Ensaluto

Blogo de CRI

Konkurso per fotoj: UK tra Mia Lenso--

Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) okazigas fotografian konkurson kun premioj. Ĉiu povas partopreni. Estas bonvenaj fotoj pri la baldaŭa 98a UK en Rejkjaviko, Islando, kaj ankaŭ pri antaŭaj UK-oj, en kiuj vi partoprenis. La sola kriterio estas via kreivo kaj entuziasmo.

La fotoj estos prezentataj sur nia rubriko: esperanto.cri.cn/98uk

 kaj poŝtelefona retpaĝaro esperanto.cri.cn. Ili estos publikaj por retanoj kaj retanoj voĉdonos por tiuj, kiujn ili ŝatas.

Detalaj informoj:

http://esperanto.cri.cn/802/2013/06/27/165s151192.htm

 

Ni atendas vian kontribuon kaj sukceson!

bildo de CRI

Rubriko pri 98a UK invitas vin!

Karaj amikoj.

Ni, Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) malfermis la specialan rubrikon pri la baldauha 98a UK, Rejkjaviko, Islando. La retadreso estas: http://esperanto.cri.cn/98uk/

Ni elkore invitas vin viziti la belan rubrikon.

 

bildo de CRI

Ĉina Novjaro(1)

Printempa Festo

Printempa Festo estas la ĉina novjara tago, kiu estas la plej solena kaj vivplena tradicia festo por la ĉinoj.

La Printempa Festo markas la alvenon de printempo kaj la komencon de la nova jaro laŭ la luna kalendaro de Ĉinio. Post la frosta vintro oni arde atendas la alvenon de varmeta printempo.

 

La alia nomo de la Printempa Feto estas "Guo Nian", la vorto Guo signifas pasigon aŭ celebron, kaj Nian estas imagita besto, kiu alportas malbonŝancon al la homoj, laŭ la ĉina legendo. Kiam ĝi alvenas, la arboj kaj herboj velkas; kaj post ĝia foriro reprosperas ĉiuj estaĵoj. Kiel oni povas forpeli la beston? Oni eksplodigis petardojn por fortimigi la beston, kaj tiel formiĝis la kutimo eksplodigi petardojn en antaŭvespero de la ĉina novjaro. La kutimo daŭras ĝis hodiaŭ, tamen la signifo jam ŝanĝiĝis. Fakte eksplodigo de petardoj ankaŭ celas vigligi la festadon.

 

La 30-an tagon de la 12-a monato, kiam la horloĝaj nadloj montras la 12-an horon en la noktomezo, oni tuj komencas eksplodigi petardojn por bonvenigi la novan jaron kaj intergratulas dezirante bonan komencon en la nova jaro.

Dum ferioj de la Printempa Festo la vivplena atmosfero regas ne nur en ĉiuj familioj, sed ankaŭ en publikaj ejoj. Oni ludas drakajn lanternojn kaj faras leonan dancon. Kutime la festado daŭras ĝis la 15-a tago de la unua monato laŭ la luna kalendaro.

http://esperanto.cri.cn/802/2013/01/29/1s145613.htm

 

bildo de CRI

Saluton, Printempo

Hodiaŭ (la 4-a de februaro) estas la unua ĉina tradica sunperiodo--Printempokomenco. En la ĉina tradicia kalendaro, la jaro estas kvidita en 24 sunperiodojn, ĉiu el kiuj konsistas el 15 tagoj. 

Ĉijare Printempokomenco komenciĝis la 4-an de februaro kaj finiĝos la 19-an de februaro.

Kutime en printempokomenco, ĉinoj manĝis printempajn kukojn kaj pasteĉojn.

http://esperanto.cri.cn/621/2013/02/04/165s145906.htm

bildo de CRI
Abonrilata enhavo


povigita de