Ĉiun matenon la diligenta formiko venis gaje al la laborejo. Ŝi amis sian laboron. Ĉi tie ŝi pasigis la plej longan parton de la tago, forte laborante, ĉiam kanton zumante. Ŝi laboradis diligente.
La ĉefdirektoro, dika grasa skarabo, konstatis, ke troviĝis neniu, kiu kontrolis la formikon. Tiel ne daŭrigeblis! Li kreis intendantan postenon kaj dungis spertan sterkskarabon. Unue, la sterkskarabo zorgis pri normigi la labortempon. Pro tio li faris diversajn raportojn. Poste li bezonis sekretarion por prepari ĉi tiujn raportojn. Oni dungis araneon, kiu starigis arĥivon kaj respondis telefonvokojn.
Dum la tuta tempo, la formiko laboradis gaje plu, ĉar la laboro plaĉis al ŝi kaj de tempo al tempo ŝi zumis kanteton.
La ĉefdirektoro estimegis la laboron de la sterkskarabo kaj postulis grafikaĵojn kaj estontecajn analizojn de li. Do oni devis dungi muŝon kiel helpanton de la intendanto. Ili aĉetis porteblan komputilon por la muŝo, per kiu li povis krei belajn buntajn raportojn.
Jam baldaŭ la diligenta formiko ne plu zumadis kanteton; ŝi plendis pri tiom da skribado, kiun ŝi devis fari anstataŭ labori.
Post tio la ĉefdirektoro decidis, ke administratisto ĉeestu en la sekcio kie la formiko laboris. Tiun gravan taskon oni komisiis al akrido, kiu unue postulis, ke oni aĉetu apartan brakseĝon por li. Kompreneble li ankaŭ bezonis aŭton, porteblan komputilon kaj interretan konekton. Kaj memkompreneble li ankaŭ bezonis propran asistanton, bufon, kiu jam ĉe la antaŭa laborejo laboris kiel sekretario por li.
La formiko ne plu kantis. Ŝi fariĝis pli kaj pli maltrankvila kaj nervoza.