Ensaluto

Blogo de Andreo.Peetermans

Interesa artikolo pri "la Afero"

http://www.liberafolio.org/2010/nikola-rasic-esperantistoj-tro-kontentas-pri-si-mem

Lingvo -- Komunumo -- Movado

Ĉu necesas pli klara distingo?

bildo de Andreo.Peetermans

hajkego

Jen mondo nia:

noktiĝo kaj reroso

vaste sendia

bildo de Andreo.Peetermans

Mondo kaj vivo, laŭ mi

La originalon de tiu ĉi blogero mi antaŭ iom da tempo publikigis en Ipernity: http://www.ipernity.com/blog/andreaslovaniensis 

La ideoj ne estas tre originalaj, mi konscias pri tio, sed ili ja reprezentas miajn kredojn.

--------------------------------------

Mi kredas ke ni vivas en universo sen kreinto, sen estro, sen prizorganto;
ke homo ne estas di-elektita vivulo;
ke la homoj mem decidu kion ili faru;
ke ni mem decidu fari bonon -- ne ĉar ni esperas postmortan rekompencon aŭ timas postmortan punon, sed ĉar ni mem volas fari tion;
ke ĉiu justeco estas esence homa, ke ne ekzistas justeco dia;
ke ni havas nur unu vivon, kaj ke ni bone pripensu kion ni volas fari per ĝi.

Mi kredas ke eblas esti bona, profunde homa, bonkora homo ankaŭ en mondo sen Dio. Nur necesas tiaj homoj.

 

bildo de Andreo.Peetermans

Poemo por Kimmie, amatinjo mia

La originalon de tiu ĉi blogero mi antaŭ iom da tempo publikigis en Ipernity: http://www.ipernity.com/blog/andreaslovaniensis 

--------------------------------------

01.12.2008

Il mondo per Kimmie

(Esperantaj versoj por dolĉega Kimmie,

verkis Andreo sorĉite...)


Vagas mi laŭ stratoj strate grizaj
kaj enkore nur enuo regas,
suspirigas min sopiro – flegas
nur la pensoj pri l‘ revido skizaj…

bildo de Andreo.Peetermans

Zaratustro - Pri la arbo apud la monto

La originalon de tiu ĉi blogero mi antaŭ iom da tempo publikigis en Ipernity: http://www.ipernity.com/blog/andreaslovaniensis 

--------------------------------------

Tiu ĉi teksto trafis al la esperantisto en mi; mi ekpensis ke eble vi sentos same, do mi esperantigis la tuton...

 

Pri la arbo apud la monto

 

La okulo de Zaratustro vidis, ke iu junulo evitas lin - kaj kiam li promenis unu vesperon sola en la montaro ĉirkaŭanta la urbon, nomitan 'Bunta Bovo': vidu, tie survoje li trovis tiun ĉi junulon, apogiĝan kontraŭ arbo kaj lacmiene fikse rigardantan la valon.

Zaratustro per la mano prenis la arbon apud kiu sidis la junulo, kaj diris tiele:

"Se mi volus skui tiun ĉi arbon per la manoj, mi ne sukcesus.

Sed la vento, ne vidata de ni, turmentas ĝin kaj fleksas ĝin laŭ sia volo. Pleje de manoj ne vidataj ni estas fleksataj kaj turmentataj."

Tiam ekstaris la junulo surprizite, kaj diris: "Mi aŭdas Zaratustron kaj ĵus mi pensis pri li." Zaratustro respondis:

"Kial tio surprizas vin? - Sed estas por homo kiel por arbo.

bildo de Andreo.Peetermans
Abonrilata enhavo


povigita de