Ensaluto

Blogo de ferhar

bildo de ferhar

Komato

Unua ĉapitro

Kiel granda plezuro estas stiri aŭtomobilon en tiu belega, somera mateno. La suno brilas, sed ankoraŭ ne estas varmege, kvankam kelkfoje oni povas vidi fatamorganon de la vojo fore.
La ĉielo admirinde bluas, kelkajn ŝafidformajn nubojn ordonadas nevidebla ŝafisto. Kvazaŭ tio estus granda ŝafpaŝtejo. Multfoje rigardadas mi la ĉielon ĉiam varieblan. Mi imagvidas tie diversajn formojn de nuboj.
Mi fartas bone, tre bone.

Baldaŭ mi atingos la aŭstran limtrapasejon, mi esperas, mi ne devos atendi multe. Depost kiam ankaŭ ni, hungaroj, fariĝis eŭropuniaj civitanoj, povas vojaĝadi pli facile ene de Unio.
Malaperis la landlimoj, nur la lingvaj limoj restadis. Mi ne regas la germanan, ankaǔ aliajn naciajn lingvojn mi ne scipovas. Bonŝance, ke dum Esperanto-renkontiĝo ne gravas, de kie vi venis, kiun lingvon vi parolas. Ĝis mi atingos la celon, mi uzos la internaciajn mansignojn por komprenigi min. Mi eĉ ne povas imagi, ke mi renkontos ulon esperantoparolantan dum la vojaĝo
Jen, ĉi tie estas informtabulo, kiu anoncas, ke baldaŭ mi atingos finon de la ŝoseo, sekvos aŭtovojo kaj poste ĉefvojo. Mi ŝatintus, se iu el nia klubo ĉeestus, mi ŝategas konversacii. Tiel ĉi nur mi povas dialogi kun mi mem, hm... mi estas bona kunparolanto, he-he-he.
Nu, fine mi atingas la limstacion. Ŝajne, ĉiu kaj ĉio estas trankvila, neniu hastas nervoze, tio estas bona signo. Alta, sunbrunigita limgardisto proksimiĝas al mi.

- Bonan Tagon! Bonvolu montri al mi vian personan atestilon.
- Jen ĝi!
- Kien vi veturas?
- Mi veturas al Esperanto-Aranĝo en Vieno.
- Ho! Mi jam aŭdis pri ĝi. Ĝi estas iaspeca artefarita lingvo, ĉu?
- Jes, tiaspeca.
- Bonan Vojaĝon! -- kaj li redonas mian atestilon.

Abonrilata enhavo


povigita de