Subtenu!
Ĉiuj servoj de Esperanto.com estas senpagaj. Ni bezonas monon por domajno, servilo kaj multaj aliaj elspezoj!
Vi povas donaci:
1.Pere de UEA-konto: esco-b
2.Pere de PayPal sistemo
Klaku suban butonon por donaci!
Ĉiu donacinto iĝas subtenanto kaj ricevas specialan bildeton en la profilo:
Pliaj detaloj
|
Blogo de Dameda71
Afiŝita de Dameda71 je 7 decembro, 2011 - 02:38.
Saluton al geamikoj de Esperanto! Vi estas kore invitataj al nia bankedo por honori Esperanton kaj ĝian fondinton, Ludovikon Lazaron Zamenhof:
DATO: Dimanĉon, 9. Decembro 2011
TEMPO: La 7-a horo ptm
LOKO: Restoracio “Burma,” 740 Sixth Street, NW, iomede sude de H- Strato; 2-a etaĝo), ĉina kvartalo.
PREZO: Nur $20 po persono, inkluzive de imposto kaj trinkmono – oni ne povas ĝui pli bonan prezon por luksa bankedo en Vaŝingtono! Ĉi tiu multplada birma vespermanĝo inkluzivas aperivitivojn kaj vastan elekton de aziaj frandaĵoj kiel ĉefpladojn. (Biero kaj vino estas kromkotizaj.) Se vi ankoraŭ ne provis ĉi tiun frandindan kuirarton, demandu al iu esperantista amiko kiu ja spertis ĝin, kaj poste certigu ke vi mem ĝuu la plezuron!
PROGRAMO: HAI NGUYEN, ĉefo de la politika fako de la Ambasado de la Socialisma Respubliko de Vjetnamio, parolos pri Esperanto en Vjetnamio.
La kunteksto de la vizito estas la UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO, kiu okazos en Hanojo venontan someron – la unua tia evento en Vjetnamio.
BONVOLE SCIIGI Jim Ryan telefone (703-445-7008 aŭ 703-395-0036) aŭ retpoŝte (quillpower@verizon.net) ĉu vi venos aŭ ne. Tiuj vi kiuj plej ofte venas, mi precipe petas vin sciigi min kiel eble plej ofte ĉu vi venos aŭ ne.
Afiŝita de Dameda71 je 11 aprilo, 2011 - 01:13.
Mi nur volis anonci nian venontan Esperanto-kafkuniĝon, ĝi estos venontdimanĉe, la 17-an de aprilo, je la 2-a posttagmeze ĉe Cosi Capitol Hill 301 Pennsylvania Ave SE Washington, DC. Tio estos nia tipika kaj malferma renkontiĝo--ĉiuj bonvenas kiuj volas praktiki la internacian lingvon!
-----------------------------------------------------
I just wanted to announce our next Esperanto coffee meetup, it will be next Sunday April 17th, at 2:00 PM at Cosi Capitol Hill 301 Pennsylvania Ave SE Washington, DC. That will be our typical and open meeting--everybody is welcome who wants to practice the International Language!
Afiŝita de Dameda71 je 5 marto, 2011 - 23:04.
Baldur Ragnarsson, unu el la plej eminentaj esperantistaj poetoj aperintaj post la dua mondmilito, estis proponita de la Esperantlingva Verkista Asocio por la Nobelpremio pri Literaturo.
Ĉe nia literatura rondo dimanĉon, la 13an de marto, je la 2a ptm, ĉe Cosi's proksime de la Parlamenta Biblioteko, ni diskutos laŭeble la jenajn poemojn:
La filozofio = Ŝtupoj, Unua, XX La simbolo = Ŝtupoj, Tria, III La insulo de l' poeto = Ŝtupoj, Unua, XIX "Nerimarkitaj Herboj" (el Esploroj) / "Unsung Leaves" tradukita ankaŭ anglen de E. James Lieberman. ------------------------------------------------------------------------------------------
Afiŝita de Dameda71 je 11 februaro, 2011 - 23:45.
Jen "Oficia Notico" pri la filmo -- Lou Harrison: A World of Music-- Esperantistoj el nia grupo iros por spekti tion. Tiuj, kiuj havas demandojn aŭ volas pli da informoj, bonvolu kontakti Ralph Dumain-on. rdumain(ĉe) autodidactproject.org
Here's the "Official Notice" about the film Lou Harrison: A World of Music--Esperantists from our group will go to see this. If you have any questions or want more information, please contact Ralph Dumain. rdumain(at)autodidactproject.org
----- Forwarded Message ---- From: Ralph Dumain <rdumain(at)autodidactproject.org> Sent: Tue, February 8, 2011 9:20:34 PM Subject: Lou Harrison: A World of Music
Afiŝita de Dameda71 je 5 februaro, 2011 - 01:10.
Saluton al vi ĉiuj!
Nia venonta Esperanto-Kafkuniĝo estos dimanĉe la 20-an de februaro, en nia kutima loko ĉe Cosi Capitol Hill je la 2-a posttagmeze. La loko: http://www.esperantodc.net/renkontighoj/
Ni ne havas specian diskuttemon, nur la kutima renkontiĝon. Ni lastatempe ricevis kelkajn novajn vizitantojn, kaj esperas vidi ilin ĉiujn denove. Ĉiuj niveloj de lingvo-kapabla bonvenas. Kunportu ĉion, kion vi volas diskuti!
David Dougherty
-----------
Hello everyone!
Our next Esperanto coffee meetup will be Sunday February 20th, at our usual spot at Cosi Capitol Hill at 2:00 PM. The location: http://www.esperantodc.net/renkontighoj/
We don't have any special or particular theme this time, just our usual coffee meetup. We have received some new visitors recently, and we hope to see them again. All levels of language ability are welcome. Bring anything that you want to discuss!
David Dougherty
Afiŝita de Dameda71 je 2 februaro, 2011 - 05:38.
Saluton al ĉiuj!!
Dum nia lasta renkontiĝo, ni decidis oferti ion, kion nia grupo ne faris ekde tre longa tempo: literatura diskuto (libro-diskuto). Ni renkontiĝos dimanĉe, la 13-a de februaro je la 2-a posttagmeze.
La temo: la aro de mallongaj rakontoj "Marvirinstrato", de Tim Westover. Ĝi estas originala verko en Esperanto. Ni petas ke vi antaŭlegu la unuajn du
rakontojn, "Orfiŝeti kaj la Glacia Monto" (paĝoj 7 ĝis 13) kaj "Nia Bestoĝardeno" (paĝoj 14 ĝis 18), kaj ankau la lastan rakonton "Estimata Vi!". Tiu estos, laŭ mi, sufiĉe granda kvanto por la unua libro-diskuto. Mi rigardis la rakontojn ankaŭ---ili ŝajnas esti interesaj, kaj ankaŭ sufiĉe facile legeblaj. Laŭ mia opinio, ili taŭgas por preskaŭ ĉiu nivelo de legkapablo.
Mi unufoje renkontis la verkiston, kaj en kelkaj semajnoj mi denove renkontos lin. Tiu ĉi libro estas populara kaj konata en Esperantujo nun.
Se vi havas tempon, vi povas aĉeti la libron en la jenaj lokoj:
http://timwestover.com/marvirinstrato/?page_id=6
Vi ankaŭ rajtas elŝuti ĝin senpage, kaj mi rekomendos tion, precipe por ŝpari monon kaj tempon. Jen la adreso por elŝuti ĝin:
http://timwestover.com/marvirinstrato/?page_id=7
Ni invitas vin partopreni en moderna Esperanto-kulturo! Se vi ne komprenas kiel elŝuti la libron, bonvolu kontakti min! Se vi volas partopreni, bonvolu legi tiujn du rakontojn, kaj ankaŭ kontaktu aŭ min aŭ Jim Ryan (quillpower@verizon.net).
Dave Dougherty
Afiŝita de Dameda71 je 24 januaro, 2011 - 06:11.
Saluton al vi ĉiuj!
Nia venonta kafkuniĝo estos ventontdimanĉe, la 30-an de januaro, en la kutima loko en Cosi Capitol Hill. La ĉefa temo estos nia nova retejo. Krom tio, estos kutima kafkuniĝo.
La renkontiĝo ekos je la dua posttagmeze, kiel kutime, sed mi alvenos je la unua kaj duono. Je 1:30 mi pretos respondi al detalaj demandoj pri la retejo kaj montri al interesataj homoj kiel uzi ĝin, kiel krei paĝon, blogeron, ktp, kiel mi strukturis la aferon. Tiuj kiuj interesiĝas aŭ kiuj devas scii pri tiuj detaloj venu tiam. Se tio ne interesas vin, la "kutima" renkontiĝo komencos je la dua. Je la dua, mi prezentos la retejon, sed ne tiom profunde aŭ detale.
Laŭ mia opinio, la nova retejo ne nur aspektas tre bele, ĝi ankaŭ estas tre pova kaj uzebla. Ĝi donas al ni la ilojn por progresigi Esperanton en Vaŝingtono, kune kun nia klubo, en la venontaj jaroj.
Jen la kafkuniĝa loko:
http://www.esperantodc.net/renkontighoj/
Jen nia evento-kalendaro:
http://www.esperantodc.net/kalendaro/
Kaj jen la ĉefpaĝo de nia nova retejo, se vi ankoraŭ ne trovis ĝin:
http://www.esperantodc.net
Sincere via,
David Dougherty
-----------------------------
Hello everyone!
Our next coffee meeting will be next Sunday, January 30th, at the usual spot on Capitol Hill. The main theme will be our new website. Other than that, it will be usual coffee get-together.
Afiŝita de Dameda71 je 24 januaro, 2011 - 00:31.
Estimataj Vaŝingtonaj Esperantistoj (kaj alilokaj amikoj),
Mi nun anoncas la lanĉon de la nova retejo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono. La adreso estas http://www.esperantodc.net . La malnova verzio http://www.esperantodc.org ankoraŭ ekzistas por nun, sed baldaŭ malaperos. Bonvolu rigardi la novan retejon kaj ĝisdatigi ligilojn al ĝi, se vi ilin havas.
Estas kelkaj novaj aferoj en tiu ĉi retejo:
1. Tre moderna aspekto, kaj pli nova kaj klara strukturo (mi rearanĝis la menuojn), eĉ se la bazaj informoj samas.
2. Blogo kaj neŝanĝeblaj informoj estas en la sama ttt-ejo.
3, Pli da bildoj en la informpaĝoj.
4. Mi metis ĉiujn fotojn kiujn mi jam havis el pasintaj eventoj en apartaj galerioj, kaj montras ilin en Google Picasa. Mi uzis kelkajn por krei diaprezentadon kiu montras niajn agadojn en la unua paĝo. Eventuale mi planas havi paĝojn en la retejo kun ĉiuj fotoj. Mi bonvenas konribuojn de fotoj el aliaj homoj. Vidbendoj venos poste.
5. Tekstbabilejo, pere de kiu oni povas kontakti nin.
6. Tre bona kaj sekura kontaktilo (gastolibro) por komentoj kaj informpetoj.
7. Tre detalaj statistikoj de Google Analytics.
8. Evento-kalendaro por informigi al homoj pri niaj eventoj (pere de Google Calendars). La kalendaro troviĝas kaj en nia retejo kaj en la interreto ankaŭ.
9. En la dia prezento en la unua paĝo, vi povas forigi la tekstinformojn, se vi volas, kiam vi spektas ilin. Se la programo iras tro rapide, vi ankaŭ povas haltigi kaj rekomencigi ĝin. En tiu prezento, la tekstinformoj estas pli
ESPERANTO SOCIETY OF WASHINGTON
WASHINGTON ESPERANTISTS TO CELEBRATE ZAMENHOF’S BIRTH
WITH REPORT ON UN EVENT
(Version in Esperanto below)
Greetings to friends of Esperanto! You are cordially invited to our banquet to honor Esperanto and its founder, Ludovic Lazar Zamenhof:
DATE: Sunday, December 19, 2010
TIME: 7:00 PM
PLACE: Burma Restaurant, 740 Sixth Street, NW, just south of H Street, 2nd floor), Chinatown.
PRICE: Just $20 per person, including tax and tip - you can't beat that price for a sumptuous banquet in Washington! This full-course Burmese meal includes appetizers and wide selection of Asian delicacies as entrées. (Beer and wine extra.) If you haven’t tried this delectable cuisine, you owe it to yourself!
Afiŝita de Dameda71 je 22 novembro, 2010 - 02:15.
Nia venonta kafkuniĝo estos dimanĉe, la 28-an de novembro, je la dua posttagmeze, en Cosi sur Kapitolo-Monto. Ni devas plani por la Zamenhofbankedo, se homoj havas ideojn por temo kaj gastparolanto.
Nia renkontiĝloko:
esperantodc.org/renkontoj.html
--------------------------------------------
Our next coffee get-together will be Sunday November 28th at 2:00 PM, at Cosi on Capitol Hill. We need to plan for the Zamenhof Banquet, if people have ideas for themes and a guest speaker.
Our meeting place:
http://esperantodc.org/erenkontoj.html
| |