Ensaluto

Blogoj

la estonteco... ktp.

al ĉiuj, kiuj respondis al mia lasta afiŝo: dankojn. <3 ĵaŭdon, mi donis la formularon pri rekontraktado al la superulo kaj do oficialigis, ke mi ne rekontraktos. mi malfeliĉas pro foriri Japanion, kompreneble, sed mi feliĉas pro la (plej grava) kialo. :) mi devos fari multon antaŭ aŭgusto, kiam mi foriros (inkluzive de viziti samideanajn amikojn japanie ;).

tiale, nun mi klopodas plani vojaĝadon ktp por la resto de mia tempo japanie. ( legu plue je mia blogo )

bildo de noktema
bildo de fizikisto

Tabuo

Por tabuo vi bezonas multajn ludkartojn. Sur ĉiu karto vi skribu vorton divenendan, kaj kvin pliajn vortojn, kiuj rilatas al unua vorto.

Du teamoj kontraŭas. Unua ludanto de teamo A prenas karton kaj priskribu la divenendan vorton, sed la vorton kaj la pliajn vortojn li ne menciu. Teamo B kontrolas ke li ne uzu tian vorton. Teamo A provas diveni la serĉitan vorton. Dum unu minuto la unua ludanto rajtas priskribi kiel eble plej multe da vortoj. La teamo A ricevas poenton por ĉiu trovita vorto.

Post unu minuto unua ludanto de teamo B daŭrigas ktp.

Ekzemploj por ludkartoj:

orelo (aŭdi, aŭskulti, kapo, flanko, vizaĝo)
rozo (ruĝa, odoro, floro, ĝardeno, bela)
pomo (manĝi, ronda, arbo, frukto, kreski)

Kiam komencantoj kunludas, ili rajtas uzi la pliajn vortojn.

bildo de Anna Striganova

Katido

Resumo de la analizo pri la informsistemo de la firmao Dinamika Kft.

Resumo de la universitata faklaboraĵo por diplomiĝo farita de mia lenanto

Verkis: Popovics Lászlóné en 2001.
Tradukis: Vizi László en 2001.


 

bildo de Akva

Praktikaj demandoj kaj kaŭzoj de la perkomputile helpata informsistemo por gvidantoj

Resumo de la universitata faklaboraĵo por diplomiĝo farita de mia lenanto

Verkis: Kék László en 2001.
Tradukis: Vizi László en 2001.


 

bildo de Akva

Revo:Vivo en Esperantujo



Nia revo: Mia edzino kaj mi volos konatigi la mondon kaj ni volos vivi simple ĉe tio. Ni volos rezigni multajn superfluajn konsumvarojn, por vidi, kun kiel malmulte oni vivas kontente. Jes, ni estas anoj de la "vivi simple" - movado. Ni volos konatigi homojn en la tuta mondo, ni volos vidi, kiel homoj vivas en diversaj landoj, kiel aspektas ilia taga vivo inkluzive ilia labormondo kaj ni volos esplori, kio faras homojn feliĉe. Pri niaj spertoj mi volos skribi libron poste.

Ĉar mi estas pasia esperantisto, mi revas pri vojaĝado tra la mondo per Esperanto. Bedaŭrinde miaj lingvoregoj ne estas sufiĉaj, sed mi laboras al tio ĉiutage. Nuntempe mi laboras kiel anestezisto en hospitalo, mi ŝatas mian profesion, sed mi devas starti baldaŭ mian projekton, ĉar mi havas 53 jarojn kaj mia projekto daŭru plurajn jarojn.

Antaŭe mi dezirus emfazi, ke ni ne volos vivi je la kostoj de aliaj personoj, ni nur deziras, ke ni povos konatigi la mondon per afablaj kaj helpemaj homoj .

Nia ideo estas vivi kelkajn monatojn (ĉirkaŭ 3 monatojn) en regiono, kie loĝas esperantistoj kaj de tie ni volos esplori la proksiman kaj malproksiman ĉirkaŭejon. Por tio ni bezonas malgrandan loĝejon, por kiu ni ne povos pagi pli ol 300 eŭrojn monate.

Baldaŭ mi volos skribi pli detale pri la "vivi simple" -movado.

 

bildo de Riskemulo
bildo de Dima Ŝevĉenko

Libroj de Impeto en 2009

1. Arkadij kaj Boris Strugackij. La burgo kondamnita. Trad. div.

ISBN 978-5-7161-0192-0 500

ekz. 352 paĝoj

2. Rusa-esperanta biblia frazaro. Kompilis Aleksandr Ŝevĉenko, Redaktis Viktor Aroloviĉ.

ISBN 978-5-7161-0193-7

500 ekz.184 paĝoj

3. Sergej Lukjanenko. Kavaliroj de Kvardek Insuloj. Trad. S. Smetanina, M. Ĉertilov.
ISBN 978-5-7161-0194-4

500 ekz. 224 paĝoj

4. Istvan Nemere. Jesa. Originala romano. (Kunlabore kun Justo).
ISBN 978-5-7161-0195-1 500 ekz. 184 paĝoj

5. Mikaelo Bronŝtejn. Kajto. Originalaj poemoj. 176 paĝoj
ISBN 978-5-7161-0196-8

300 ekz.

6. Dmitrij Ŝevĉenko, Anna Striganova. La tero, kiu volis forflugi. Fabelaj noveloj. 112 paĝoj
ISBN 978-5-7161-0197-5

300 ekz.

7. Mikaelo Bronŝtejn. Lecionoj por knabo. Originalaj noveloj. 128 paĝoj
ISBN 978-5-7161-0199-9 300 ekz.

8. Boris Kolker. Internacia lingvo Esperanto. Plena lernolibro. 2-a reviziita eldono.
ISBN 978-5-7161-0172-2 1000 ekz. 264 paĝoj

9. Jarlibro de REU. 2008-2009.
ISBN 978-5-7161-0203-3 300 ekz. 60 paĝoj

10. Esperanto-rusa vortaro. Kompilis E. Ŝevĉenko, A. Ŝevĉenko. 19000 vortoj.
(3-a reviziita kaj korektita eldono).
ISBN 978-5-7161-0164-7. 1000 ekz. 304 paĝoj

Sume:

5200 ekz.

1988 paĝoj

Retejo: http://impeto.trovu.com

Esperantochan

Saluton!

Mi eltrovis lastatempe kanalon esperantan, kiu nomiĝas Esperantochan. Pli da informo jen: http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantochan.co.cc, kaj la ligilo: http://esperantochan.co.cc.

Mi esperas ke ĝi sukcesu kreski kun komunumo ĉar eble la plej gravan kaj plej helpan ilon ni esperantistoj nun havas estas la interreto.

 

Sed notu ke ĝi ne estas sekura spekti ĉe laboro, kompreneble.

bildo de kaja
bildo de Anna Striganova

Vintra fabelo

bildo de Vanselow

Mia naskiĝo en 1876

Jes, mi naskiĝis en 1876 kaj verkas el la ĉielo de poetoj.

Abonrilata enhavo


povigita de