Ensaluto

Blogo de Adebayo Afolaranmi

CXU PREGXO DE MORTO?

Estimataj,
ĈU PREĜO DE MORTO?
“Sed mi diras al vi, kiuj audas: Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj; benu tiujn, kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas” (Luko 6:27-28).
Antau nelonge, mi estis en publika transportilo. Du sinjorinoj diskutis malkaŝe, kio okazis en sia loko de laboro. Min ne interesis iliaj diskutoj, sed deklaro de unu el la sinjorinoj kaptis mian atenton: "Mi ne plu kompatos iun ajn. Mi preĝos la preĝon de morto por iu ajn, kiu faras malbonon kontrau mi!" Mi pensis en mi: "Ĉu preĝo de morto? Ĉu tio estas, kion la Sankta Biblio instruas?" Mi ne povis scii ĉu ĉi tiu sinjorino estas kristano au ne, sed mi konscias, ke tio fariĝis la ĉefa preĝo de multaj tielnomataj kristanoj en ĉi tiu parto de la mondo. Ne surprizos se iuj homoj post legado de ĉi tiu mesaĝo argumentos je favoro de tiaj preĝaj punktoj kontrau perceptitaj kaj realaj malamikoj.
Ĉu preĝo de morto? Mi ankorau ne povas trovi ion ajn en la Sankta Biblio, precipe la Nova Testamento. Estas malamikoj, konsentite. Tamen, kiel ni rilatas al ili lau la Sankta Biblio? Kiel Jesuo Kristo kaj Liaj disĉiploj rilatis al siaj malamikoj? Kiuj estas iliaj instruoj pri malamikoj? Ĉu ili instigis nin preĝi por la morto de la malamikoj? Jen kelkaj el iliaj instruoj:
“Kiam falas via malamiko, ne ĝoju, Kaj ĉe lia malfeliĉo via koro ne plezuriĝu; ĉar eble la Eternulo vidos, kaj tio ne plaĉos al Li, Kaj Li returnos de li Sian koleron” (Sentencoj 24:17-18).
“Sed mi diras al vi, kiuj audas: Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj; benu tiujn, kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas” (Luko 6:27-28. Vidu ankau: Mateo 5:43-48).
“Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu…. Sed se via malamiko malsatas, donu al li manĝi; se li soifas, donu al li trinki; ĉar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo” (Romanoj 12:14, 20).

bildo de Adebayo Afolaranmi

KIAM DIO VEKAS VIAN NESTON!

Estimataj,
KIAM DIO VEKAS VIAN NESTON!
“Kiel aglo vekas sian neston, flugpendas super siaj idoj, tiel Li etendis siajn flugilojn, prenis lin, portis lin sur siaj flugiloj. La Eternulo sola kondukis [la Izraelidojn], kaj neniu fremda dio estis kun [popolo Izraela] "(Readmono 32:11-12).
Aglo estas unika birdo inter aliaj birdoj. Oni povas lerni multajn lecionojn per ĝia unikeco. Unu el tiaj lecionoj estas ĝia vekata movado de la nesto, kie ĝi tenas siajn idojn por instrui ilin kiel flugi kaj esti pli forta. Aglo kutime konstruas sian neston en altaj arboj au sur altaj klifoj, kie malamikoj ne povas facile atingi. La aglo, kiu prizorgis siajn idojn dum kelka tempo en ĉi tiu sekura kaj komforta nesto, vekus la neston per tio, por ke la idoj estu en danĝero fali de la alta loko. Kiam la idoj provas flugi, la aglo ŝvebas super la idoj kaj disvastigas siajn flugilojn por kapti ilin kaj porti ilin sur ĝiaj pingloj por sekureco. Ĉi tio ripetiĝas en pluraj okazoj, ĝis la idoj povas flugi perfekte lau si mem por sekureco sen helpo de la patrino-aglo.
En la Kanto de Moseo, kiam Moseo estis forironta de la Izraelidoj post kvardek jaroj, kodukinte ilin al la rando de la Promesita Lando, li komparis la traktadon de Dio kun la popolo de Israelo kun veki la neston de aglo por ke la popolo Izraela povu esti forta (vidu: Readmono 1:31; 32:11). Li rakontis kiel Dio estis kun la popolo Izraela en la dezerto dum kvardek jaroj, kondukante ilin, ĉirkauante ilin, instruante ilin, tenante ilin kiel la pupilon de Sia okulo, protektante ilin, nutrante ilin kaj prenante ilin al kie ili estis por eniri la Promesitan Teron. La popolo Izraela ne sciis, ke Dio trejnis ilin fariĝi forta kaj forminda nacio kiam ili trapasis la dezertan sperton.

bildo de Adebayo Afolaranmi

NE ESTU FAMEMULO!

Estimataj,
NE ESTU FAMEMULO!
"Pro tio, formetante malveron, ĉiu parolu veron kun sia proksimulo, ĉar ni estas membroj unu de alia" (Efesanoj 4:25).
Mi jam preparis mian predikon por la semajno en la angla kaj Esperanta lingvoj. Tamen, kiel Judaso en la Biblio, kiu devis ŝanĝi la temon de sia epistolo (vidu: Judaso 3), mi devas konservi mian unuan mesaĝon kaj verki pri tendenco pri sociaj amaskomunikiloj en ĉi tiu parto de la mondo. Sen dubo, la aliro al sociaj amaskomunikiloj faris pli facile disvastigi informojn nuntempe. Tamen, ĉi tio faris multajn homojn el mensogo, trompo, pretendo, malsupera komplekso, ŝtelado de identeco, plagiato, kaj similaj por misinformi aliajn per tio, kion ili disvastigas per sociaj amaskomunikiloj. Ĉi tiu tendenco kondukis kelkajn atribui informojn al famaj religiaj au politikaj gvidantoj por doni kredon al tiaj informoj. Antau nelonge, eminenta fama religia gvidanto devis fari oficialan deklaron por rifuzi mesaĝon akredititan al li. Bedaurinde, ĉi tiu ŝanco de facila aliro al sociaj amaskomunikilaroj en disvastigado de informoj faris al aliaj homoj disvastigi plue informojn misajn, malverajn, duonfidajn au eĉ sentemajn al aliaj homoj sen kontroli la autentikecon de la fonto de la informo. Iuj homoj eĉ pretas argumenti senpense subteni tian senfinajn informojn.

bildo de Adebayo Afolaranmi

“VIRTO ALTIGAS POPOLON...”

Estimataj,
“VIRTO ALTIGAS POPOLON...”
“Virto altigas popolon; Sed peko pereigas gentojn…. [Tial] justeco fluu kiel akvo, kaj vero kiel potenca torento" (Sentencoj 14:34; Amos 5:24).
Niĝerio kiel nacio okazigos sian 57-a sendependecan datrevenon je la 1-a de oktobro, 2017. Por marki ĉi tion kaj kiel rezulto de la regantaj situacioj en la lando, Kristana Asocio de Niĝerio (la nacia organizo de kristanoj en la lando) deklaris la tagon kiel tagon de preĝo por la nacio. Kiam mi pripensis pri ĉi tiu deklaro, mi malĝojis pri la organizo aparte kaj la nacio ĝenerale. La nacio bezonas preĝojn, konsentite. Tamen, la popolo de la nacio bezonas re-orientiĝon. Jen nacio kaj popolo, plejparte dividitaj de kristaneco kaj islamo. Ĉiu homo estas au kristano au islamano. Eĉ, plenmano da civitanoj klare identiĝas kun tradicia religio. Ekleziaj konstruaĵoj kaj moskeoj troviĝas en preskau ĉiuj stratoj de vilaĝoj, urboj kaj urbegoj de la lando. Preskau ĉiu homo estas pastoro au imamo en Niĝerio. Homoj tropasas en preĝaj montoj/tendaroj ĉiutage serĉantaj benojn kaj miraklojn. Religio fariĝis la plej grava eksportado de la lando al aliaj partoj de la mondo.

bildo de Adebayo Afolaranmi

NE EKZISTAS MALBENO, SED...

Estimataj,

NE EKZISTAS MALBENO, SED...

"Li ne vidis pekon ĉe Jakob, Kaj Li ne rimarkis malpiecon ĉe Izrael; La Eternulo, lia Dio, estas kun li, Kaj reĝa aklamado estas ĉe li. Dio, kiu elkondukis ilin el Egiptujo, Estas por ili kiel la forto de bubalo. Ĉar ne ekzistas sorĉado en Jakob, Nek augurado en Izrael"  (Nombroj 23:21-23).

"Kaj Izrael loĝis en Ŝitim, kaj la popolo komencis malĉastadi kun la filinoj de Moab. Kaj ili invitadis la popolon al la oferoj de siaj dioj, kaj la popolo manĝadis kaj kliniĝadis antau iliaj dioj. Kaj Izrael aliĝis al Baal-Peor; kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontrau Izrael" (Nombroj 25:1-3).

bildo de Adebayo Afolaranmi

“AUSKULTU LIN”

Estimataj,

“AUSKULTU LIN”

“Kaj Petro responde diris al Jesuo: Sinjoro, estas bone por ni esti ĉi tie. Se vi volas, mi faros ĉi tie tri laubojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. Dum li ankorau parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen voĉo el la nubo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; auskultu lin” (Mateo 17:4-5).

Multaj homoj nuntempe ĝuas esti je la ĉeesto de Dio (en preĝejoj, montoj de preĝo, kampoj, religiaj kunvenoj kaj seminarioj, kaj similaj) servante Lin kaj plej aparte preĝante (kaj eble fastante) al Li pro io. Tamen, multe da ĉi tiuj homoj ne estas pretaj auskulti au obei Jesuon Kriston je la ĉeesto de Dio kaj je siaj ĉiutagaj agadoj.

Ĉi tio estis la eraro pri kiu Dio korektis Petron kaj la aliajn du diŝciplojn kiam Jesuo Kristo estis transfigurita je ilia ĉeesto sur iu monto. Ili estis tiel subigitaj per la travivo ke Petro sugestis ke ili restu tie. Tamen, Dio recertigis Sian deklaron ke Jesuo estas Sia amata Filo en kiu Li havas plezuron, kaj ke ili auskultu Lin. Por auskulti Jesuon temas pri tuta obeo al Liaj ordonoj kaj voloj por onia vivo je oniaj ĉiutagaj agadoj. Ne mirinde, Li kondukis la diŝciplojn al tie kie ili povis reale auskulti Lin.

bildo de Adebayo Afolaranmi

SINJORO, INSTRUU NIN PREGXI!

Estimata,

SINJORO, INSTRUU NIN PREĜI!

"Kaj li preĝis en iu loko; kaj kiam li ĉesis preĝi, unu el liaj disĉiploj diris al li: Sinjoro, instruu nin preĝi, kiel ankau Johano instruis siajn disĉiplojn" (Luko 11:1).

Nia Sinjoro Jesuo Kristo dum surtere sciis la gravecon de preĝo, kaj Li ne ludis pri ĝi. Le komencis Sian surteran servon per preĝo kaj finis ĝin per preĝo. Unu el tiaj ekzemploj de Lia preĝa vivo estas la versiklo citita supre.

Kiam Li finis Sian preĝon, unu el Liaj disĉiploj venis al Li kaj petis Lin instrui ilin (t.e la disĉiplojn) kiel preĝi. Ĉi tio signifas ke ili jam vidis Lin preĝanta, kaj eble ili jam partoprenis je Lia tempo de preĝo, sed ili ne sciis kiel preĝi. La Sankta Biblio ne malkokvris la identecon de ĉi tiu aparta disĉiplo. Tamen, unu el ili petis, kaj tio kondukis al la instruo de tio kion ni scias hodiau kiel "La Preĝo de la Sinjoro."

Oni ne povas tro emfazi la preĝan vivon de kristano. Estas tauge por ni mediti antaue tion kion ni petos, kion ni estas petontaj de Dio, kaj aranĝi niajn pensojn, por ke ni ne venu senpense en Lian ĉeeston.

Kiel kristanoj, ni estas en batalo kontrau la diablo kaj liaj subuloj. La Sankta Biblio klare diras ke nia lukto ne estas kontrau karno kaj sango, kontrau la satanaj potencoj (Efesanoj 6:12), kaj ke kvankam ni vivas en la mondo, ni ne batalas kiel la mondo faras (2 Korintanoj 10:3-4). Ni povas uzi la efikon de preĝo kontrau ĉi tiuj satanaj potencoj. Sed, kiel ni povas uzi ĉi tiun potencon efike?

bildo de Adebayo Afolaranmi

LA PLIMULTO!

Estimataj,
LA PLIMULTO!
Sed la centestro atentis pli la konsilon de la direktilisto kaj la posedanto de la ŝipo, ol la parolon de Paulo. Kaj ĉar la haveno ne estis sufiĉe vasta, por tie travintri, la plimulto konsilis ŝipiri de tie, se eble ili povos atingi Fenikson, havenon de Kreto, kiu rigardas en la direkto al la nordokcidenta kaj la sudokcidenta ventoj, por tie travintri" (Agoj 27:11-12).
Je demokratia socio, la plimulto ĉiam venkas dum la minoritato nur parolas. Tio estas la idealo. Tamen, kelkfoje, la opinio au la decido de la plimulto eble povas esti danĝera kaj malprofita al la tuta socio.
Paulo la apostolo vojaĝis al Romo kiel malliberulo. Estis evidente ke la marveturo jam fariĝis danĝera. Tial, li konsilis la maristojn kontrau daurigo de la vojaĝo. La centestro kiu gvidis la vojaĝon kaj la plimulto da homoj je la ŝipo pensis male. La plimulto venkis dum Paulo nur havis sian diron. Tamen, la decido de la plimulto preskau kostis al ili iliajn vivojn post la perdo de ĉio kion ili posedis je stormo kiu kondukis al ŝippereo.
Kiam Moseo gvidis la Izraelidojn al la Promesita Lando, dek du spionoj estis senditaj antau ili al la lando. Dek el la spionoj alportis malbonajn raportojn dum nur du alportis bonajn raportojn. La Izraelidoj sekvis la plimulton kaj ribelis kontrau Dio. Ĉi tio igis la tutan generacion de tiuj homoj ne atingi tiun landon krom la du homoj kiuj alportis la bonajn raportojn (vidu: Nombroj 13, 14).
Je gvidado, dum estas bone auskulti la ideon de la plimulto kaj sekvi ĝin, estas pli bone, kelkfoje, penseme konsideri la ideon de la minoritato. Plimulto eble havas la saman ideon, sed ili ne estas pravaj ĉiufoje. La ideo de la plimulto eble povas esti danĝera kelkfoje. Tial, preĝu por la distinga spirito, precipe, la gvido de la Santka Spirito, antau ol sekvi la plimulton.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

bildo de Adebayo Afolaranmi

METU LIAN JUGON!

Estimataj,

METU LIAN JUGON!

"Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza" (Mateo 11:29-30).

Iu komentanto de la Sankta Biblio difinis jugon kiel "iu stango au kadro de ligno per kiu du devigitaj bestoj, precipe bovoj, estas ligitaj je la koloj au kapoj por kunlaboro, por tiri ŝarĝon au plugilon." Ĝi estas primitiva ilo uzita de farmistoj. Por ke jugo estu efika, du bestoj devas uzi ĝin. Neniu besto povas labori efike sen jugo.

Oni jam uzas jugon figure por signifi multajn aliajn aferojn. Ĉefe, homoj jam uzas ĝin por signifi suferadon au aflikton. Tial, audi ion ajn kiel meti au havi jugon signifas malbonan senton. Efektive, jugo temas pri ia malfeliĉo. Tamen, Jesuo Kristo konsilas nin meti Sian jugon! (Mateo 11:29-30). Kio estas Lia jugo? Kio signifas meti ĝin?

Meti la jugon de Jesuo Kristo sur nin signifas meti nin en rilaton de servantoj kaj subuloj de Li. Ĝi signifas konduti laue, je diligenta obeado al ĉiuj Liaj ordonoj, kaj gaja cedo al ĉiuj Liaj disponoj. Ĝi estas cedi nin tute al Li. Li jam elektis ĉi tiun jugon. Li jam mem estis tirita je ĝi antau ni, ĉar Li lernis obeadon. Li volas ke iu kiu metos Lian jugon ankau lernu kelkajn karakterojn de Li. Ĉi tiuj karakteroj entenas humilecon, ĝentilecon, diligencon, cedon, paciencon kaj aliajn Kristo-kielajn atribuojn. Malgrau la ŝajna malfelico, la jugo de Jesuo Kristo estas pli facila kaj pli malpeza ol ia alia jugo. Ne mirinde, iu ajn kiu metas ĝin trovas ripozon je Li.

bildo de Adebayo Afolaranmi

CXU VI ESTUS PARTO DE LA LISTO?

Estimataj,
ĈU VI ESTUS PARTO DE LA LISTO?
Ni tamen konstruis la muregon, kaj la tuta murego estis jam kunmetita ĝis duono; kaj la popolo laboris kuraĝe" (Neĥemja 3:38).
Oni jam verkis multajn librojn kaj artikolojn pri la viro Neĥemja kiu kondukis sian popolon rekonstrui la muron de Jerusalem. Bedaurinde, oni verkis malmulton au nenion pri la homoj kiuj laboris kun li por sukcese fini la rekonstruon de la muro je ĵus kvindek-du tagoj malgrau la granda kontrauo kiun ili alfrontis dum la laboro. Tamen, la kronikanto de la libro de Neĥemja dediĉis tutan ĉapitron por la listo de homoj kiuj ĉefe laboris kun Neĥemja, kaj la precizaj laboraĵoj kiujn ili faris (vidu: Neĥemja 3). Ĉi tiuj homoj estis menciitaj per nomo unu post la alia.
Kelkfoje, tio kion multe da ni faras estas nenotita, kaj ni pensas ke ĝi ne estas grava. Kelkaj homoj jam eĉ forlasis fari sian malgrandan kontribuon al kresko de la regno de Dio surtere kaj aliaj bonaj celoj ĉar ili pensis ke ili ne estas signifaj kaj ilia kontribuo ne estas signifa ĉar oni ne notas au rekompecas ilin. Tamen, ĉu vi scias ke Dio ankau notas tion kion ĉiu el ni faras? Ĉu vi scias ke Li faras liston de ĉiu el la homoj kiu kontribuas al la kresko de Lia regno? Paulo diris, "Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, ĉiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro" (1 Korintanoj 15:58). Ankau li diris je alia loko, "Kaj ni ne laciĝu en bonfarado; ĉar ĝustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortiĝos" (Galatoj 6:9).
Ĉu vi estus parto de la listo de la homoj kiuj kontribuas al la sukceso de iu bona celo? Decidu fari vian malgrandan kontribuon eĉ se ĝi estus nenotita. Dio scias kiel Li rekompecas ĉiun bonan agadon je Sia rimedo kaj je Sia tempo.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Preĝa Punkto: Preĝu ke vi faru ĉiajn penojn esti je la listo de tiuj kiujn Dio rekompencos pro la laboro por kaj kun Li je Lia servo.

bildo de Adebayo Afolaranmi
Abonrilata enhavo


povigita de