Pluraj Esperanto-plantoj (tulipoj, klematito, rozoj) kreskas en la ĝardeno de Interlultura Centro Herzberg, kaj ekde aŭtuno 2010 surstrata ŝildo farita el ligno montras al la ĝardeno de la Esperanto-domo. Inter la celoj estas ankaŭ meti ŝildetojn apud multaj floroj, arboj, plantoj - tiel eĉ promenante en la ĝardeno oni povas efike lerni novajn vortojn. Detalojn pri tio kaj aliaj novaĵoj vi trovas ĉe: http://esperanto-urbo.de
Dujara lerneja eksperimento, 3-landa kunlaboro de instruistoj kaj bazlernejanoj sukcese finiĝis en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Detalojn, fotojn, filmojn pri tiu interesa projekto vi trovas ĉe la paĝaro: http://esperanto-urbo.de
Vizitu la multlingvan paĝaron de http://esperanto-urbo.de, rigardu la prezentadmaterialon pri la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, pri ĝia historio kaj vidindaĵoj. Vizitu la urbon mem! Bonvenon...
Afiŝita de Esperanto-urbo je 20 februaro, 2010 - 03:34.
"Amikeco trans limoj": ni ivitas vin al la grupo Amikaro de Esperanto-urbo. Sendu salutmesaĝon okaze de la Semajno de Internacia Amikeco (SIA) al la urbo de Espero http://esperanto-urbo.de (Kontakto) aŭ/kaj per Interkultura Centro Herzberg http://ic-herzberg.de Kore dankas vian amikecon Zsófia Kóródy