Blogo de Elektito

Forpasis Tadeusz (Tadeo) Wybraniec
Post pli ol 2 jara batalado kun kancero la 7-an de Junio forpasis mia ĉiam kare kaj kore memorota frato kaj longtempa proksima kunlaboranto, longtempa subtenanto kaj parolanto de la Internacia Lingvo, Tadeusz Wybraniec (Tadeo Elektito). Lia funebro okazos morgaŭ, la 21-an de Junio ĉe:
Fulham Funerals
137 Holbrooks Rd
Underdale
SouthAustralia
La funebra ceremonio okazos je la horo 10:30 matene ĉe la supra adreso.
Li postrestos ĉiam kormemora al granda nombro da familianoj kaj geamikoj kaj en Aŭstralio kaj en Pollando. Pacon al li kaj eternan feliĉon! Li ripozu en la paco en Dio!
Zbigniew Wybraniec (Zbiŝko Elektito).

Senprecedenca tragedio de Pollando

Antikvaj, sed ankaŭ supermodernaj Geopolimeroj.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Legi pli

Atentu pri la trojanhava bateriŝarĝilo!
Danĝera bateriŝarĝilo „Energizer”
Vendredo, 10-an de Marto
Sciencistoj el US-CERT (United States Computer Emergency Readiness Team) avertas ke, la programaro aligita al la ŝarĝilo de baterioj en la ŝarĝilo „Energizer DUO USB” enhavas trojanon helpantan akiri la alireblecon al atakitaj komputiloj kun la Vindozo „Windows” funkcisitemo.

La USB-ŝarĝilo konektebla al la USB konektilo „Energizer DUO” estis forigita el la vendsistemo - informis firmao Energizer. La produktanto ne eksplikis kiel la trojano ektroviĝis en la programo stiranta tiun ĉi ŝarĝilon. "Energizer, kunlaboras kaj kun „CERT”, kaj kun la Usona registaro por trovi kiel povis okazi tia infekto de la programo." – oni povas tralegi en la oficiala proklamo de „CERT”.
Ŝarĝiloj, „Energizer DUO” estis vendataj en Usono, Latinamerikaj landoj, Eŭropo kaj Azio de la jaro 2007. Trojano kaŝta en la stir-programa procesilo por ŝarĝado de tiu ĉi ŝarĝilo kapablas preni dosierojn el la komputilo, ekzekuti la kodon, transperi la kolektitajn donitaĵojn (dataon) kaj transformi registrojn de la sistemo Vindozo (Windows).
Fonto: hacking.pl
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Teĥniko por Esperantistoj - Porteblaj Aplikaĵoj
Jen sube estas adreso al la Porteblaj Aplikaĵoj (Portable Applications) uzeblaj per sia ekstera komputila memorujo USB. Nomata populare ankaŭ la USB memorbastoneto (angle: Memory Stick): http://portableapps.com/news/2010-01-28_-_portableapps.com_platform_and_suite_1.6
Mi kredas ke tiu ĉi solvo estas ideala por ĉiuj tiuj ĉi homoj kiuj vivas en la disvolviĝantajaj landoj kie ne atingeblas ankoraŭ la elektro kaj oni tiel aŭ aliel uzas la komputilojn nur irante al lokaj bibliotekoj aŭ aliaj lokoj kun aliro al la Interreto kaj komputiloj. Tia Komputilo en la USB memor-bastoneto ŝajnas al mi ideala solvo al multaj el la problemoj. Persono kiu posedas tian „poŝkomputilon” povas ne nur uzi ĝin en sia propra komputilo, se havi ĝin, sed ĉiam povas ŝarĝi ĝin per materialoj el la trarigardataj en la Interreto materialoj, interretaj paĝoj kaj libroj, kaj uzi ĉion cie, plene porteble kaj komforte.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Legi pli

Universala Konvertilo de Mezuroj de "Mozilla".
Porserĉila Universala Konvertio de Mezuroj
Ĵus antaŭ nelonge aperis nova universala konvertilo de mezuroj ĉe Firefox, kiu tamen bone funkcias kun ĉiuj ĉefaj retserĉloj, kiel oni tion diras ĉe la originala retejo kiu ĝin lunĉis senpage ĉe la dreso:
http://converter.mozdev.org/?src=xi
vi povas ĝin trovi ankaŭ inter la aldonaĵoj de "Firefox" kaj "Mozilla" retserĉiloj. Mi kredas ke ĝi devus ankaŭ bone funkcios kun la "Internet Explorer" serĉilo - se oni kredu kion diras la aŭtoroj de tiu ĉi bonega programeto ĉe sia ĉefretejo. Mi mem ne provis ĝin ankoraŭ mem kun IE ĉar mi ne fidas tiun ĉi serĉiloj kaj m mem tute ne uzas ĝin, escepte de nur absolute ne eviteblaj, ekstremaj, okazoj. Vi trovos la supre publikitan adreson ankaŭ en la Utilaj Ligiloj sekcio de la esperlantlingva informejo de Universala Vivo Ligo en la Internacia Lingvo - Esperanto, La Praktiko.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Legi pli

