Ensaluto

Blogoj

DENOVE PRyI MyIAY yIDEOY DE yINTERNACIAY SKRyIBO KAJ LyINGVO

 

..DENOVE PRyI MyIAY yIDEOY DE KOMUNAY SKRyIBO KAJ GRAMATyIKO..

 

..vershajne necesas yiom klyaryigyi gravecon de komuna skryibmanyiero por chyiuy lyingvoy ,ne nur por Esperanto ,pretendanta je rolyo de komuna lyingvo ,chyar ordyinaray hhomoy tre aljkutyimyiqhyis alj dyiversay komunay skryibsyignoy (ekzemplye ,ciferoy kaj muzyikay notoy) kaj echj ne vyidas gravan syignyifon de chyi tyio por yinterlyingvyistyiko ,ja tute ne necesas translyiteryi yilyin en dyiversay naciay skryibsyistemoy .do ,muzyikayn notoyn samsence komprenas hhomoy de dyiversay nacioy ,sed ?kyialj ne sekvyi chyi+tyiun bonegan ekzemplyon por skryibyi dyiversnaciayn tekstoyn ,uzante samsencayn ortografyiayn kaj gramatyikayn regulyoyn de lya skryibo ,kaj chyi+tyio !ne estas maljfacilya afero aparte por Esperanto.

..myi proponas optyimalyan uzon de lyatyinay lyiteroy  por facilye adaptyi yilyin alj naciay ortografyiay regulyoy de skryibo ,kyio tre proksyimyigas ortografyian skryibmanyieron alj lya fonetyika ,kyiun facilye povus komprenyi dyiverslyingvay hhomoy kaj kyiun je unua vyico necesas uzyi en Esperanto por faryi qhyin realye yinternacian lyingvon.

..krom tyio ,estas dezyiryinde ,sed ne devyige ,faryi keljkajn syimplyayn gramatyikayn shanqhyoyn en Esperanto por plyifacilyigyi lyegadon kaj parolyon ,ekzemplye ,permesyi plyi maljofte uzyi en lya parolyo lya artyikolyon "lya" (auh tute ne uzyi qhyin ,se elj kunteksto de lya parolyo estas facilye klyaryigita qhyia kashita chyehesto) ,apartyigyi plyuralyan fyinazhon "+j" de alyiay lyiteroy "j" fyine de dyiversay vortoy ,varyihyigyite qhyin je lya preskauh same prononcata post vokalyoy plyuralya fyinazho "+y".

bildo de Ljeonjiid

jen Novruzo, jen printempo, jen nova jaro ...

1. UN rekonis Novruz-on (21-a de marto) kiel "la internacia festo". La novaĵo estas ĝojiga. Vere Novruzo estas unu el la plej logikaj "naturaj festoj".

2. La jaro finiĝas kaj post horoj (laŭ nia kalendaro) komenciĝos nova jaro. Jaro kiu pasis estas ne forgesebla kaj je la memoro de nia socio restos historia. Multaj (mal)bonaj aferoj okazis ... ploroj, sangoj, ĉagrenoj, solidarecoj, turmentoj, arestoj, krimoj, atencoj, manifestacioj, protestoj kaj ...

3. La jaro 1388 laŭ estis "jaro de junulmortigado". Multaj gejunuloj estis murditaj flanke de "la nekonatuloj". Du el ili fariĝis simboloj kaj standardoj de la irana civila movado: Neda kaj Sohrab. Rigardu kiom belaj kaj plenvivaj "estas" ili. Kaj LA MORTINTOJ DE ĈI JARO ESTIS LA PLEJ VIVAJ MORTINTOJ" ...

 

bildo de reto
bildo de lodĉjo

Unua poemaro

Jen mi finfine publikigis mian unuan poemaron.

Vi povos legi ĝin per jena ligo:

http://issuu.com/lodchjo/docs/epizodoj

(Maldekstre supre eblas elekti alian manieron legi la libron; ekz. plenekrane (view fullscreen)).

Komentoj bonvenas!

Lode.

bildo de Dominique Couturier

Aliaj retejoj pri ekologio

Mi informas vin, ke mi ĵus aktualigis la spacon de nia komisiono "esperanto" ĉe la francaj verduloj...

Kial mi tion faris?

Ĉar ni estas disaj, kaj estus pli bone, se ni povus facile retrovi diversajn informojn en iu sama loko.

Do, jen la adreso de tiu-ĉi retejo en Iper

En ĝi vi trovos informojn pri la artikoloj de Aveno, pri la artikoloj de nia komisiono, kaj ankaŭ tradukoj de franclingvaj artikolojn.

bildo de vejdo

Sovaĝa floro

Sovaĝa floro

—laŭ ĉineska skemo Shanhuazi

 

ŝi loĝas sovaĝlande

ĝuas pejzaĝon frande

kun libera enspiro

rokrande

Kunigi la fortojn

Tio estas provo...

Ĉu esperanto estas vivanta lingvo? Certe.

Ĉu ĝi utilu nur por vojaĝi, viziti, amikiĝi? Laŭ mi, ne.

Se iuj homoj deziras uzi ĝin nur tiucele, do bone por ili.

Sed mi mem probable ne estus lerninta ĝin se mi ne tuj estus kompreninta la "internan ideon", tio estas ideo pri justeco, pri la rajto de ĉiuj libere kaj demokratie komuniki.

Do, se mi esperantiĝis, se mi daŭre defendas la idealon de Zamenhof, estas pro sociaj kaj politikaj kialoj.

 

Multaj homoj en la mondo estas subpremitaj de fortuloj, de politikistoj kiuj ne deziras la bonon de ĉiuj, sed uzas mensogon por akiri ĉiam pli da povo kaj da mono.

Tiel farante, ili malŝparas la ĉiesajn rimedojn (krudaĵojn ekzemple karbonon kaj nafto, sed ĉion, kion ni uzas por produkti varojn...) kaj ankaŭ endanĝeriĝas la mondon ĝis ebla manko da nutraĵoj.

Tion mi ne deziras por miaj infanoj, nepoj kaj pranepoj.

Esperanto kunigas la homojn, dum aliaj lingvoj malebligas facilan komunikadon, aŭ ebligas komunikadon por nur eta parto de la homaro (kompreneble precipe tiuj, kiuj maŝparas kaj amasas monon).

bildo de Dominique Couturier
bildo de Dima Ŝevĉenko

Baldaŭ aperos: Ŝipeto Narklo. Kolora bildfabelo en Esperanto.

Ŝipeto Narklo
Ŝipeto Narklo.
Dmitrij Ŝevĉenko, Anna Striganova.
Kolora bildfabelo en Esperanto. — M.: Impeto, 2010. — 56 paĝoj., ilustrita
ISBN 978-5-7161-0210-1
УДК 811.922
ББК 84Р7-4Эсп

Neniu kaj neniam ekkonos veran solecon, ĝis ne aperos sola en la nokta maro. Kiam akvo kaj ĉielo kuniĝas en unu senfinan, netravideblan mallumon. Sed estas bezonata nur unu fojon ekvidi tion kaj tiam ĉiu minuto travivita kun iu apude iĝas por vi valora. Narklo estis simpla malnova ŝipeto, kiu estis forlasita en la maro, ĝi povus rompiĝi je la rokoj, sed aperis miraklo, kaj ĝi ekvivis, ne sciante, ke en la mondo ekzistas bordoj.

© La unua originala eldono. Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj.

Fonto: http://impeto.trovu.com/fabelaj_mondoj/narklo

Eblas ankaŭ aboni dissendoliston pri novaj libroj de eldonejo Impeto:

http://groups.google.ru/group/novaj-libroj-de-impeto

http://groups.google.com/group/novaj-libroj-de-impeto/boxsubscribe?p=FixAddr&email=via+adreso&_referer=http%3A%2F%2Fimpeto.trovu.com%2Fprozo%2Ftriopo

Ŝercoj: Ĉe la Kuracisto

I

Kuracisto ekzaminis tri maljunulojn suspektitaj havi demencon.  Li demandis al la unua, "Kiom estas trioble tri?"

"274."

La kuracisto demandis al la dua, "Kiom estas trioble tri?"

"Mardo."

La kuracisto demandis al la tria, "Kiom estas trioble tri?"

"Naŭ."

"Bone.  Kiel vi trovis tiun rezulton?"

"Simple.  Mi subtrahis 274 de Mardo."

II

Kuracisto parolis kun viro pri la rezultoj de ekzameno.  "Ĉiu signo estis bona," diris la kuracisto.  "Ĉu vi havas iujn demandojn por mi?"

Hezite la viro diris, "Mi ne havas demandojn, sed mi pripensas vazektomion."

"Tio estas tre grava decido," diris la kuracisto.  "Ĉu vi pridiskutis tion kun via familio?"

"Jes, ni pridiskutis tion.  Kaj la voĉdono estis 11-2 favore."

III

Viro demandis de sia kuracisto, "Kiom da jaroj restas en mia vivo."

La kuracisto demandis, "Ĉu vi uzas tabakon?"

"Neniam."

"Ĉu vi trinkas bieron, vinon, aŭ viskion?"

"Neniam."

"Ĉu vi veturas per rapidaj aŭtoj aŭ motorcickloj?"

"Neniam."

"Ĉu vi malŝirmas vin al la suno, eble per biciklado, golfludo, aŭ veturoj al la strando?"

"Neniam."

"Ĉu vi manĝas riĉajn manĝaĵojn?"

"Neniam."

"Ĉu vi seksumas ofte?"

"Neniam."

"Do, kial vi zorgas?"

bildo de lariko

Aŭdi stelojn - Olavo Bilac (1865 – 1918)

 

Aŭdi stelojn

Aŭtoro: Olavo Bilac (1865 – 1918)

La stelojn aŭdi?! – Sensencaĵ’! – Vi diras,

Sed mi kun ili ofte ja parolas.

Je iuj noktoj, mi vekiĝas, iras

Malfermi la fenestrojn, min izolas...


Ĉielon tutan Lakta Voj’ kontrolas,

Kun mi konversas, kiam mi deziras,

Ĝis kiam l’ arda suno supreniras

bildo de Paŭlo Silas
bildo de vejdo

En krepusko

En krepusko

—laŭ ĉinesko Shanhuazi
 
sin kaŝis la sunradi'
kovras la teron vizi'
ĝojsento kaj feliĉo
apati'
 
kaj tristeco pogute
ekdegelas sen konsci'
el la memoro kiel
la glaci'
Shanhuazi (monta floro): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po kvar versoj de 7,7,73 /77,73 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa /xa,xa (x=senrima)
Abonrilata enhavo


povigita de