Ensaluto

Blogo de Dmitro

Kiel al vi pli bone?

Jen du ekzemploj: "Bonvolu diri al mi pri..." kaj "Bonvole diru al mi pri...". Kiu el ili estas pli bona por vi? Kaj kielokaze?

bildo de Dmitro

Ĉiutagaĵo

    Vivo daŭras, sed en ĝi ne tre multe okazas, se ĝuste, preskaŭ nenio. Skribi pri ĉiutagaĵo ne tre interesas al mi, kaj mi certas, ke al vi estos ne interese pri ĝi legi.  Do mi silentas.

bildo de Dmitro

Sopiro

    Ne dense, sed iufoje mi havas tian strangan humoron: malgajas sed serene, ne esperas, sed la animo estas paca. Tia stranga sopiro. Tia stranga stato. Kiu estas ne tiel? Kio ne sufiĉas? Mi ne povas kompreni. Eble problemo en diverso inter kiu mi estas kaj kiu mi volas esti? Verŝajne.

Al  Lastor

bildo de Dmitro

Pri ĉiutagaĵo

    Ĉiutage oni kelkfoje malŝaltas elektron. Ĉiutage ĝi malestas pli ol kvin horoj. Ĉiutage... la vivo ne finas sen elektro, sed se oni havas ĝin pli malpli senrompe, pli plezuras. Tiel estos ĝis la majo...
    Ne eblas devigi ami per forto. Ne eblas devigi ami per batoj. Mi ne povas kompreni, kion volas havi Ukrio nevende al ni la energion. Centprocente, ke nek nian monon, nek nian amon ĝi havos.

Al Lastor

bildo de Dmitro

Por kio Esperanton uzas vi?

    Mi povas priparoli, por kio ĝin mi uzas. Sed estas tre interese scii, por kio kaj kiel ĝin uzas vi. Sed se pri mi:
    Unue, mi ne parolas voĉe per ĝi, min tio preskaŭ ne interesas. Sed mi legas kaj skribas pli malpli multe ruse kaj esparante. Nun parto, kiun mi skribas kaj legas per esperanto, pligrandiĝas.
    Due, esperanto estas pli preciza kaj lakona ol la rusa, tial mi uzas ĝin por skribi pensojn pli klare.
    Trie, tiajn skribaĵojn ne povas legi iu el fremduloj, do se mi havos la taglibron, mi skribu ĝin per esperanto.
    Kvare, iam estas interese, kiel pensas alilingvuloj. Tiam mi babilas per esperanto ĉe frinodo(irc.freenod.com).

Al Lastror

bildo de Dmitro

Oni ŝteliston decidis pafmortigi en ŝranko.

    En Vladivostoka regiono familio, kiu veturis festi novjaron en la eksterurban hejmon, trovis ŝteliston, kiu jam pakis duan valizon da propraj aĵoj. La ŝteliston oni ligis kaj malfermis en malplenigita ŝranko ĝis polica alveno.
    Sed polico ne rapidis veturi eksterurbe, per telefono oni respondis, ke ĉiu aŭto estas okupita per interveno kaj necesas atendi ĉirkaŭ du horoj.
    Post iom da tempo al polico oni retelefonis de tielsama adreso kaj parolis, ke la familia konsilio decidis forpafi la ŝteliston, kiu estis tre agresa, kaj ke polico jam ne rapidu.
    La grupo elveturis eventloken tiumomente. Okazis, ke la viktimoj ŝercis, ĉar ili simple ne volis festi have homon en la ŝranko.

bildo de Dmitro

Ete al stranguloj.

    Se vi vidas erarojn, tio estas bona, ĉar vi povas ilin vidi! Ne bonas ke ĝi estas; sed bonas, ke vi komprenas, kie ĝi estas. Se vi vidas eraron en mia teksto, kaj parolas pri ĝi al mi; sed silentas, kie ĝi estas. Mi tion komprenas kiel mokadon. Parolu ĝuste: kie estas eraro, mi korektu ĝin kaj penu ne fari plu!
    Se vi parolas pri primitiveco de Esperanto, mi havas al vi nur unu demandon: kiel bone vi ĝin scias kaj sentas?

Al Lastor

bildo de Dmitro

Se oni nenion faras...

    Se oni nenion faras, do oni nenion havos; tiel oni parolas ĉi mi. Kaj mi opinias, ke tio veras. Mi volas havi propran esperantan blogeton. Por tio mi devas skribi en ĝi ĉiutage, nu ne pli maldense ol ĉiusemajne. Ne gravas, kiel multe homoj estas ĉi tie, sed gravas, ĉu mia blogo interesos ajne iun ajn.

Al Lastor

bildo de Dmitro

Gratulon

    Al ĉiu, kiu ĉi tie estas aŭ male, kiu min scias aŭ male, kiu la tekston legas aŭ male, mi volas al vi grandan feliĉon. Estu viva kaj sana, bona kaj bela, amata kaj amanta, bonvivu kara amiko. Mi deziras, ke malfeliĉo preteru vian hejmon, estu ĉio, kio vi volas, kaj ne estu ĉio, kion vi ne volas.

    Feliĉan novan jaron.

Al Lastor

bildo de Dmitro

Saluton

    Mi estas registrinta ĉi-paĝare jam dum du jaroj, sed nenion skribis. Mia nivelo de esperanto dum la jaroj leviĝis sed ne tre rapide(mi eĉ povas paroli, ke tre malrapide). Nun mi deziras pli bone kompreni nuancojn de esperanto, kaj por ĝi startas la blogon ĉi tie.

 

P.S. Nun min tre interesas, ĉu ĉi tie estas iu pli malpli aktiva?

bildo de Dmitro
Abonrilata enhavo


povigita de