelon aŭ eligi kaj kaj eligi la venĝemon el mia iluzio,kaj...k...kaj preventi aliajn batojn de la sama kolonelo,mi...m..mo...volas montri memoron el fraŭlina foto de tiu verkistino,ve...ve...ver...kistino,ne estiĝis iu senvirta afero,mi palpis mian doloran pudendon por senti la punkon kaj linion de la lancino,samtempe tiu fraŭlina foto mem venis al mia menso eble kun la helpo de la bela verkistino por komprenigi al la batanta kolonelo,ke edziniĝinta figuro el lia edzino tute ne ekzistas en mia menso,mi tiel volis protekti mian sobrecon baraktante inter la batanta kolonelo kaj kontrolantaj sinjoroj kaj la Anglaj frenezuloj kiuj volas trudi koncesion pri nia petrolo,la reĝo de la reĝoj faras senvirtecon,ne mi,ne mi,ne mi,...la freneza majstro jam estis irinta por sukcesigi la decidon de la persekutataj religiuloj per ordono de la persekutantaj religiuloj,la Sveda sinjorino,pliigis ke la edziniĝintan pozicion de tiu verkistino oni sekse ekspluatas en la magazinoj kaj presejoj kaj eldonejoj,alikaze ne eblus en via socio ke eĉ ajna poemumeto aperu el tiu,kial ĉi tiu lernanto ne rajtas eĉ reve ŝateti tiun?do la kulpo estas el lia Esperantisteco,ĉu Esperanto estas lingvo aŭ torturilo en posedo de la persekutataj religiuloj,kiun ili uzas per siaj oponantoj kaj kunlaborantoj kaj tiuj nomiĝas en la opinio de ĉi tiu lernanto la samaj persekutantaj

bildo de davud shams hakimi

Sabla(52)

legunte ankaŭ kiel nelegunte mi ne rajtus ŝati tion,en alia romano kiu nomiĝis dekunuminutoj,Maria en sia dekunujariĝo,enamiĝis,ĉu mi estas kulpa ke dekunu platenoj katenu mian piedon?en tiu romano kiun venĝas reakciuloj,dekunui signifas kunseksi,kun multaj Maria kunseksis kaj laŭ siaj diraĵoj kaj skribaĵoj dekunuis,la kunsekso laŭ ŝia kalkulo daŭris dekunu minutojn,ŝi ŝparis multajn sumojn,por iri el Svislando,al sia mema lando Brazilo kaj aĉeti bienon kaj domon kaj helpi al sia patro,kial oni senbienigis kaj sendomigis mian patron ke mi devigite versu poemojn laŭdante superstiĉojn,bezonante helpomonon?en la kirko oni estis komprenigintaj Marian,ke koni la membrojn de la korpo estas tre granda peko,kaj povas impliki iun al frenezeco aŭ sterileco,mi ankaŭ ne konis sufiĉe miajn membrojn,en nia socio eĉ pensi pri sia seksa membro estis tabuo,mia patro konis min kiel unutestikan,efektive unu el miaj testikoj estis en malĝusta loko,en la supra parto de sia ĝusteestenda loko,kaj bezonis operacion,mi deĵoris en la armeo,adepto de la profeto-dio kiu estis doktoro de la armeo ne akceptis sendi min por operacio,kaj raportis al sia religia asembleo utiligi mian staton,la saman staton de mia testiko por humiligi kaj obeigi min,dum mia deĵoro en la armeo oni multfoje piedbatis al la eventuala kaj per la doktoro konata loko de la testiko por difekti tion,mi ŝparis monon kaj petis permeson de ferio por operaciigi tion en la eksterarmeo,sed la komandantoj ne permesis,en la nuna tempo,la armeo al la kriplitaj emeritoj donas helpomonon,al mi ne donas,sed pretas diskuti prie,kaj doni promeson de eventuala helpemo se plenumiĝu la antaŭe deciditaj kaj ordonitaj postuloj,post versigi specialajn poemojn laŭdante la reĝon de la reĝoj kaj superstiĉojn kiujn la mastro-imperialistoj de la regantoj protektas,jes,eventuala promeso de tia favoro eblas ebli,kvankam kun multaj aliaj kondiĉoj kaj trudoj,-unue pruvu ke vi estas kriplita!

bildo de davud shams hakimi

Vivprotokolo kaj Esperanto

Fojfoje oni demandas ĉu indas mencii Esperanton en vivprotokolo. Eble la facila respondo estas “ne”. Ja estas grandegaj antaŭjuĝoj kaj malsimpatio kontraŭ Esperanto, kaj tio povus krei problemon por atingi deziratan postenon.

 

Aliflanke, verdire, kutime tute ne gravos ĉar eĉ nuntempe Esperanto estas sufiĉe malkonata, kaj ebla dungonto nur vidos lingvan nomon kaj ne atentos la aferon.

 

Fine, ĉar hazarde eblas trafi homojn, kiuj simpatias Esperanton, mencii ĝin en vivprotokolo povus esti avantaĝon. Do, la longa ne facila respondo estas “Mencii Esperanton en vivprotokolo plejofte estos senproblema, tamen tio dependos de la loko, la posteno, la entrepreno kaj konsciiĝi pri tio, ke ju pli grava kaj monavida estas entrepreno des pli verŝajne ties ĉefuloj malamos Esperanton. Konsciĝi ankaŭ pri tio ke ju pli rilata al lingvoj estas posteno, des pli facile oni trovos malsimpation al Esperanto eĉ se ĉio eblas. Kiel fina rekomendo, pensi ke se oni multe deziras postenon kaj ne eblas esplori pri la simpatio al Esperanto de intervjuonto, simple ne menciu ĝin.”

 

bildo de Novatago
bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (92)

Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj,

Kun plezuro mi prezentas al vi la sekvan epizodon de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis el la fama franca romano de Gaston Leroŭx "Le Fantôme de l'Opéra" (1910)

 

Mi tutkore dankas al IVAR pro liaj amikaj rimarkoj!

 

Por malkovri la romanon ekde ties unua epizodo, jen la ligilo :

www.ipernity.com/blog/mike59/748731

Agrablan legadon!

 

 

Tiam sur la pargeton li kuŝiĝis kiel oni faras en arbaro.

 

Li asertis, ke li atendos ke mi eltrovu la pordon de l' arbaro, ĉar nenio pli bona utilas liaflanke!

Kaj li kredis devi aldoni, ke de sia loko "la vidaĵo estas belega".

(Malgraŭ ĉio, kion mi diris, la turmento efikis.)

 

Rilate al mi, forgesante la arbaron, mi elektis unu spegulpanelon kaj ĉiudirekten ekpalpis ĝin, serĉante ties plej malfortan punkton, kiun oni premu por rotaciigi la pordon laŭ la sistemo de pivotaj pordoj kaj klappordoj de Erik.

 

Tiu malforta loko povis kelkfoje esti sur la spegulo nura makulo dika kiel pizo, sub kiu troviĝas la movenda risorto. Mi serĉis kaj serĉadis ! …

Mi esploris kiel eble plej supren povis trafi la manoj…

 

Erik estis proksimume tiel granda kiel mi, kaj mi opiniis, ke li ne metis la risorton pli supren ol necesas lia staturo – fakte tio estis nur konjekto sed mia ununura espero.

 

Tiel sen malforto mi decidis precize kontroli la ses spegulpanelojn, kaj poste ankaŭ tre atente ekzameni la pargeton.

Dum mi plej zorgeme esplortuŝis la spegulojn, mi klopodis ne perdi tempon ĉar la varmego pli kaj pli ĝenis min, kaj ni laŭvorte kuiriĝis en tiu fajranta arbaro.

 

CXU PREGXO DE MORTO?

Estimataj,
ĈU PREĜO DE MORTO?
“Sed mi diras al vi, kiuj audas: Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj; benu tiujn, kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas” (Luko 6:27-28).
Antau nelonge, mi estis en publika transportilo. Du sinjorinoj diskutis malkaŝe, kio okazis en sia loko de laboro. Min ne interesis iliaj diskutoj, sed deklaro de unu el la sinjorinoj kaptis mian atenton: "Mi ne plu kompatos iun ajn. Mi preĝos la preĝon de morto por iu ajn, kiu faras malbonon kontrau mi!" Mi pensis en mi: "Ĉu preĝo de morto? Ĉu tio estas, kion la Sankta Biblio instruas?" Mi ne povis scii ĉu ĉi tiu sinjorino estas kristano au ne, sed mi konscias, ke tio fariĝis la ĉefa preĝo de multaj tielnomataj kristanoj en ĉi tiu parto de la mondo. Ne surprizos se iuj homoj post legado de ĉi tiu mesaĝo argumentos je favoro de tiaj preĝaj punktoj kontrau perceptitaj kaj realaj malamikoj.
Ĉu preĝo de morto? Mi ankorau ne povas trovi ion ajn en la Sankta Biblio, precipe la Nova Testamento. Estas malamikoj, konsentite. Tamen, kiel ni rilatas al ili lau la Sankta Biblio? Kiel Jesuo Kristo kaj Liaj disĉiploj rilatis al siaj malamikoj? Kiuj estas iliaj instruoj pri malamikoj? Ĉu ili instigis nin preĝi por la morto de la malamikoj? Jen kelkaj el iliaj instruoj:
“Kiam falas via malamiko, ne ĝoju, Kaj ĉe lia malfeliĉo via koro ne plezuriĝu; ĉar eble la Eternulo vidos, kaj tio ne plaĉos al Li, Kaj Li returnos de li Sian koleron” (Sentencoj 24:17-18).
“Sed mi diras al vi, kiuj audas: Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj; benu tiujn, kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas” (Luko 6:27-28. Vidu ankau: Mateo 5:43-48).
“Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu…. Sed se via malamiko malsatas, donu al li manĝi; se li soifas, donu al li trinki; ĉar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo” (Romanoj 12:14, 20).

bildo de Adebayo Afolaranmi

Plej bonaj kantoj en esperanto - rezulto de la enketo

Kiel anoncite ĉe: http://esperanto.com/enhavo/enketo-pri-muziko-en-esperanto
aperis la rezulto:

Ĝuu ĝin!

bildo de Pablo

La simbolo de la famo(52)

la unufoja letero de la koresponda verkistino estis preteksto pro kio la freneza majstro kondamnis min,mia dua letero al ŝi eble ne estis atingita al la celo,aŭ ŝia dua respondo ne estis atingita al mi pro interfero el la decido de la persekutataj kaj ordono de la persekutantaj religiuloj,la freneza majstro nepre sciis estante psikologo kaj kunlaboranto de la regantoj,kaj per la sama komputero kiu persekutis frekvencojn de miaj pensoj kun helpo de aliaj Esperantistoj,li havis nepran informon,serĉante profundojn de miaj sekretoj,li pretendis ke la korespondo kun edziniĝinta virino eblas havi seksan,kaj nepermesitan intencon,mia advokatino serĉis iam, serĉis tra la sama komputero kaj montris al la freneza majstro kun aprobo kaj atesto de la Sveda sinjorino ke en la komenco de la korespondo,ĉi tiu lernanto ne sciis ke tiu sinjorino havas edzon,la freneza majstro respondis ke post scii tiun aferon la vireto ne rajtis daŭrigi la korespondon,ne,neniel,la sinjoroj ne eblas toleri,ni ne povas akcepti lian Esperantistecon…,la korespondo neniam daŭris el multaj pasitaj jaroj,kaj komplete estis ĉesita,pri mia revo mi apogis al malkulpigoj de la religiaj sinjoroj en specialaj kondiĉoj,kaj ripetis ke mi ne havas religian Esperanton,do li supozante mem esti Esperanto,ne havas rajton de interfero al mia vivo,inkluzive al mia privata revo,en la ununura letero tiu korespondantino estis skribinta,ke ŝi eblus prezenti mian libron en la magazino,responde mi skribis ke mia libro havas permesilon por publikiĝo,sed mi ne volas ke oni prezentu tion,mi sciis ke se ŝi nepre volu prezenti,la oficistoj de la magazino ne eblas cedi al ŝia volo sen akiri korpan oferon el ŝi,do mi dankis pro ŝia komplimento,kaj aludadis ke la prezento ne necesas,kaj mi ne bezonas tion,efektive sen ŝia korpa ofero kaj cedo,neniu magazino publikigis eĉ ajnan aferon el ŝi mem,ŝia komplimento al mi nepre estis pro tio,ke mi mendu ŝiajn librojn,en iu libro ŝi laŭdis pekajn kisojn,kaj tiajn plezuroj

bildo de davud shams hakimi

Sabla(51)

la freneza psikologo post klini la kapon de mia patrino kaj mutigi ŝin,kaj post paso de tempo,distingis aŭ aliaj informis lin ke tiumaniere li ne povas versigi religiajn poemojn kaj laŭdigi per miaj poemoj la reĝon de la reĝoj,do li preparis femurrilatan scenon kun partopreno de salivo,antaŭe dum dekjaroj laŭ la decido de la persekutataj kaj ordono de la persekutantaj religiuloj,oni sputis,min vidante aŭ iam eĉ al mi mem kun pretekstoj,ekzemple kial vi eliĝis el via vivoloko?kial vi rigardis ien?kial vi kvazaŭ havas iun intencon?kial vi diris tiun frazon?kial vi pensis tiel?...la rezulto devis esti iel ke volis adeptoj de la profeto-dio,se mi kritikus pri ilia trudo,kaj defendus min,oni sputus el ilia flanko,kaj tiel alprenus aliajn sputojn punante min,efiko de ajna sputo miksiĝus kun la lasta sputo,kaj mi puniĝus el la flanko de multaj aliaj sputoj por ne kritiki pri la persekutataj religiuloj,la sklavoj de la reĝo,kaj la membroj de la persekutantaj religiuloj ankaŭ uzis sputon por laŭdigi per mi siajn interesojn kaj pretendojn,rezulte ajna lasta sputo signifante  ke ne kritiku pri la persekutataj religiuloj,ekspluatis ajnan sputon de aliaj,post dek jaroj oni estis kompreniginta la nescian majstron de Esperanto,ke tiu metodo fiaskas kaj ne havas atenditan rezulton,la freneza majstro preparis alian programon por antaŭe ŝanĝi la signifojn de sputoj,antaŭe faritajn kaj poste okazotajn,oni ŝmiru salivon en rakonto al femuro,por plifajnigi tiun karnon kaj frotu tion al tio,novaj sputoj devis havi aliajn signifojn kaj ŝanĝi la signifojn de antaŭe faritaj sputoj,kial ekzistas tia romano en kiu iu faras tiel?kial la vireto eblas legi tiun romanon eĉ neŝatunte tiun parton?kial la vireto post eble legi tion eblas  ŝati tiun romanon aŭ neŝatante silenti prie,kaj mem ne skribas romanojn por kondamni tiajn scenojn?por obeigi la vireton oni devas tranĉi lian femuron per hakilbato en lia okazinda konflikto kun la najbaro,aŭ en okazenda akcidento ŝajne pro l

bildo de davud shams hakimi

KIAM DIO VEKAS VIAN NESTON!

Estimataj,
KIAM DIO VEKAS VIAN NESTON!
“Kiel aglo vekas sian neston, flugpendas super siaj idoj, tiel Li etendis siajn flugilojn, prenis lin, portis lin sur siaj flugiloj. La Eternulo sola kondukis [la Izraelidojn], kaj neniu fremda dio estis kun [popolo Izraela] "(Readmono 32:11-12).
Aglo estas unika birdo inter aliaj birdoj. Oni povas lerni multajn lecionojn per ĝia unikeco. Unu el tiaj lecionoj estas ĝia vekata movado de la nesto, kie ĝi tenas siajn idojn por instrui ilin kiel flugi kaj esti pli forta. Aglo kutime konstruas sian neston en altaj arboj au sur altaj klifoj, kie malamikoj ne povas facile atingi. La aglo, kiu prizorgis siajn idojn dum kelka tempo en ĉi tiu sekura kaj komforta nesto, vekus la neston per tio, por ke la idoj estu en danĝero fali de la alta loko. Kiam la idoj provas flugi, la aglo ŝvebas super la idoj kaj disvastigas siajn flugilojn por kapti ilin kaj porti ilin sur ĝiaj pingloj por sekureco. Ĉi tio ripetiĝas en pluraj okazoj, ĝis la idoj povas flugi perfekte lau si mem por sekureco sen helpo de la patrino-aglo.
En la Kanto de Moseo, kiam Moseo estis forironta de la Izraelidoj post kvardek jaroj, kodukinte ilin al la rando de la Promesita Lando, li komparis la traktadon de Dio kun la popolo de Israelo kun veki la neston de aglo por ke la popolo Izraela povu esti forta (vidu: Readmono 1:31; 32:11). Li rakontis kiel Dio estis kun la popolo Izraela en la dezerto dum kvardek jaroj, kondukante ilin, ĉirkauante ilin, instruante ilin, tenante ilin kiel la pupilon de Sia okulo, protektante ilin, nutrante ilin kaj prenante ilin al kie ili estis por eniri la Promesitan Teron. La popolo Izraela ne sciis, ke Dio trejnis ilin fariĝi forta kaj forminda nacio kiam ili trapasis la dezertan sperton.

bildo de Adebayo Afolaranmi
Abonrilata enhavo


povigita de