Ensaluto

RSS kaj etikedoj

Blogoj

bildo de Pablo

Mi ŝatas vin

Fine ni atingis ĝin!

Jen la rezulto:

Ĝuu ĝin!

Vilaĝa Instruisto (5/8)

Ĉapitro Kvin

 

“Nun ni parolas pri la dua leĝo de Neŭtono…”

 

Li sentis brulan urĝecon, kaj volis instrui kiel plej eble multe al la infanoj dum limigita tempo.

 

“La akcelo de korpo estas rekte proporcia al la forto efikanta sur ĝin, kaj inverse proporcia al ĝia maso. Unue, akcelo, kiu estas la variado de rapido laŭ tempo, estas malsama ol rapido. Pli granda rapido ne ĉiam signifas pli grandan akcelon, kaj pli granda akcelo ne ĉiam signifas pli grandan rapidon. Ekzemple:

 

Nun la rapido de korpo estas 110 metroj por sekundo, kaj post 2 sekundoj la rapido estas 120 metroj por sekundo, do ĝia akcelo estas 120 minus 110 dividite per 2, kio estas 5 metroj por sekundo. Nu ne, 5 metroj por kvadrata sekundo. La rapido de alia korpo estas nun 10 metroj por sekundo, kaj post 2 sekundoj la rapido estas 30 metroj por sekundo, do ĝia akcelo estas 30 minus 10 divite per 2, kio estas 10 metroj por kvadrata sekundo. Vidu, ĉi lasta korpo havas pli malgrandan rapidon, sed pli grandan akcelon! Nu, ni diris pri kvadrato, kiu estas nombro multiplikite per si mem…”

 

Li miris pri la klareco de sia cerbo kaj la rapideco de sia penso. Li sciis, ke la kandelo de sia vivo jam brulas ĝis la fundo, kiam la meĉo faliĝas kaj tute bruligas la lastan vakspeceton, ke ekbrulegas fajro dekoble pli brila ol antaŭe. Dolorego malaperis, korpo ne plu pezis, fakte li jam ne sentis la ekziston de la korpo. El lia tuta vivo ŝajne restis nur la manie funkcianta cerbo. La cerbo ŝvebanta en la aero klopodis per ĉiu forto por kiel eble plej multe kaj rapide transdoni siajn konservitajn informojn al la ĉirkaŭaj infanoj, sed parolado estis la damna botelkolo. Li sciis, ke ne restas sufiĉe da tempo. Li ekhavis iluzion:

 

bildo de gb2312

Vilaĝa Instruisto (4/8)

Ĉapitro Kvar

 

“Objektnumero: 1033715. Absoluta magnitudo16: 3.5. Evolua fazo: super de ĉefstelvico17. Oni eltrovis du planedojn, kun mezaj orbitaj radiusoj de 1.3 kaj 4.7 distancaj unuoj. Sur la planedo numero unu oni eltrovis vivon. Ĉi tio estas raporto de la ŝipo Ruĝ69012.”

 

La cent mil batalŝipoj de la karbonbaza federacia interstelara floto nun jam disvastiĝis en bendforma regiono dek mil lumjarojn longa, kiu estas la barzono konstruata. La projekto ĵus komenciĝis, kaj oni eksperimente detruis kvin mil stelojn, el kiuj nur 137 steloj havis planedojn, kaj ĉi tiu estis la unua, sur kies planedo troviĝis vivo.

 

“La unua spiralbrako ja estas dezerta loko,” ĉefdirektoro ekkriis. Lia saĝ-kampo ekvibris kaj kaŝis la flagŝipon sube kaj la stelplenan ĉielon supre per holografio, ke li, la flotokomandanto kaj la senatano ekŝvebis en senlima nigra nenieco. Poste, li montrigis la bildon senditan de la detektilo, ke ekaperis en la nenieco fajra globo brilanta kun blua lumo. La saĝ-kampo de la ĉefdirektoro produktis blankan kadron, kiu alĝustigis sian grandecon kaj encirkligis ĉi tiun stelon, kaj kaŝis ĝian bildon. Ili denove sinkis en senliman mallumon, tamen en kiu troviĝis eta flava lumpunkto. Fokuso de la bildo ekŝanĝiĝis abrupte, ke la bildo de la planedo antaŭenpuŝis svenige rapide kaj baldaŭ okupis duonon de la nenieco. Ĉiuj tri mergiĝis en la oranĝflava lumo, kiun ĝi reflektis.

 

bildo de gb2312

Vilaĝa Instruisto (3/8)

Ĉapitro Tri

 

La nokto profundiĝis. En kandela lumo, infanoj de la tuta klaso ĉirkaŭis la malsanliton de la instruisto.

 

“Ripozu, instruisto. Egalas ke vi instruos morgaŭ,” iu knabo diris.

 

Li devigis sin ridi malfacile: “Morgaŭ estos morgaŭa leciono.”

 

Li pensis, ke etus bone se li povus daŭri ĝis morgaŭ, tiam li instruus pluan lecionon, sed li sciis instinkte, ke tio ne eblus.

 

Li ekgestis, kaj iu infano metis nigran tablueton sur la littukon ĉe lia brusto. Dum la lasta monato, li daŭre instruis tiamaniere. Per malforta mano li prenis la duonon da kreto, kiun la infano transdonis, kaj pene metis ĝin sur la nigran tablon. Tiam alia dolorego atakis, kaj lia mano ektremis, ke la kreto klakis sur la nigra tabulo, lasinte kelkajn blankajn punktojn. Ekde reveno el la provincurbo, li ne plu vizitis la hospitalon. Du montojn poste, Lia hepato ekdoloris lin, kaj li sciis, ke kanceraj ĉeloj jam atingis tien per metastazo. La doloro akriĝis pli kaj pli, fine superis ĉiujn sentojn. Li palpserĉis unumane sub la kapkuseno, kaj eltrovis kelkajn kontraŭdoloraĵojn, kiuj estis de la plej ordinara speco, en plasta longpaketo. Por akra doloro de malfrufaza kancero, tia medikamento jam neniel efikas, sed eble pro memsugestio, li sentis sin almenaŭ iom pli bone glutinte la medikamenton. Anestaza drogo ne kostis multe, sed la hospitalo ne permesis, ke li elportu ĝin eksteren. Eĉ se li kunportus ĝin hejmen, neniu injektus ĝin por li. Kiel antaŭe li prenis du pilolojn el la plasta paketo. Sed post ekpenso, li elprenis ĉiujn restantajn dek du pilolojn, kiujn li glutis per unu spiro, ĉar li sciis, ke li ne plu bezonos tiujn. Baraktante li volis skribi ion sur la nigran tabulon, sed subite lia kapo turniĝis flanken. Iu infano haste prenis pelveton ĉe lia buŝo. Li sputis buŝplenon da nigre ruĝa sango kaj senforte klinis sin sur la kapkuseno, anhelante.

 

bildo de gb2312

Vilaĝa Instruisto (2/8)

Ĉapitro Du

Kvindek mil lumjarojn for de la Tero, en la centro de la Laktovojo, interstelara milito, kiu daŭris dudek mil jarojn, jam proksimiĝis al la fino.

 

Tie en la kosmospaco iom post iom aperis kvadrata regiono, kvazaŭ oni fortranĉus kvadratan aperturon el la fono de brilaj stelaroj. Latera longo de la regiono estis proksimume dek mil kilometroj. Interno de la regiono estis ia mallumo pli malhela ol ĉirkaŭa kosmospaco, kiu donis la senton de ia malpleno inter malpleno. En la nigra kvadrato ekaperis realaĵoj diverformaj, grandaj kiel la luno, kaj brile arĝentkoloraj. Ekaperis pli kaj pli multe da tiaj objektoj, el kiuj formiĝis neta kub matrico. Ĉi tiu arĝenta matrico solene veturis ekster la nigran kvadraton. Tiuj du formis mozaikon pendantan sur eterna universa firmamento, kiu havis kiel veluran bazon la kvadraton de absoluta nigra korpo, kaj estis bonorde inkrustita per puraj kaj brilaj arĝentaj partetoj. Tio ankaŭ ŝajnis kvazaŭ solidiĝaĵo de universa simfonio. Iom post iom, nigra kvadrato dissolviĝis en la stelara spaco, kies lokon plenigis la stelaroj. Arĝenta matrico solene ŝvebis inter stelaroj.

 

La interstelara floto de Karbonbaza Federacio de la Laktovojo plenumis la unuan tempospacan salton de ĉi tiu krozado.

 

Sur la flagŝipo de la floto, la ĉefdirektoro de la Karbonbaza Federacio rigardis la metalan teron antaŭ siaj okuloj. La tero kovriĝis de interkrucigitaj strekoj, kvazaŭ senlime vasta arĝenta gravurita cirkvito-tabulo. De tempo al tempo aperis sur la tero kelkaj brilaj boatoj gutformaj, kiuj veturis laŭ la sulkoj je kapturniga rapido dum kelkaj sekundoj, kaj poste silente malaperis en profundan puton subite ekaperintan. Kosmaj polvoj kunportitaj de la tempospaca salto estis jonigitaj, kaj fariĝis buloj da nuboj eligantaj malhelan ruĝlumon, kiuj vualis la ĉielon super la arĝenta tero.

 

bildo de gb2312

Vilaĝa Instruisto (1/8)

Ĉapitro Unu

Li sciis, ke li devos fruigi instruadon de ĉi tiu lasta leciono.

 

Ankoraŭ alia atako de dolorego sturmis el la hepato, tiel forte, ke li preskaŭ svenis. Li jam ne havis la forton ellitiĝi, li do malfacile sin movis proksimen al la fenestro ĉe la lito. Lunlumo rebrilis sur la fenestro-papero arĝenthele, ke la fenestreto ŝajnis kvazaŭ pordo al alia mondo, en kiu ĉio devis esti arĝenthela, kvazaŭ miniatura sceno farita el arĝento kaj nefrostiga neĝo. Tremetante li levis la kapon por rigardi eksteren tra la romptruo de la fenestro-papero, la iluzio tuj malaperis. Li vidis la malproksiman vilaĝon, en kiu li vivis la tutan vivon.

 

bildo de gb2312

Vilaĝa Instruisto (0/8)

Pri la traduko

Ĉi tiu trakudo estas mia unua provo de iom longa verko. Mi tre dankas esperantistojn ĉe la forumo pri tradukado de elerno.cn, kie forumanoj (aparte Eto) korektis multajn erarojn. Sendube restas ankoraŭ pli da eraroj, pri kiuj nur mi kulpas.

 

Antaŭparolo de la Verkisto

Verkita de Liu Cixin1

 

Aldonitaj vortoj de la verkisto: Ĉi tiu novelo iom ŝanĝiĝis, kompare kun miaj antaŭaj verkoj, precipe en tio, ke ĝi ne estas tiom “malmola”, kaj la fokuso estas kreado de etoso. Ne estu trompita de la komenca parto, ĉar ĝi ne estas tia, kia vi imagas ĝin. Mi ne kuraĝas diri, kiom altnivela ĝi estas, sed vi vidos en ĝi la plej bizaran kaj plej neimageblan etoson en la historio de ĉina sciencfikcio.

 


 

1

[Lju Ci-ŝin], vidu Vikipedion.

 

bildo de gb2312

GRACO PLI GRANDA OL NIA PEKO

Estimataj,
GRACO PLI GRANDA OL NIA PEKO
"Kaj la leĝo eniris, por ke la eraro plimultiĝu; sed kie peko plimultiĝis, graco multe pli superabundis, por ke tiel same, kiel la peko reĝis en morto, la graco reĝu per justeco ĝis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro" (Romanoj 5:20-21).
Kio estas graco? Simple, graco estas nemeritita favoro donita de Dio al nemeritintaj pekuloj kiuj venas al Li per la fido al la Sinjoro Jesuo Kristo. Tiu graco estas ĉefa koncepto en la kristana kredo, estas multe pli granda ol la pekoj de la pekuloj (vidu: Romanoj 5:20-21). Tio estas la mesaĝo kiun Julia Harriet Johnston (1849-1919) komunikis en sia populara angla himno, GRACE GREATER THAN OUR SIN [esperante: GRACO PLI GRANDA OL NIA PEKO]. Julia estis filino de presbiteriana pastoro. Ŝi estis tre aktiva en dimanĉa lernejo en sia preĝejo kaj ankau en la Presbiteriana Misia Soco de Peorio, Ilinojo, Usono.
Julia Johnston vidis ĉi tiun gracon kiel mirindaĵon de amanta Dio. Malgrau la fakto ke la peko de homo faras lin kulpa antau Dio, kaj ĉi tiu faras homon esti en malespero kaj li provas veni al Dio je liaj terminoj, la graco estas ege pli granda ol ajna peko au kulpo kiun iu povas havi. Ĝi estas la produkto de la sango de Jesuo Kristo verŝita sur la kruco de Kalvario. La sango forlavas ĉiun makulon de peko kaj faras la pekulon blanka kiel neĝo. Julia substrekis ke ĉi tiu graco estas mirinda, senfina kaj nekomparebla, kaj oni donis ĝin al ĉiuj kiuj kredas je Jesuo Kristo.
Klariginte la eniron de peko en la homaron tra Adamo kiu provokis juĝon, kaj la justeco kiu venis tra la obeemo de Jesuo Kristo, Apostolo Paulo sugestis ke la graco de Dio estas multe pli granda ol la peko (vidu: Romanoj 5:12-21) . Sen ĉi tiu graco, neniu povas esti savita. Nur tiuj, kiuj venas tra fido al Dio per Jesuo Kristo povas havi ĝin. Ĝi ne estas per homaj klopodoj (vidu: Efesanoj 2:5-10).

bildo de Adebayo Afolaranmi
bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (72)

18a ĈAPITRO

 

 

Per tiu lasta frazo Moncharmin tro klare esprimis nunan suspekton koncerne sian kunlaboranton; tial tuj okazis malserena diskuto. Post tio estis konsentite, ke Rikardo submetu sin al ĉiuj deziroj de Moncharmin cele helpi malkovri la fiulon, kiu trompis ilin.

 

Venas la momento de "la interakto de l' ĝardeno", kiam la sekretario Remy – kiu ĉion rimarkas – tiel scivoleme observis la strangan konduton de siaj direktoroj. De tiam ni plej facile trovos iun kialon de tiaj sintenoj tiom escepte bizaraj, kaj precipe tiom nekonformaj al la ideo, kiun oni havu pri la direktora memrespekto.

 

Tiu konduto de Rikardo kaj Moncharmin estis definita de ilia ĵusa sciigo:

1. Tiun vesperon Rikardo ekzakte refaru ĉiujn gestojn, kiujn li faris kiam malaperis la unuaj dudek mil frankoj.

2. Moncharmin eĉ momenteton ne perdu el la okuloj la malantaŭan poŝon de Rikardo, en kiun sinjorino Giry estus ŝovinta la dudek mil frankojn.

 

En la ĝustan lokon, kie li troviĝis por saluti sinjoron subministron pri Belarto, alvenis sinjoro Rikardo kaj, je kelkaj paŝoj malantaŭ li, staris Moncharmin. Sinjorino Giry pasas, tuŝetas sinjoron Rikardo, enŝovas la dudek mil frankojn en la baskan poŝon de sia direktoro, kaj malaperas...

 

Aŭ verdire oni malaperigas ŝin.

Plenumante la ordonon, kiun Moncharmin lin donis iom antaŭ la reaktorado de la sceno, Mercier iras enŝlosi la bravulinon en la oficejon de l' administracio. Tiel neeblos al la maljunulino komuniki kun sia fantomo.

 

La simbolo de la famo(23)

sed la admonitoj ne donis korpon al paciĝo,kiam iu el ili febliĝis,mi helpis al tiu,aŭ disbatis la alian,mi ne volis ke mia amo estu tretata aŭ fiero vundita,konfuze,vagabondeske mi promenis en la kvartalo de la amatino kaj ĉiumomente estiĝis plie senrimeda kaj sendecida,subite Zolejĥo la servistino de tiu domo malfermis la pordon,kaj ŝia rigardo antaŭ ĉio trafis al mi,kaj ĉifoje mi salutis ŝin,kun koketo kaj allogeco ŝi resalutis,metis manon al la pordo kaj alian manon al sia talio,kaj delogante,ampostuleme staris en mia fronto,mi diris:Mi pasis ab ĉi tie. -Nu,envenu! -Ne,mi havas aferon ie. -Ba! envenu! en la nokto ke vi devas veni. -Pro kio en la nokto? -Ĉu vi ne venos al la edziniĝfesto? -Edziniĝfesto de kiu? -La edziniĝfesto de la sinjorino.

bildo de davud shams hakimi
Abonrilata enhavo


povigita de