Ensaluto

Blogo de Roberto Cutiño Palau

HISTORIO PRI KOKTELO

 HISTORIO PRI KOKTELO

D-ro Roberto Cutiño

Guantánamo estas la plej orienta provinco en Kubo, la loko kie unue oni vidas la sunlumon, ĝia nomo en la lingvo de la aborigenoj signifas “lando inter riveroj”.

Ekde la jaro 1995 oni okazigas ĉi tie nacian esperantan renkontiĝon, kiu iom post iom plifortiĝis, prestiĝiĝis kaj hodiaŭ ĝi estas unu el la plej konataj esperantaj aranĝoj en la kuba insulo. Ĉi tiu renkontiĝo okazas ĉiu jare dum la plej próxima semajnofino al la 15an de Decembro kiel omaĝo al D-ro Zamenhof. Jam de du aŭ tri jaroj oni nomas ĝin Nacia Esperanta Metiejo ĉar oni profitas la momenton por montri la uzado de esperanto en diversaj fakoj.

Pasintdecembre oni oficiale lanĉis esperantan koktelon, kiu estis kreita de guantanamano laŭ ideo de loka esperantisto,  en siaj du variantoj: Universala kaj Flago. Ĉi tiuj du variantoj malsimilas nur pro la kvanto da alkoholo kiun ili enhavas, unu estas pli forta kaj la alia estas pli milda. La ĉefa karaktero estas ke ĉi tiu koktelo havas la kolorojn de la esperanta flago: Verda kaj blanka.

En alia momento oni diros kiel pretigi ĉi tiun drinkaĵon, kiu vere taŭgas por esti uzita en esperanta etoso, por tosti je la sano de la esperanta movado kaj memore al la kreinto de la lingvo, D-ro Zamenhof.

bildo de Roberto Cutiño Palau

Skizo de la Esperanto movado en Guantánamo

Skizo de la Esperanto movado en Guantánamo

La internacia lingvo alvenas en Kubo en la unuaj jaroj de la pasinta jarcento, en 1908 jam estas esperantistoj en Santiago de Cuba, Camagüey kaj Guantánamo inter aliaj lokoj de la lando.

Post la venko de la Revolucio en 1959, la 16ª de Junio, estas oficiale fondita Kuba Esperanto Asocio kiel estrilo por la aranĝoj rilate al la lernado kaj movado esperanta en nia lando. Inter multaj gravaj aranĝoj rilate al KEA oni povas mencii la okazigo en 1988 de la unua seminario por la disvolvo de esperanto en Iberoameriko, jam en 1987 onio okazigis la unuan Nacian Esperanton Kongreson, en la jaro 1990 unuafoje okazas en nia lando Universala Kongreso de Esperanto, la numero 75 kaj en la jaro 2010 por la dua fojo alvenas en Kubo universala kongreso. Intertempre en nia lando okazis multaj naciaj kongresoj, tutamerika kongreso kaj diversaj aranĝoj en diversaj provincoj de la lando.

Post la fondo de Kuba Esperanto Asocio en 1979 jam en la jaro 1980-81 en Guantánamo malfermiĝas klasoĉambroj por la lernado de la internacia lingvo, estis la instruisto la bestkuracisto d-ro Hector Salgado kaj tiu kursoj funkciis dum preskaŭ du aŭ tri jaroj kaj poste tute paneis. En la jaro 1990 tuj post la Uk-o en Havano, la hodiaŭa d-ro Roberto Cutiño Palau prenis la taskon rekomenci la laboro de la Asocio en Guantánamo. Unue oni aperigis kelkajn publikaĵojn en  la provinca ĵurnalo Oni Venku kaj pro la vekita intereso rilate al Esperanto, oni denove malfermas klasoĉambrojn por la instruado de la internacia lingvo. Tiel la 19an de februaro 1993 oficiale fondiĝas la provinca filio de Kuba Esperanto Asocio en nia teritorio.

bildo de Roberto Cutiño Palau
bildo de Roberto Cutiño Palau

Nacia Esperanta Renkontigxo La Metiejo

Nacia Esperanto Renkontiĝo "La Metiejo"

Ekde la jaro 1995 estiĝis en la plej orienta provinco el Kubo, Guantánamo, nacia renkontiĝo, kun la celo kunigi la esperantistojn en jara renkontiĝo por fari prelegojn diversteme, kulturajn aranĝojn, plialtigi la lingvon nivelon de la partoprenantoj, konatiĝi kun novaj geamikoj, renkontiĝi kun malnovaj amikoj, ktp.

Tra la jaroj pasintaj La Metiejo fariĝis la plej granda esperanto renkontiĝo en Kubo, post la naciaj kongresoj de KEA, kompreneble, oni okazigis ĝin en tri lokoj ĉefe, t.e, la urbo Guantánamo mem, la urbo Barakoa kiu estas la unua urbo fondita de la hispanoj en Kubo, kaj la apudmara kampadejo Jakabo kiu fariĝis la plej ofta sidejo laŭ la peto de la partoprenontoj.

Ĉi momente, apud aliaj gravaj e-aranĝoj, la guantanamanaj esperantistoj, atendas ĉiuj jare la plej proksima semajnofino al a 15a de decembro por amuziĝi kun aliaj esperantistoj de la landoj kaj eksterlandanoj kiuj deziros akompani nin por fari modestan omaĝon al la kreinto de la internacia lingvo d-ro Zamenhof

Kuba Orienta Stelo

Abonrilata enhavo

povigita de