Ensaluto

Blogo de ak

2012

En 2012 mi kuris 1547 km-ojn. El tiuj 1077 km-ojn en la dua duonjaro.

 

La maratono en oktobro ne sukcesis bone. Je duono mi estis kontenta pri 1:56:44, sed poste mi komencis lami, kaj eĉ tremi, pli ol iam ajn antaŭe. Ŝajnis, ke mia malsano ankoraŭ ne pasis. Ĉe la fino mi havis 4:29:54. Mi planis sub 4:00:00.

 

En novembro mi partoprnis du tagan aranĝon. En la unua tago triona maratono 1:12:08, kaj sesona maratono: 0:35:03.

Duan tagon duonmaratono 1:54:36. Sume 3:41:57.  Mi estis kontenta, kaj mi decidis, ke mi tamen saniĝis. Mi decidis por iom fortigi miajn trunkajn muskolojn, do meze de decembro mi aliĝis al fortotrejnado.

 

Fine de la jaro mi faris tritagan defion.

29-an de cembro 43,7 kmajn ekskursojn, kun 1880 metroj niveldiferenco. 7 horoj 58 min. Konsiderante la malfacilajn cirkonstancojn kaj la glitemon de miaj ŝuoj mi estis kontenta

30-an mi pratoprenis jarfinan montaran ekskurson de 16 km-oj kaj poste mi fortotrejnis 70 minutojn.

31-an mi trenis min al loka 5,3 km-a silvestra kurado. Du rondoj sur la insulo. Komence de la unua rondo mi kun granda fortostreĉo levadis miajn piedojn kaj la rondon plenumis dum 15:19. Pri kio mi estis pli ol kontenta. Por la dua rondo mi eksentis iom da libereco kaj paŝo post paŝo atingis kaj preteris kelkajn kurantojn. En la lasta kilometro per miaj lastaj fortoj finsprintis kaj post lasis du ankoraŭ du kurantojn. Poste evidentiĝis, ke tiuj du kuris en mia kategorio, kaj fariĝis 2-a, 3-a :).

bildo de ak

En la atenton de niaj polaj samideanoj

bildo de ak

"Yours Truly"

Iom malpli iras la aferoj ol mi esperis, sed nun mi espereble liberiĝis tempe.
Do en januaro mi kuris entute 6 foje sume 52 km-ojn.
Laŭplane hodiaŭ ankaŭ estus estinta kurado,sed mi fartis malforte, kaj ne volis riski malvarmumon en la frosta vetero.
Eĉ ne parolante pri la plenumo de 25 km-oj, kiuj devus aparteni al ĉi tago, kadre de la Internacia Kuro "Yours Truly".

Ĝi estas finna iniciato el 2001 kaj servas internaciskale por komparo de la trejniteco en la prepariĝa sezono.
La plena distanco estas 50 km-oj.La duona 25 km-oj estis enkondukita en 2003. Kaj ekde la sekva jaro jam aperas raportoj ankaŭ
pri pli malgrandaj distancoj.
Ĉiu kuras memstare. La rezulton oni poste anoncas, laŭplaĉe aldonante siajn impresojn, rimarkojn.
Pasintjare en dek landoj 103 sportistoj plenumis 50, 193 25 kaj 88 aliajn distancojn. La plej rapida 50 km-oj estis 3:23:55, la plej malrapida 10:47. La kurantoj aĝis inter 4 kaj 67 jaroj, la distancoj inter 5 kaj 50 km-oj.
Oni povas elekti el du datoj (eblas ambaŭ). Ĉijare la 30-a de januaro kaj la 27-a de februaro. Mi esperas, ke 27-an mi plenumos 25 km-ojn. Kion mi planu? Mi ĝojus por 2,5 horoj, kaj estus malkontenta super 2:50.

Detaloj ĉe http://www.seponkotisivut.com/kotirata/yourstruly.php .

bildo de ak
bildo de ak

provo

provo

?

provo

bildo de ak

Prisportaj notoj

Mi nun restariĝas el dujara morto. Ĉu vere? Ni vidos.

Dum du jaroj mi estis malsana. Mi havis (ĉu havas?) hernion de intervertebraj diskoj.

Nome en 2008 printempe revenante eltrejnado mi sidiĝis sur liton kaj dum duonhoro ne kapablis stariĝi.Sekvan tagon la afero iomete boniĝis. Pli frue jam aperis signoj. Post 10 km-oj mia dekstra maleolo komencis dolori, kelkfoje la dorsa flanko de mia femuro senkiale spasmis.

Semajnfine mi planis veturi al dounmaratona konkurso. Antaŭan tagon mi ĉion preparis, sed matene vekiĝinte mi devis rezigni.
Mi ne sciis kio okazas. Mi esperis, ke estas nur ia efemera problemo. Entute mi decidis, ke laŭeble nur en oktobro mi vizitas

kuraciston, ĉar mi ankoraŭ nepre volas kuri maratonon.

Tiu mia decido eĉ pli fortiĝis malgraŭ la neĉeso de la doloroj. Mi sentis, ke se mi rezignas kaj neniam plu restariĝas, tiam tutan

vivon mi bedaŭrados. Kaj se mi persistas... Ĉu mi ne povas eĉ pli ruiniĝi? Verŝajne jes, sed mi estos trankvila, ke ĝis la lasta

momento batalis.

Iel-tiel venis oktobro, kaj mi plenumis la maratonon. Ĝis 20 km-oj senprobleme. La duonmaratonan distancon mi plenumis dum 2 horoj

16 sekundoj. La sekva duonmaratono daŭris 2 horojn 37 minutojn kaj 20 sekundojn. Mi estis kontenta.Mi faris ĉion kion la

cirkonstancoj permesis.

Sekvis kuracistaj esploroj, sed por la vera rezulto, por la MRI-esploro, mi devis atendi pli ol du monatojn.
Dum la atendado foje mi biciklis  en la urbo kaj iom ekimpetis. Grandan doloron mi sentis.Mi haltis kaj foris de la biciklo. Post

kelkminuta ripozo mi regrimpis kaj limakis hejmen. Kelkajn semajnojn mi kuŝis en la lito kaj suferadis seninterrompe.
Dum monatoj mi ne kapablis iri, nur treni min. Al mia laborejo mi veturadis perbicikle  tre singarde.
Al mi ŝajnas, ke krom la tempopaso helpis ankaŭ la specialaj gimnastikaj ekzercoj. Dume mi dikiĝis 15 kg-ojn.

bildo de ak
Abonrilata enhavo


povigita de