Miaohui anoncis ĉe la listo Budhana Ligo Esperantista...
BUDHISMAJ FABLOJ
Antaŭ nelonge eldoniĝis mia traduko "BUDHISMAJ FABLOJ" de Ĉina Esperanto-Eldonejo. Dank' al la helpo de iuj samideanoj esperantistaj kaj budhanaj mi presis iom por donaci senpage. Jen la elŝutebla versio de la teksto kaj sono:
http://www.budhano.cn/down/eo/budhismaj-fabloj.pdf
http://www.budhano.cn/down/eo/fabloj.zip
La libro enhavas 98 fablojn, ĉiu en kaj la Ĉina lingvo kaj Esperanto. La zipdosiero enhavas 98 MP3-sondosierojn en Esperanto (iom pli ol 200 megabajtoj).
Notu: La zipdosiero enhavas ĉinalingvajn vojprefiksojn; eble vi deziros komandi vian malzipprogramon forviŝi ilin dum maldensigado!
Ĝuu!