Tio estas komuna paĝo por ĉiuj blogaĵoj, kiun vi ankaŭ povas sekvi per RSS. Tamen necesas noti, ke ĝi enhavas nur tiujn blogaĵojn, kiuj estas publikaj aŭ tiujn, aliron al kiuj vi havas. Se vi partoprenas en iuj fermitaj grupoj, tiam vi ankaŭ aldone vidos ĉitie blogaĵojn el tiaj grupoj.

Blogo de Dima Ŝevĉenko

bildo de Dima Ŝevĉenko

Nova recenzo: Kajto. Originalaj poemoj

Till Dahlenburg / Germanio: Recenzo

Mikaelo Bronŝtejn: Kajto. Originalaj poemoj. Moskvo 2009, Impeto, 176 p.

(ISBN 978-5-7161-0196-8)

Legi:

http://impeto.trovu.com/recenzoj/kajto_poemoj

bildo de Dima Ŝevĉenko

Esperanto.com: novaj eblecoj kaj atingoj

Nia virtuala komunumo jam kreskis ĝis pli ol 600 uzantoj, kiuj aktive aldonas blogaĵojn, komentas, diskutas kaj amikumas.
Dum la lastaj tagoj nia teamo sukcesis solvi plurajn teknikajn problemojn kaj korekti erarojn, tamen ili ankoraŭ restas.
Ni dankas ĉiujn esperantistojn pro la kunlaboro. Grupo de "Teknikaj demandoj" estas plenŝutita per rimarkoj.
Ni strebas solvi ĉiujn, sed por tio ni bezonas tempon.

Tamen paralele ni aldonis al Esperanto.com sekvajn eblecojn:

- Nun uzantoj povas forigi proprajn komentojn
- Komuna paĝo de blogaĵoj (http://esperanto.com/blog) nun havas supre butonon de RSS-fluo kaj klarigojn.
Uzu ĝin kaj diskonigu al viaj retejoj kaj servoj!
- Aperis grava ebleco serĉi amikojn, uzante variajn opciojn:
http://esperanto.com/serchi_uzantojn
Provu nun!
- Ni kreis specialan Google-grupon por anonci pri novaĵoj en infromejo. Vi povas aboni ĝin, uzante kampon dekstre en grupo de la informejo ->

Nia teamo ankoraŭfoje dankas ĉiujn, kiuj kontribuas kaj helpas al la projekto!
Invitu viajn amikojn aliĝi kaj ni montros, ke Esperanto vivas!

bildo de Dima Ŝevĉenko

La Aventuroj de Jonatano GULLIBLE

La Aventuroj de Jonatano GULLIBLE Ken Schoolland
La Aventuroj de Jonatano GULLIBLE
Libermerkata Odiseado
Moskvo, Impeto: 2006. 144 p.
ISBN 5-7161-0157-7

Tradukis Ĵenja Amis
Provlegis Paŭlo Moĵajev
Lingve konsilis Joel Amis

http://impeto.trovu.com/prozo/gullible

bildo de Dima Ŝevĉenko

Kavaliroj de Kvardek Insuloj

Kavaliroj de Kvardek Insuloj Sergej Lukjanenko.
Kavaliroj de Kvardek Insuloj.
Trad. S. Smetanina, M. Ĉertilov.
Fikcia romano
ISBN 978-5-7161-0194-4.
224 paĝoj

Redaktis Mikaelo Bronŝtejn
Kunlabore kun tradukrondo de MEC
Kunlabore kun tradukrondo de Tiĥvina E-klubo

La dekkvarjara knabo, Dima, subite trafas en mirindan mondon — la Mondon de Kvardek Insuloj, en kompanion de preskaŭ samaĝuloj el diversaj landoj. Tie li renkontiĝas kun Inga, lia konatulino el la Tera vivo. La vivo sur la insuloj evidentiĝas kruela kaj tute ne infaneca. La gejunuloj estas devigataj batali por defendi sian vivon kaj la vivon de siaj nevolaj kunuloj. Diversmaniere riveliĝas iliaj karakteroj kaj agoj. Amo, heroaĵo, amikeco kaj sindonemo najbaras kun perfido, malkuraĝo kaj perforto.

http://impeto.trovu.com/prozo/kavaliroj

bildo de Dima Ŝevĉenko

Libroj de Impeto en 2009

1. Arkadij kaj Boris Strugackij. La burgo kondamnita. Trad. div.

ISBN 978-5-7161-0192-0 500

ekz. 352 paĝoj

2. Rusa-esperanta biblia frazaro. Kompilis Aleksandr Ŝevĉenko, Redaktis Viktor Aroloviĉ.

ISBN 978-5-7161-0193-7

500 ekz.184 paĝoj

3. Sergej Lukjanenko. Kavaliroj de Kvardek Insuloj. Trad. S. Smetanina, M. Ĉertilov.
ISBN 978-5-7161-0194-4

500 ekz. 224 paĝoj

4. Istvan Nemere. Jesa. Originala romano. (Kunlabore kun Justo).
ISBN 978-5-7161-0195-1 500 ekz. 184 paĝoj

5. Mikaelo Bronŝtejn. Kajto. Originalaj poemoj. 176 paĝoj
ISBN 978-5-7161-0196-8

300 ekz.

6. Dmitrij Ŝevĉenko, Anna Striganova. La tero, kiu volis forflugi. Fabelaj noveloj. 112 paĝoj
ISBN 978-5-7161-0197-5

300 ekz.

7. Mikaelo Bronŝtejn. Lecionoj por knabo. Originalaj noveloj. 128 paĝoj
ISBN 978-5-7161-0199-9 300 ekz.

8. Boris Kolker. Internacia lingvo Esperanto. Plena lernolibro. 2-a reviziita eldono.
ISBN 978-5-7161-0172-2 1000 ekz. 264 paĝoj

9. Jarlibro de REU. 2008-2009.
ISBN 978-5-7161-0203-3 300 ekz. 60 paĝoj

10. Esperanto-rusa vortaro. Kompilis E. Ŝevĉenko, A. Ŝevĉenko. 19000 vortoj.
(3-a reviziita kaj korektita eldono).
ISBN 978-5-7161-0164-7. 1000 ekz. 304 paĝoj

Sume:

5200 ekz.

1988 paĝoj

Retejo: http://impeto.trovu.com

bildo de Dima Ŝevĉenko

Jesa

Jesa Iŝtvan Nemere.

Jesa.

Originala romano. (Kunlabore kun Justo).

ISBN 978-5-7161-0195-1

184 paĝoj

 

En malgranda urbeto, kiu situas rande de dezerto, post sabla tempesto aperas stranga virino. Iuj opinias ŝin nova Mesio, aliaj — pseŭdoprofeto, eĉ fripono. ŝi allogas dekdu disĉiplojn, preferante elekti el la plej malestimataj urbanoj. Ŝiaj adeptoj iĝas loka Casanova, trompisto-almozulo, bubo-trampo, narkotikulino, pastro-hipokritulo. Jesa ne disvastigas speciale bonagojn aŭ miraklojn, ŝi vidas homojn trae, inklinas ilin ŝanĝiĝi. Kompreneble, okazas konflikto inter ŝi kaj urbaj aŭtoritatuloj...

http://impeto.trovu.com/prozo/jesa

bildo de Dima Ŝevĉenko

Lecionoj por knabo

Lecionoj por knabo Mikaelo Bronŝtejn

Lecionoj por knabo

Kolekto de rakontoj en Esperanto.

M.: Impeto, 2009. - 128 p.

ISBN 978-5-7161-0199-9

Recenzo:

Vi estas kiel ni, aŭ lecionoj por legantoj

bildo de Dima Ŝevĉenko

Esperanto.com: unuaj paŝoj

Pasis nur kelkaj tagoj post la prezento de Esperanto.com al la vasta esperantista publiko. Sed al ĝi jam aliĝis pluraj centoj da esperantistoj.
Ni ĉiutage ricevadas dekojn da mesaĝoj kaj komentojn kun teknikaj demandoj, konsiloj kaj pri eraroj en la tradukoj. Ni respondos al ĉiuj el ili,
sed ni bezonas iom da tempo por tio. Dum Esperanto.com havas signon "beta" vi povas trovi iujn erarojn, tio estas neevitebla.
Kiam vi trovas ilin, iru al speciala grupo kaj anoncu pri ili:
http://esperanto.com/grupoj/teknikaj-demandoj

Komence ni klarigu unu momenton, por similaj demandoj plu ne aperu.
Esperanto.com ne celas anstataŭigi jam ekzistantajn komunumojn kun esperantlingva interfaco.
Esperantistoj neniukaze devas forlasi neesperantistajn sociajn retojn, ĉar tio montras, ke Esperanto estas uzata kaj vivas!
Esperanto.com kunigas esperantistojn el pluraj retoj, sed NE celas anstataŭigi ilin.
Tio estas du tute diversaj kaj valoraj branĉoj de la agado!

Ĉefaj celoj de Esperanto.com estas:

1. Kunigi en unu loko plurajn esperantistojn, kiuj jam apartenas aŭ ne al aliaj sociaj retoj
2. Helpi al esperantistoj komuniki kaj praktiki la lingvon en pure esperanta virtuala medio
3. Kunigi blogojn en Esperanto en unu loko (Necesas konsideri, ke esperantistoj, kiuj jam havas blogojn ĉe la aliaj servoj, prefere paralele publikigu
la samajn blogaĵojn ankaŭ en Esperanto.com por informi pli da esperantistoj, sed ne ĉesu publikigi ilin en la antaŭa loko. Esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne havas blogon,
sed volas ĝin havi, havas bonan ŝancon por tio)
4. Kunigi informojn pri diversaj esperantistaj eventoj en unu loko kun komuna kalendaro. Ĉiu uzanto povu aliĝi al ili, havi freŝajn informojn,
diskuti aŭ fari demandojn ks.
5. Doni eblecon al organizoj, entreprenoj, kluboj, eldonejoj ks. havi proprajn grupojn, reklami, agadi kaj montri rezultojn de la agado al la

bildo de Dima Ŝevĉenko

Samaj motivoj en la fabeloj de diversaj popoloj aŭ kial plenkreskuloj ŝatas fabelojn

Komence en la universo estis nenio, krom la mallumo, sentempa kaj senfina, estis nur sola eta, ne pli granda ol oranĝo, brilanta globeto. Kaj foje ĝi eksplodis kaj disflugis al miloj da brilantaj eroj. Ili flugis al diversaj flankoj, lumigante la universon, naskante vivon, spacon kaj tempon. Naskante sunojn kaj planedojn. Inter ili estis unu, komence pri nenio rimarkinda malgranda planedo, sed poste, iom malvarmiĝinte de la admiro de la naskiĝo, ĝi iĝis brile helblua. Sur ĝi aperis akvo kaj aperis nuboj, poste aperis etaj vivaj estaĵoj, fiŝoj, lacertoj, kaj finfine la homoj. Tamen eble ankaŭ tio estas nur fabelo. Kaj la vero estis en tio, ke kiam sur la tero, tiel ni nomas nian helbluan planedon, aperis homoj, ili tuj ekvolis fari ion, kio tute ne estis bezonata, almenaŭ al la unua vido. Homoj ellernis paroli, kanti kaj danci, komencis skrabi sur la fortikaj rokoj simplajn bildojn, elspezante por tio multajn fortojn. Kaj foje homo ekvolis rakonti al la alia homo ion tre gravan, sed li ne kapablis trovi bonajn vortojn kaj li rakontis la unuan en la mondo fabelon. Kaj de tiu tempo ĉion la plej gravan, honestan kaj valoran homoj transformis al la fabeloj kaj rakontis ilin unu al la alia. Fabelo estis la unua literatura ĝenro kaj unu el la unuaj manieroj ekkoni la mondon. Ĉiu filozofio kaj religio havas siajn fabelojn. Ne perdante sian aktualecon, fabelo travivus jarcentojn, eraojn kaj kulturojn. Sed multajn jarojn antaŭe, kiam vi ankoraŭ kapablis aŭskulti fabelojn, por vi tute ne estis nepre scii tion.

Daŭrigo en la retejo "Fabelaj mondoj"...

bildo de Dima Ŝevĉenko

Ŝipeto Narklo

"Ŝipeto Narklo" estas originale verkita en Esperanto bildfabelo. Aŭtoroj kaj pentristoj estas Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova.

Notu: teksto de la fabelo ĉe la retejo povas enhavi lingvajn erarojn kaj mistajpojn. Tio estas nur provizora kaj neredaktita versio. Antaŭ eventuala paperforma eldono ili estos korektitaj.

Neniu kaj neniam ekkonos veran solecon, gis ne aperos sola en la nokta maro. Kiam akvo kaj cielo kunigas en unu senfinan, netravideblan mallumon. Sed estas bezonata nur unu fojon ekvidi tion kaj tiam ciu minuto travivita kun iu apude igas por vi valora. Narklo estis simpla malnova sipeto, kiu estis forlasita en la maro, gi povus rompigi je la rokoj, sed aperis miraklo, kaj gi ekvivis, ne sciante, ke en la mondo ekzistas bordoj.

Legi:
http://fabelo.trovu.com/fabelo_narklo