Blogo de Takács Sándor

Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
Johano 15:9-17
Kiel la Patro min amis, tiel mi ankaŭ vin amis; restadu en mia amo. Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia amo tiel same, kiel mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia amo. Tion mi parolis al vi, por ke mia ĝojo en vi restadu, kaj via ĝojo estu plena. Jen estas mia ordono: ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis. Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj. Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion mi al vi ordonas. Mi jam ne nomas vin sklavoj, ĉar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed mi nomis vin amikoj, ĉar ĉion, kion mi aŭdis de mia Patro, mi sciigis al vi. Vi ne elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto daŭru; por ke la Patro donu al vi ĉion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo. Tion mi ordonas al vi, por ke vi amu unu la alian.
Fonto: Kristanaj Fontoj - http://fontoj.net/
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Dimanĉa evangelio - 06.05.2012.
Johano 15:1-8
Mi estas la vera vinberarbo, kaj mia Patro estas la kultivisto. Ĉiun nefruktodonan branĉon en mi Li forprenas; kaj ĉiun fruktodonan branĉon Li purigas, por ke ĝi donu pli da frukto. Jam vi estas puraj pro la vorto, kiun mi parolis al vi. Restadu en mi, kaj mi en vi. Kiel la branĉo ne povas de si mem doni frukton, se ĝi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaŭ vi ne povas, se vi ne restas en mi. Mi estas la vinberarbo; vi estas la branĉoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; ĉar sen mi vi nenion povas fari. Se iu ne restas en mi, tiu estas elĵetita, kiel la branĉo, kaj sekiĝas; kaj oni ilin kolektas kaj ĵetas en fajron, kaj ili brulas. Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi. En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj disĉiploj.
Fonto: Kristanaj Fontoj - http://fontoj.net/
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Dimanĉa evangelio - 29.04.2012.
Johano 10:11-18
Mi estas la bona paŝtisto; la bona paŝtisto demetas sian vivon por la ŝafoj. La dungito, kaj tiu, kiu ne estas paŝtisto, kies propraĵo la ŝafoj ne estas, ekvidas la lupon venanta kaj lasas la ŝafojn kaj forkuras; kaj la lupo ilin kaptas kaj dispelas; li forkuras tial, ke li estas dungito kaj ne zorgas pri la ŝafoj. Mi estas la bona paŝtisto, kaj mi konas la miajn, kaj la miaj min konas tiel same, kiel la Patro min konas, kaj mi konas la Patron; kaj mi demetas mian vivon por la ŝafoj. Kaj aliajn ŝafojn mi havas, kiuj ne estas de ĉi tiu gregejo; ilin ankaŭ mi devas alkonduki, kaj ili aŭskultos mian voĉon; kaj estos unu grego, unu paŝtisto. Pro tio la Patro min amas, ke mi demetas mian vivon, por ke mi ĝin reprenu. Neniu ĝin forprenas de mi, sed mi ĝin demetas memvole. Mi havas la rajton ĝin demeti, kaj mi havas la rajton ĝin repreni. Ĉi tiun ordonon mi ricevis de mia Patro.
Fonto: Kristanaj Fontoj - http://fontoj.net/
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Dimanĉa evangelio - 22.04.2012.
Luko 24:35-48
Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekoniĝis al ili en la dispecigo de pano. Kaj dum ili priparolis tion, li mem staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi. Sed terurite kaj timigite, ili supozis, ke ili vidas spiriton. Kaj li diris al ili: Kial vi maltrankviliĝas? kaj kial diskutoj leviĝas en viaj koroj? Vidu miajn manojn kaj miajn piedojn, ke ĝi estas mi mem; palpu min kaj vidu; ĉar spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta. Kaj tion dirinte, li montris al ili siajn manojn kaj siajn piedojn.
Kaj dum ili ankoraŭ ne kredis pro ĝojo, kaj miris, li demandis ilin: Ĉu vi havas ian manĝaĵon ĉi tie? Kaj ili donis al li pecon de rostita fiŝo. Kaj li prenis, kaj manĝis antaŭ ili.
Kaj li diris al ili: Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraŭ estis ĉe vi, ke devas plenumiĝi ĉio, kio estas skribita pri mi en la leĝo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj. Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn; kaj li diris al ili: Tiel estas skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj leviĝi el la mortintoj la trian tagon; kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al ĉiuj nacioj, komencante ĉe Jerusalem. Vi estas atestantoj pri tio.
Fonto: Kristanaj Fontoj - http://fontoj.net/
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Dimanĉa evangelio - 15.04.2012.
Johano 20:19-31
Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la disĉiploj estis, pro timo antaŭ la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi. Kaj dirinte tion, li montris al ili siajn manojn kaj sian flankon. La disĉiploj do ĝojis, vidante la Sinjoron. Jesuo denove diris al ili: Paco al vi; kiel la Patro sendis min, tiel ankaŭ mi vin sendas. Kaj dirinte tion, li elspiris sur ilin, kaj diris: Ricevu la Sanktan Spiriton: kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj.
Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis. La aliaj disĉiploj do diris al li: Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili: Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos.
Kaj post ok tagoj la disĉiploj denove estis interne, kaj Tomaso kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris: Paco al vi. Tiam li diris al Tomaso: Etendu ĉi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu ĝin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta. Tomaso respondis al li kaj diris: Mia Sinjoro kaj mia Dio. Jesuo diris al li: Ĉar vi vidis min, vi kredas; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas. Jesuo faris antaŭ la disĉiploj multajn aliajn signojn, kiuj ne estas skribitaj en ĉi tiu libro; sed ĉi tiuj estas skribitaj, por ke vi kredu, ke Jesuo estas la Kristo, la Filo de Dio, kaj ke kredante, vi havu vivon en lia nomo.
Fonto: Kristanaj Fontoj - http://fontoj.net/
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Dimanĉa evangelio - 08.04.2012.
Johano 20:1-9
La unuan tagon de la semajno Maria Magdalena venis frue, dum estis ankoraŭ mallume, al la tombo, kaj vidis la ŝtonon prenita for de la tombo. Ŝi do kuris kaj venis al Simon Petro kaj al tiu alia disĉiplo, kiun Jesuo amis, kaj ŝi diris al ili: Oni forprenis el la tombo la Sinjoron, kaj ni ne scias, kien oni lin metis. Eliris do Petro kaj la alia disĉiplo, kaj iris al la tombo. Kaj ambaŭ ekkuris kune; kaj la alia disĉiplo kuris antaŭen pli rapide ol Petro, kaj unua alvenis al la tombo; kaj kliniĝinte, li enrigardis, kaj vidis la tolaĵojn kuŝantajn; tamen li ne eniris. Kaj poste venis Simon Petro, sekvante lin, kaj eniris en la tombon; kaj li vidis la tolaĵojn kuŝantajn, kaj la viŝtukon, kiu estis sur lia kapo, ne kuŝantan kun la tolaĵoj, sed kunvolvitan en aparta loko. Tiam eniris do la alia disĉiplo, kiu unua alvenis al la tombo, kaj li vidis kaj kredis. Ĉar ili ankoraŭ ne komprenis la Skribon, ke li devas releviĝi el la mortintoj.
Fonto: Kristanaj Fontoj - http://fontoj.net/
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Dimanĉa evangelio - 01.04.2012.
Marko 11:1-10
Kaj kiam ili alproksimiĝis al Jerusalem, al Betfage kaj Betania, apud la monto Olivarba, li sendis du el siaj disĉiploj, kaj diris al ili: Iru en la vilaĝon, kiu estas kontraŭ vi, kaj enirinte ĝin, vi tuj trovos azenidon alligitan, sur kiu ankoraŭ neniu iam sidis; malligu kaj alkonduku ĝin. Kaj se iu diros al vi: Kial vi faras tion? respondu: La Sinjoro bezonas ĝin; kaj tuj li sendos ĝin ĉi tien.
Kaj ili iris, kaj trovis azenidon alligitan apud pordo ekstere sur la strato; kaj ili malligis ĝin. Kaj iuj apudstarantoj diris al ili: Kion vi faras, malligante la azenidon? Sed ili respondis al ili, kiel Jesuo diris; kaj ili lasis ilin. Kaj ili alkondukis la azenidon al Jesuo, kaj metis sur ĝin siajn vestojn; kaj li sidis sur ĝi.
Kaj multaj sternis siajn vestojn sur la vojo, kaj aliaj sternis foliarojn, tranĉinte ilin el la kampoj. Kaj kriis la antaŭirantoj kaj la sekvantoj Hosana! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; Estu benata la venanta regno de nia patro David; Hosana en la supera alto!
Fonto: Kristanaj Fontoj - http://fontoj.net/
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Dimanĉa evangelio - 25.03.2012.
Johano 12:20-33
Kaj inter tiuj, kiuj alvojaĝis por adorkliniĝi ĉe la festo, estis iuj Grekoj; tiuj do venis al Filipo, kiu estis el Betsaida Galilea, kaj petis lin, dirante: Sinjoro, ni volas vidi Jesuon. Filipo venis kaj sciigis Andreon; kaj poste Andreo kaj Filipo venis kaj sciigis Jesuon.
Sed Jesuo respondis al ili, dirante: Venis la horo, por ke la Filo de homo estu glorata. Vere, vere, mi diras al vi: Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto. Kiu amas sian vivon, tiu ĝin perdas; kaj kiu malamas sian vivon en ĉi tiu mondo, tiu ĝin konservos ĝis eterna vivo. Se iu min servas, tiu sekvu min; kaj kie mi estas, tie ankaŭ estos mia servanto; se iu min servas, tiun la Patro honoros. Nun maltrankviliĝas mia animo; kaj kion mi diru? Patro, savu min el ĉi tiu horo. Sed por tio mi venis ĝis ĉi tiu horo. Patro, gloru Vian nomon.
Tiam voĉo venis el la ĉielo: Mi jam gloris ĝin kaj denove gloros. Do la apudstaranta homamaso, aŭdinte, diris, ke tondris; aliaj diris: Anĝelo parolis al li. Jesuo respondis kaj diris: Ne por mi venis tiu voĉo, sed por vi. Nun estas la juĝo de ĉi tiu mondo; nun la estro de ĉi tiu mondo estos elpelita. Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi ĉiujn homojn.
Tion li diris, per aludo montrante, per kia morto li mortos.
Fonto: Kristanaj Fontoj - http://fontoj.net/
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Dimanĉa evangelio - 18.03.2012.
Johano 3:14-21
Kaj kiel Moseo levis la serpenton en la dezerto, tiel devas la Filo de homo esti levita; por ke ĉiu, fidanta al li, havu eternan vivon. Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. Ĉar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por juĝi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita. Kiu fidas al li, tiu ne estas juĝata; sed la nekredanto jam estas juĝita, ĉar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio. Kaj jen estas la juĝo: ke la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, ĉar iliaj faroj estis malbonaj. Ĉar ĉiu, kiu faradas malbonon, malamas la lumon, kaj ne venas al la lumo, por ke liaj faroj ne estu malaprobitaj. Sed tiu, kiu faras la veron, venas al la lumo, por ke liaj faroj estu montrataj, ke ili estas faritaj en Dio.
Fonto: Kristanaj Fontoj - http://fontoj.net/
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Dimanĉa evangelio - 11.03.2012.
Johano 2:13-25
Kaj la Pasko de la Judoj alproksimiĝis, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem. Kaj li trovis en la templo vendistojn de bovoj kaj ŝafoj kaj kolomboj, kaj la monŝanĝistojn sidantajn; kaj farinte skurĝon el ŝnuretoj, li elpelis ĉiujn el la templo, ŝafojn kaj bovojn; kaj elŝutis la monerojn de la monŝanĝistoj kaj renversis la tablojn; kaj al la vendistoj de la kolomboj li diris: Forportu tion de ĉi tie; ne faru la domon de mia Patro domo de komerco. La disĉiploj rememoris, ke estis skribite: Fervoro pri Via domo min konsumis [Psa 69,10].
La Judoj do respondis kaj diris al li: Kian signon vi montras al ni, ĉar vi faras tion? Respondis Jesuo kaj diris al ili: Detruu ĉi tiun sanktejon, kaj mi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj. La Judoj diris: Kvardek ses jarojn ĉi tiu sanktejo estis konstruata; ĉu vi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj? Sed li parolis pri la sanktejo de sia korpo. Kiam do li leviĝis el la mortintoj, la disĉiploj rememoris, ke li diris tion; kaj ili kredis la Skribon, kaj la vorton, kiun Jesuo diris.
Kaj kiam li estis en Jerusalem ĉe la Pasko, dum la festo, multaj fidis al lia nomo, vidante la signojn, kiujn li faris. Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, ĉar li konis ĉiujn, kaj ne bezonis, ke iu atestu pri la homo, ĉar li mem sciis, kio estas en la homo.
Fonto: Kristanaj Fontoj - http://fontoj.net/
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?
- Versoj de Onklo Bidao: DANKON, PANJO!
