Ensaluto

Blogo de hannespero

Marso super Khanbaliko

Marso super Khanbaliko

(libere laŭ formo "sopir' al sudo")

Pensas mi,
enrigardanta,
ke estas la ĉielo
flakon pliruĝiganta,
flago ridanta

spegule,
sub la piedo
de tiu kiu farbas
la straton en maniero
de sangolitero

per akvo
de vivo tro-tro
frufinigita tie
kie trompas nin astro
de ĉi malvintro.

bildo de hannespero

Kondiĉoj

Kondiĉoj

(libere laŭ formo "sopir' al sudo")

Hodiaŭ:
alpagiĝinte
brilus ruĝe ĉielo,
plorus nur ridetante
ni laŭkomande.

Hieraŭ:
pulsus senĉese
gutoj de plumbopluvo,
batus horoj plenpeze
eĉ senpermese.

(Kaj morgaŭ?
Ĉi tuta afer'
forgesus kaj lasus nin
malantaŭ si aŭ preter
fuĝinta esper'.)

4a de junio, ĉineske

bildo de hannespero
Abonrilata enhavo


povigita de