Ensaluto

Blogoj

patrino! kie estas mia lingvo?

Plendi pri la ne observado de lingvaj rajtoj en irano, ne estas io novaĵo.
En irano 5 lingvoj havas parolantojn pli ol miliono+: la persa, La azera, la kurad, la araba kaj la baluĉa. Ekzistas ankaŭ kelkaj aliaj lingvoj kies parolantoj ne atingas milionon sed kelkmilojn ekzemple la armenan.
En tiu ĉi noto mi intencas iom tuŝi la aferon pri mia GEpatra lingvo la azera kiu estas almenaŭ gepatra lingvo de pli ol 16-26 procento de irana loĝantaro.
La azera estas "granda problemo" en irano. Oni forte klopodas pravigi ke "la azera estas prapersa lingvo kaj nenian rilaton havas kun la tura"!? + (aro da artikoloj en la persa) kaj ke ĉiuj azerbajĝananoj estas "puraj arianoj" kaj ke post la invado de azerbajĝan-teritorio de mongoloj, la loĝantoj transformiĝis al turka lingvo (?!) kaj ...
Por pravigi tiujn teoriojn ekde antaŭ 80 jaroj (post la apero de Reza ŝaho) jam multaj lingvistoj, sciencistoj kaj politikistoj klopodadis. La ĉefa celo estis kaj ankoraŭ daŭre estas pereigi la azeran lingvon kaj kredigi la azerojn ke "vi estas perditaj ariaidoj kaj ke vian lingvon oni venenigis" ... tamen dum pasintaj 80 jaroj oni ne sukcesis "persigi" la azerojn entute.
Strangas ke okazo de la revolucio en irano ne kaŭzis ajnan ŝanĝon en tiu politiko pereigi la azerojn kaj la nova registaro sekvis saman manieron de la antaŭa reĝimo pri minoritatoj kaj precipe pri la azerbajĝananoj.

bildo de reto
bildo de Anna Striganova

Fauxno

bildo de boriso

Belarta skribado: Publikigu viajn verketojn (estis: reta belarta konkurso)

Saluton !

Mi ĵus ŝanĝis la nomon de ĉi-grupo (de reta belarta konkurso al Belskribado). Mi unuavice intencis rete imiti la belartan konkurson kiu okazas en UK ĉiujare. Sed mi kredas ke la ideo de konkurso eble malkuraĝigos homojn publikigi siajn tekstojn.

Nun, la grupo nomiĝas Belarta skribado, kaj ĝi estas ejo kie homoj povas publikigi siajn tekstetojn, sentime !

Mi esperas ke tiu grupo ankaŭ helpos logi pli kaj pli da esperantistoj al Esperanto.com, kaj do riĉigi nian tutmondan virtualan komunumon. Do, partoprenu, kaj invitu viajn belskribemajn amikojn aniĝi al Esperanto.com. Ankaŭ mi invitas vin krei grupon, kiun vi scias jam interesas multajn esperantistojn, kaj poste informu tiujn pri la ekzisto de Esperanto.com kaj de la koncerna grupo. Tio laŭ mi estas unu tre bona maniero plivigligi Esperanto.com

bildo de boriso

Alvoko por la Projekto "Esperanto al Ameriko"

Jen mesaĝo de Renato Corsetti kaj Martin Schaffer, sendita al pluraj retpoŝtaj listoj. Mi publikigas ĉe la ĝenerala blogejo, kaj en la grupo Movadaj Anoncoj, kiel plia ekzemplo de mesaĝo taŭga por tiu grupo.

Revo povas farighi realo!

PRyI EeSPAY PRONOMOY ,ANTAUhE PLyEJPARTE PRyI PERSONAY PRONOMOY

..temo de pronomoy estas tre granda kaj komplyika en chyiuy lyingvoy ,echj en Esperanto ,ekzemplye ,?chyu povas vyi klyaryigyi demandon ".?kyiun kazan formon hhavas pronomo "tyies" (kun fyinazho "+s") ,se Esperanto ekzyistas nur nomyinatyivo kaj akuzatyivo ,sed genyityivo estas espryimata nur per prepozyityivo ,kaj ?kyialj ne povas hhavyi lya saman fyinazhon anhkauh lya personay pronomoy: "myies" anstatau "myia" ."lyies" anstatauh "lyia" k.t.p.

..pro chyi+tyiu komplyika problyemo nyi traryigardos pronomoyn pohetape kay komencos ekde lya personay:

 

..PRONOMOY..

 

..en Eespa lyingvo pronomoy estas tyiuy akcesoray vortoy ,kyiuy estas uzatay anstatauh substantyivoy ,adjjektyivoy kaj adverboy .do ,pronomoy estas anstatauhyilyoy de lya plyej gravay partoy de lya parolyo kaj hhavas lya samayn gramatyikayn fyinazhoyn kaj suplyementayn sufyiksoyn yiufoje .por komencantay eesp(en)oy lya lyerto uzyi pronomoyn tre plyifacilyigas partoprenon en yinterparolyo ,ja pronomo ne nomas subjjekton ,objjekton ,staton auh agon ,kvalyitan auh nombran syignyifon ,kyiun lya komencanto embarasyiqhyas tradukyi kaj pro tyio nur forsendas alj qhyi ,nomante dyifyinyitayn partoyn de lya parolyo per pronomoy .verboy anhkauh rilyatas alj grupo de gravay partoy de lya hhoma parolyo ,sed anstatauhyilyoy  por yilyi estas hheljpay akcesoray verboy.

..konforme en lya lyingvo estas jenay bazay pronomay kategoryioyoy:

.porsubstantyivay (auh anstatauhsubstantyivay)

,poradj(h)jektyivay (auh anstatauhadjjektyivay) kaj

,poradverbay (auh anstatauhadverbay)

bildo de Ljeonjiid
bildo de Goren

Vastigo de sistemo de pronomoj

La temo pri "mi kaj mio" rememorigis min pri alia ideo pri pronomoj, kiun ni pridisputis antaŭ multaj jaroj ankoraŭ en FIDO (interreto tiam ne estis universale atingebla). Temas pri simpla ideo: pronomoj estas aparta tipo de vorto, sed ne estas iu teoria limigo por kreo de pluralo per aldono de -j same, kiel tio okazas kun substantivoj kaj adjektivoj. Fakte, tio estus eĉ pli logika kaj nekonfuza varianto. Tiel oni povas diri 'lij' aŭ 'ŝij' kiam temas pri iu samseksa multo (kaj necesas montri, ke ĝi estas samseksa), 'ŝlij' kiam temas pri vivaj estaĵoj, sed ne iliaj seksoj ne estas konataj. Ankaŭ la afero, kiu estas iom konfuza por multaj komencantoj (aparte tiuj, kies denaska lingvo de estas la angla) - la manko de distingo inter singulara kaj plurala 'vi' estos facile solvita.

Krome, ekzistas grava problemo, de kiu suferas, fakte, ne nur Esperanto, sed ankaŭ multaj aliaj lingvoj, aparte en Eŭropo - manko de distingo kaj ambigueco de "ni", kiu povas signifi ambaŭ "mi kaj vi" kaj "mi kaj iu alia". Tio estas fakte logika vundeblo de la lingvo, kiun ade trouzas demagoguloj. Se ni dirus 'ni' pri 'mi kaj vi' kaj 'mij' pri 'mi kaj iu(j) alia(j) persono(j), je kies nomo mi parolas", tiu ĉi problemo ankaŭ estos solvita.

Entute, la vastigita sistemo de pronomoj enhavus multajn pronomojn, sed - jen ĝia granda avantaĝo - oni povus uzi ne ĉiujn el ili, sed iun ajn subaron, kiun oni preferas. Tuta sistemo estas jena:

mi - la parolanto mem
mij - la parolanto kaj aliaj personoj
ni - la parolanto kaj la adresato
nij - la parolanto, la adresato kaj iu(j) alia(j) persono(j)

vi - la adresato (formala)
vij - kelkaj adresatoj (formala)
ci - la adresato (neformala)
cij - kelkaj adresatoj (neformala)

li - iu iĉa viva estaĵo
lij - kelkaj iĉaj estaĵoj
ŝi - iu ina viva estaĵo
ŝij - kelkaj inaj estaĵoj
ŝli - iu persono, kies sekso ne estas konata aŭ ne gravas (ekzemple, kiam temas pri profesio aŭ pri iu abstrakta 'ulo', 'isto' aŭ 'ano')

Pri skribo en Esperanto

Mi jam rimarkis ke multaj esperantistoj, aparte tiuj teknologie malkleraj, kiuj uzas vindozaĉon, havas problemon enigi esperantajn literojn per klavaro. Nu, por vindozuloj mi nenion povas rekomendi (krom ŝanĝo al vera operaciumo), sed por ni linuksuloj la solvo estas trviale simpla. Ekzistas esperantaj klavaroj por xkb eĉ en defaŭlta sistemo por, ekzemple, debiano. Sed se oni volas skribi per x-sistemo, oni povus uzi iun enigprogramon (kiel uim aŭ ibus, kiujn mi menciis en antaŭa poŝto) kun m17n biblioteko. La enigtabelo por esperanto estas jena:

(input-method eo transliteration)

(description
 "Esperanta klavaro por iksa sistemo.
")

(title "Eo")

(map
 (trans

  ("ĵ" "ĵ")
  ("jX" "ĵ")
  ("Ĵ" "Ĵ")
  ("Ĵ" "Ĵ")
  ("ĝ" "ĝ")
  ("gX" "ĝ")
  ("Ĝ" "Ĝ")
  ("Ĝ" "Ĝ")
  ("ŭ" "ŭ")
  ("uX" "ŭ")
  ("Ŭ" "Ŭ")
  ("Ŭ" "Ŭ")
  ("ĥ" "ĥ")
  ("hX" "ĥ")
  ("Ĥ" "Ĥ")
  ("Ĥ" "Ĥ")
  ("ĉ" "ĉ")
  ("cX" "ĉ")
  ("Ĉ" "Ĉ")
  ("Ĉ" "Ĉ")
  ("ŝ" "ŝ")
  ("sX" "ŝ")
  ("Ŝ" "Ŝ")
  ("Ŝ" "Ŝ")
))

(state
 (init
  (trans)))

;; Local Variables:
;; coding: utf-8
;; mode: lisp
;; End:

(kaj bonvolu iu diru al mi, kiel forigi aŭtomatan ĉapeligon el tiu ĉi poŝto.

bildo de Goren

Nekonvencia analizado de la gramatika partikulo "ĉi" de Esperanto

La gramatikan partikulon "ĉi" nur konsideru vorteto kun simpla signifo "en la loko mem kie oni troviĝas" aŭ pli bone "pli proksime en la tempo aŭ spaco" (la laŭ PIV). Tial ĉi tie oni retrovu ĝin kiel sendependan vorteton kun ĝia simpla signifo (malgraŭ la diversaj tradiciaj kaj malsimplaj analizoj trovataj en vortaroj kaj gramatikoj).

bildo de ario

Semajno de Internacia Amikeco en Herzberg

 "Amikeco trans limoj": ni ivitas vin al la grupo Amikaro de Esperanto-urbo. Sendu salutmesaĝon okaze de la Semajno de Internacia Amikeco (SIA) al la urbo de Espero http://esperanto-urbo.de (Kontakto) aŭ/kaj per Interkultura Centro Herzberg http://ic-herzberg.de
Kore dankas vian amikecon Zsófia Kóródy

bildo de Esperanto-urbo
bildo de lodĉjo

Mi revas pri

Abonrilata enhavo


povigita de