Ensaluto

Blogo de Christa627

Hometo

Mi kuŝas en malhel', sekura
For de l' ekstera ĥaoso;
Nerompita trankvilec' plezura;
Perfekta kvieta etoso.
-
Jen mia vivo, hor' post horo;
Nenion alian mi konas.
Kaj bato de l' patrina koro
Tre trankvilige sonas.
-
Spaco malgranda ja larĝas sufiĉe
Por teni min nun en komforto;
Mi suĉas dikfingron, ridetas feliĉe,
Kaj tute ne zorgas pri l' sorto.
-
Jen kiel skribiĝas la unua viv-paĝo
De libro tre longa, mi esperas;
Jen la plej paca, trankvila viv-aĝo
De l' tuta homvivo surtera.
-

bildo de Christa627

Hajko-serio, por iu...

Antau kelkaj jaroj, mi lernis, ke mi havis fraton aŭ fratinon, kiu mortis antaŭ ol sia naskiĝo, kaj mi ne eĉ sciis pri ties ekzisto, ĝis jaroj poste... la memoro restas kun mi, kaj nun vortiĝas en tiu ĉi poeziaĵo.

 

Mi ne konis vin,

Sed ankoraŭ vivas vi

Ie eterne.

 

Kiel fajrero,

Neniam estingota,

Ĉiam vi brilos.

 

Iam ankaŭ mi

Forflugos samdirekten,

Kaj fine, al vi.

 

Mi estos kun vi;

Finfine mi vin konos,

Ho kara mia!

 

 

bildo de Christa627

Hejmsopira En Marto

Tiun ĉi kanton mi komencis verki pasint-marte, kiam estis neĝventego. Mi kreskiĝis en Oregono, sed antaŭ nelonge mia familio transloĝiĝis al Koloradio. En marto, estas printempo en Oregono, sed ankoraŭ vintro en Koloradio :-(  La versaĵon oni povas kanti laŭ la melodio "Red River Valley".

 

 

Hejmsopira En Marto

 

Ho-o mankas al mi Oregono;

Estas vintre ankoraŭ ĉe mi.

Ho-o mankas al mi bela sono

De la birdoj kun dolĉa melodi'.

 

Mi ja scias, ke nun estas floroj

Kiuj floras kun dolĉa arom',

Kaj mi revas pri l' belaj koloroj

De la ĝardeno antaŭ la dom'.

 

Jen ekstere la neĝo kaj vento

Daŭre venas kaj tuj blovas for;

Jen interne la malĝoja sento

Pro la forta sopiro en kor'.

 

Mi revenos al vi, Oregono!

Estas vi vere hejmo por mi.

Jes, se baldaŭ aŭ ne; sen, kun mono,

Mi ja trovos la vojon al vi!

 

--Christa Hansberry

 

 

bildo de Christa627
Abonrilata enhavo


povigita de