Ensaluto

RSS kaj etikedoj

Tio estas komuna paĝo por ĉiuj blogaĵoj, kiun vi ankaŭ povas sekvi per RSS. Tamen necesas noti, ke ĝi enhavas nur tiujn blogaĵojn, kiuj estas publikaj aŭ tiujn, aliron al kiuj vi havas. Se vi partoprenas en iuj fermitaj grupoj, tiam vi ankaŭ aldone vidos ĉitie blogaĵojn el tiaj grupoj.

Blogoj

Fatalo (verkita de Liu Cixin)

Fatalo

Verkita de Liu Cixin1

 

Ni trovis la asteroidon2 milionon kaj okdek mil da kilometroj for de la Tero. Ĝi havis diametron de proksimume dek kilometroj, kaj aspektis neregule elipsa. Ĝi lante rotaciis, ke facetoj de ĝia surfaco reflektis la sunlumon, kvazaŭ palpebrumantaj okuloj. La komputilo sur la kosmoŝipo montris, ke ĝia trajektorio krucas tion de la Tero, kaj post dekok tagoj, ĉi tiu kosmorokego falos proksime de la Meksika Golfo!

 

Monitora sistemo de la Tero devintus rimarki ĝin pasintjare, sed ni aŭdis nenion pri tio. Ni kontaktis la Teron, post atendita malfruo de kvin sekundoj, estis ankoraŭ tuta silento en la aŭskultiloj. Ni provis multfoje poste, kaj ricevis neniun respondon, kvazaŭ la tuta homara mondo estus en ŝoko, kvankam antaŭ dek minutoj ni interkomunikis kun la Tero. Ĉi tiu afero pli skuis nin ol la apero de la asteroido.

 

Antaŭ dudek tagoj, mi kaj Ema luis ĉi tiun kosmoŝipeton por nia mielmonato en kosmo. la ŝipeto estis malmoderna kosmoŝipo pelita de tradicia energio, dum erao de spactempa salto en kosma vojaĝo, ĉi tiu antikvaĵo malrapida kvazaŭ heliko montris sin tre romantika kaj etosoplena. Ni vizitis la kosmurbon en la samdaŭra orbito3, kaj vojaĝis sur la Luno, de kie flugis ekteren pli ol milionon da kilometroj. La tuta itinero estis romantika kaj glata kvazaŭ idilio. Sed tuj kiam ni estis revenonta, ĉio ekfariĝis tiel malnormala.

 

Sed tiu asteroido ja estis kvindek kilometrojn antaŭ ni, kiu elstaris sur la peĉnigra kosma fono, tiel reala kiel eksponaĵo sur nigra veluro, ke mi certis, ke mi ne estas en koŝmaro.

 

“Ni devas fari ion!” mi diris.

 

bildo de gb2312

La manoj oraj

Jen kanzono de Bernard Lavilliers (Bernar' Lavilje') pri la detruo de laboro en la industriaj urboj de Francio. Ĝi nun kvazaŭ iĝis himno de unu el la kandidatoj por  prezidanteco de Franca Respubliko.

https://www.youtube.com/watch?v=Qh9feSaNS4Q

https://www.youtube.com/watch?v=C_FrCekiYSY

La manoj oraj

Granda nigra suno ŝvebas sur la valo,

Silentaj kamenoj, fermita portalo,

Senmovaj vagonoj, morta citadelo,

Ne plu oranĝa flamo en griza cîelo.

 

Ili similas nokte al antikvaj kasteloj

Ronĝitaj de veproj – de frosto kaj ŝtelo,

Frostiga ventego pulvoron forblovas,

Metala giganto, kiu fordrivas.

 

Mi volas labori plu, daŭre plu labori,

Forĝi ruĝan ŝtalon per miaj manoj oraj,

Daŭre plu labori, daŭre plu labori,

Ruĝa ŝtalo kaj manoj oraj.

 

Mi vivadis tie - en tiu fabriko

Miaj pulmoj - mia sang' kaj miaj strikoj

Senestontec' tie – malofta somero

Kvazaŭ ruĝa truo borita en espero

 

Ili similas nokte al militŝiparo

Batita de ondoj, ronĝita de maro,

bildo de Tjeri

Dikigxi en Noruzaj tagoj

Kiam alvenas novjaro kaj noruzo kutimas vizitado kaj gastado unu la alia speciale familio ,najbaroj ĉirkauloj ktp ,en tago ni ambau gastigas kaj gastiĝas kaj ankaŭ manĝas fruktojn sukeraĵon kaj miksitajn nuksojn kiam finas feriaj tagoj ordinare kelkaj kiloj peziĝas.

 

 

 

bildo de akbar_verda.stelo@yahoo.com

La simbolo de la famo(24)

li memorigis ankaŭ ke tiu iam estas estinta insultanto al mia patro,mi vidis ke instigas min por bati kaj mortigi aŭ timigi tiun,mi tranĉis lian parolon kaj diris:Mi ne havas ĝustan staton,kaj alifoje lamentadis pri mia amo kaj fiasko,pri ties fiaska rezulto riproĉadis kaj ĝemadis,mia tioma flamardo ne impresis al lia ŝtona koro,senpacience li diris ke la amo escepte de feblo de la instinkto ne estas alia afero,kaj ties solvovojo estas paso de la tempo,amuzu vin! -Mi ne havas tian volkapablon,mi respondis. Li gapis al mi kaj diris:Se ne estu rivalo en tiu afero,ĉu vi ankoraŭ estas amanto? Mi sinkis al la penso,ŝia vanteco kaj privateco kun la maljunulo venis al mia memoro,kaj mi diris:Ni ne havas konsenton pri komuna vivo,sed mi volas ke ŝi amu min kaj ŝiaj kondutoj kaj traktoj estu tiel ke mi ŝatu.

bildo de davud shams hakimi

Sabla(23)

post divorci oni plie eblas rilati al alispeca seksemulo kaj varieco de seksaj aferoj,kaj aliĝi al plia libereco,sed la libereco devas havi kondiĉojn kaj aparteni nur al iuj fortuloj kaj kolegoj de imperialistoj,ne al ĉiuspeca persono kiu eĉ estante mizera kaj malforta povu havi tion,la Anglaj ekspluatantoj ne permesas tian liberecon al mizeruloj de nia socio,do la reĝo de la reĝoj devas bari tiun vojon kaj kontroli kun la nomo de la virto,kvankam li mem ne havas iun virton,jes,ĝuste,post divorci,infanoj ne eblas havi taŭgajn edukantojn,tamen ĉi tiu frazo estas nur preteksto,por bari la vojon de nepermesita libereco al mizeruloj,la freneza majstro argumentante pri la sociaj problemoj uzas tiun pretekston por akiri amikecon de reakciuloj,kaj respekti la destinitajn limojn kaj barojn de imperialistoj en nia socio kies petrolo mustas aparteni al la Anglaj perfortantoj kun kontrolo de la reĝo,mia kulpo estas nepartopreni en humiligi mizerulojn,ĉu la freneza majstro el mia juneco ĝis maljuneco komprenis la kaŭzojn de miaj suferoj?se iu junulo elspezu la monon de sia tagmanĝo kaj aĉetu libron de tiu frenezulo,eblas trovi atenditan aferon pri sia sufero kaj ties solvovojo?kial la titolo de tiu libro montras havi temojn pri atendita afero?suferplenaj pensoj de junuloj kaj maljunuloj suspektas pri utilo de Esperanto kies precipa propagandisto estas la sama frenezulo,la problemo estas malkongruo de tiu titolo kaj ties dependata temo,en la penso de tiu frenezulo kiu estas dancinta multtempe en la eksterlando elspezante buĝeton de nia lando,niaj junuloj ne havas gravan kaj plirimarkendan kaj priesplorindan mankon kaj obsedon de seksebleco,kiam mi mizerulo,tolerante mian suferon eksplikas mian bezonon kaj demonstras ties solvovojon kio estas provizora edziĝo kun aprobita leĝo de nia socio,la frenezulo laŭ la decido de la persekutataj kaj ordono de la persekutantaj religiuloj avertas ke jen,jen,jam,okazis pornografio,do necesas ke oni tranĉu la piedon aŭ manon de la

bildo de davud shams hakimi
bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (73)

Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj,

 

Jen la sekva epizodo de via felietono, kiun mi esperantigis por via plezuro!

Kun la espero, ke plaĉos al vi tiu rakonto, mi deziras al vi agrablan legadon!

 

Por malkovri la unuan epizodon, jen la ligilo: www.ipernity.com/blog/mike59/748731

 

Koran dankon al IVAR kaj TREVOR STEELE pro iliaj amikaj rimarkoj!

 

"Oni ne ŝercu pri dudek mil frankoj!"

"Pri tio mi ja samopinias!" asertas Moncharmin malfaldante gazeton, kiun li eklegas kun afekta mieno.

 

"Kion vi faros? Ĉu legi la gazeton nun?"

"Jes, Rikardo. Ĝis la horo, kiam mi rekondukos vin hejmen."

"Kiel la lastan fojon?"

"Kiel la lastan fojon."

 

Rikardo ekprenas la gazeton el la manoj de Moncharmin. Tiu ĉi rektiĝas pli kolere ol iam ajn.

 

Fronte al li Rikardo incitegite staras kaj krucas la brakojn sur sia brusto – gesto de aroganta provoko jam de la komenco de l' mondo.

Li diras:

"Jen pri kio mi pensas : kion mi opinius se, same kiel la lastan fojon post kiam ni duope pasigis la vesperon, vi rekondukus min hejmen, kaj se tuj antaŭ via foriro mi konstatus, ke la dudek mil frankoj estus malaperintaj el la poŝo de mia vesto?.. kiel la lastan fojon..."

 

"Kaj kion vi kredus?" ekkriis Moncharmin forte ruĝiĝante.

"Mi povus konjekti, ke ... ĉar vi sekvis min laŭpaŝe kaj, laŭ via deziro, nur vi mem proksimiĝis al mi kiel la lastan fojon ... mi povus pensi, ke se la dudek mil frankoj ne plu troviĝas en mia poŝo, ili ja certe estas en via."

 

Je tiu supozo Moncharmin eksaltis.

 

"Ho! Iun sekurpinglon!" li ekkriis.

"Kion vi faru per sekurpinglo?"

"Alligi vin!... Sekurpinglon!.. Sekurpinglon!.."

...TIAM KIAL VI TROZORGAS?

Estimataj,

...TIAM KIAL VI TROZORGAS?

“Pri nenio trozorgu; sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio. Kaj la paco de Dio, kiu superas ĉian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo” (Filipianoj 4:6-7).

Antaunelonge mi ricevis vídeoklipon tra unu el miaj WhatsApp-aj grupoj kiuj estas tre inspira por mi. En la klipo, oni humure prezentis sentempan veron pri trozorgo retorike demandanta kelkajn demandojn. Mi provu transskribi parton de lia prezento: "Ĉu vi havas problemon en la vivo? Ne. Tiam kial vi trozorgas? Ĉu vi havas problemon en la vivo? Jes. Ĉu vi povas fari ion pri ĝi? Jes. Tiam kial vi trozorgas? Ĉu vi havas problemon en la vivo? Jes. Ĉu vi povas fari ion pri ĝi? Ne. Tiam kial vi trozorgas?”

La prezento povas ŝajni humura, sed ĝi estas io pri kio oni devas pripensi. Kial vi trozorgas pro problemo kiu ne ekzistas? Kial vi trozorgas pro problemo pri kiu vi povas fari ion? Ĉefe, kial vi trozorgas pro problemo pri kiu vi ne eblas rekte fari ion? Tiam kial vi trozorgas?

Tiu prezentanto ne kompletigis la sentempan veron pri trozorgo. Oni povas ne trozorgi pri neekzistanta problemo, problemo pri kiu oni povas facile trovi solvon, au plej precipe problemo pri kiu oni ne povas solvi per si mem. Tamen, estas kontrauvenenoj por trozorgo: preĝo kaj fido. Ĉiu kiu povas preĝi al kaj fidi je Dio ne trozorgu, sed havu mensan pacon malgrau la problemo. Estas multaj bibliaj instruoj en subteno de tio. Krom Filipianoj 4:6-7 (citita supre); Psalmo 23:4; 56:3; Sentencoj 3:5-6; 12:25; Mateo 11:28-30; Luko 12:24-34; Johano 14:27; Romanoj 8:38; Koloseanoj 3:15; 2 Tesalonikanoj 3:16; Hebreoj 13:5-6 kaj multaj aliaj Biblio verskiloj, konsideru ĉi tiujn verskilojn cititajn sube:

bildo de Adebayo Afolaranmi

La momento de novjaro

La momento de novjaro la Irana kalendaro estas la horo 13  58 40 sekundo lundo je la 20 de marto aŭ 30 an de Esfanda monato  la Tehrana horizono .

bildo de akbar_verda.stelo@yahoo.com

Vilaĝa Instruisto (8/8)

Ĉapitro Ok

 

Kiam la infanoj finis konstrui la novan tombon, jam ekheliĝis en la oriento. La instruisto estis entombigita sur pordtabulo malmuntita el la klasĉambro, akompanata de du skatoloj da kretoj kaj aro da elementaj lernolibroj eluzitaj. La infanoj starigis sur la tumuleto ŝtonan tabulon, sur kiu estis skribita per kreto la vortoj “Tombo de Instruist Li”.

 

Eĉ se okazos unu pluvo, la infanecaj vortoj sur la ŝtona tabulo jam malaperos. Post nelonge, ĉi tiu tombo kaj kiu eterne dormas en ĝi estos tute forgesitaj de la esktera mondo.

 

La suno malkaŝis sin per unu peco el malantaŭ la monto, kaj ĵetis strion da orlumo en la ankoraŭ profunde dormantan montvilaĝon. Sur la herbejo en la valo ankoraŭ ombrata, rosoj trembrilis krystale, kaj aŭdiĝis unu aŭ du timemaj pepoj de birdoj.

 

La infanoj iris al la vilaĝo laŭ la vojeto. La aro da figuretoj baldaŭ malaperis en la bluan matenan nebulon de la valo.

 

Ili plu vivos, en ĉi tiu antikva malfekunda tereno, kaj rikoltos magran, tamen realan esperon.

bildo de gb2312

Vilaĝa Instruisto (7/8)

Ĉapitro Sep

 

“Tre bedaŭrinde,” la ĉefdirektoro diris, “ke sen kulturado de altnivelaj civilizacioj, ili devos limiĝi en sublumrapido kaj tridimensia spaco du mil jarojn plu. Nur post minimume mil jaroj ili povos mastri kaj utiligi neniigan energion, nur post du mil jaroj ili povos komuniki per multdimensia tempospaco. Se temas pri kosma vojaĝo per superspaca salto, tio eble okazos post kvin mil jaroj. Nur post almenaŭ dek mil jaroj ili ekhavos la bazan kriterion por aliĝi al la familiego de karbonbazaj civilizacioj en la Laktovojo.”

 

La senatano diris: “Ĉi tia soleca evoluado de civilizacio nur okazis dum pratempo de la Laktovojo. Se la antikvaj registroj estas veraj, miaj pratempaj antaŭuloj vivis en profunda maro de oceana planedo. Post nekalkuleblaj dinastioj en la malluma mondo, komenciĝis grandega esplora projekto. Ili lanĉis la unuan eksterspacan ŝipon, kiu estis travidebla flosforta globo, kaj flosis ĝis la marsurfaco post longega vojaĝo. Tiam estis ĝuste noktomezo, kiam la antaŭuloj en la globo ekvidis stelan ĉielon la unua fojon … Vi povas imagi, kiel grandioza kaj mistera tio aspektis al ili!”

 

La ĉefdirektoro diris: “Tio estis reviga epoko, kiam polvereca planedo estis senlime vasta mondo por la antaŭuloj, kaj sur la verda maro kaj purpura herbejo, la antaŭuloj respektege frontis la stelarojn… Tian senton ni jam perdis antaŭ dek milionoj da jaroj.”

 

bildo de gb2312
Abonrilata enhavo


povigita de