Mi kreis grupon por movadaj anoncoj kaj alvokoj al la esperantistaro. Kaj jen mi plusendas retmesaĝon de Neil Blomstein por esperanta voĉdonado ĉe la retejo change.org. Ĝi estas bona ekzemplo de mesaĝo kiu aperu en la grupo Movadaj Anoncoj.
"Karaj Geamikoj!
Mi ŝatus peti Vian urĝan helpon.
Fine de 2008 kaj komence de 2009 la tutmonda esperantistaro atingis grandan sukceson. En la usona "Obama-kampanjo" de la organizaĵo Change.org la pri-esperanta propono de Oleg Izyumenko el inter preskaŭ 8.000 proponoj atingis la 25-an lokon. Ekde tiam ankaŭ UEA estas partnera organizaĵo de Change.org , - kiu havas 1.000.000 da membroj, precipe en Usono.
Antaŭ kelkaj tagoj la organizaĵo Change.org komencis novan kampanjon. La 10 plej popularaj proponoj estos prezentotaj al la registaro de prezidanto Obama. La voĉdono havas du fazojn. Ĝis marto de 2010 okazos la unua fazo. La dua fazo komenciĝos en marto.
Vi devos voĉ-doni du fojojn: nun kaj komence de Marto. Se ankaŭ la nova, pri-esperanta propono de Renata Ventura estus inter la "top-10" proponoj, milionoj da usonaj homoj povus informiĝi pri la ekzisto de Esperanto. La voĉdono estas do bonega, senpaga reklamo de la Internacia Lingvo… Dum granda parto de la unua fazo ni estas inter la dek plej voĉ-donataj proponoj. Ni restu tie!
Momente tiu ĉi propono kun cirkau' 500 voĉoj estas sur la unua loko en la kategorio de "Education".
Ni petas Vin, bonvolu voĉdoni. Ĉiu retadreso rajtas voĉdoni unufoje.
Antaŭ la voĉdono oni devas ensaluti per retadreso kaj pasvorto. Se Vi jam voĉdonis pasintjare, uzu la butonon "Login" kaj - se la servilo ne akceptas la malnovan pasvorton - klaku al "Forgot password?". Se Vi ankoraŭ ne membriĝis, uzu la butonojn "Join" kaj "Sign up".
Klaku al la suba retejo