Ensaluto

Blogoj

Nepala Esperanto-Asocio

bildo de puramanto
bildo de Esperanto-urbo

Lingvokurso 12-14.02.2010

Kursoj por komencantoj, komencintoj, konversaciemuloj. Ankaŭ individua helpo, konsilado pri gramatiko. Intensa lernado en veraj viv-situacioj. Lernado, konversaciado dum farado. SmilePlibonigo de parolkapablo, Smilelernado de vortoj per ludoj! Smile
Dato : 12-14.02.2010, 16 instruhoroj
Kurskotizo : 40 EUR, rabato por asociaj membroj kaj gejunuloj.

bildo de Anna Striganova

Korvfantomo kun edzino

Forto de la scienco

Mi komprenas, diris iu, ke oni povis fari instrumentojn kaj esplori per ili la stelojn kaj planedojn, tio ĉi estas farebla; sed kiel la instruituloj sciiĝis pri la nomo de ĉiu stelo— tion ĉi mi jam neniel povas kompreni. (de la Fundamenta Krestomatio)
bildo de Ailanto

La himno

Renkontiĝas volapukisto, interlingvaano kaj esperantisto, kaj ili konversacias kaj komparas siajn lingvojn. Iam la volapukisto demandas la interlingvaanon: Dirü, kiöm öfte la literö L apäras en la himnö dä interlingvaö? La interlingvaano kalkulas kaj respondas: In nostra himna es 17 literas L! Et in vostra himna, senioro di Esperanto, quiomas literas L es in himna di Esperanto? La esperantisto kalkulas longtempe kaj diras: 192. La volapukisto miras: Tiöm mülte? Ĉü vi pövüs kanti tiön al ni? Kompreneble, la esperantisto bonvolemas: En la mondon venis nova sento, la la la la la la la la la la...
bildo de Ailanto

6+9=?

Instruistino demandas al lernanto: "Se mi donacos al vi ses kuniklojn kaj via patro donacos al vi ankoraŭ naŭ kuniklojn, kiom da kunikloj vi havos en-tute?" Post iom da meditado la knabo respondas: "Dudek.""Ĉu? Aŭskultu pli atente: mi donacos ses kaj via patro naŭ kuniklojn. Do, entute?" La lernanto denove enpensiĝis kaj dubeme ripetas la samon: "Dudek."La mirigita instruistino malrapide ripetas la saman demandon, sed en pli konciza formo: "Ĉu ses kaj naŭ faras dudek?" La knabo respondas: "Ne, ĝi faras dekkvin.""Kial do vi diradas: dudek?""Ĉar mi jam havas kvin kuniklojn."
bildo de Ailanto
bildo de Anna Striganova

Rozkoloraj elefantoj

Simboloj de revo

 

Fabelaj mondoj

bildo de Anna Striganova

Kunveno 15-an de februaro 2010

15-an de februaro 2010 je la 19.00 okazos vica kunveno de Moskva Esperanto-klubo.

Dum ĝi Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova prezentos kaj voĉlegos originale verkitan en Esperanto bildfabelon "Ŝipeto Narklo".

bildo de Dima Ŝevĉenko

Celoj de grupo 'Esperantistoj de la mondo'

Kiom da esperantistoj estas en la mondo? Neniu tion scias.

Mi proponas, ke esperantistoj aliĝu al tiu ĉi grupo, por ni ĉiuj vidu, ke Esperanto vivas kaj prosperas!

Ĉiuj blogaĵoj, temoj en forumo, fotoj, kiuj temas pri Esperanto, estas bonvenaj!

...

bildo de Narklo
Abonrilata enhavo


povigita de