Esperanto.com: nia komunumo

Blogo de Dima Ŝevĉenko

bildo de Dima Ŝevĉenko

Afiŝo por la VI Moskva internacia lingva festivalo

bildo de Dima Ŝevĉenko

Fabelaj mondoj. Resumo

Lastatempe multaj esperantistoj interesiĝas pri tio, pri kio temas nia projekto "Fabelaj mondoj" (kio rilatas niajn retajn kaj movadajn projektojn, mi pensas, ke ĉio klaras :) ).

Por ni estas malfacile refoje respondi la samajn demandojn (tamen ni strebas :) ).

Ni (mi kaj Anna Striganova) volas iom resumi pri tiu ĉi nia grava ero de la vivo.

Do, se ni ne povos respondi, kiam oni la cent(mil)an fojon demandos ĉe ni: "Kio do finfine estas tiuj ĉi viaj "fabelaj mondoj"?", ni respondos: "Vidu la blogaĵon, tie ni ĉion priskribis". :)

 

Tre kurta priskribo.

 

Fabeloj. Ni verkas filozofiajn fabelajn novelojn kaj eĉ la romanojn! :) Ofte origine en Esperanto.

Fabeloj? Ĉu ili estas por la infanoj? Ne! Ili estas sufiĉe seriozaj kaj celas la plenkreskulojn, nu ni diru 14-1000000000 jarojn aĝajn!

Se vi volas iom pli detalan klarigon pri tio, vi povas legi du ampleksajn artikolojn ĉirilate en Esperanto:

http://fabelo.trovu.com/samaj_motivoj

http://fabelo.trovu.com/lingvo_de_fabeloj

 

La plej gravajn partojn de tiuj ĉi artikoloj kreis Anna Striganova, ĉar ŝi interalie estas magistro pri literaturaj sciencoj (nekredeble!), defendis disertacion pri mitologio, kaj planas baldaŭ doktoriĝi pri la sama fako.:)

Tre kurtan artikolon kun la belegaj fotoj pri ŝia defendo vi povas trovi en mia blogo ĉe Ipernity: http://www.ipernity.com/blog/55113/257531

Estas interese, ke ni ambaŭ nun laboras kaj science agadas en la universitato, kiu portas simbolan por ni nomon "Universitato de amikeco inter la popoloj" (interalie unu el la plej grandaj en Rusio).

Nu, mia fako, kiel vi scias, estas pli modesta - "ĵurnalismo". Mi defendis tie en 2010 la magistran disertacion pri Esperanto (kaj baldaŭ esperas defendi la doktoran ankaŭ pri Esperanto).

Legu popularan blogaĵon (kun pli ol 2000 vizitoj) ĉe Ipernity pri tio :) - http://www.ipernity.com/blog/55113/252420

bildo de Dima Ŝevĉenko

Teksto de la prelego "Lingvo de fabeloj"

Aperis teksto de la prelego en Esperanto, kiun ni prezentis dum la 27-a Internacia Festivalo (IF):
fabelo.trovu.com/lingvo_de_fabeloj

 

 

bildo de Dima Ŝevĉenko

Beta-versio de nova ebleco

bildo de Dima Ŝevĉenko

ER 2.0: Ĝermo de nova ebleco ĉe Esperanto.com

Se vi volas en via retejo/blogo montri al la uzantoj aktualajn laste aldonitajn blogaĵojn ĉe Esperanto.com, vi povas uzi la sekvan kodon:

Jen, kiel ĝi aspektos en via retejo/blogo:

Poste ni plibonigos kaj plibeligos ĝin. Aperos ankaŭ la aliaj tiaspecaj "informblokoj".

bildo de Dima Ŝevĉenko

La prezidanto de REU malsukcesis, ĉar “neniu bezonas ion ajn”

 

Mi estis tre ĉagrenita, tralegite jam la duan pesimisman artikolon pri Esperanto-movado en Rusio kaj la monda movado ĝenerale, kiun verkis la prezidanto de REU Grigorij Arosev. Ambaŭ artikoloj estas se ne rekte kontraŭesperantistaj, do konkrete malentusiasmigaj por la rusiaj esperantistoj. Sed ĉefe pluraj informoj en ili estas malaktualaj aŭ malobjektivaj, kio misgvidas la legantojn, kiuj ne tre bone konas la detalojn, menciitajn en ili.

La lasta artikolo havas la titolon "Kio estas la reala trezoro de REU?" (La Ondo de Esperanto 2011, №10 (204); oktobra REGo, kiu jam la 20-an de septembro 2011 aperis en la retpaĝo, nomata La Balta Ondo).

Pli frua artikolo estas intervjuo kun G. Arosev kaj havas la titolon "Ĉu Esperanto povas doni ion principe novan al la mondo?" (La Ondo de Esperanto, 2011, №7 (201), intervjuis Aleksander Korĵenkov.)

Mi opinias, ke tiaj artikoloj estas malobjektivaj kaj malutilaj por la Esperanto-movado ĝenerale, kaj plej malbonas ke tiaj artikoloj devenas de la homo, kiu prezidas unun el la landaj Esperanto-asocioj.

Grigorij komencas la artikolon per iuj dubindaj kaj apenaŭ aktualaj nuntempe supozoj, kiujn kutime uzas malbone edukitaj kontraŭuloj de Esperanto.

Ekz. li skribas: "...Inter tiuj problemoj estas malaltiĝo de la valoro de Esperanto kiel internacia komunikilo. La angla dominas jam delonge, sed la fulma evoluo de teknologioj nun permesas ĝin reale uzi ĉiutage..." Min interesas kiujn informajn fontojn uzis Grigorij por konstati, ke Esperanto nuntempe havas malpli da valoro, ol antaŭe, rilate al la internacia komunikado?

bildo de Dima Ŝevĉenko

Aperis nova eldono: L.L. Zamenhof. Fundamento de la internacia lingvo Esperanto.

L.L. Zamenhof

Fundamento de la internacia lingvo Esperanto. Represo de
la 2-a eldono de “Posrednik”, 1911
Al centjariĝo de la 2-a eldono en la eldonejo “Posrednik”

Заменгоф Л.Л. Основы международного языка эсперанто (Fundamento de la
internacia lingvo Esperanto) / Л.Л. Заменгоф. – М.: Импэто, 2011. –
112 с., ISBN 978-5-7161-0233-0

Предлагаемая брошюра – репринтное воспроизведение книги, вышедшей сто
лет назад в известном издательстве «Посредник». (Первое издание – 1909
год.)

Книга представляет собой русскую часть «Основ». Пятиязычное издание
под общим названием «Fundamento de Esperanto. Gramatiko, Ekzercaro,
Universala Vortaro» осуществлено французским издательством «Hachette»
в 1905 году (стереотипные издания в разных странах: 2-е – 1907, 3-е –
1908–1909, 4-е – 1910, 5-е – 1918, 6-е – 1925, 7-е – 1928, 8-е – 1931,
9-е – 1963, 10-е – 1991). Эта книга, по замыслу автора, включает в
себя неизменяемые основы языка и состоит из трех обязательных частей,
созданных автором в разное время: грамматики (Gramatiko, 1887),
универсального словаря (Universala Vortaro, 1893) и сборника
упражнений (Ekzercaro, 1894). Для всех интересующихся языком
эсперанто.

Pliaj informoj ĉe la retejo de eldonejo:
http://www.impeto.trovu.com/zam3

bildo de Dima Ŝevĉenko

Eldonejo Impeto dum UK en Kopenhago

Anna Striganova kaj Dima Ŝevĉenko prezentas eldonejon Impeto
Dum la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis la 23-30-an de julio en Kopenhago, la eldonejo Impeto estis reprezentita en multaj aranĝoj. Kompreneble, dekojn da titoloj de la eldonejo eblis akiri en la libroservo de UEA, kaj pluraj el ili estis disaĉetitaj jam dum la unua tago, kio montris grandan intereson al la libroj de Impeto. Dum “Movada Foiro”, kiun partoprenis ĉirkaŭ cent diversaj Esperanto-organizoj, eldonejo Impeto prezentis la plej novajn librojn en Esperanto sur la stando, kiun preskaŭ ĉiam estis malfacile aliri pro amaso de interesiĝantoj. Kelkaj libroj de la eldonejo estis reprezentitaj ankaŭ ĉe la stando de Rusia Esperantista Unio.
Dum la kongreso la interesiĝantoj, legantoj kaj amikoj de la eldonejo povis ricevi diversajn informojn pri la libroeldona agado ĉe komuna budo de Impeto kaj projekto de Anna Striganova kaj Dima Ŝevĉenko “Fabelaj Mondoj”. La budon vizitis pluraj centoj da esperantistoj el dekoj da landoj.
Dum la tradicia programero “Libroj de la Jaro”, kiu okazas ĉiujare dum UK-oj kadre de la Tago de Libro, estis prezentitaj 12 libroj, kiujn edonis Impeto en la periodo inter Havana kaj Kopenhaga UK-oj. La gvidantino de la programero Claude Nourmont aparte notis la buntecon de la titoloj, aperintaj ĉi-jare en la eldonejo.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Aŭkcio dum la Universala kongreso de Esperanto

Kelkminuta fragmento el la 1,5-hora kongresa aŭkcio en Kopenhago:

http://www.youtube.com/watch?v=uy_pN0_NKMI&feature=related

bildo de Dima Ŝevĉenko

Aperis nova priesperanta libro en la rusa

Serio “La Ondo de Esperanto” (ruslingva, fondita en 2007)

Dmitrij Vlasov
ESPERANTO: DUONJARCENTO SUB LA CENZURO
Evoluo de Esperanto-movado kaj ĝia ĵurnalistiko sub cenzuro en Rusia imperio kaj USSR (1887–1938)
Monografio

Impeto 2011. – 168 paĝoj.
ISBN 978-5-7161-0229-3

La aŭtoro specialiĝis en geologia fakultato kaj poste finis magistrejon de ĵurnalista fakultato de Sankt-Peterburga Ŝtata universitato. Interesiĝas pri praktika apliko de Esperanto en amaskomunikiloj, esploras historion de Rusia esperantista movado. En 2011 defendis magistran disertacion samtitolan kun la monografio.

La monografio de Vlasov Dmitrij Valerjeviĉ povas esti eldonita, kaj ĝi donos sendubajn sciencan kaj praktikan utilojn.
Habilitita doktoro pri politiko, profesoro
S.А. Miĥajlov (Rusio, Sankt-Peterburgo)

La monografio estas serioza scienca verko, kiun oni povas rekomendi por eldono.
Doktoro pri politiko
D.А. Satpaev (Kazaĥio, Almati)

Dum la unua trarigardo la libro ŝajnis al mi tre interesa, aktuala kaj sufiĉe scienca.
Habilitita doktoro pri historio, profesoro
А.V. Podosinov (Rusio, Moskvo)

 

Pliajn detaloj vi povas ricevi en la retejo de eldonejo:

http://impeto.trovu.com/rusa/esperanto_cenzuro