Ensaluto

Blogo de Arkadio

Neniu damaĝas meblon

Iam mia granda amiko kaj instruisto, prof. Ramseso Mausoĉucapski, dr.kr.bbl., rakontis tiun fabelon al mi.  

 

Ĉe maro vidis mi la verdan kverkon,

Sub ĝi mi sidis kaj Sciplena Kato *)

Al mi fabelis. Unu da fabeloj mi memoras.

Tuj mi rakontos ĝin  al tuta mondo.

 Al. Puŝkin

(Chefa rusa poeto)

 

– Fu! For!!! Ci – fia estaĵo!

M-r-ra-a-a-u... Ŝ-ŝ-ŝ-ŝ... **) Ho, Katofanio La Granda, Saĝega, Senmorta en ĉiuj siaj naŭ da vivoj, Vera en ĉiuj siaj tri da hipostazoj – en la tiu ke fronte, en la tiu ke poste kaj en ombro sub piedoj niaj ***) – tiu, pri kiu oni diras “En Komenco estis la Kato”, -

sendu sur la kapo de tiu-ĉi sovaĝa barbaro, malsaĝa dupiedulo, ĉiujn viajn tondrojn kaj fulmojn, pestojn, ĥolerojn kaj hemoroidojn,

montru signojn ĉielajn, hororajn al li – la eklipsojn de luno kaj de suno kaj stelon falantajn,

inundu lin per akvoj diluvoj,

forblovu lin per ventoj piklaj,

rekompencu lin per miloj kaj miloj da puloj!

Mi, la Granda Ambasodoro, hastis tien-ĉi ne bedaŭrante la fortojn, ne kalkulante parsekojn!

Mi anstataŭigis tridek ok da NFO (UFO)!!!

Dum ĉiuj miaj naŭ da vivoj mi prepariĝis al tiu-ĉi granda evento.

Kaj jen, kulmininte de la saĝeco, mi alvenis tien-ĉi, por ke inici tiu-ĉi semiracia speco al la Kunasocio de raciaj rasoj de nia senlima Universo.

bildo de Arkadio

La veindo

Jam kelkaj jaroj en St.Peterburgo oni celebras belan feston nomita “La Helruĝaj Veloj“ kaj mi rememoris...

Iam, tiel antaŭlonge ke mi ne memoras kiam, mi legis la novelon  “La Helruĝoj veloj” kaj la romanon “La Kuranta laŭ ondoj” de rusa verkisto Al. Grin. Tiam, laŭ empreso, mi provis tradiki la legito de rusa lingvo al mia ruso lingvo.  

Proksimume tial:

 

La veindo

 

(Laŭ motivoj de Al. Grin.)

 

Senpetegite vivo jarojn foliumas.

La horoj en la tagoj, tagoj en la jaroj

Senforte mortas.

Al vi alvenos Nekonato,

Poste

ĝi ordinatiĝos.

Tute al vi malgaje oni estos

Pro tio,

ke ĉiuj viaj revoj fordegelis

En la banal’ Ordinateco.

Kaj tre al vi domaĝe oni estos

De tio,

ke ne alnaĝos ŝipon sub helruĝaj veloj

En la haveno via,

Nur la okulojn viajn laciĝitajn

Inundos ondoj de malgajo.

Sed jen subite al boato via,

Al la espero preskaŭ jam perdita,

Ŝi supreniros, –  tiu Frezy Grant -

Jes, jes! – ŝi – la Kuranta (*) -

Al vi alportos ŝi bonŝancon.

Kaj poste ŝi forkuros tuŝetante ondoj

Renkonte al silenta voko ies.

Tiam al vi karesaj ondoj flustros

Pri la feliĉo en venonto.

Sed vi, neglektos ŝian peton, -

Gardi sekreton pri renkonto -

Kiu ne estis antaŭdifinita.

Ve,

Vi ne ekpovos gardi la sekreton.

 

Malsukcesinto estos vi de tiu tempo

Ĝust’ same kiel antaŭ mirindaĵo.

Stultulo estos vi,

Veinda homo... (**)

 

* Frezy Grant, “la Kuranta laŭ ondoj”,  estas la persono de romano.

** Hm... Io ankoraŭ...

Ah, jes. Ve, sufiĉe kurba skribmaniero.

Indulgu, indulgu...

bildo de Arkadio

Lasta mesagxo pri spam-atako faris impreson al mi

Lasta mesaĝo pri spam-atako faris impreson al mi.

Imagite pluan evoluon de eventoj mi prezentis al mi sekvantan scenaron:

 

Konciza scenaro pri aktuala temo por filmo

(al Holivudo ekskluzive)

 

20nn-a jaro.

Grupaĉo de tre armitaj sed simpatiaj esperamtistoj gvidita per roboto-esperantisto (speciale simpatia, supozeble femala)  intencas forrabi plej grandan usonan bankon kaj forkuri al Meksikio por ke efektivigi la Grandan Esperantistan Revon: eldoni fine la Grandan Plenan Ilustritan Vorataron de Obscenaj Vortoj kaj Esprimoj.

Pli-malpli simpatia agento, suspektite pri intencoj de esperantista bando, komencas lerni esperanton por interniĝi bandon kaj en mezo de la filmo li sukcesas en tio. Sed la agento antaŭtimas ke li estos  senmaskigita por ke obscenaj vortoj mankas katastrofe en lia lingvaĵo. Pli malbone, li amoras sin la gvidantinon de la bando. Fine depost turmentaj scenaj, montrataj internan bezonon por adulti ofican devon, la agento adeptiĝas Grandan Esperantistan Revon kaj persone partoprenas en sukcesplena forrabado.

 La filmo finas sin meze de meksikaj kaktoj per longdaŭra kiso kiu akompanas obscenajn esprimojn de aliaj bandanoj.

 

bildo de Arkadio

Blogo de Arkadio

Interalie

Jen mi cerbis antaŭnelonge…

 

…Verŝajne unua eksperto en genetiko estis Pifagoro (570-497 a.K.) . Por ke mi tiel opinias?.. Nu… Malrekte… Li ne rekomendis al homoj kaj animaloj manĝi fabojn.

Laŭ atesto de Porfirio “iufoje en Tarento Pifagoro ekvidis bovon maĉanta legumenojn (fabacojn). Li aliris la bovan paŝtiston kaj konsilis diri al bovo ne fari tion-ĉi – ne maĉi fabojn. La bovan paŝtisto comencis ridi kaj respondis ke li ne scipovas la bovan lingvon (Ha! Versimile Esperanton li ne scipovis ankaŭ. – Mia rimarko).  

bildo de Arkadio

Blogo de Arkadio

El “Tri aventuroj de Eĥma” (1913)

de Al. Grin (la rusa verkisto-romantikulo, 1880-1932)

 

II. La sago de Amoro

 

bildo de Arkadio

Blogo de Arkadio

La tutmondaj katoj (4)

Saluton!

Mi estas speciala superagento de unu usona sekreta servejo, tial mi ne povas montri al vi mian vizaĝon.

Nun mi trovas min en Santa-Feo laŭ speciala tasko.

Mi ĵus rivelis la indicojn de tre seriosa krimo.

Estu tre singardema!

bildo de Arkadio

Blogo de Arkadio

El la responda letero al la amiko-filozofo

 

Mi petas vin –

Al mi vi donu la konsilon: 

Se vero estas amikino -

Ĉu povas mi kun ĝi ne fari pekon?

Pro tiu peto vi pardonu min –

Demandus mi la fraton,

bildo de Arkadio

Blogo de Arkadio

El la enigmoj de la kuirejo

 

Kia junulino ne revas modeliĝi, kia kuireja tabulo ne revas speguliĝi.

 

A. II: Mi kategorie deklaras:

bildo de Arkadio

Blogo de Arkadio

El Tao Juanmin

 

La kampon ekplugis mi

Tion, ke estas bezone, eksemis.

Venis la tempo por legi

Miajn ŝatatajn libretojn.

 

bildo de Arkadio

Blogo de Arkadio

 

La genetike modifita kanteto

 

(en movimento de marŝo, akcentante ĉiu vorto)

 

Bovina elegia sidis sur barilo

Bovina elegie faris “A-a-a...”

 

bildo de Arkadio
Abonrilata enhavo


povigita de