Ensaluto

Blogo de Dorneles

Invito koni mian novan E-blogon

Jen mi invitas al ĉiuj ekkoni mian novan E-blogon:

www.blogo21.blogspot.com



bildo de Dorneles

Invito koni mian novan E-blogon

Jen mi invitas al ĉiuj ekkoni mian novan E-blogon:

www.blogo21.blogspot.com

 

 

bildo de Dorneles

Falu, falu, muroj de mil jaroj!

Falu, falu muroj de mil jaroj!
For ĉiuj diktaturoj en la mondo!
For ĉiuj reĝimoj kiuj opresas la individuon ne garantiante lian/ŝian liberecon en ĉiuj sencoj!
Falu, falu muroj de mil jaroj!

 

 

Fotoj pri mia vojaĝo al Itapema, SC, marborda urbo en la sudo de Brazilo, en

www.cesardorneles1.blogspot.com

bildo de Dorneles
bildo de Dorneles

Argentinaj diraĵoj (1)

Pli malutila ol ventumilo el tualeta papero. |

Pli malrapida ol graveda testudo. |

Pli nigra ol sunbrunigita Dark Vader. |

Pli postulema ol la kato de Whiskas

E-o en grava israela magazino pri kulturo kaj vojaĝoj

Karaj geamikoj,

En la februara n-ro de la prestigha kultura kaj mondvojagha magazino "Masa Ahher" (hebree "alispeca vojagho"), aperas 5-pagha ege favora artikolo pri Esperanto (aldone), el la plumo de israela jhurnalisto loghanta en Svedio. La artikolo estas riche ilustrita, i.a. per fotoj de la UK-oj en Havano kaj Bjalistoko. Aldone al abundo da faktoj pri la lingvo ghi intervjuas e-istojn el Svedio, Kanado, Israelo kaj Australio.

La artikolo konstatas ke "Esperanto ekzistas pli ol cent jarojn kaj ghi daure evoluas. Ghiaj parolantoj estas disigitaj en chiuj anguloj de la terglobo, ili estas ege aktivaj kaj produktas jhurnalojn, muzikon kaj teatrajhojn. Ili havas naciajn kaj internaciajn organizajhojn kaj ili renkontighas en sennombraj renkontighoj tutmonde".

Ghia konkluda alineo diras:

bildo de Dorneles

Mia vojagho al Argentino

De la 12/jan. ghis la 24/jan, mi forvojaghis al Kordobo, Roque Saenz Peña (en Argentino) kaj Alegrete, mia naskighurbo, proksima al la landlimo kun Argentino.

En Kordobo mi restis tri tagojn. Ghi estas la dua plej granda urbo en la najbara lando kaj havas 1,4 milionon da enloghantoj (2005). Kordobo estas agrikultura, kultura kaj industria centro kaj estis fondita de la hispanoj en la 1550aj jaroj. Post 200 jaroj la portugalanoj komencis la konkeron de la sudo de Brazilo, ghuste por komparo! Ghi estas la chef-urbo de samnoma provinco, fama pro ties jezuitaj misioj sufiche bone konservitaj.

Unuafoje mi vizitis ghin kaj al mi tre plachis la urbo, ghiaj kafejoj, librovendejoj, promenvojoj kaj antaù chio ghia kolonia arkitekturo!

Mi kontaktighis kun du e-istoj: Hugo kaj Enio Hugo Garrote, filo kaj patro respektive, kiuj promenigis min tra la urbo.

Post mi restis kvar tagojn en Roque Saenz Peña, je 12hora busvojagho for de Kordobo. Saenz Peña estas la dua plej granda urbo en la provinco Chaco, proksima al Paragvajo.

Tie mi gastighis che Rubén T. Diaconu, aktiva argentina e-isto, redaktoro de regiona E-bulteno.

bildo de Dorneles
bildo de Dorneles

Jefferson, Quino, Pascal, Sarmiento, Drummond, Malraux ktp

Mi tremas pro mia patro kiam oni diras al mi, ke Dio estas justa.

>> Thomas Jefferson

Nepre necesas respekti la infanojn. La adoltoj parolas al ili kvazaù ili estus mens-malkapablaj.

>> Quino, argentina karikaturisto, kreinto de Mafalda

Du ekscecoj: ekskludi la racion kaj nur agnoski la racion.

>> Pascal

Barbaroj! Ideojn oni ne mortigas.

>> Sarmiento

La idealistoj estas la realistoj de la bono.

>> Nekonato

La timo unuigas la homojn pli ol la kuragho.

>> Carlos Drummond de Andrade, brazila poeto

Vi ne povos eviti, ke melankolio flugetu super via kapo, sed klopodu malpermesi, ke ghi faru neston tie.

>> China poeto de la 11a jarc.

La ideoj: oni vivu ilin.

>> André Malraŭ

bildo de Dorneles

Kiel mendi bieron en 26 lingvoj

bildo de Dorneles

Feministaj divenaĵoj :-)

Kial ne estas hontinde elekti viron multe pli junan ol la virino?

- Ne estas diferenco. Ili ja neniam maturiĝas...

Kiel la viro pruvas, ke li estas pensanta pri la estonteco?

- Kiam li iras al la supervendejo por aĉeti keston da biero kaj aĉetas kvin.

Kiom da viroj kapablas meti la tualetan paperon en la ĝustan lokon?

- Hmmm...tio neniam okazis antaŭe...

Kion diris Dio kiam li faris la viron?

- Mi povas fari plibone.

Kiu estas la difino de iu romantika nokto por la viroj?

- Sekso.

Kial la hipnozo funkcias plibone ĉe viroj ol ĉe virinoj?

bildo de Dorneles

Historiaj notoj pri la E-Movado en Brazilo

Laŭjare:

1894 - Francisko Valdomiro Lorenz, el Ĉekio, elmigras al Brazilo. 1-a esperantisto loĝanta en la lando.

1895 - En la 'Adresaro XVII', unuafoje aperas nomo de brazila urbo, en la kazo, Porto Alegre, kiel loĝurbo de Arno Phillip, redaktoro de Deutsche Zeitung, germanlingva gazeto tiam eldonata en la urbo, en kiu li aperigis artikolon favoran al la lingvo.

1904 - Lanĉo de la unua lernolibro eldonata en Brazilo: portugallingva versio de Premières Leçons d'Esperanto, de Théophille Cart.

1906 - Fondo en la urbo Campinas, en la ŝtato San-Paŭlo, de Suda Stelaro, la unua E-societo en Brazilo.

1907 - Lanĉo de Brazila Revuo Esperantista, nuntempe Brazila Esperantisto; realigo de la 1-a Brazila Kongreso de Esperanto, en Rio-de-Ĵanejro; fondo de Brazila Esperanto-Ligo.

1937 - Brazila Spiritista Federacio kreas E-departementon kaj ekeldonas didaktikajn librojn, revigligante la Movadon.

1981 - Realigo en Braziljo de la 81a Universala Kongreso de Esperanto.

2002 - Realigo en Fortalezo de la 87a Universala Kongreso de Esperanto.

Abonrilata enhavo


povigita de