Ensaluto

Blogo de Adebayo Afolaranmi

ESTAS DOLCXE FIDI AL JESUO!

Estimataj,
ESTAS DOLĈE FIDI AL JESUO!
"Mia Dio, mia Dio, kial vi forlasis min, Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj? Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas; En la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon. Sed Vi estas sankta, Ho Vi, kiu loĝas inter la glorado de Izrael. Vin fidis niaj patroj; Ili fidis, kaj Vi ilin helpis. Al Vi ili kriadis kaj estis savataj; Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti" (Psalmo 22:1-5).
La historio de Louisa M. R. Stead (1850-1917) tuŝis mian koron je la tago en kiu mi legis ĝin. Ŝi ripozis kun sia edzo kaj ilia kvar-jara-aĝa filino ĉe marbordo kiam ili audis la krion de senespera knabo. La knabo estis dronanta, la edzo de Louisa provis savi lin. Dum la procedo, tamen, la knabo tiris S-ron Stead sub la akvon, kaj ambau dronis dum Louisa kaj ŝia filino rigardis. Louisa Stead estis lasita kun nenia rimedo de helpo krom la Eternulo. Ŝi kaj ŝia filino spertis teruran malriĉon. Unu matenon, kiam ŝi havis nek monon nek manĝon por la tago, ŝi malfermis la antauan pordon kaj trovis ke iu lasis la manĝon kaj la monon sur la pordoŝtupo.

bildo de Adebayo Afolaranmi

KIAM SXAJNAS KE ESTAS NENIA ESPERO

Estimataj,
KIAM ŜAJNAS KE ESTAS NENIA ESPERO
"Dum li ankorau parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante: Via filino mortis; kial vi ankorau ĝenas la instruiston? Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro: Ne timu, nur kredu" (Mark 5:35-36).
La filino de iu sinagogestro estis mortinta. La viro venis al Jesuo Kristo kaj petis ke Li venu kaj resanigu ŝin. Jesuo respondis tuj al la ĉagrenita alvoko kaj sekvis la viron hejmen. Tamen, estis interrompo survoje: alia virino akiris resanigon de Jesuo Kristo per nura tuŝo de Lia mantelo. Dum Jesuo ŝajne montris la miraklon al homoj kiuj sekvis Lin, kelkaj viroj venis el la domo de la sinagogestro kaj diris al li la malbonan novaĵon: lia filino jam mortis, kaj estis nenia bezono de ĝeno de Jesuo por veni kaj resanigi ŝin. Lau tiuj viroj, estis nenia espero por la filino kaj ŝia patro. Tamen, Jesuo kuraĝigis la sinagogestron, kaj iris kun li al lia domo por fari la neatenditaĵon: relevigante la filinon el la mortintoj!

Kelkfoje, multaj homoj trovis sin je similaj situacioj. Ili eble jam preĝis al Dio por precipa afero. Ŝajnis ke Li jam estis respondanta iliajn preĝojn, kaj ve, la neatendito okazis. Ŝajnis ke ne plu estis espero. Efektive, tiaj homoj eble jam perdis esperon je la situacio. Tia situacio eble kondukis tiajn homojn esti koleraj kun Dio au eĉ nei Lian ekzistecon. Kial Li permesus la situacion igi senespera? Kial Li ne povus agi rapide kaj montri Sian potencon por savi la situacion?

bildo de Adebayo Afolaranmi

OFERITAJXOJ AL IDOLOJ

Estimataj,

OFERITAĴOJ AL IDOLOJ

"Rilate do la manĝadon de la idoloferitaĵoj, ni scias, ke idolo estas neniaĵo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu" (1 Korintanoj 8:4).

La antikva urbo de Korinto estis kosmopolita urbo. Ĉi tio igis la junan eklezion en la urbo havi multajn socio-kulturajn problemojn. Paulo devis skribi multajn epistolojn al la anoj de tiu eklezio por pritrakti kelkajn el la problemoj kiuj staris fronte al la eklezio. Unu el tiaj problemoj pritraktitaj de Paulo en 1 Korintanoj 8 temis pri oferitaĵoj al idoloj. Ĉi tiuj estis ĝenerale viando oferita kiel oferitaĵo, kaj poste au alprenita por vendo en la vendejo, au surtabligita je la festoj okazigitaj honore al idoloj, ĉe iliaj temploj, au la domoj de iliaj sekvantoj. Kelkaj el la Korintanaj Kristanoj opiniis ke ne gravas manĝi tian viandon precipe tiun venditan en vendejo; aliaj opinis ke gravas kaj ke ĝi povas fariĝi faligilo al junaj Kristanoj. Plej prikoncernita estis la viando oferita al idoloj uzita por gastigi homojn. Ĉu Kristanoj partoprenu en tia gastigo?

Nu, lau Paulo, eĉ la idoloj estas neniaĵoj komparitaj al Dio, la Kreinto de la universo. La idoloj estas nur dioj. Tial, manĝado de oferitaĵoj al idoloj ne gravas. Tamen, pro konscienco, precipe tiu de la junaj kaj malfortaj Kristanoj, oni eble detenu sin de manĝado de tiaj oferitaĵoj al idoloj.

Kiuj estas aĵoj ŝajne oferitaj al idoloj ĉe vi? Ĉi tiuj eble ne necese estas viando au manĝaĵo uzita en sanktejo, sed ĉiutagaj agadoj kiuj estas pridiskuteblaj kaj kiuj eble igas junajn kaj malfortajn kristanojn faleti. Kiu estas via opinio pri tiaj aĵoj?

bildo de Adebayo Afolaranmi

ILI ESTAS ANKORAU RILATAJ!

Estimataj,

ILI ESTAS ANKORAU RILATAJ!

"La vorto de Kristo loĝu en vi riĉe, en ĉia saĝeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio" (Koloseanoj 3:16).

Unu el la aspektoj de mia reta servo estas tio kion mi nomas angle “Ministering through Daily Hymns” [esperante: "servante tra Ĉiutagaj Himnoj"] kie tra diversaj sociaj komunikiloj mi ĉiutage dissendas la kantotekston de himno kiu respondas kun la verskilo de la Sankta Biblio kaj inspira citaĵo kiun mi sendis pli frue en la tago. Kelkfoje, kiel gvidata de la Sankta Spirito, mi ĉerpas iujn partojn de tiaj tekstoj kaj faras el ili preĝajn dezirojn kiujn mi periode dissendas ankau tra diversaj sociaj komunikiloj kaj tekstaj mesaĝoj. El sperto, homoj malofte reagas al la kantotekstoj de ĉiutagaj himnoj, sed plejparte ili reagas al la preĝaj deziroj ĉerpitaj el la kantotekstoj kaj atestas kiel tiaj preĝaj deziroj estas taugaj al siaj situacioj. Mi ĉiam demandas: Ĉu ĝi signifas ke la kantotekstoj ne estas inspiraj kaj ĝustatempaj? Ĉu ili ne estas plu rilataj?

bildo de Adebayo Afolaranmi

CXU VI ESTAS STRUTO?

Estimataj,

ĈU VI ESTAS STRUTO?

"La flugilo de struto leviĝas gaje, simile al la flugilo de cikonio kaj de akcipitro; Ĉar ĝi lasas sur la tero siajn ovojn Kaj varmigas ilin en la sablo; Ĝi forgesas, ke piedo povas ilin dispremi Kaj sovaĝa besto povas ilin disbati" (Ijob 39:13-15).

La Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento difinas strutojn kiel "...grandaj, primitivaj birdoj senkarinaj, kun longaj kolo kaj kruroj, kun nur du piedfingroj sur ĉiu piedo, nekapablaj flugi, sed tre rapidkuraj, vivantaj en dezertoj kaj sur stepoj en Afriko." Tamen, ĝi estas la plej malsaĝa el ĉiuj birdoj. La Sankta Biblio atestas ĉi tion priskribante kelkajn el ĝiaj trajtoj (Job 39:13-18).

Multaj homoj estas kiel la birdo. Ili opinias sin saĝaj. Neniu alia persono estas tiel saĝa kiel ili. Ili apenau cedas la korektojn de aliaj. Multakaze, ili malsaĝe difektas sin kaj aliaj ĉe ili per iliaj ŝajne "saĝecaj" agoj. Tiaj homoj eble posedas la forton, rimedojn kaj la influon agi, sed mankas al ili la saĝeco agi sukcese. Estus pli bone se tiaj homoj jungus sian grandecon kun la saĝeco de aliaj por farigi deziritajn rezultojn. Salomono konfirmis ĉi tion: "Pli bona estas saĝo ol forto, tamen la saĝo de malriĉulo estas malrespektata, kaj liaj vortoj ne estas auskultitaj, estas pli bonaj ol la kriado de reganto inter malsaĝuloj. Pli bona estas saĝo, ol militaj instrumentoj; kaj unu pekulo pereigas multe da bono" (Predikanto 9:16-18).

La supre citita vortaro poste aplikas sian difinon figurasence al persono "rifuzanta konstati la realaĵon malfavoran." Tiaj homoj apenau konstatas realaĵon eĉ se ĝi estas favora pri iliaj situacioj. Oni ne surpriziĝu ke estas kelkaj homoj kiuj scias ke Jesuo Kristo estas la UNUNURA vojo al savo (Johano 1:11-13; 14:6-7; Agoj 4:12) sed rifuzas akcepti Lin.

bildo de Adebayo Afolaranmi

LA PASXTISTA PSALMO

Estimataj,

LA PAŜTISTA PSALMO

"La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos…" (Psalmo 23:1).

Ĉi tiu psalmo estas unu el la plej popularaj psalmoj. Multaj homoj jam lernis ĝin parkere ekde ilia infaneco. La signifo de la psalmo estas la fido al la Eternulo kiu estas kiel paŝtisto al la verkinto de la psalmo, David. David, estinte iama paŝtisto, sciis la rilaton de la paŝtisto al la ŝafoj. Li sciis kiel ŝafoj kutime fidas je la gvido, protekto kaj provizo de la paŝtisto. Li tial apilikis tiun rilaton kaj fidon al li kaj Dio.

Ĉar Dio estis lia paŝtisto, David diris ke li ne havos mankon. Ĉi tio ne signifas ke li havas ĉion kion li devus egoisme deziri, sed ĉion kion li bezonas. Ordinare, ŝafoj bezonas du fundamentajn aĵojn - "verdajn herbejojn" kie ili trovas bonan nutraĵon, kaj lokon kie ili povas oportune trinki akvon. Tial iu kiu tute fidas al Dio spertos kaj fizikan kaj spiritan nutradojn de Dio. Tia persono povas aludi al si la promeson en Filipianoj 4:19: "Kaj mia Dio satigos ĉian vian bezonon, laŭ Sia riĉo en gloro en Kristo Jesuo." Vidu ankau: Mateo 6:33.

Krom Dia nutrado, iu kiu fidas al Dio spertos Dian revigligon. Kiel la paŝtisto kondukas siajn ŝafojn al trankvilaj akvoj por ripozo kaj purigo, same, la Eternulo revigligos la animojn de ĉiuj kiuj fidas al Li. Tio signifas, ke Li provizos pardonon kaj pacon al ĉiuj kiuj sekvas Lin.

La Eternulo kondukos ciujn kiuj fidas al Li laŭ la vojo de vero. Li gvidos ilin en ĉiuj iliaj vojoj kaj certigos ke ili ne devojiriĝas. Eĉ, se ili erare faras tiele, Li, pro Sia renomo, revenigos ilin (vidu: Luko 15:3-7).

bildo de Adebayo Afolaranmi

KIAL VI MALBENUS?

Estimataj,

KIAL VI MALBENUS?

"Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu" (Romanoj 12:14).

"...ne repagantaj malbonon kontrau malbono, nek insulton kontrau insulto, sed kontraue benadantaj; ĉar al tio vi estas vokitaj, por ke vi heredu benon" (1 Petro 3:9).

Dum mi dissendis miajn kutimajn preĝajn dezirojn por la komenco de la monato per SMS malfrue je la mateno de la unua tago de ĉi tiu monato, mi ricevis telefonovokon de nekonatino kiu estis furioza je mi pro tio ke ŝi ricevis SMS de mi en sia portebla telefono. Malgrau mia prezento kaj klarigo, ŝi ne hezitis malbeni min ĉar ŝi ricevis preĝan deziron de nekonato. Eĉ miaj benoj por kontraui ŝiajn malbenojn ne cesigis ŝin de ŝia malbenado. Mi poste sendis alian SMS plene de benoj al ŝi, kvankam ŝi ne reagis al la dua SMS.

La okazo igis mi miri: kial oni malbenus alian personon? Estas kompreneble (kvankam, ne konsileble lau la Sankta Biblio) se oni malbenus iun au ion pro io malbona kiun la persono au io jam faris, au io bona kiun la persono au io ne faris. Tamen, malbeni pro io bona kiu venas de nekonata fonto estas neimageble por mi.

Multaj instruoj de la Sankta Biblio instruas kontrau malbenado, anstataue, ili instruas ke ni devas beni homojn, eĉ homojn kiuj faras malbonaĵojn al ni (Mateo 5:44; Luko 6:28; Romanoj 12:14, 19-21; 1 Tesalonikanoj 5:15; 1 Petro 3:9). Jesuo Kristo kaj aliaj fruaj kristanoj montris ĉi tion (vidu: Luko 23:34; Agoj 7:60; 1 Korintanoj 4:12-13; 1 Petro 2:21-23).

bildo de Adebayo Afolaranmi

KION VI UNUE CELAS?

Estimataj,

KION VI UNUE CELAS?

"Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cio tio estos aldonita al vi" (Mateo 6:33).

Ĉu vi povas imagi iun kiu volas aĉeti ion en la vendejo kies ĉefa intereso estas la aldonaĵo kiun la vendanto donus al li pro lia negoco? Au ĉu vi povas imagi iun kiu interesiĝas plie pri la nesignifa aldonaĵo de donaĵo prefere ol la aktuala donaĵo? Ĉi tio estas tio kiun multaj homoj faras en sia traktado kun Dio. Ili prefere volas ke Dio faru ion ajn alian por ili dum ili forlasas la ĉefan aferon. Multaj homoj estas pretaj pasigi multe da tempo petante Dion por materialaj kaj financaj benoj dum ili forlasas la plej gravajn spiritajn benojn kiujn Li estas preta doni al tiuj kiuj petas por ili. Multaj faras ĉion ajn por akiri tion kion ili volas de Dio dum ili rifuzas fari tion kion Dio volas de ili.

La supra biblia verso sumigas ĝin: "Sed celu unue [la regnon de Dio] kaj Lian justecon, kaj cio tio estos aldonita al vi" (Mateo 6:33). Ni devas unue celi la regnon de Dio. Iu komentanto de la Sankta Biblio diras jene, "Unue celu esti justa, kaj estu interesita pri Lia favoro, kaj oni aldonas al vi ĉiu la necesaĵon. Li regas super ĉio, kaj Li povas doni al vi tion kion vi bezonas. Li DONOS al vi tion kion LI opinias la plej por vi." Kiam ni unue celas Dion kaj vivas lau Liaj ordonoj, Li donos al ni eĉ la mondaĵojn por kiuj ni ne petas.

Reĝo Salomono estas bona ekzemplo ĉi tie. Dio demandis lin peti por ion ajn de Li. Anstatau peto por mondaĵoj por sia egoisma gajno, li petis por la saĝo de Dio, kaj Dio ne nur donis al li neegalan saĝon, Li eĉ donis al li tiujn mondaĵojn por kiuj li ne petis (Vidu: 1 Reĝoj 3:1-15).

bildo de Adebayo Afolaranmi

PRETER VIA ATENDO

Estimataj,

PRETER VIA ATENDO

"Kaj Izrael diris al Jozef: Vidi vian vizaĝon mi ne esperis, kaj jen Dio vidigis al mi eĉ vian idaron" (Genezo 48:11).

Ĉu vi iam perdis ion pri kio vi pensis ke vi povas neniam reakiri sed je la fino vi trovis ĝin kaj eĉ havis plie ol tiu afero? Ĉu vi iam perdis esperon je iu situacio kaj la Eternulo faris ion kio estis preter via atendo?

Jakob (poste konata kiel Izrael) travivis ion kiel tio je pli granda maniero. Vendinte Jozefon en sklavecon, la infanoj de Jakob mensogis al li ke sovaĝa besto formanĝis Jozefon (vidu: Genezo 37:27-33). Jakob kredis ilin kaj funebris pri sia filo multe da tagoj. Lau li, Jozef jam mortis. Tamen, Dio konservis Jozefon kaj farigis lin reganto je fremda lando. Jakob poste havis la oportunon ne nur vidi la "mortintan" Jozefon, sed ankau la idaron de Jozef. Vi povus imagi la ampleskon de la ĝojo de Jakob pro tio ke li vidis preter sia atendo pri Jozef pri kiu li pensis ke li jam mortis.

Ĥana estis seninfana kaj kauze de tio, "ŝia konkurantino afliktis ŝin kaj tre incitis ŝin" (1 Samuel 1:6). Ŝi iris al Dio kaj petis de Li nur unu filon (versiklo 11), sed Dio faris preter ŝia atendo – "ŝi gravediĝis kaj naskis tri filojn kaj du filinojn" (1 Samuel 2:21). Tio estis post kiam Dio donis al ŝi filon kiu poste fariĝis eminentulo en la historio de la lando Izraela.

Kiam Dio diris al Salomono peti ion kion li volus ke Li faru por li, Salomono petis "koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono" (1 Reĝoj 3:9). Tamen, Dio faris preter lia atendo donante al li plie ol tio kion li petis (1 Reĝoj 3:11-13).

bildo de Adebayo Afolaranmi

ESPERO NE ESTAS PERDITA!

Estimataj,

ESPERO NE ESTAS PERDITA!

"Kaj kiel la ĉefpastroj kaj niaj regantoj transdonis lin por kondamno al morto, kaj lin krucumis. Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu elaĉetos Izraelon.... Ankau mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo, kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankau vidis vizion de anĝeloj, kiuj diris, ke li vivas" (Luko 24:20-23).

Kiam Christiano Ronaldo, la inspira kapitano de nacia futbalteamo de Portugalio estis prenita el la ludkampo en brankardo pro lezo post malpli ol dudek kvin minutoj da ludo dum la fina matĉo de la ĵus konkludita UEFA EURO 2016, persone, mi perdis esperon en Portugalio gajni la konkurson. Ŝajnis ke la sola espero de la teamo malaperis. Christiano Ronaldo ploris kiel li estis prenita el la stadiono. Sendube, li estis afliktita ke lia espero gajni la turniron kun siaj samteamanoj por sia lando estis malklara. Tamen, aliaj membroj de la teamo daurigis la matĉon kun determino kaj fortikeco. Laminta Ronaldo mem revenis al la apudtonalto kaj fariĝis improvizita helpanta trejnisto direktante kaj motivante siajn samteamanojn. La portugala teamo devigis la hejman teamon al kromtempo de ludo. Al la fino de la matĉo, anstatauanta ludanto trafis la nuran golon de la fina matĉo, kaj hodiau Portugalio estas la Europa Ĉampiono. Efektive, espero ne estas perdita!

Mi forte estis inspirita per la fortikeco de la portugala teamo kaj la determino de Ronaldo ke espero ne estis perdita. Mi estis, kaj estas ankorau, instigita ke negrave la kontrauaĵo en mia vivo, espero ne estas perdita.

La disĉiploj de Jesuo Kristo ne estis kiel tiuj Portugalaj samteamanoj! Ilia heroo - Jesuo Kristo - estis kaptita kaj krucumita. Ili perdis ĉiun esperon. Eĉ, kiam eliras la virinoj, por diri al ili, ke Jesuo Kristo estas levita, ili ankorau ne povis kredi. Jesuo Kristo devis admoni ilin kaj klarigi la Skribojn al ili.

bildo de Adebayo Afolaranmi
Abonrilata enhavo


povigita de