Ensaluto

Blogoj

Neretenebla Pasio (7/10)

Averton! Ĉi tiu novelo ĉefe temas pri erotikaĵo! La anonima novelo, tradukita el la ĉina, troveblas ĉe ĉinalingva retejo en ĉi tiu kaj ĉi tiu paĝoj.

 

Sep

“Saluton.”

 

“Saluton… Ĉu ĉi tie estas la ginekologia departemento?”

 

“Jes ja.”

 

“Do…”

 

“Nu, hodiaŭ mi deĵoras, kaj aliaj ekskursas, bonvole sidiĝu. Ĉu vi iom embarasiĝas, ke renkonti viran kuraciston en la ginekologia departemento? Mi ne povas helpi kontraŭ tio. Mi ja estas kvazaŭ pando ĉi tie. Ĉu io ĝenas vin? Vi povus rakonti iom al mi, kaj unue mi preskribos iom da medikamentoj por vi, post la kvina de la monato kiam virinaj kuracistoj revenos, vi povos reviziti por ekzameno.”

 

“Hm…” Mo multe hezitis, ne sciante kion diri. Ja estis embarase renkonti viran kuraciston en la ginekologia departemento, plie la kuracisto estis tiu, kiu helpis ŝin forpeli la voluptulon en la buso, ŝi sentis kaj embarason kaj neatenditan ĝojon.

 

Mo estis tradiciema sed ne malmoderna, kaj ne absolute rifuzis viran kuraciston en la ginekologia departemento. Tamen fronte al tiu viro, kiu sciis iom da ŝiaj sekretaĵoj, subite ŝi sentis malfacilaĵon ekrakonti, ŝajne tio estis la nedecidema sento.

 

Lin Hai jam renkontis multajn belulinojn. Pri tia unua reago kiam renkonti lin en la ginekologia departemento, li eĉ specife diskutis kun doktoro Zhang Bing14, kiu nun laboris en Sui-Jia-Cang15.

 

bildo de gb2312

Nova malnova filmeto de hispana humuristo

Mi tekstigis dialogon de malnova hispana humura televidprogramo por amikino. Nu, mi nur tekstigis tri erojn de la programo; la eroj, kiujn mi plej ŝatis. La unua ero komencas en la minuto 1:50, la dua en la minuto 21:40 kaj la tria en la minuto 23:00. El la aliaj eroj de la programo, kelkaj estas kompreneblaj sen scipovi la hispanan, aliaj tute ne.

 

La programo estas "Ni en vivo, ni en directo" (Nek viva, nek rekta -elsendo-) de Emilio Aragono. Ano de unu el la plej famaj hispanaj klaŭnaj familioj, kiu frue eliris el la familia trupo kaj fariĝis televida humuristo, tamen ankoraŭ klaŭnstila.

 

Nu, jen ĝi:

 

 
bildo de Novatago
bildo de Ljeonjiid

.?Ĉ'U EsperanteEspe JAS REKVIEME por ESPERANTE oȓ TANDEMA  ĤELPANTE por RENOJVÏGE pes dha ANTÏKVA ARTOFARÏTA MOVE.

..Леонид Дашевский [Льэоньиид Дашээвскьий] = [Ljeonjyid (L'eon'їd-e) Dasheevskjij (Daŝēvsk'ij-a)]:

 

.!!KARAY ( <= KARAJ) DIVERSMOVAY ( = DIVERSLyINGVAY) AMEKEY ( <= AMIKOJ) yI ( <= KAJ) ZELOTEY PES ( <= DE) ESPERANTE ,!RESPONDU:

.?Ĉ'U ( => ?ÏL') EsperanteEspe JAS REKVIEME por ESPERANTE oȓ TANDEMA  ELPANTE por RENOJVÏGE pes dha ANTÏKVA ARTOFARÏTA MOVE.

 

RESTU ENFOKUSIGITA!

Estimataj,

RESTU ENFOKUSIGITA!

"Kaj responde al li Petro diris: Sinjoro, se ĝi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo. Kaj li diris: Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la ŝipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo. Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakviĝi, li ekkriis, dirante: Sinjoro, savu min" (Mateo 14:28-30).

bildo de Adebayo Afolaranmi
bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (81)

Samtempe aŭdiĝis iu bruo, kies naturon ili ne povis diveni. Ili nur ekkomprenis, ke tiu bruado ŝajne moviĝis kaj proksimiĝis kune kun la homa flamfiguro. Temis pri knaradoj aŭ pli ĝuste grincadoj, kvazaŭ miloj da ungoj skrapus nigran tabulon – terure neeltenebla bruo kelkfoje farita de ŝtoneto ene de kreto, kiu grincas kontraŭ la tabulo.

 

Ili ankoraŭ retroiris sed la flamfiguro pli kaj pli alproksimiĝis.

 

Oni povis nun tre bone vidi ĝiajn trajtojn. La okuloj estis tute rondaj kaj fiksaj, la nazo iom malrekta kaj la buŝo granda kun pendanta malsupra lipo duoncirkla – preskaŭ similaj al la okuloj, nazo kaj lipo de la luno, kiam tiu ĉi aspektas tute ruĝa, sangoruĝa.

 

Kiel do tiu ruĝa luno glitis en la tenebro, homonivele sen apogpunkto, sen korpo por subteni ĝin, almenaŭ ŝajne? Kaj kiel ĝi tiom rapide moviĝis rekte antaŭen, kun siaj okuloj fiksaj, tiel fiksaj? Kaj de kie venis tiuj grincado, krakado, knarado, kiujn ĝi kuntrenis?

 

Iun momenton, la Perso kaj Raŭlo ne plu povis retroiri kaj ili platigis sin kontraŭ la muro, ne sciante kion okazigos tiu nekomprenebla fajrofiguro kaj, precipe nun, tiu bruado pli forta, pli svarma, pli vivanta, pli "multnombra", ĉar tiun bruadon certe faris centoj da bruetoj, kiuj moviĝis en la tenebro, sub la flamo-kapo.

 

Antaŭeniras tiu flamo-kapo!... jen ĝi venas kun ties bruado!... jen ĝi estas tuj apud!...

 

Kaj, premataj kontraŭ la muro, pro hororo ambaŭ viroj sentas siajn harojn stariĝi sur la kapoj, ĉar ili ekscias nun de kie venas tiuj mil bruetoj. Ili venas arigataj en la ombro, rulataj de etaj sennombraj rapidaj fluaĵoj, pli rapidaj ol la ondoj trotantaj sur la sablo dum alta tajdo, etaj noktofluaĵoj ŝaŭmantaj sub la lunbrilo, sub la flamo-kapo-luno.

 

Neretenebla Pasio (6/10)

Averton! Ĉi tiu novelo ĉefe temas pri erotikaĵo! La anonima novelo, tradukita el la ĉina, troveblas ĉe ĉinalingva retejo en ĉi tiu kaj ĉi tiu paĝoj.

 

Ses

Lunde kiam ŝi venis al la oficejo, Mo vidis, ke Wu kiel kutime bonhumore salutas ŝin, kvazaŭ nenio okazis. Tio lasis Mo malstreĉi sin iom.

 

Dum la vojo al la oficejo, Mo daŭre sentis maltrankvilon, ne sciante, kiel kondutis kun Wu. Vidinte, kiel li kondutas, ŝi ektrankviliĝis, tamen samtempe sentis iom da riproĉo, neatendante ke li kondutis kiel senkulpulo, eĉ ne telefonis ŝin dimanĉe.

 

Kvankam ŝi pro timo malŝaltis sian telefonon, ŝi tamen ne trovis meŝagon pri maltrafita telefona alvoko. Tiu tago ne estis dum sendangeraj tagoj, do Mo devis iri al apoteko mem por aĉeti kontraŭkoncipan medikamenton. Ununokta amafero kun kolego verŝajne ne gravis, sed kiel ili kondutu sin poste vere estis granda problem.

 

Mo kaj salutis Wu ridetante per “Bonan matenon”, kaj babilis kun Wang pri lasttempaj novaĵoj ridante. Neatendite, estis Liu, kiu ŝajne rimarkis ion, dirante: “Mo, vi estas vere bela hodiaŭ.”

 

Wu ankaŭ alproksimiĝis ridante, kaj diris: “Tio tamen ne pravas, en kiu tago nia Mo ne estas bela? Ŝi estas same bela ĉiutage.”

 

Sidiĝinte, Mo trankviligis sin, pensante: Wu ĝuste kondutis tiamaniere. Ĉu male li montrus sin maltrankvila, por ke ili ĉiuj rimarku tion? Tio ne eblus.

 

bildo de gb2312

La simbolo de la famo(33)

ĝis tiam tiommulte mi estis en la penso pri la famo kaj orgojlo,ke ne estis veninta al mia kapo,penso pri serĉi kuracvojon,la doktoro post multaj priesploroj antaŭavertis al mi pri legadi kaj skribadi,prohibis ankaŭ al mi versi poemon kaj skribi rakonton kiuj kaŭzis al astenio de miaj nervoj kaj uzdifektiĝo de miaj okuloj,kaj diris ke se mi ne konsideru la rekomendon kaj malobeu la ordonon,la lumo de miaj okuloj plie reduktiĝos,kaj eblas ke mi komplete blindiĝu,tiel ke mi jam estas estiĝinta,tiuulo diris ke li frue iros al vojaĝo kaj ne povas observadi al mia kuraco,kelkfoje mi iris al lia domo,oni diris ke li ne ĉeestas,lastfoje oni diris ke li estas irinta al vojaĝo,mi jam sciis ke li estas intermetinta ekskuzon kaj ne akceptas min,mia panjo ŝparinte el mono kiu estis por elspezi pro  la domo,iris al pilgrimo,ŝi ne kredis ke mi blindiĝos,nune ankaŭ mian blindiĝon ŝi atribuas al diaj destinoj,kaj sian pilgrimon ankaŭ kalkulas kiel la volon de la dio,kiam la panjo iris,miaj okuloj jam estis estiĝintaj pli bonaj,mi zorgis la domon kaj ripozis,por aĉeti manĝaĵon ankaŭ mi ne iris,mi sendis Zulfeli-on aŭ Ĥajrull-on,multe dormis mi timante pri evantuala blindiĝo,malmulte pensis,ne legis nek skribis,imagkapablon kaj iluzipovon mi jam klopodis mortigi en mia ekzisto ke miaj uzdifektitaj nervoj akiru potencon kaj elteneblon,se la jena stato daŭrus,mi ĵuras al la animo de Zulfeli,principe mi ne blindiĝus,la panjo kun miloj da dolĉaj memoroj revenis el la pilgrimo,kaj mi por lukri jam okupiĝis al labori en loko,la penson pri la jena laboro Zulfeli faligis al mia kapo,por liberiĝi el ligo kaj kateno kiu estis adori la famon,ne estis alia vojo,kiam mi parolis ĉiuspire pri la arto,li diris:Ĉu por plibone vivi estas nur unu vojo?resti viva kaj sana mem estas arto,se vi estas pli artuda ol aliaj,plibone vivu,iru trovi profesion,laboron,kun ĉi tiu superplena inteligento kaj klarvida okulo,ne pasos multa tempo ke vi estiĝos majstro,se vi ne volis honorarion de la m

bildo de davud shams hakimi

Sabla(32)

argumeti ke la vireto ne rajtas kunseksi antaŭ versadi religiajn poemojn kaj laŭdi la reĝon de la reĝoj,kaj prezenti Esperanton kiel servilon al superstiĉoj…kaj difekti mian piedon atribuante kulpon al mi,trudi mankon ke rezulte mi faru iun pekon poste perdu mian manon aŭ-kaj piedon punite,mizerigi kaj kontroli kaj humiligi,dependis al la sama decido de la freneza majstro,dume li direktis mian eventualan proteston kaj venĝemon al la sankta libro,kaj al la nobla korano kies destinitan inferon al pekantoj,kaj la sep pordojn de tiu infero,la frenezulo aligis al mia cerbo,por protekti la persekutatajn religiulojn en fronto de mia distingo,mi ne rajtis distingi ke ĉiuj malfaciloj kaj baroj al mi dependas al decido de la persekutataj poste al ordono de la persekutantaj religiuloj,nu,ordonis la dio de la sankta libro al Izraelidoj ke utermalferminton el azenoj elaĉetu per ŝafido,kaj se vi ne elaĉetos,tiam rompu al ĝi la kolon,kiam oni ne kapablis konvinki ke mi versu religiajn poemojn laŭdante superstiĉojn de nia socio,nomis min azenido,kaj ĉiame rompis la kolon kaj klinis la kapon de mia patrino,ke mi hontu kaj pentu kaj humiliĝu en fronto de atribueblataj,kaj atribuenditaj,kaj atribuindotaj kulpoj,rezulte oni protektu adeptojn de la profeto-dio en fronto de mia defendo kaj protesto,neceso de mia humiliĝo estis por obei ilin,kaj laŭdi iliajn superstiĉojn,elaĉeto,negoco,kunlaboro,estis uzataj vortoj kaj iloj,por konsentigi min kaj akceptigi la trudojn,oni senmonigis poste proponis monon kaj intermetis kondiĉojn,oni kripligis kaj prezentis helpvojon kun la samaj kaj similaj kondiĉoj,ĉiukaze estante kompleksuda,mia eventuala venĝemo devis aliĝi al la adeptoj de la sankta libro,kies samreligiano estis la kreinto de mia lingvo,mia Esperanto,do mi devis forlasi mian meman lingvon,sen havi reagon en fronto de la persekutataj kaj persekutantaj religiuloj kies superstiĉojn mi devis laŭdadi,kaj ilian reĝon,ilian komunan reĝon same,kaj prefere la destinitaj kripl

bildo de davud shams hakimi

Neretenebla Pasio (5/10)

Averton! Ĉi tiu novelo ĉefe temas pri erotikaĵo! La anonima novelo, tradukita el la ĉina, troveblas ĉe ĉinalingva retejo en ĉi tiu kaj ĉi tiu paĝoj.

 

Kvin

Kiam ili laboris posttagmeze, ambaŭ Mo kaj Wu distriĝis de siaj pensoj, kaj laboris malpli rapide ol kutime, kun oftaj eraroj.

 

De tempo al tempo Mo levis la kapon kaj rigardis Wu, scivole sin demandante, kial Wu agas tute alimaniere hodiaŭ, parolas malmulte, fumadas silente, laboras malrapide, kvazaŭ enpensiĝante.

 

La restaĵo de sia orgasmo ne tute malaperis, Mo ankoraŭ sensis iomete da pulsado profunde en sia korpo. Laboron, kiun ŝi kutime finis en du kaj duono horoj, Mo finis nur duone ĝis 17:00.

 

Je 17:30 Wu forĵetis la muson kaj diris: “Hodiaŭ la produktiveco estas aĉa, ni ĉesu kaj ripozu iomete. Mi gastigos vin. Ĵus malfermiĝis nova restoracio de kradrostaĵo en Xin-Jie-Kou10, mi ankoraŭ ne vizitis ĝin.”

 

Mo tuj volis akcepti, sed ekpaŭzis, rememorante sian nudan pudendon. Kvankam ŝi ja iam eliris sen kalsoneto, tamen tio okazis en la universitata nokto, kiam ŝi ne devis zorgi. Ŝi ja neniam iris sur la strato tiel… Pensinte pri tio, ŝi iom hezitis.

 

Tamen Wu ŝajne sciis, kion ŝi pensas, dirante: “Ni jam laboris tutan posttagmezon. Eliru kaj spiru freŝan aeron. Eĉ se ni daŭrigus la laboron, ni ne laborus produktive. Post manĝo, ni tuj finis la tutan laboron per uno fojo. Ĉiukaze la distanco estas tre mallonga.”

 

Mo ekpensis: en la jupo ankaŭ troviĝas subjupo, ŝi ne bezonis zorgi pri elmeto. Do ŝi iom ordigis aferojn, kaj sekvis Wu malsupren de la etaĝo.

 

bildo de gb2312
bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (80)

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (80)

 

Ĉar ili estis "la pordo-fermantoj"... la senfortigitaj eksaj maŝinistoj, kiuj vekis la kompaton de iu estro. Tiu faris ilin "pordo-fermantoj" en la etaĝoj kaj subteretaĝoj.

Ili senĉese iris supren kaj malsupren el la scenejo por fermi la pordojn – oni ankoraŭ nomis ilin "aerblovo-ĉasitoj" – sed mi kredas, ke de tiam ili ĉiuj mortis.

 

De ie ajn ili venas, la aeroblovoj tre difektas la voĉon. (1)

 

Aparte parolante la Perso kaj Raŭlo ĝojis pri tiu incidento, kiu senigis ilin de ĝenaj atestantoj, ĉar iuj el la pordo-fermantoj, havante nenion por fari kaj estante senhejmaj, pro pigreco aŭ pro bezono restis en la Operejo, kie ili tranoktis. Ilin oni povus trafi kaj veki, kaj okazigi iliajn demandojn por klarigoj. La enketo de sinjoro Mifroid provizore fortenis de niaj du herooj tiajn maloportunajn renkontojn.

 

Sed ne longe ili ĝuis sian solecon...

 

Aliaj ombroj nun malsupren venis el la sama vojo, laŭ kiu ĵus supreniris la "pordo-fermantoj". Ĉiu el tiuj ombroj portis antaŭ si lampeton ... kiun ili vigle movis supren kaj malsupren, esplorante la tutan ĉirkaŭon kaj sendube serĉante ion aŭ iun.

 

"Diable!" flustris la Perso, "mi ne scias, kion ili serĉas, sed ili ja povus nin malkovri...Ek!... ni foriru! Kun la mano daŭre en pozicio preta pafi... Pli fleksu vian brakon, nu, kun la mano samnivele kun la okuloj, kvazaŭ duelonte vi atendus la ordonon "Pafu!"... Lasu do vian pistolon en la poŝo! ... Ek! malsupren! (Li kuntrenis Raŭlon en la kvinan subetaĝon)... Samnivele kun la okuloj: jen afero pri vivo kaj morto! ... Tien ĉi!... tiu ŝtuparo! (Ili alvenis al la kvina subetaĝo)... Ha! Kia duelo, sinjoro! Kia duelo!..."

 

Abonrilata enhavo


povigita de