Subtenu!
Ĉiuj servoj de Esperanto.com estas senpagaj. Ni bezonas monon por domajno, servilo kaj multaj aliaj elspezoj!
Vi povas donaci:
1.Pere de UEA-konto: esco-b
2.Pere de PayPal sistemo
Klaku suban butonon por donaci!
Ĉiu donacinto iĝas subtenanto kaj ricevas specialan bildeton en la profilo:
Pliaj detaloj
|
Blogo de Adebayo Afolaranmi
Afiŝita de afolabayo je 1 januaro, 2017 - 01:57.
Estimataj,
NIAJ PREĜOJ POR VI EN LA JARO 2017
Bonan Novjaron (2017). Laudu la Eternulon ĉar vi povas vidi alian jaron.
Opeyemi (mia edzino), Boluwatife, IfeOluwa, Michael, Abraham (miaj infanoj) kaj mi bonvenigas vin al ĉi tiu Novjaro per ĉi tiuj profetaj preĝoj adaptitaj de Psalmo 27:1-6.
Je ĉi tiu nova jaro:
- Ĉar la Eternulo estos via lumo kaj via savo, kaj la rifuĝo kaj forto de via vivo, vi havas nenion por timi;
- Malbonfarantoj provos batali kontrau vi, ili ne sukcesos;- Vi kuraĝe triumfos super ĉiu malfacilaĵo;
- La Eternulo kaŝos vin en Sia tendo, levos vin kaj farigos vin kanti laudojn al Li je ĉi tiu jaro je la nomo de Jesuo. Amen.
Feliĉan kaj prosperan Novan Jaron!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro),
Baptist Building, Oke Bola,
PMB 5113, Ibadan 200001,
Niĝerio
+2348055159591
http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
http://groups.yahoo.com/group/spiritanutraĵo/
https://www.facebook.com/PastorBayoAfolaranmi (Facebook Fan Page)
https://www.facebook.com/pastorbayo.afolaranmi.1
https://www.facebook.com/groups/SpiritaNutraĵo/
https://twitter.com/spiritualdigest
|
|
Afiŝita de afolabayo je 24 decembro, 2016 - 19:10.
Estimataj,
"ĈAR ĈE DIO NENIO ESTAS NEEBLA"
"Ĉar ĉe Dio nenio estas neebla" (Luko 1:37).
Unu el la eternaj veroj en la rakonto de la naskiĝo de Jesuo Kristo estas la fakto ke nenio estas neebla por Dio au estas nenio, kion Dio ne povas fari, krom tio, ke Li decidas ne fari. La Virgulino Maria nature trovis malfacile kredi la anoncon de Anĝelo Gabrielo, ke ŝi naskos filon, dum ŝi daure estis virgulino. Ŝi demandis de la anĝelo kiel tio povus esti. La anĝelo diris al ŝi ke tio estus la faro de la Sankta Spirito, kiu venos al ŝi kaj la potenco de Dio kiu venos super ŝi. Por konfirmi tiu ŝajne neeblon kio baldau estiĝis ebleco, la anĝelo menciis Elizabeton, maljunulinon kiun homoj (inkluzive de ŝia edzo) supozis jam ne povi esti graveda, ŝi estis tiutempe ses monatojn graveda. La anĝelo tiam emfaze finis sian profetaĵon per diraĵo, "Ĉar ĉe Dio nenio estas neebla" (Luko 1:37). Maria kredis la anĝelon kaj asertis la profetaĵon. La resto estas historio.
Estas facile akcepti Dion kiel Dion de ebloj ĉar Li nature faras tion ĉiutage. Tamen, estas malfacile kredi Lin kiel Dion de neeblaĵoj ĉar ni apenau notas Liajn agojn turni neeblaĵojn al eblaĵoj. Multaj verskiloj de la Sankta Biblio atestas la fakton ke Dio povas fari ĉion. Konsideru ĉi tiojn:
"Ĉu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? Nun vi vidos, ĉu plenumiĝos al vi Mia vorto, au ne" (Nombroj 11:23).
|
|
Afiŝita de afolabayo je 17 decembro, 2016 - 19:06.
Estimataj,
KRISTNASKOFESTO SEN KRISTO
"Kaj ŝi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; ĉar li savos sian popolon de ĝiaj pekoj" (Mateo 1:21).
Mi venis hejmen de mia laborejo tiutage kiam mi vidis lokon plenan de festo. Iu biera firmao organizis Kristnaskan spektaklon. Biero kaj tiaj specoj de alkoholaĵoj estis senpagaj por ĉiu kiu ĉeestis la spektaklon. La loko estas plena de gejunuloj kaj kelkaj gemaljunuloj kiuj venis por ĝui la spektaklon. Estis neniu loko por Kristo la kialo por Kristnaskofesto en la spektaklo ĉar ĝi estis organizita por propagandi la produktaĵojn de la biera firmao.
|
|
Afiŝita de afolabayo je 10 decembro, 2016 - 19:04.
Estimataj,
KION VI FARAS SEKRETE?
"Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉu vi vidas, kion la plejaĝuloj de la domo de Izrael faras en mallumo, ĉiu en sia ĉambro de pentraĵoj? Ĉar ili diras: La Eternulo ne vidas nin, la Eternulo forlasis la landon. Kaj Li diris al mi: Vi denove ankorau vidos grandajn abomenindaĵojn, kiujn ili faras" (Jeĥezkel 8:12-13).
Kelkaj homoj de Judujo jam estis deportitaj al Babilono pro pekoj de la popolo. Malgrau tio, la aliaj homoj en la lando de Judujo daurigis je siaj pekoj. La Spirito de Dio levis Profeton Jeĥezkelon je vizioj kaj prenis lin al la urbo Jerusalem por montri al li kelkajn el la abomenaĵoj kiujn la popolo de Judujo faris sekrete. Interese, la popolo pensis ke ĉar Dio jam forlasis ilin pro iliaj pekoj, Li ne plu vidis ilin dum ili daurigis en pekoj. La Spirito montris al Jeĥezkel de loko al loko kiel ĉi tiuj homoj faris pli kaj pli abomenajn aferojn kiuj ne estis kaŝitaj al Dio (Jeĥezkel 8). Fine, ĉi tiuj homoj estis punitaj pro iliaj pekoj (vidu: Jeĥezkel 9).
Multaj homoj kiel tiuj Judoj je la tempo de Jeĥezkel faras malbonaĵojn sekrete nuntempe ĉar ili pensas ke Dio ne vidas ilin. La psalmisto klare priskribis tiajn homojn kaj konkudis, "Ĉu ne audas Tiu, kiu aranĝis orelon? Ĉu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon? Ĉu ne punas la ĝustiganto de la popoloj, Kiu instruas al homo scion? La Eternulo scias la pensojn de homo, Ke ili estas vantaj" (Psalmo 94:9-11). Kelkaj faras malbonaĵojn sekrete ĉar ili estas elreviĝintaj iamaniere. Aliaj faras tiele ĉar ili estas ĵus malvirtaj. Multaj el tiaj homoj preferas agi je la sekreto au mallumo ĉar ili ne volas ke ilia malvirteco estas malkaŝita (komparu: Johano 3:19-21).
|
|
Afiŝita de afolabayo je 26 novembro, 2016 - 21:25.
Estimataj,
LA DIO DE ĈIA KONSOLO
"Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de kompatoj kaj Dio de ĉia konsolo; kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktiĝas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio" (2 Korintanoj 1:3-4).
Je la prezenta parto de sia dua konata letero al la Korintanoj, Apostolo Paulo donis kelkajn atribuojn de Dio kiuj estas konsiderindaj. Paulo laudis au benis Dion kiu estas la Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la solenaskita Filo, ne naskita de homa penso, sed per dia aranĝo kiu superas homan komprenon. Ĉi tiu Dio estas la Patro de kompatoj, la Fonto el kiu ĉiuj kompatoj fluas. Lia kompato estas eterna, kaj Li estas preta doni el ĉi tiu kompato al iu ajn kiu venis al Li. Li ankau estas la Dio de ĉia konsolo, la ununura kiu povas konsoli homojn kiuj estas en mizero. Li faris ĉi tiun promeson al la popolo de Jerusalem: "Ĉar la Eternulo konsolos Cionon, konsolos ĉiujn ĝiajn ruinojn, kaj ĝian dezerton Li faros kiel Eden, kaj ĝian stepon kiel la ĝardeno de la Eternulo; ĝojo kaj gajeco troviĝos en ĝi, dankado kaj lauta kantado" (Jesaja 51:3).
Paulo rememoris kiel ĉi tiu Dio konsolis lin kaj liajn kunulojn je iliaj afliktoj. Tamen, la konsolo kiun ili ricevis de Dio estis por iu celo: por ke ili povu konsoli aliajn kiuj estis en aflikto. Dio abunde donas Sian konsolon al Sia popolo por ke ili ankau povos esti ĉeneroj de Lia konsolo al aliaj homoj.
Ĉu vi estas en ia ajn malfeliĉo? Alvoku Dion de ĉia konsolo. Li konsolos vin. Li kompatos vin, kaj vi kantos kantojn de laudo kaj dankoj al Li. Plue, kiu scias, Li eble preparas vin esti ĉenero de Sia konsolo al aliaj homoj. Li ja estas la Dio de ĉia konsolo.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Preĝa Punkto: Preĝu ke vi povu konsoli aliajn el la travivaĵo de konsolo kiun vi ricevis de Dio.
|
|
Afiŝita de afolabayo je 19 novembro, 2016 - 21:42.
Estimataj,
GRANDA ESTAS MIA DIO!
“Grandaj estas la faroj de la Eternulo, serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas. Bela kaj majesta estas Lia verko, kaj Lia justeco restas eterne” (Psalmo 111:2-3).
Oni ne povas troe emfazi la grandecon de nia Dio, precipe la grandecon de Liaj faroj. Mi ne scias pri iu ajn alia persono, sed Dio jam montras Sian grandecon en mia vivo kaj mia familio. Ekde la komenco de mia vivo ĝis nun, mi povas travivi la grandecon de Dio. Dum ĉi tiu jaro kuras al fino, mi retrorigardas kaj vidas, kiel granda Dio estas en mia vivo. Malgrau ĉiu prognozo, Dio estas granda en mia vivo. Li faris tiele por MI. Mi ne scias ĉion. Mi altigos la Eternulon Dion tutkore inter la vivantoj. Granda estas mia Dio! Mi daure proklamas Lian grandecon. Mi daure laudos Li por kiu Li estas kaj dankos al Li pro tio kion Li faras en mia vivo.
La grandeco de Dio estas la antauenpuŝo de Psalmo 111. La psalmisto deklaris ke li gloras la Eternulon per sia koro inter la piuloj kiuj plaĉas je Dio. Li listigis la glorajn kaj majestajn farojn de Dio jene: Dio provizas manĝaĵon por tiuj kiuj timas Lin; Li memoras Sian interligon eterne; Li montras al Sia popolo la potencon de Siaj faroj donante al ili la heredon de gentoj; Li provizis elaĉeton por Sia popolo; kaj Li aranĝis Sian interligon eterne. Pro tio, la faroj de Liaj manoj estas faritaj en fideleco kaj pieco kaj ili staras eterne.
Ĉu vi ankau pensis pri la grandeco de Dio en via vivo? Ĉu vi pensis pri ĉio kion Li jam faris por vi ĉi-jare? Ĉu Li ne montris Sian grandecon en via vivo? Ĉu vi listigas tion, kion Li jam faris, kaj ankorau faras, en via vivo? Dio ja estas granda kaj grandaj estas Liaj faroj! Kiel la psalmisto, ni devas ankau agnoski Lian grandecon en niaj vivoj adorante Lin pro Tiu kiu Li estas kaj dankante Lin pro tio kion Li faras por ni.
|
|
Afiŝita de afolabayo je 13 novembro, 2016 - 00:22.
Estimataj,
NUN DION DANKU NI
“Kaj nun, ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon” (1 Kronikoj 29:13).
“Danko estu al Dio pro Lia neesprimebla donaco” (2 Korintanoj 9:15).
Tipa joruba baptisto ne povas facile forgesi la himnon, “A F’Ope F’Olorun.” La himno estas unu el la plej popularaj himnoj ĉe la jorubaj baptistoj precipe dum la ceremonio de nomado de nova infaneto. Oni kantas ĝin por danki Dion pro la nove naskita infaneto. Tamen, la himno – originale verkita en la germana de Martin Rinkart (1586–1649) titolita “Nun danket alle Gott” kaj tradukita en la anglan de Catherine Winkworth (1827–1878) antau ol oni tradukis ĝin en joruban [Montagu Christie BUTLER esperantigis ĝin] – estas pli ol himno de la ceremonio de nomado de nova infaneto. Ĝi estas himno kiu atestis pri la boneco de Dio precipe je la tempo de milito. La vortoj de la himno atestas pri ĉi tio.
Strofo Unua estas plena de dankoj al Dio “per mano, voĉo, koro.” La kialo estas ke Dio jam faris bonfavoron benante nin sen fino de nia frua infaneco ĝis nun. Je la Strofo Dua, la verkinto de la himno preĝis ke ĉi tiu abundo-hava Dio apudestu tra niaj vivoj gardante nin per Sia ama forta mano, kaj savante nin el ĉiuj malbonoj en ĉi tiu mondo. Dume, Strofo Tria daurigas laudegi Dion. Ĝi donas profundan ideon pri Dio kiel la unu sola eterna Dio kiu montras Sin kiel la Patron, la Filon, kaj la Sanktan Spiriton. Li estas Tiu kiun la tero kaj la ĉieloj daurigos adori ambau nun kaj eterne. Amen.
|
|
Afiŝita de afolabayo je 5 novembro, 2016 - 20:31.
Estimataj,
FORTIKIĜU PER VIRTECO (resendita)
Per [virteco] vi fortikiĝos; estu malproksima de premiteco, ĉar vi ne bezonas timi, kaj de teruro, ĉar ĝi ne alproksimiĝos al vi" (Jesaja 54:14).
Iam, mi estis kondukita uzi Jesaja-n 54:14-17 kiel la preĝojn de mia familio por homoj en mia reta servo. Mi poste dissendis kvar-partan serian predikon bazitan sur ĉi tiuj versikloj je miaj semajnaj predikoj. Mi estas kondukita resendi la unuan parton de la prediko ĉisemajne.
La bazo de la profetaĵo en ĉi tiuj versikloj kiuj estis turnitaj al preĝoj estas virteco. Dio promesis ke Li fortikigos Sian popolon per virteco. Multaj kleruloj pri la Sankta Biblio interpretas ĉi tiun profetaĵon al diversaj aroj da homoj. Kelkaj el ili aplikas ĝin al la Judoj kiuj revenis el la ekzilo. Kelkaj opinias ke ĝi estas aplikata al la judaj kristanoj, dum ili etendas la aplikon al ĉiu kristano de ĉiuj generacioj kaj nacioj. Kelkaj eĉ aplikas ĝin al la estonta Regno kiun Dio establos je la lastaj tagoj kaj la homoj en tiu regno. Kiu ajn la prava interpreto, la grava afero estas ke la homoj kiuj estis (au estos) fortikigitaj estis (au estos) fortikigitaj per virteco.
Esti virta, esti senkulpa, more honesta, kaj havi pravan rilaton kun Dio. Iu sinonimo de la vorto "virteco" estas justeco: esti justa, senpartia kaj honesta. Tiu volas ke premiteco kaj teruro ne alproksimiĝu al li kiu estas virta. Li devas permesi al Dio reale fortikigi lin en ago de virteco kaj li devas resti en ĝi.
Permesu al Dio fortikigi vin per virteco alproksimiĝante al Li je preĝado kaj meditado de Liaj vortoj. Estu justa al homoj ĉe vi. Havu pravan rilaton kun via Dio. "Virto altigas popolon; sed peko pereigas gentojn" (Sentencoj 14:34).
|
|
Afiŝita de afolabayo je 29 oktobro, 2016 - 20:53.
Estimataj,
ANTAU OL ĜI ANKAU ESTAS LEGALIZITA...
"Kaj kun nenia bruto kuŝu, malpuriĝante per ĝi; kaj virino ne stariĝu antau bruto, por kuniĝi: tio estas fiaĵo"(Levidoj 18:23).
Antau ol mi dormas ĉiunokte, mi rutine kontrolas miajn Facebook paĝojn, BlackBerry Messenger kaj WhatsApp Messenger grupojn por vidi ĉu estas iu grava urĝa mesaĝo por atenti. Antau nelonge mi kontrolis unu el miaj WhatsApp grupoj, mi vidis iun videon klipon dissenditan de edziĝinta virino. Mi estis, kaj ankorau estas, miregigita vidinte la enhavon de la klipo: viro havanta sekson kun HUNDO! Mi neniam vidis tian strangan scenon antaue. Mi tuj forigis la sendinton el la grupo kaj pardonpetis al aliaj membroj de la grupo. Tamen, multaj demandoj venis en mian menson. Kiel la sinjorino akiris la videon klipon? Kial ŝi sendis ĝin al ia grupo ne paroli pri kristana grupo kiu estas intencita por inspiraj mesaĝoj? Kiel “solula” patrino (ŝia edzo vivas en alia urbo), ĉu eble ŝi praktikas similajn aferojn? Kiel volus prava-pensanta homo havi sekson kun besto? Ĉu tio estas parto de la libera mondo? Ĉu homoj de privata menso ne legalizos tiun agon iam kiel ĝi iĝas pli populara kaj akceptebla je la socio? Ĉu tio ne estis kiel sodomio je ĝia ĉia speco laugrade iĝis populara kaj estis legalizita en multaj landoj de la mondo? Ĉu al tio la mondo turniĝas? (La sinjorino poste telefonis min pardonpeti asertante ke ŝi ne intencis dissendi la videon klipon en la grupo, sed prefere volis sendi ĝin reen al la persono kiu komence sendis ĝin al ŝi por averti la personon. Tamen, la detruo jam estis farita: pli ol 200 homoj en la grupo jam vidis la malbonajn videon klipon.)
|
|
Afiŝita de afolabayo je 22 oktobro, 2016 - 20:37.
Estimataj, ESTAS DOLĈE FIDI AL JESUO! "Mia Dio, mia Dio, kial vi forlasis min, Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj? Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas; En la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon. Sed Vi estas sankta, Ho Vi, kiu loĝas inter la glorado de Izrael. Vin fidis niaj patroj; Ili fidis, kaj Vi ilin helpis. Al Vi ili kriadis kaj estis savataj; Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti" (Psalmo 22:1-5). La historio de Louisa M. R. Stead (1850-1917) tuŝis mian koron je la tago en kiu mi legis ĝin. Ŝi ripozis kun sia edzo kaj ilia kvar-jara-aĝa filino ĉe marbordo kiam ili audis la krion de senespera knabo. La knabo estis dronanta, la edzo de Louisa provis savi lin. Dum la procedo, tamen, la knabo tiris S-ron Stead sub la akvon, kaj ambau dronis dum Louisa kaj ŝia filino rigardis. Louisa Stead estis lasita kun nenia rimedo de helpo krom la Eternulo. Ŝi kaj ŝia filino spertis teruran malriĉon. Unu matenon, kiam ŝi havis nek monon nek manĝon por la tago, ŝi malfermis la antauan pordon kaj trovis ke iu lasis la manĝon kaj la monon sur la pordoŝtupo.
|
|
| |