Ensaluto

Blogo de gb2312

Monopolo estis inventita por demonstri la malbonojn de kapitalismo

Monopolo estis inventita por demonstri la malbonojn de kapitalismo

Tradukita el angla artikolo en la retejo Aeon.
Kate Raworth estas supera vizitanta esplora asociito ĉe La Instituto de Media Ŝanĝo de Universitato Oxford kaj supera asociito ĉe la Kembriĝa Instituto por Gvidado de Daŭripovo. Ŝi estas la aŭtoro de Benjeta Ekonomiko: Sep Manieroj Pensi Kvazaŭ 21a-Jarcenta Ekonomikisto (2017). Ŝi loĝas en Oxford.
La angla version estis redaktita de Nigel Warburton

<em>Mark Strozier/Flickr</em>

Mark Strozier/Flickr

‘Aĉetu teron — oni ne fabriki ĝin plu,’ spritis Mark Twain. Tio estas maksimo, laŭ kiu vi certe bone fartas en la ludo Monopolo, la plejmulte aĉetita tabulludo, kiu instruis al generacioj da infanoj foraĉeti proprietaĵon, stakigi sur ĝin hotelojn, kaj debeti kunludantojn per ĉielalta luprezo kontraŭ la privilegio de hazarda alveno tien.

 

La malmulte konita inventinto de la ludo, Elizabeth Magie, sendube sendus sin rekte en malliberejon se ŝi ĝisvivus la okazon scii, nur kiom influa la hodiaŭa tordita versio de ŝia ludo fariĝis. Kial? Ĉar ĝi instigas siajn ludantojn glori ĝuste la malajn valorojn kontraŭ tiuj, kiujn ŝi intencis defendi.

 

bildo de gb2312

Nia Kosmo Estas Tro Vasta Por Eĉ La Plej Imagema Sciencfikcio

Nia Kosmo Estas Tro Vasta Por Eĉ La Plej Imagema Sciencfikcio

Tradukita el angla artikolo en la retejo Aeon.
Michael Strauss estas profesoro de astrofizikaj sciencoj ĉe la universitato Princeton en Nov-Ĵerzejo. Li estas la aŭtoro de Bonvenon al la Kosmo: Astrofizika Vojaĝo (2016), kun-verkita kun Neil deGrasse Tyson kaj J Richard Gott.
Publikigita partnere kun Presejo de la Universitato Princeton, kiu estas partnero de Aeon
La angla versio estis redaktita de Marina Benjamin

Relativaj pozicioj de distaj kosmoŝipoj. <em>Dank' al NASA/JPL-Caltech</em>

Relativaj pozicioj de distaj kosmoŝipoj. Dank' al NASA/JPL-Caltech

Kiel astrofizikisto, mi ĉiam estas frapita de la fakto, ke eĉ la plej frenezaj sciencfikciaj rakontoj emas esti klare humaj karaktere. Kiom ajn ekzota estas la loko, aŭ kiom nekutimaj estas la sciencaj konceptoj, plejmulto da sciencfikcioj finfine temas pri kvintesence homaj (aŭ homsimilaj) interagoj, problemoj, mankoj kaj defioj. Tio ĉi estas tio, al kio ni respondas: jen kion ni povas kompreni plej bone. Praktike, tio signifas, ke plejmulto da sciencfikcioj okazas en relative rilateblaj situacioj, sur planedo aŭ kosmoŝipo. La vera defio estas ligi la rakonton al homaj emocioj, kaj homaj grandampleksoj kaj tempampleksoj, dum ankoraŭ kaptante la enormajn ampleksojn de la kosmo mem.

bildo de gb2312

La Pensanto (Verkita de Liu Cixin) 5/5

La Pensanto

Ŝi flugas kontraŭ vasta griza riverego, kiu estas la rivero de tempo, kaj ŝi estas fluganta al la fonto de tempo, dum steloj ŝvebas en kosmo kvazaŭ fridaj glacieroj. Ŝi flugas tre rapide, ke post unu bato de la flugiloj jam pasas pli ol cent milionoj da jaroj. La kosmo estas kuntiriĝanta, steloj estas koncentriĝantaj, fona radiado estas rapide pligrandiĝanta. Dek miliardoj da jaroj pasas, glacieroj de steloj eksolviĝas en la maro de energio, kaj baldaŭ disvastiĝis kiel liberaj partikloj, kiuj poste ankaŭ fariĝas pura energio. La kosmo ekbrilas, komence en karmezino, ke ŝi kvazaŭ subnaĝas en sangomaro de energio; poste la brilo abrupte pligrandiĝis, de karmezino al oranĝo, poste al blinduma pura bluo, ke ŝi kvazaŭ flugas tra giganta tubo de neonlampo, kie materiaj partikloj jam tute dissolviĝas en la maron de energio. Tra la ŝanĝbrilanta spaco, ŝi vidas, ke la globa surfaco de la kosma rando kuntiriĝas kiel giganta polmo. Ŝvebante en la centro de kosmo, kiu jam kuntiriĝis ĝis la grando de halo, ŝi atendas la alvenon de la neordinaraĵo. Fine ĉion kaŝas mallumo, kaj ŝi scias, ke ŝi estas en la neordinaraĵo.

 

bildo de gb2312

La Pensanto (Verkita de Liu Cixin) 4/5

Tempo Numero Tri

Reveninte la trian fojon de Monto Siyun, li subite vidis la finon de la vivo. Nek lia nek ŝia vivo havis multe da 17 jaroj plu. Al la vasteco de la kosmo, eĉ lumo ŝajnas malrapida kvazaŭ heliko, vivo polvereca estas des pli nemenciinda.

 

Dum la komencaj 5 jaroj de la 17 jaroj, li kaj ŝi daŭre kontaktis unu la alian, per retpoŝtoj, fojfoje telefone, sed neniam renkontis, kaj ŝi loĝis en tre malproksima urbo. Poste, ili ĉiu proksimiĝis al la apogeo de sia vivo. Li fariĝis fama specialisto de cerba kirurgio kaj ĉefo de ĉi tiu granda hospitalo, dum ŝi fariĝis membro de nacia akademio. Ili devis zorgi pri pli multaj aferoj, samtempe li sciis, ke kun astronomo atinginta la plej altan akademian rangon ne decas diskuti tro multe pri la miteca afero, kiu ligas ilin. Do la kontakto inter li kaj ŝi poiome maloftiĝis, kaj kiam pasis duono de la 17 jaroj, tia kontakto tute rompiĝis.

 

Sed li estis tre trankvila, sciante ke daŭre ekzistas nerompebla ligo inter ili, kiu estas la stela lumo el Altairo hastanta sen ripozo al la Tero tra la vasta kosmo, kies alvenon ili ambaŭ atendadis silente.

 

Altairo

Estis ĝuste noktmezo kiam li kaj ŝi renkontis sur la ĉefa montpinto de Monto Siyun. Ambaŭ volis veni pli frue, por ke la alia ne atendu, do ili ambaŭ grimpis sur la monton je la 3a noktmeze. Ĉiu de iliaj flugaŭtoj povis facile atingi la montpinton, tamen ili ambaŭ koincide parkumis siajn aŭtojn sub la monto, kaj piediris sur la monton, evidente por retrovi antaŭan senton.

 

bildo de gb2312

La Pensanto (Verkita de Liu Cixin) 3/5

Tempo Numero Du

Edziĝo enkondukis lin en tute alian vivon, sed kio vere plene ŝanĝis lian vivon estis la infano, ekde kies naskiĝo, la trajno de vivo subite ŝanĝiĝis de ordinara trajno al eksprestrajno, kiu preterpasis unu haltejon post la alia laŭ sia vojo, senĉese rapidante antaŭen. Tedo de la vojaĝo sensentigis lin, ke li fermis la okulojn por ne vidi la ĉiam saman pejzaĝon, kaj endormiĝis mem en laco. Sed same kiel multaj vojaĝantoj dormantaj en la trajno, horloĝeto profunde en lia koro daŭre tiktakis, por veki lin unu minuton antaŭ alveno al la celloko.

 

Tiun meznokton, kiam la edzino kaj infano jam profunde dormis, li ne povis endormiĝi, ke mistika impulso igis lin drapiri jakon sur sin kaj veni sur la balkonon. Li suprenrigardis la stelplenan ĉielon, kiu fariĝis multe malpli luma en la lumnebulo de la urbo, kaj serĉis, sed kion? Post longa tempo, li respondis al si en koro: Siriuson. Tiam li ektremis pretervole.

 

Jam pasis sep jaroj, ke nun, restis nur du tagoj antaŭ la konsentita rendevutago kun ŝi.

 

Siriuso

Hieraŭ posttagmeze neĝis la unuan fojon ĉi-jare. La voj-surfaco estis tre glita, ke la taksio ne povis fini la lastan sekcion. Li nepre devis denove marŝante suriri sur la ĉefan montpinton de Monto Siyun.

 

bildo de gb2312

La Pensanto (Verkita de Liu Cixin) 2/5

Tempo Numero Unu

Nur ĝis lia edziĝo, li fine cedis sian klopodon kontraŭ tempo. Tiun tagon, li movis aĵojn en sia fraŭla loĝejo al la novgeedziĝa apartamento, escepte de kelkaj aĵoj netaŭgaj por kune posedi, kiujn li portis al la hospitala oficejo. Senatente foliumante tiujn, li trovis la bildon inkrustitan per agataj ŝtonetoj. Rigardante la buntan kurbon, li ekkonsciis, ke la vojaĝo al Monto Siyun okazis jam antaŭ dek jaroj.

 

Alfa Centaŭro4

Tio estis printempa ekskurso organizita de la junuloj en la hospital. Ĉi tiu ŝanco tre valoris al li , ĉar poste al tiaj eventoj oni pli kaj pli ne eblis inviti lin. La organizantoj de ĉi tiu ekskurso volis resti mistikaj, kaj tute fermis ĉiun kurtenon en la aŭtobuso, petante ke post alveno kaj elbusiĝo, ĉiuj divenu, kie estas la loko, kaj la unua, kiu ĝuste divenas, ricevos ne malbonan premion. Li eksciis la solvon tuj post elbusiĝo, sed li restis silenta.

 

Jen la ĉefa montpinto de Monto Siyun, sur kiu la kelkaj kupoloj perlaspektaj brilis en sunlumo.

 

Kiam iu divenis ls lokon prave, li diris al la gvidanto de la grupo, ke li iros al la observatorio por viziti iun konaton. Poste li sola marŝis laŭ la serpentanta vojo al la montpinto.

 

Li ne mensogis, tamen en sia koro li ja sciis, ke ŝi, eĉ kies nomon li ne konis, ne estas stabano de la observatorio, kaj ŝi verŝajne ne restas ĉi tie. Fakte li tute ne planis eniri, sed nur volis de malproksime rigardi la lokon, kie antaŭ dek jaroj la unua strio da lunlumo eniris lian koron plenan je brila sunlumo kaj eksterordinara ardo.

 

bildo de gb2312

La Pensanto (Verkita de Liu Cixin) 1/5

La Suno

Li ankoraŭ memoris la senton antaŭ 34 jaroj kiam li la unuan fojon vidis observatorion de Monto Siyun1. Kiam la ambulanco grimpis trans montkreston, la ĉefa montpinto de Monto Siyun aperis malproksime, kie la kupoloj de la observatorio reflektis radion de la subiranta Suno, kvazaŭ perloj inkrustitaj en la ĉefa montpinto.

 

Tiam li ĵus diplomiĝis ĉe medicina kolegio, kaj staĝis kiel kirurgo de cerbo. Laborante kiel helpanto de la ĉefa kirurgo, li venis al la observatorio por savi nemovendan severe-vunditon. Tiu estis angla fakulo vizitanta ĉi tien por esplorado, kiu, dum promenado, akcidente falis de sur la klifo kaj vundis la cerbon. Alveninte al la observatorio, ili faris al la vundito kranian punkcion, elsuĉis parton de sangokoagulaĵo, malaltigis la cerban premon, ke kiam la malsanulo pliboniĝis ĝis movebla stato, li estis transportota per ambulanco al hospitalo en provincurbo por plua operacio.

 

Jam estis malfrue en nokto kiam estis tempo foriri de la observatorio. Kiam aliaj portis la vunditon al la ambulanco, li scivoleme rigardis la kupolojn ĉirkaŭajn de la observatorio, la kombino de kies pozicioj ŝajne havis ian malklaran sencon, kvazaŭ kromleĥo2 sub lunlumo. Pelate de ia mistera forto, kiun li neniel povis kompreni post ĉiom da pensado en sia restanta vivo, li aliris al la plej proksima kupolo kaj eniris, malferminte la pordon.

 

Estis senlume interne, tamen sennombraj signallampetoj brilis, ke li sentis iri el stelplena ĉielo kun Luno en stelplenan ĉielon sen Luno. Nur mallarĝa strio da lunlumo trapasis fendon ĉe la supro de la kupolo, trafis la grandan astronomian teleskopon, ĝin nekomplete skizis profile per arĝentaj strekoj, ke ĝi ŝajnis kvazaŭ moderna artaĵo de abstrakta stilo en urba placo dum malfrua nokto.

 

bildo de gb2312

Kiuj estas la etikaj konsekvencoj de senmorta teknologio? (el Aeon)

Kiuj estas la etikaj konsekvencoj de senmorta teknologio?

Tradukita el angla artikolo en la retejo Aeon.
Francesca Minerva estas postdoktora esploranto ĉe la universitato Ghent en Belgio.
Adrian Rorheim estas esploranto kaj redaktisto ĉe la Fonduso de Efika Altruismo, Berlin.
La angla versio estis publikigita kune kun Centro por la Studado de Ekzista Risko, partnero de Aeon.
La angla version estis redaktita de Sally Davies.

Detalo de La Fontano de Juneco (1546) de Lucas Cranach la Plimaljuna. Dank' al Vikipedio

Senmorteco jam sekulariĝis. Malligita de la regno de dioj kaj anĝeloj, ĝi nun estas la subjekto de serioza investado - kaj intelekta kaj financa - fare de filozofoj, sciencistoj kaj la Silici-valuloj. Kelkcent homoj jam elektis prefere ‘kriokonservadon’ anstataŭ simpla morto, dum ili atendas, ke scienco atingos kaj donos al ili duan ŝancon vivi. Tamen se ni traktas morton kiel problemon, kiuj estas la etikaj implicitaĵoj de la tre spekulativaj ‘solvoj’ proponataj?

Evidente, nun ni ne havas ajnajn rimedojn por atingi homan senmortecon, nek estas klare, ke ni iam povos. Sed du elektoj allogis ĝis nun plejparton da intereso kaj atento: rejuniga teknologio, kaj menso-alŝutado.

bildo de gb2312

Sapvezikoj de Ronda (Verkita de Liu Cixin) (9/9)

Naŭ

Du tagojn post la formala starto de la sistemo por aerakvotransporto, Ronda aervojaĝis de Bengala Glofo al provincurbo en la nordokcidenta regiono. Elirante el la aviadilo, ŝi vidis plenlunon pendi silente en nokta ĉielo, la vezikoj ekirinte de la maro ankaraŭ ne alvenis. En la urbo, homoj amasis sub la luno. Ronda ankaŭ parkumis en la centra placo, enŝovis sin en la homamason, por fervore atendi kune kun ili. Ĝis la meznokto, la nokta ĉielo restis la sama, ke la homamaso komencis disiĝi kiel en la du antaŭaj tagoj. Sed Rondo ne foriris, ĉar ŝi sciis, ke vezikoj cere alvenos ĉi tien ĉi nokte. Ŝi sidadis sur benko, kaj tuj kiam ŝi sentis sin dormema, ŝi ekaŭdis krion:

 

“Ho ĉielo, kial estas tiom multe da lunoj!!”

 

Ronda malfermis la okulojn, kaj ŝi vere vidis riveron da lunoj en la nokta ĉielo! La sennombraj lunoj konsistis el sennombraj gigantaj vezikoj, kaj estis malsamaj ol vera luno, ĉar ili ĉiuj estis lunarkoj, jen kreskantaj, jen malkreskantaj, ĉiu el ili estis tiom kristale klara, ke la vera luno ŝajnis tute ordinara, kaj oni nur povis distingi ĝin laŭ ĝia senmova stato inter la majesta lunrivero fluanta trans la ĉielo.

 

Ekde tiam, la ĉielo de la nordokcidenta regiono fariĝis ĉielo de revo.

 

Tage vezikoj en aero ne estis bone videblaj, nur ke okazis ĉie en la blua ĉielo reflekto de la vezika muro, ke la tuta ĉielo en la suno ŝajnis kvazaŭ ondanta surfaco de lago, kaj sur tero malrapide moviĝis ombroj de la vezikoj, gigantaj kaj facile videblaj. La plej splendaj tempoj estis matenkrepusko kaj vesperkrepusko, kiam la leviĝanta aŭ subiranta Suno ĉe la horizonto brile oris la riveron da vezikoj en ĉielo.

 

Sed tiaj pezaĝoj ne daŭris longe, ĉar vezikoj en aero rompiĝis sinsekve. Kvankam pli da vezikoj amase alvenis, aperis pli da nuboj en ĉielo, ke oni ne povis vidi la vezikojn klare.

 

bildo de gb2312

Sapvezikoj de Ronda (Verkita de Liu Cixin) (8/9)

Ok

La giganta projekto por aere transporti akvon al la nordokcidenta regiono de Ĉinio daŭris dek jarojn.

 

Dum la dek jaroj, en la sudmaro de Ĉinio kaj Bengala Golfo, estis kontruitaj multaj grandegaj ĉielretoj. La retoj estis formitaj el tubetoj, kies surfaco estis plena je truetoj. Ĉiu interspaco de la reto havis diametron de kelkcent aŭ eĉ kelkmil metroj, kiu similis al la ringego, kiu antaŭ pli ol dek jaroj elblovis la supersapvezikon. Ĉiu ĉielreto havis kelkmil interspacojn. Estis du specoj de ĉielretoj, grundaj kaj aeraj. Grundaj ĉielretoj estis instalitaj laŭ la marbordo, dum aeraj ĉielretoj estis penditaj je alto de kelkmil metroj de gigantaj balonoj alligitaj al tero. En la sudmaro kaj Bengala Golfo, ĉielretoj etendadis sin seninterrompe pli ol du mil kilometrojn aere laŭ marbordo kaj en oceano, kiujn oni nomis “Granda Muro de Vezikoj”.

 

La tagon kiam la sistemo por aerakvotransporto startis la unuan fojon, tubetoj konsistigantaj ĉielretojn pleniĝis je Fluglikvo, kaj formiĝis tavolo sur ĉiu interspaco. Humida kaj forta marvento elblovis de sur la ĉielretoj sennombrajn gigantajn vezikojn, kiuj ĉiuj havis diametron de kelkaj kilometroj. Ĉi tiuj vezikojn sinsekve forlasis la ĉielretojn, grupope soris al pli alta ĉielo, al la stratosfero, kaj forvojaĝis en la vento. Dume, pli multaj vezikoj estis plu elblovitaj senĉese de sur la ĉielreto. Grandaj grupoj da gigantaj vezikoj grandioze ŝvebis al interno de la kontinento, envolvante humidan aeron de la maro, trans Himalajo, trans la sudokcidenta regiono, ĝis la ĉielo super la nordokcidenta regiono, ke en la ĉielo super la sudmaro, Bengala Glofo kaj super la nordokcidenta regiono, ekformiĝis du vicoj da vezikaj riveroj kelkmil kilometrojn longaj!

 

bildo de gb2312
Abonrilata enhavo


povigita de