Ensaluto

Blogoj

Bonvenon al Esperanto.com, sed estu singardaj!

Nun Esperanto.com estas beta-versio de internacia virtuala komunumo de esperantistoj. Esperanto.com estas socia reto, kreita de esperantistoj por esperantistoj. En Esperanto.com vi povas komuniki kun amikoj, krei grupojn kaj partopreni en ili, aliĝi al eventoj, verki blogaĵojn, alŝuti fotojn, ludi ludojn, diskuti ks.

Esperanto.com havas multe da eblecoj kaj ni konstante aldonas novajn kaj plibonigas jam funkciantajn. Ĉiu esperantisto povas libere kaj senpage partopreni virtualan komunumon Esperanto.com. Ĉiuj eblecoj aperas tuj post facila kaj rapida kreo de konto.

Grava averto!

Nia kara amiko vekis nian atenton pri vera danĝero:

"Verdire mi havas grandan problemon. Ĉi tie ĉe ipernity kolektiĝas multaj esperantistoj, ĝi estiĝis la centra renkontiĝejo internacia por la amikoj de nia lingvo. Eĉ pli, ĉi tie ni estas agnoskata lingvo inter aliaj lingvoj.
La foriro al alia komunumo ne estas rekomendinda. Unue tio dissplitigas la ret-esperantistojn, jam ekzistas ne nur ipernity, sed aliaj grupoj kaj forumoj, parte nacilingvaj, parte fakaj, sed ipernity laŭ mia sento estas la plej granda kaj konata.
La dua: La E-komunumo estas grupo inter multaj aliaj. Ni esperantistoj povas efiki eksteren, pere de diversaj aliaj grupoj montri, ke ni esperantistoj estas tuta normala parto de la socio kun interesoj multflankaj. Se ni kolektiĝus sub iu pure esperantista tendo aŭ ombrelo, ni denove estus la stranguloj, kiuj vivas per, por kaj de si mem kaj ne ŝatas kuniĝi kun neesperantistoj.
"

bildo de Akva

Librorecenzo: In the Land of Invented Languages. (En la lando de inventitaj lingvoj)

Librorecenzo: In the Land of Invented Languages (En la lando de inventitaj lingvoj- de Arika Okrent , Spiegel & Grau, New York, 2009.

Mi neniam hezitas juĝi libron per ĝia kovrilo kaj tiu kovrilo estas tre promesplena. La subtitolo estas: ESPERANTAJ ROKMUZIKISTOJ, KLINGONAJ POETOJ, AMANTOJ DE LOGLAN, KAJ LA FRENEZAJ REVEMULOJ KIUJ PROVIS KONSTRUI PERFEKTAN LINGVON.

Sur la paperkovrilo oni legas interne: “Preskaŭ ĉiu jam aŭdis pri Esperanto…”  Legante tion ĉu oni povas dubi la proksimecon de la fina venko?

Je la fino de la libro estas listo de 500 planlingvoj ekde Lingua Ignota de Hildegard von Bingen el la jaro 1150 ĝis  Proto-Central-Mountain de J. Burke el la jaro 2007.  Estas pli ol unu kanada kontribuo; le plej lasta, Toki Pona de S. Kisa kiu datas de 2001 estas # 492 en la listo.

bildo de Dejo
bildo de Dima Ŝevĉenko

Esperanto.com: unuaj paŝoj

Pasis nur kelkaj tagoj post la prezento de Esperanto.com al la vasta esperantista publiko. Sed al ĝi jam aliĝis pluraj centoj da esperantistoj.
Ni ĉiutage ricevadas dekojn da mesaĝoj kaj komentojn kun teknikaj demandoj, konsiloj kaj pri eraroj en la tradukoj. Ni respondos al ĉiuj el ili,
sed ni bezonas iom da tempo por tio. Dum Esperanto.com havas signon "beta" vi povas trovi iujn erarojn, tio estas neevitebla.
Kiam vi trovas ilin, iru al speciala grupo kaj anoncu pri ili:
http://esperanto.com/grupoj/teknikaj-demandoj

Komence ni klarigu unu momenton, por similaj demandoj plu ne aperu.
Esperanto.com ne celas anstataŭigi jam ekzistantajn komunumojn kun esperantlingva interfaco.
Esperantistoj neniukaze devas forlasi neesperantistajn sociajn retojn, ĉar tio montras, ke Esperanto estas uzata kaj vivas!
Esperanto.com kunigas esperantistojn el pluraj retoj, sed NE celas anstataŭigi ilin.
Tio estas du tute diversaj kaj valoraj branĉoj de la agado!

Ĉefaj celoj de Esperanto.com estas:

1. Kunigi en unu loko plurajn esperantistojn, kiuj jam apartenas aŭ ne al aliaj sociaj retoj
2. Helpi al esperantistoj komuniki kaj praktiki la lingvon en pure esperanta virtuala medio
3. Kunigi blogojn en Esperanto en unu loko (Necesas konsideri, ke esperantistoj, kiuj jam havas blogojn ĉe la aliaj servoj, prefere paralele publikigu
la samajn blogaĵojn ankaŭ en Esperanto.com por informi pli da esperantistoj, sed ne ĉesu publikigi ilin en la antaŭa loko. Esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne havas blogon,
sed volas ĝin havi, havas bonan ŝancon por tio)
4. Kunigi informojn pri diversaj esperantistaj eventoj en unu loko kun komuna kalendaro. Ĉiu uzanto povu aliĝi al ili, havi freŝajn informojn,
diskuti aŭ fari demandojn ks.
5. Doni eblecon al organizoj, entreprenoj, kluboj, eldonejoj ks. havi proprajn grupojn, reklami, agadi kaj montri rezultojn de la agado al la

Internacia ekologia kunveno en Barcelono, marso 2010

Bonan tagon esperantistaj geekologiuloj

Mi volas proponi ion, pri la ekologio kaj la esperanto...

Fine de marso 2010 estos internacia kunveno en Barcelono, pri ekologio :
http://www.degrowth.eu/v1/

Tiu estas nova provo krei ekologian internacian reton inter la radikalajn* kaj maldekstrajn ekologio-grupojn.
Malgraŭ ke tiuj personoj ne ŝatas la superecon de la angla-lingvo, tiu iniciativo probable uzos ĝin...

Ni venu en Barcelono kaj ni vivigu la esperanton en tiu renkonto.
Ni vivigu la esperanton en tiu  internacia naskanta reto.

* : Radikalaj, ĉar tiuj grupoj pripensas la originojn (la radikojn) de la ekologiaj problemoj. Ili ne estas ekstrema ;-)

Marc Pleysier - m4869 <ĉe> solune.com

Dank'al vi resendi tuin mesaĝon al viajn esperantistajn amikojn.

bildo de marcpleysier
bildo de Dima Ŝevĉenko

Samaj motivoj en la fabeloj de diversaj popoloj aŭ kial plenkreskuloj ŝatas fabelojn

Komence en la universo estis nenio, krom la mallumo, sentempa kaj senfina, estis nur sola eta, ne pli granda ol oranĝo, brilanta globeto. Kaj foje ĝi eksplodis kaj disflugis al miloj da brilantaj eroj. Ili flugis al diversaj flankoj, lumigante la universon, naskante vivon, spacon kaj tempon. Naskante sunojn kaj planedojn. Inter ili estis unu, komence pri nenio rimarkinda malgranda planedo, sed poste, iom malvarmiĝinte de la admiro de la naskiĝo, ĝi iĝis brile helblua. Sur ĝi aperis akvo kaj aperis nuboj, poste aperis etaj vivaj estaĵoj, fiŝoj, lacertoj, kaj finfine la homoj. Tamen eble ankaŭ tio estas nur fabelo. Kaj la vero estis en tio, ke kiam sur la tero, tiel ni nomas nian helbluan planedon, aperis homoj, ili tuj ekvolis fari ion, kio tute ne estis bezonata, almenaŭ al la unua vido. Homoj ellernis paroli, kanti kaj danci, komencis skrabi sur la fortikaj rokoj simplajn bildojn, elspezante por tio multajn fortojn. Kaj foje homo ekvolis rakonti al la alia homo ion tre gravan, sed li ne kapablis trovi bonajn vortojn kaj li rakontis la unuan en la mondo fabelon. Kaj de tiu tempo ĉion la plej gravan, honestan kaj valoran homoj transformis al la fabeloj kaj rakontis ilin unu al la alia. Fabelo estis la unua literatura ĝenro kaj unu el la unuaj manieroj ekkoni la mondon. Ĉiu filozofio kaj religio havas siajn fabelojn. Ne perdante sian aktualecon, fabelo travivus jarcentojn, eraojn kaj kulturojn. Sed multajn jarojn antaŭe, kiam vi ankoraŭ kapablis aŭskulti fabelojn, por vi tute ne estis nepre scii tion.

Daŭrigo en la retejo "Fabelaj mondoj"...

bildo de Akva

Flavaj folioj falas (Kanto + nuda muziko + teksto)

Jen la vaste konata kanzono de la karmemora hungara kanzonisto MÁTÉ Péter laŭ mia traduko (iom libera) kaj prezentita per mia modesta voĉo. Se iu (eble vera kantisto) dezirus prezenti publike la pecon laŭ mia traduko, mi ĝoje aprobas tion, sed kompreneble bonvolu mencii mian nomon, kiel tradukinton, kaj informi min pri la detaloj. (Plej bone, se ĉi sube en komento.)

Antaŭdankon!

 

 

"Karaoke" versio, do muziko sen kantvoĉo por vi

(Se vi bezonas pli altan aŭ malaltan tonalon, mi povas ĝin modifi.)

 

bildo de vejdo

Knabineto kun alumetoj

Knabineto kun alumetoj
—laŭ ĉinesko Zhuzhici (Bambuoj)

lastvespere de l' jaro
mallum' kaj frostbarbaro
atakis knabinon kun
alumetoj en staro

ŝi malriĉa maldika
kun korpo malfortika
laŭstrate piednuda
vagis en vento pika

alumetojn ŝi vendis
sed tuttage etendis
neniu helpan manon
al ŝi, kiu atendis.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Ŝipeto Narklo

"Ŝipeto Narklo" estas originale verkita en Esperanto bildfabelo. Aŭtoroj kaj pentristoj estas Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova.

Notu: teksto de la fabelo ĉe la retejo povas enhavi lingvajn erarojn kaj mistajpojn. Tio estas nur provizora kaj neredaktita versio. Antaŭ eventuala paperforma eldono ili estos korektitaj.

Neniu kaj neniam ekkonos veran solecon, gis ne aperos sola en la nokta maro. Kiam akvo kaj cielo kunigas en unu senfinan, netravideblan mallumon. Sed estas bezonata nur unu fojon ekvidi tion kaj tiam ciu minuto travivita kun iu apude igas por vi valora. Narklo estis simpla malnova sipeto, kiu estis forlasita en la maro, gi povus rompigi je la rokoj, sed aperis miraklo, kaj gi ekvivis, ne sciante, ke en la mondo ekzistas bordoj.

Legi:
http://fabelo.trovu.com/fabelo_narklo

bildo de Dima Ŝevĉenko

Vismar. Originala romano. Recenzo

Recenzo en Scienco kaj Kulturo № 3(83) 2009

Vismar

Vismar. Originala romano.

 

Pasintaj jarcentoj havas multajn renomajn literaturajn heroojn. La nova, 21-a, ĝis nun ne dorlotis nin. Eble mi legas ne tiujn librojn. Sed ja okazis. Inter senĉese kuranta, krianta, pafanta, magianta, blasfemanta kaj kotopo-anta kohorto de novaj literaturaj personoj, fin-fine aperis nehasta, vere alloga, profunda, centprocente apartenanta al nuna jarcento protagonisto. Maljunulo Vismar. Li venis el la pasinta jarcento en modernan vivon. “Antaŭlonge, estinte ankoraŭ knabeto li elkalkulis, kiom da jaroj li havos, kiam finiĝos la dudeka jarcento — kiun li tiam kredis senfina, eterna”. Sed jen, komenciĝis la dudekunua, kaj Vismar mire konstatis, ke li estas jam maljunulo, kaj la Vivon kaj Tempon li jam observas alimaniere, ne kiel en la infanaĝo. “Kaj ankaŭ la Tempo alimaniere traktas lin”. Homa Tempo estas malpli ol cent jaroj. Por plejmultaj el ni la pasinta jarcento estas la tempo de infanaĝo, kaj ni ĉiuj iĝas maljunuloj de la 21-a jarcento. Ni ĉiuj estas iasence vismaroj, ostaĝoj de la Tempo. Ekzistas diversaj ekzemploj de rilatoj inter sanaj, agoplenaj socianoj kaj maljunuloj. Ĉe multaj kaŭkaziaj popoloj la maljunuloj, “estimataj avoj”, havas absolutan aŭtoritaton. Iliaj vortoj estas leĝo por pli junaj samgentanoj. Kaj tio estas komprenebla. Ja ilia vivosperto estas unika. En alia okazo, antaŭnelonga moro de unu el nordaj gentoj devigis lasi siajn maljunulojn sole morti en tundro. Ĉu kruele? Jes. Se ne konsideri, ke iliaj plenfortaj parencoj ofte staris antaŭ malfacila elekto inter malbono kaj malbono: al kiu doni restintan pecon: ĉu al senforta kaj ne kapabla labori maljunulo, aŭ al suĉinfano, eble al graveda virino? Jen kia estas siaspeca ekzemplo de prasocia eŭtanazio. Tiuj ekzemploj estas el la dudeka jarcento. Kiun el du la homaro pretas preni en la jarcenton dudekunuan? Ŝajnas, ke ŝancoj por ambaŭ nun estas egalaj. Aktive konsumanta homaro ofte rilatas al maljunuloj kiel al nebezonataj jam, tedemaj kaj nekompreneblaj estaĵoj.

Aliareto

Mi devas prezenti mia blogo : aliareto.

http://aliareto.blogspot.com

 

Ci tiu sito estas tre bona projekto. Dankon !

bildo de kris
Abonrilata enhavo


povigita de