Ensaluto

Blogo de Adebayo Afolaranmi

LA PASXTISTA PSALMO

Estimataj,

LA PAŜTISTA PSALMO

"La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos…" (Psalmo 23:1).

Ĉi tiu psalmo estas unu el la plej popularaj psalmoj. Multaj homoj jam lernis ĝin parkere ekde ilia infaneco. La signifo de la psalmo estas la fido al la Eternulo kiu estas kiel paŝtisto al la verkinto de la psalmo, David. David, estinte iama paŝtisto, sciis la rilaton de la paŝtisto al la ŝafoj. Li sciis kiel ŝafoj kutime fidas je la gvido, protekto kaj provizo de la paŝtisto. Li tial apilikis tiun rilaton kaj fidon al li kaj Dio.

Ĉar Dio estis lia paŝtisto, David diris ke li ne havos mankon. Ĉi tio ne signifas ke li havas ĉion kion li devus egoisme deziri, sed ĉion kion li bezonas. Ordinare, ŝafoj bezonas du fundamentajn aĵojn - "verdajn herbejojn" kie ili trovas bonan nutraĵon, kaj lokon kie ili povas oportune trinki akvon. Tial iu kiu tute fidas al Dio spertos kaj fizikan kaj spiritan nutradojn de Dio. Tia persono povas aludi al si la promeson en Filipianoj 4:19: "Kaj mia Dio satigos ĉian vian bezonon, laŭ Sia riĉo en gloro en Kristo Jesuo." Vidu ankau: Mateo 6:33.

Krom Dia nutrado, iu kiu fidas al Dio spertos Dian revigligon. Kiel la paŝtisto kondukas siajn ŝafojn al trankvilaj akvoj por ripozo kaj purigo, same, la Eternulo revigligos la animojn de ĉiuj kiuj fidas al Li. Tio signifas, ke Li provizos pardonon kaj pacon al ĉiuj kiuj sekvas Lin.

La Eternulo kondukos ciujn kiuj fidas al Li laŭ la vojo de vero. Li gvidos ilin en ĉiuj iliaj vojoj kaj certigos ke ili ne devojiriĝas. Eĉ, se ili erare faras tiele, Li, pro Sia renomo, revenigos ilin (vidu: Luko 15:3-7).

bildo de Adebayo Afolaranmi

KIAL VI MALBENUS?

Estimataj,

KIAL VI MALBENUS?

"Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu" (Romanoj 12:14).

"...ne repagantaj malbonon kontrau malbono, nek insulton kontrau insulto, sed kontraue benadantaj; ĉar al tio vi estas vokitaj, por ke vi heredu benon" (1 Petro 3:9).

Dum mi dissendis miajn kutimajn preĝajn dezirojn por la komenco de la monato per SMS malfrue je la mateno de la unua tago de ĉi tiu monato, mi ricevis telefonovokon de nekonatino kiu estis furioza je mi pro tio ke ŝi ricevis SMS de mi en sia portebla telefono. Malgrau mia prezento kaj klarigo, ŝi ne hezitis malbeni min ĉar ŝi ricevis preĝan deziron de nekonato. Eĉ miaj benoj por kontraui ŝiajn malbenojn ne cesigis ŝin de ŝia malbenado. Mi poste sendis alian SMS plene de benoj al ŝi, kvankam ŝi ne reagis al la dua SMS.

La okazo igis mi miri: kial oni malbenus alian personon? Estas kompreneble (kvankam, ne konsileble lau la Sankta Biblio) se oni malbenus iun au ion pro io malbona kiun la persono au io jam faris, au io bona kiun la persono au io ne faris. Tamen, malbeni pro io bona kiu venas de nekonata fonto estas neimageble por mi.

Multaj instruoj de la Sankta Biblio instruas kontrau malbenado, anstataue, ili instruas ke ni devas beni homojn, eĉ homojn kiuj faras malbonaĵojn al ni (Mateo 5:44; Luko 6:28; Romanoj 12:14, 19-21; 1 Tesalonikanoj 5:15; 1 Petro 3:9). Jesuo Kristo kaj aliaj fruaj kristanoj montris ĉi tion (vidu: Luko 23:34; Agoj 7:60; 1 Korintanoj 4:12-13; 1 Petro 2:21-23).

bildo de Adebayo Afolaranmi

KION VI UNUE CELAS?

Estimataj,

KION VI UNUE CELAS?

"Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cio tio estos aldonita al vi" (Mateo 6:33).

Ĉu vi povas imagi iun kiu volas aĉeti ion en la vendejo kies ĉefa intereso estas la aldonaĵo kiun la vendanto donus al li pro lia negoco? Au ĉu vi povas imagi iun kiu interesiĝas plie pri la nesignifa aldonaĵo de donaĵo prefere ol la aktuala donaĵo? Ĉi tio estas tio kiun multaj homoj faras en sia traktado kun Dio. Ili prefere volas ke Dio faru ion ajn alian por ili dum ili forlasas la ĉefan aferon. Multaj homoj estas pretaj pasigi multe da tempo petante Dion por materialaj kaj financaj benoj dum ili forlasas la plej gravajn spiritajn benojn kiujn Li estas preta doni al tiuj kiuj petas por ili. Multaj faras ĉion ajn por akiri tion kion ili volas de Dio dum ili rifuzas fari tion kion Dio volas de ili.

La supra biblia verso sumigas ĝin: "Sed celu unue [la regnon de Dio] kaj Lian justecon, kaj cio tio estos aldonita al vi" (Mateo 6:33). Ni devas unue celi la regnon de Dio. Iu komentanto de la Sankta Biblio diras jene, "Unue celu esti justa, kaj estu interesita pri Lia favoro, kaj oni aldonas al vi ĉiu la necesaĵon. Li regas super ĉio, kaj Li povas doni al vi tion kion vi bezonas. Li DONOS al vi tion kion LI opinias la plej por vi." Kiam ni unue celas Dion kaj vivas lau Liaj ordonoj, Li donos al ni eĉ la mondaĵojn por kiuj ni ne petas.

Reĝo Salomono estas bona ekzemplo ĉi tie. Dio demandis lin peti por ion ajn de Li. Anstatau peto por mondaĵoj por sia egoisma gajno, li petis por la saĝo de Dio, kaj Dio ne nur donis al li neegalan saĝon, Li eĉ donis al li tiujn mondaĵojn por kiuj li ne petis (Vidu: 1 Reĝoj 3:1-15).

bildo de Adebayo Afolaranmi

PRETER VIA ATENDO

Estimataj,

PRETER VIA ATENDO

"Kaj Izrael diris al Jozef: Vidi vian vizaĝon mi ne esperis, kaj jen Dio vidigis al mi eĉ vian idaron" (Genezo 48:11).

Ĉu vi iam perdis ion pri kio vi pensis ke vi povas neniam reakiri sed je la fino vi trovis ĝin kaj eĉ havis plie ol tiu afero? Ĉu vi iam perdis esperon je iu situacio kaj la Eternulo faris ion kio estis preter via atendo?

Jakob (poste konata kiel Izrael) travivis ion kiel tio je pli granda maniero. Vendinte Jozefon en sklavecon, la infanoj de Jakob mensogis al li ke sovaĝa besto formanĝis Jozefon (vidu: Genezo 37:27-33). Jakob kredis ilin kaj funebris pri sia filo multe da tagoj. Lau li, Jozef jam mortis. Tamen, Dio konservis Jozefon kaj farigis lin reganto je fremda lando. Jakob poste havis la oportunon ne nur vidi la "mortintan" Jozefon, sed ankau la idaron de Jozef. Vi povus imagi la ampleskon de la ĝojo de Jakob pro tio ke li vidis preter sia atendo pri Jozef pri kiu li pensis ke li jam mortis.

Ĥana estis seninfana kaj kauze de tio, "ŝia konkurantino afliktis ŝin kaj tre incitis ŝin" (1 Samuel 1:6). Ŝi iris al Dio kaj petis de Li nur unu filon (versiklo 11), sed Dio faris preter ŝia atendo – "ŝi gravediĝis kaj naskis tri filojn kaj du filinojn" (1 Samuel 2:21). Tio estis post kiam Dio donis al ŝi filon kiu poste fariĝis eminentulo en la historio de la lando Izraela.

Kiam Dio diris al Salomono peti ion kion li volus ke Li faru por li, Salomono petis "koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono" (1 Reĝoj 3:9). Tamen, Dio faris preter lia atendo donante al li plie ol tio kion li petis (1 Reĝoj 3:11-13).

bildo de Adebayo Afolaranmi

ESPERO NE ESTAS PERDITA!

Estimataj,

ESPERO NE ESTAS PERDITA!

"Kaj kiel la ĉefpastroj kaj niaj regantoj transdonis lin por kondamno al morto, kaj lin krucumis. Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu elaĉetos Izraelon.... Ankau mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo, kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankau vidis vizion de anĝeloj, kiuj diris, ke li vivas" (Luko 24:20-23).

Kiam Christiano Ronaldo, la inspira kapitano de nacia futbalteamo de Portugalio estis prenita el la ludkampo en brankardo pro lezo post malpli ol dudek kvin minutoj da ludo dum la fina matĉo de la ĵus konkludita UEFA EURO 2016, persone, mi perdis esperon en Portugalio gajni la konkurson. Ŝajnis ke la sola espero de la teamo malaperis. Christiano Ronaldo ploris kiel li estis prenita el la stadiono. Sendube, li estis afliktita ke lia espero gajni la turniron kun siaj samteamanoj por sia lando estis malklara. Tamen, aliaj membroj de la teamo daurigis la matĉon kun determino kaj fortikeco. Laminta Ronaldo mem revenis al la apudtonalto kaj fariĝis improvizita helpanta trejnisto direktante kaj motivante siajn samteamanojn. La portugala teamo devigis la hejman teamon al kromtempo de ludo. Al la fino de la matĉo, anstatauanta ludanto trafis la nuran golon de la fina matĉo, kaj hodiau Portugalio estas la Europa Ĉampiono. Efektive, espero ne estas perdita!

Mi forte estis inspirita per la fortikeco de la portugala teamo kaj la determino de Ronaldo ke espero ne estis perdita. Mi estis, kaj estas ankorau, instigita ke negrave la kontrauaĵo en mia vivo, espero ne estas perdita.

La disĉiploj de Jesuo Kristo ne estis kiel tiuj Portugalaj samteamanoj! Ilia heroo - Jesuo Kristo - estis kaptita kaj krucumita. Ili perdis ĉiun esperon. Eĉ, kiam eliras la virinoj, por diri al ili, ke Jesuo Kristo estas levita, ili ankorau ne povis kredi. Jesuo Kristo devis admoni ilin kaj klarigi la Skribojn al ili.

bildo de Adebayo Afolaranmi


PLI MALBONA KOMENCO, PLI BONA FINO


Estimataj,


PLI MALBONA KOMENCO, PLI BONA FINO


"En sia mizero li ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj li tre humiliĝis antau la Dio de siaj patroj. Kiam li preĝis al Li kaj petegis Lin, Li auskultis lian peton kaj revenigis en Jerusalemon al lia regno. Kaj Manase eksciis, ke la Eternulo estas la vera Dio" (2 Kronikoj 33: 12-13).
 

Li estis tiel juna, ankorau tiel bonŝanca suprenirinte la tronon de siaj prapatroj. Lia patro estis pia viro, sed li elektis esti malpia. Li ebriiĝis per autoritato eĉ en sia juneco kaj li misregis siajn regatojn. Li estis tiel kruela ke li oferis siajn infanojn al falsaj dioj. Ŝtonkora reĝo kiu ne auskultis al riproĉo eĉ de la sankta Dio. Tamen,  li finis sian vivon farante bone.


La viro estis Manase, la viro kiu sekvis sian patron, Ĥizkijan, kiel reĝo de Judujo je la juna aĝo de dekdu kaj regis dum kvindekkvin jaroj. Ĉar li estis infano de pia homo, oni antauvidis ke li sekvos la paŝojn de sia patro. Tamen, li elektis sekvi la malbonajn ekzemplojn de la antauaj reĝoj de Izrael kaj Judujo. Li eĉ faris malbone pli ol ili.
El la kruelegaĵoj de lia rego estis jene: sekvante la abomenindaĵojn de nacioj aliaj; rekonstruado de la altaĵoj de adoro de falsaj dioj kiujn lia patro, Ĥizkija, antaue detruis; konstruado de la altaĵoj al la tuta armeo de la ĉielo; esplorado de estonteco; augurado; sorĉado; kaj plej malbone, li oferis siajn infanojn al falsaj dioj. Lau tradicio, li mortigis la profeton Jesaja. Kia kruelega reĝo! 


Ĉar li estis sub la dia regno de Eternulo, Dio sendis al li kaj lia regatoj multajn el Siaj profetoj avertante ilin, sed ili ne auskultis. Tial, Dio permesis alian kruelan reĝon, la reĝon de Asirio venki lin kaj preni lin en ekzilon. Reĝo kiu iam estis servata nun fariĝis sklavo kiu servis alian reĝon.

bildo de Adebayo Afolaranmi

SIN GARDI KONTRAU FIERECO!

Estimataj,

SIN GARDI KONTRAU FIERECO!

“Sed kiam li fariĝis potenca, lia koro fieriĝis tiel, ke li malboniĝis. Li krimis kontrau la Eternulo, lia Dio, kaj li eniris en la templon de la Eternulo, por incensi sur la altaro de incensado. Kaj eniris post li la pastro Azarja, kaj kun li okdek pastroj de la Eternulo, kuraĝuloj; kaj ili stariĝis kontrau la reĝo Uzija, kaj diris al li: Ne vi, Uzija, devas incensi al la Eternulo, sed incensi devas la pastroj, idoj de Aaron, sanktigitaj; eliru el la sanktejo, ĉar vi faris krimon, kaj tio ne estos por vi honora antau Dio, la Eternulo”(2 Kroniko 26:16-18).

Reĝo Uzija de Judujo estis unu el la elstaraj reĝoj de Judujo kiuj komencis bone kiel iu kiu turnadis sin al la Eternulo je sia junaj jaroj kiel reĝo. Pro ĉi tio, Dio donis al li suceson kaj li fariĝis potenca kaj fama (2 Kroniko 26:3-15). Tamen, kiel li fariĝis potenca, li fariĝis fiera eĉ al Dio kiu helpis al li. Li ekfaris aferojn kiujn li ne devis fari, incensadon de incenso sur la altaro de incensado. La ago estis la ekskluziva devo de la pastroj kiuj estas sankigitaj por incensi. La kuraĝaj pastroj de la Eternulo alfrontis lin sed lia fiereco igis lin esti ŝtonkora je siaj netaugaj agoj. Dum li debatis kun la pastroj, la Eternulo frapis lin kaj li tuj fariĝis leprulo. Li restis tiele ĝis la tago de sia morto, kaj tial, oni ne permesis al li fari sian respondecon kiel reĝo, kaj li ne povis rilati kun ordinaraj homoj en la socio. Eĉ oni ne povis enterigi lin ĝuste kun la aliaj reĝoj de Judujo pro la malsano. Kia granda falo por granda reĝo!

bildo de Adebayo Afolaranmi

CXU GXI GLORAS DION?

Estimataj,

ĈU ĜI GLORAS DION?

"Ĉu do vi manĝas, au trinkas, au kion ajn vi faras, faru ĉion por la gloro de Dio" (1 Korintanoj 10:31).

Unu el la aferoj kiujn mi observis en la dauranta konkurso de UEFA EURO 2016 estas la maniero de la plimulto el la ludantoj modifi siajn hautojn per diversaj tipoj de tatuaĵo. Ŝajnas ke ili konkurencas kiu superas la aliajn kun la tendenco. La ago de ĉi penetrado de hauto fariĝis komuna en la okcidenta mondo kaj ĝi fariĝas pli akceptata inter junaj plenkreskuloj kaj eĉ mezaĝaj homoj, virinoj inkluzivite. Tamen, ĉu tio ĉi faras la agon justa? Kio estas bela au bona en malbeligado de la bildo de Dio kiun Li kreis la homon esti? Ĉu la fakto ke multaj homoj akceptas ĝin kaj ĝi fariĝas io moda faras ĝin justa?

Estis multaj argumentoj por kaj kontrau tatuaĵo, kiu estas formo de modifo de korpo farita per enmetado de permanenta (kaj kelkfoje, portempa) inko en la hauto por ŝanĝi la koloron de la hauto. Kelkaj homoj, eĉ kristanaj ekleziestroj, vidas nenion malbonan en tiu ago, multaj kristanoj malŝatas ĝin. Mi ne volas aliĝi al la argumentoj por au kontrau tatuaĵo, ĉar mi scias ke homoj estas pretaj por pravigi au kondamni ĝin per kelkaj versoj de la Sankta Biblio subteni siajn poziciojn.

Tamen, kial mi modifas mian hauton per ĉiaj bildoj kaj surskriboj? Ĉu tia modifo au penetrado de korpo gloros Dion en mi? Kian efikon ĝi faras sur aliaj homoj? Ĉu mi blinde aliĝas al aliaj fari ĝin, kaj au alian polemikan aferojn, ĉar ili fariĝis tiel popularaj? Kial mi fariĝis falilon por aliaj personoj pro miaj agoj?

La plej grava afero en io, kio ni estas farantaj au apogantaj estas demandi ĉu tia afero gloros Dion. Negrave kiom bone au populara io povas esti, se ĝi ne glorus Dion, do ni devus havi rekonsideradon pri ĝi.

bildo de Adebayo Afolaranmi

"MIA PACXJO NE FORLASOS MIN!"

Estimataj,

Honore al niaj patroj dum ni celebras la Tagon de la Patroj ĉijare, mi resendu ĉi tiun mesaĝon kiun mi unue dissendis en 2005:

"MIA PAĈJO NE FORLASOS MIN!"

"Kaj la Eternulo, kiu mem iros antau vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuraĝon" (Readnomo 31:8).

"...ĉar [Dio] mem diris: Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin" (Hebreoj 13:5).

Mia dujara filino la alian tagon diris iun deklaron kiu estas instigo por mi. Ni matenmanĝis tiun dimanĉmatenon preparante nin por diservo. Dum mia edzino eltrovis ke nia filino estas malrapida manĝante sian manĝaĵon, ŝi ŝerce diris ke ni forlasos ŝin hejme se ŝi ne manĝus rapide. Ŝi ĵus diris memfide kaj emfaze, "Mia paĉjo ne forlasos min!"

Ni priridis la aferon, sed, ŝia fido al mi estis pensiga afero por mi tra la tago. Ĉu mi havas tian fidon al mia ĉiela Patro? Ĉu mi povas diri kun certo ke Li ne forlasos min eĉ dum ŝajnas ke ĉiu kaj ĉio estas kontrau mi?

La psalmisto en Psalmo 77 alfrontis malfacilan situacion kiu igis lin pensi ke Dio jam forlasis lin. Li demandis ses demandojn por aserti la ĉeeston de Dio kun li (versoj 7-9). Li konkludis je sia penso, "Tio estas mia aflikto, Ke aliiĝis la dekstra mano de la Plejaltulo. Mi rememoros la farojn de la Eternulo; Jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn. Mi meditos pri ĉiuj Viaj faroj, Kaj pri Viaj agoj mi parolos. Ho Dio, en sankteco estas Via vojo; Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio? Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn; Vi montris Vian forton inter la popoloj" (Psalmo 77:10-14). La psalmisto sciis ke la Eternulo estas tie por li ĉiam kaj ke li ĵus devas memori la bonecon de Dio kaj fidi al Li. Ne mirinde, li diris aliloke, "Ĉar la Eternulo ne forpuŝos Sian popolon, Kaj Sian heredon Li ne forlasos" (Psalmo 94:14).

bildo de Adebayo Afolaranmi

KRISTO LA REGXO ETERNA



Estimataj,



KRISTO LA REĜO ETERNA



"Kaj vi, ho Bet-Leĥem Efrata, kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva" (Miĥa 5:2).



"...nia Sinjoro Jesuo Kristo... sola Potenculo, la Reĝo de reĝoj kaj Sinjoro de sinjoroj..." (1 Timoteo 6:14-15).



La vorto "Kristo" estas translitero el la Greka vorto "Christos" kiu signifas la sanktoleito. Ĝia Aramaika formo estas "meshicha" el kiu oni akiras la vorton "Mesio." Ĝi specifas Jesuon kiel la plenumanton de la mesiaj esperoj de la Malnova Testamento kaj de la Juda popolo. Reĝo estas tiu kiu regas urbon, provincon, landon, ktp. Li posedas la autoritaton regi au estri, kaj autoritaton super la homoj en tiu urbo, provinco, lando, ktp. La vorto "eterna" signifas io/iu kiu havas neniun komencon kaj neniun finon.



bildo de Adebayo Afolaranmi
Abonrilata enhavo


povigita de