Certe vi scias pri la rezultoj de la lastatempa konkurso pri filmetoj, kiu estis lancita de Germana Esperanto-Asocio okaze de la 125-a datreveno de la unua libro. Se ne, mi proponas al vi, ke vi legu la artikolon, kiu aperis en Libera Folio. Ligiloj de ĉiuj filmoj troviĝas jene:
http://www.youtube.com/user/filmkonkurso
Ĝis nun mi nur spektis du el la 56 filmoj el 17 landoj; tiuj kiuj respektive gajnis unuan kaj duan premiojn. La filmeto 'Pasporta Servo' deOleg Zabolotniy el Ukrajno estas humora filmo pri amo kaj vojaĝoj pere de Esperanto gajnis la unuan.
'Ĉu vi imagas' estas filmeto de Eva Fitzelová el Slovakio pri la pli bona vivmaniero pere de Esperanto.
Cetere mi ĝuis spekti ambaŭajn.
Bone, la filmantoj gajnis premiojn, sed kiel ili intencos uzi la filmojn. Nu, mankas al la filmeto 'Pasporta Servo' subtekstoj. Male la filmeto 'Ĉu vi imagas' havas subtekstojn en ok lingvoj.
Domaĝe estas, ĉar la filmeto estas ege ĉarma, kaj amo, amoro, amikeco kaj vojaĝemeco estas vere internaciaj, ĉu ne? 
Ĉu vi imagus la efikon, se vi povus sendi al viaj geamikoj la filmeton informante: 'Vi komprenos ĝin, ĉar vi povos legi la subtekstojn!'