Ensaluto

Blogo de Goren

bildo de Goren

Vastigo de sistemo de pronomoj

La temo pri "mi kaj mio" rememorigis min pri alia ideo pri pronomoj, kiun ni pridisputis antaŭ multaj jaroj ankoraŭ en FIDO (interreto tiam ne estis universale atingebla). Temas pri simpla ideo: pronomoj estas aparta tipo de vorto, sed ne estas iu teoria limigo por kreo de pluralo per aldono de -j same, kiel tio okazas kun substantivoj kaj adjektivoj. Fakte, tio estus eĉ pli logika kaj nekonfuza varianto. Tiel oni povas diri 'lij' aŭ 'ŝij' kiam temas pri iu samseksa multo (kaj necesas montri, ke ĝi estas samseksa), 'ŝlij' kiam temas pri vivaj estaĵoj, sed ne iliaj seksoj ne estas konataj. Ankaŭ la afero, kiu estas iom konfuza por multaj komencantoj (aparte tiuj, kies denaska lingvo de estas la angla) - la manko de distingo inter singulara kaj plurala 'vi' estos facile solvita.

Krome, ekzistas grava problemo, de kiu suferas, fakte, ne nur Esperanto, sed ankaŭ multaj aliaj lingvoj, aparte en Eŭropo - manko de distingo kaj ambigueco de "ni", kiu povas signifi ambaŭ "mi kaj vi" kaj "mi kaj iu alia". Tio estas fakte logika vundeblo de la lingvo, kiun ade trouzas demagoguloj. Se ni dirus 'ni' pri 'mi kaj vi' kaj 'mij' pri 'mi kaj iu(j) alia(j) persono(j), je kies nomo mi parolas", tiu ĉi problemo ankaŭ estos solvita.

Entute, la vastigita sistemo de pronomoj enhavus multajn pronomojn, sed - jen ĝia granda avantaĝo - oni povus uzi ne ĉiujn el ili, sed iun ajn subaron, kiun oni preferas. Tuta sistemo estas jena:

mi - la parolanto mem
mij - la parolanto kaj aliaj personoj
ni - la parolanto kaj la adresato
nij - la parolanto, la adresato kaj iu(j) alia(j) persono(j)

vi - la adresato (formala)
vij - kelkaj adresatoj (formala)
ci - la adresato (neformala)
cij - kelkaj adresatoj (neformala)

li - iu iĉa viva estaĵo
lij - kelkaj iĉaj estaĵoj
ŝi - iu ina viva estaĵo
ŝij - kelkaj inaj estaĵoj
ŝli - iu persono, kies sekso ne estas konata aŭ ne gravas (ekzemple, kiam temas pri profesio aŭ pri iu abstrakta 'ulo', 'isto' aŭ 'ano')

Pri skribo en Esperanto

Mi jam rimarkis ke multaj esperantistoj, aparte tiuj teknologie malkleraj, kiuj uzas vindozaĉon, havas problemon enigi esperantajn literojn per klavaro. Nu, por vindozuloj mi nenion povas rekomendi (krom ŝanĝo al vera operaciumo), sed por ni linuksuloj la solvo estas trviale simpla. Ekzistas esperantaj klavaroj por xkb eĉ en defaŭlta sistemo por, ekzemple, debiano. Sed se oni volas skribi per x-sistemo, oni povus uzi iun enigprogramon (kiel uim aŭ ibus, kiujn mi menciis en antaŭa poŝto) kun m17n biblioteko. La enigtabelo por esperanto estas jena:

(input-method eo transliteration)

(description
 "Esperanta klavaro por iksa sistemo.
")

(title "Eo")

(map
 (trans

  ("ĵ" "ĵ")
  ("jX" "ĵ")
  ("Ĵ" "Ĵ")
  ("Ĵ" "Ĵ")
  ("ĝ" "ĝ")
  ("gX" "ĝ")
  ("Ĝ" "Ĝ")
  ("Ĝ" "Ĝ")
  ("ŭ" "ŭ")
  ("uX" "ŭ")
  ("Ŭ" "Ŭ")
  ("Ŭ" "Ŭ")
  ("ĥ" "ĥ")
  ("hX" "ĥ")
  ("Ĥ" "Ĥ")
  ("Ĥ" "Ĥ")
  ("ĉ" "ĉ")
  ("cX" "ĉ")
  ("Ĉ" "Ĉ")
  ("Ĉ" "Ĉ")
  ("ŝ" "ŝ")
  ("sX" "ŝ")
  ("Ŝ" "Ŝ")
  ("Ŝ" "Ŝ")
))

(state
 (init
  (trans)))

;; Local Variables:
;; coding: utf-8
;; mode: lisp
;; End:

(kaj bonvolu iu diru al mi, kiel forigi aŭtomatan ĉapeligon el tiu ĉi poŝto.

bildo de Goren

Nov djalekt je esperant

Jen, rigardu kion mi trovis en esperantoĉano:

Trolkreol as nov djalekt je esperant. Reguloj as jen:

1. u ĉjam uz j anstataŭ je i, kjam tjo as ebl
2. u ĉjam uz gramatik je anglaĉ
3. u ĉjam uz help vortoj je verboj
4. 'je' as sol prepozici kju as neces
5. akuzativ as ne neces
6. se fraz as aspekt stult, ĝi as ĝust

Mo.Do.Ro.

bildo de Goren

Aboriĝenaj silabaroj.

Jam dum ioma tempo mi laboras pri enigaj metodoj por Kanadaj aboriĝenaj silbaroj (bedaŭrinde, ankoraŭ ne ekzistas artikolo en esperanta vikio pri tiu afero, nur en anglaĉo) por M17N-biblioteko, do oni povus enigi tiujn literojn per SCIM, ibus, UIM aŭ io tia. Mi jam kreis tabelojn por la inuktituta, la uesta kaj la eosta kria, la oĝibva, la naskapa, la siksika (nigrapiedula) kaj la atapaska lingvaro. Nun mi strebas trovi silabaron por la denea ("slavey") lingvo, sed nun mi renkontis obstaklon. Ŝajne, ne estas iuj ajn informoj pri la denea silabaro. La silabaro, kiu nomiĝas la denea, uziĝas (nu, uziĝis antaŭ iom da tempo) por kelkaj atapaskaj lingvoj, sed ne por la denea. La slavey-silabaro estas alia, sed mi ne povas elgugli ĝustan tabelon por ĝi. La sola informo, kiun mi trovis, estas tiu ĉi tabelo ĉe Rosetta Project: http://www.archive.org/stream/rosettaproject_xsl_ortho-1#page/n0/mode/1up Ĝi estas iom helpa, sed ĝi ne estas kompleta, ĉar ĝi ne enhavas finaĵojn kaj izolitajn formojn. Nun mi rimarkis, ke tie ĉi estas multaj nordamerikanoj, eble iu el vi scias, kie mi trovu pli plenan informon?

bildo de Goren
bildo de Goren

Finfine

Finfine la grupo pri libera programaro aperis. Esperantista komunumo sen grupo pri libera programaro - tio estus eĉ iom stulte.

Saluton, ĉu?

Ĉu estas iu tie ĉi? La komunumo ne ŝajnas tro aktiva, nu, kion ni faru... Eble eventuale ĝi kreskos. Nun esperantoreto ja iĝas simila al sektoroj de interreto de aliaj (naciaj) lingvoj - jam delonge ni havas babilejojn, hejpaĝarojn, blogojn, Vikipedion, antaŭnelonge aperis ĉano, kaj jen - socia reto.

bildo de Goren
Abonrilata enhavo


povigita de