Elektu eblon "mikrofono", poste malfermu la menuon "preferences".
Ĉe la langetfolio "Audio" elektu "unu kanalo" (mono), kaj "Play other tracks ..."
Ne timu, la akompana muziko restos "stereo", sed via mikrofono certe estas "mono".
Ĉe la langetfolio "Filet formats" OGG formaton alĝustigu al "meza kvalito (5), MP3 formaton ne pli ol "128 Bit Rate". Vi ja ne havas profesiajn instrumentojn, ne indas registri altkvalite ne alltkvalitan materialon. Kompense la fajlo ne estos tre granda.
Akceptu la ŝanĝojn per "OK".
Apliku kapaŭskultilon, por ke la mikrofono ne duobligu la akompanan muzikon.Startigu la sonregistradon per la ruĝa butono, per la kapauskultilo vi aŭdos la akompanon. Kantu la kanzonon laŭ la akompano, fine haltigu la registradon per la butono, kiu enhavas etan flavan kvadraton.
Denove mi esperantigis popularan hungaran kanzonon, kaj ankaŭ internaciigis ĝin. La originala temas pri loĝanto de speciala Budapeŝta urboparto, nomata Angyalföld (pron: andjalfoeld), sed tiu nomo signifas nenion por nehungaro, tial mi ĝeneraligis la temon, do la teksto konvenas al iu ajn geografia loko, eĉ al Esperantio.
"Karaoke" versio, do muziko sen kantvoĉo por vi Por fakuloj mi povas sendi ankaŭ MIDI version. (Se vi bezonas pli altan aŭ malaltan tonalon, mi povas ĝin modifi.)
Klakadas miaj kalkanumoj ien La strat' humidas, ploras nuborand' Mi konas ĉiun stratan anguleton Ja mia urbo en mia land'.
Ĉi tie gvidis min patrino mia, Ĉi tie lulis min patrina kant' Detalo ĉia igas min memori, Ja mia urbo en mia land'.
La suno eble brilas pli favore Ĉe lok' alia, al alia gent', Tamen ĉi tie estas mi nur hejme Al ajna lando blovos min la vent'
Klakadas miaj kalkanumoj ien, Multaj salutas el amika band' Kaj estas por mi ĉiu nom konata, Ja mia urbo en mia land'.
(instrumenta muziko)
La suno eble brilas pli favore Ĉe lok' alia, al alia gent', Tamen ĉi tie estas mi nur hejme Al ajna lando blovos min la vent'
Ĉi foje mi ne simple tradukis tiun kanzonon, sed surbaze de la originala temo (fino de somera amo, forveturo per trajno) mi reverkis ĝin por movada gusto.
Mi ne tute kaŝe esperas, ke ĝi eble fariĝos tradicia adiaŭ-kanto de la kongresoj... :-)
________________________________
"Karaoke" versio, do muziko sen kantvoĉo por vi Por fakuloj mi povas sendi ankaŭ MIDI version. (Se vi bezonas pli altan aŭ malaltan tonalon, mi povas ĝin modifi.)
Kongresa lasta tag', kiso sub verda flag' jen la fin', Por ĉiam iri for, turmentas min la korbat', Dum ŝia hasta pas', glutas ŝin jam amas' de l' staci' Per tiu lasta "ĝis" ni ĉion aranĝis.
Nigras tiu vagonar', post am' ĉiam la amar', Jen la flamo de l' amor' iĝas fum' en nebula memor'
Klaris por mi la fat', tamen ne sortobat' tiu fin', Konsolu poste jam, eble min nova amo, Komplikas viv' nia, superfluas tia amroman' Trajnas en klaka bru' jen ĉiam ni jam plu.
Nigras tiu vagonar', post am' ĉiam la amar', Jen la flamo de l' amor' iĝas fum' en nebula memor'
Senhomas la staci', forestas multnacia rondo, Amis ni dum la temp' de l' kongresaj eventoj, Spite al tiu am' disiĝis por ĉiam nia viv', Pasis Kongresa ĝoj', kaj ĉiuj aranĝoj.
Forpasis MIKOLA Klára, hungara esperantistino, aktiva movadano. Omaĝe al ŝi ĉi-nokte mi esperantigis iun konatan, dolĉe-amaran kanton de Máté Péter, fama hungara kanzonisto.
En la salutpaĝo de google, en la kutima loko de la literoj "oo" vidiĝas kateno. En la serĉ-rubriko oni povas legi: "La buĉado de placo Tiananmen".
Sub ĝi legeblas averto: "Did you mean: please come arrest me, take me to re-education camp” (Eble vi deziris skribi, ke oni arestu vin por kondamni al punlaborejo.)
La citita interreta ŝerco estas iom tro kruda kiel humuraĵo, tamen ĝi bone indikas, kiomgrade Google ŝokis la publikon, kiam por ekhavi pozicion en la ĉina merkato, en 2005 ĝi aprobis bloki la politike malavantaĝajn trovojn.
Antaŭnelonge la serv-komputilojn de google trafis atakoj. Google tuj deklaris interrompi la kooperadon, kaj eble forlasi la merkaton de Ĉinio. La ĉina registaro deklaris, ke ili tute ne estas kulpaj en tiuj atakoj, kaj Google emfazis, ke tia suspekto eĉ ne aperis.
Do la intenco: forlasi tiun landon, ŝajnas absoluta sensencaĵo.
Kio povas esti la klarigo?
Inter la baze gravaj negoc-kampoj Ĉina estas la unusola, kie Google ne sukcesis venki la rivalojn. Preskaŭ du trionoj de ĉinoj uzas la serĉilon Baidu.com. La reklam-enspezoj grave restis sub la - cetere modestaj - pretendoj de la firmao.
Konsiderinde, ke ne nur Google, sed samtempe 30 usonaj firmaoj suferis atakojn multe pli gravajn kaj multe pli danĝerajn, tamen nur Google kondutis tiel malamike.
Google jam komencis la forlason de tiu landego, la "Guglaj" dokumentoj kaj retejoj jam ne estas atingeblaj el Ĉinio. Gmail ankoraŭ funkcias.
La sondokumento kompreneble estas dulingva. La instruado okazas helpe de Skype-telefono, do mi petas pardonon pro la ne alta sonkvalito. La esenco de la metodo estas: sintakse analizi la tradukendan frazon, poste denove konstrui la saman frazon laŭ la sintaksaj reguloj de Esperanto.
Vaste konsentita „moderna” teorio estas en la lingvoinstruado, ke fremdan lingvon oni povas lerni plej efike per tiaj rimedoj, kiel la gepatran lingvon, nome per „parolcentra” (pli eksplike: "rekta") metodo. Ĉeh-metodo estas unu el la ekzemploj pri tiu metodo.
Eĉ la elirpunkto de tiu teorio estas erara. Ĝi prenas la fikcion, ke la gepatran lingvon oni alproprigas efike (do rapide). Fakte kvin jara infano esprimas sin per tre limigita lingvaĵo, malofte oni aŭdas de li pluroble kompleksajn frazojn (kun kunordigitaj, subordigitaj propozicioj). Ni mezuru la aferon per la nivelo de la hungara mezgrada ŝtata ekzameno, kie generi – eĉ traduki – tiajn frazojn estas postulo.
Mi havas du gefilojn, kiuj denaske estas edukitaj Esperante, kaj mi certe povas aserti, ke eĉ ili ne plenumis la postulojn de mezgrada ŝtata ekzameno post kvin jaroj. Mia filo estis eble ses aŭ sep jara, kiam li trapasis la bazgradan ekzamenon de (!) Esperanto-asocio. Tio sukcesis post ĉiutaga, almenaŭ unu hora, intensa ekzercado, kiu estis ne nur „viveska”, sed la vivo mem.
Do, se plenkreskulo lernus fremdan lingvon ĝuste tiel, kiel infano la gepatran, per tiel „natureska” metodo oni bezonus 6-7 jarojn kun ĉiutaga, unuhora lernado (eĉ en festotagoj).
Eĉ pli grava estas la fakto, ke plenkreskulo tute ne tiel lernas lingvojn, kiel infano la gepatran. Ja infano ankoraŭ ne konas eĉ la nociojn, do li lernas la vortojn kune kun la nocioj, kaj tiel pli profunde ili registriĝas en la menso.