Subtenu!
Ĉiuj servoj de Esperanto.com estas senpagaj. Ni bezonas monon por domajno, servilo kaj multaj aliaj elspezoj!
Vi povas donaci:
1.Pere de UEA-konto: esco-b
2.Pere de PayPal sistemo
Klaku suban butonon por donaci!
Ĉiu donacinto iĝas subtenanto kaj ricevas specialan bildeton en la profilo:
Pliaj detaloj
|
Blogo de hxod

Vi jam havas kelkajn citronojn en via manoj (pilkoj ankaŭ funkcios), kaj nun vi volas ekĵongli, ĉu ne? Do, la unua paŝo estas lerni kiel fari la "akvofalon". Estas tre facile, nur vidu la videeton kiun mi ŝtelis el Vikipedio. Mi eksplikas ĉi tie por tiuj kiuj estas dekstremuloj, sed la samo aplikiĝas al maldekstremuloj (evidente ŝanĝu la flankojn). Kaj se oni volas daŭre ĵongli, oni nepre fariĝos tiom ambaŭflankemaj kiel eble, tial tio ne tiom gravas, ehe. :P
Do, teorie:
- Tenu 2 pilkojn en la dekstra mano kaj unu pilko en la malmaldekstra
- Lanĉu UNU el la du pilkoj de l` dekstra mano
- Kiam ĝi atingas la sian plej supron (en tiu momento kiam ĝi ekfalas), lanĉu la pilkon el la maldekstra mano samniere
- Kiam ĝi ekfalas, lanĉu la lastan pilkon kiu estas en via dekstra mano
- Daŭrigu la movadon kaj la rezulto estos simila al tiu de la videeto
Klopodu lanĉi ĉiujn en la sama alteco kaj en la sama rapideco, alimaniere vi facile perdiĝos. :P

Se vi volas ekĵongli tio estas tre facile: kondiĉe ke vi ne ekfaru kun tranĉiloj, ehe. Por komenci, vi povas uzi tenispilkojn, pomojn, oranĝojn, aŭ eĉ ĉiuj samtempe. Tenispilkoj povas esti problemo al tiuj kiuj havas malgrandajn manojn kaj kiam ili falas... veeee, ekkuru por trovi ilin! SED tamen, ĉi tie mi tradukas al esperanto kiel fari malmultkostajn pilkojn por ekpratiki ĵongladon (jam estas multaj plurlingvaj "kiel fari" en interreto, sed mi ne trovis en e-o). Mi trovis bonegan (kaj amuzan) videon en Youtube, per ĝi ne necesas kompreni la lingvon, nur aspekti ĝin: http://www.youtube.com/watch?v=PLxuPeTsgQk Do, por komenci jen ĉion kion vi bezonos:
- Balonoj
- Farĉo kiel rizo/sablo/salo aŭ io simila
- Ia plastiko, uzata por konservi manĝaĵojn ktp (kontrolu en la video)
- Tondilo
Vidu la videon kaj legu la suban tekston okaze de ia dubo.
Kiel fari:
- Enmetu la farĉon en la plastiko kaj pilkigu ĝin tiom granda kiom vi volas
- Blovu la balanon por streĉi ĝin
- Tondu la supran parton (kie oni blovas ĝin)
- Konvru la plastikfarĉon kun la balono kiun vi tondis
- Faru tion plurfoje
- Faru aliajn du pilkojn
- Ekĵonglu!
Mi tre ŝatas tiajn ĉi pilkojn, ĉar kiam ili falas, ili ne forkuras, kaj estas tre malmultkostaj. Sed estas aliaj manieroj por fari pilkojn kiujn mi neniam provis. Poste eblas aperigi artikolojn pri kiel fari aliajn, kiu scias? :P
Se vi trovis alian manieron por fari: diskonigu! Se vi trovis dubon, nur maldubiĝu ĉi tie komunume, ehe.
Sammondane,
Ĥod
Afiŝita de hxod je 18 februaro, 2011 - 05:36.
"Li difinis la koncepton de vojaĝantaj-batalantoj, dirante ke tio rilatas al sorĉistoj kiuj, pro tio ke ili estas batalantoj, vojaĝis en la malhela maro de l` konscio. Li plie diris, ke la homoj estis vojaĝantoj en la malhela maro de l` konscio, kaj la tero ne estis pli ol unu stacio en tiu vojaĝo; pro eksteraj kialoj, kiujn tiam li ne emis diskonigi, la vojaĝantoj interrompis sian vojaĝon. Li diris ke la homoj estis kaptitaj en ia akvokirlo, en kateno kiu ronden moviĝis, kaj ŝajnis al la homoj ke ili moviĝis, dum reale ili estis, esence, parkitaj. Li asertis ke la sorĉistoj estis la nuraj kiuj kontraŭstaris tiun forton, kiu ajn estus, kiu tenis la homaron mallibere, kaj ke pere de sia disciplino la sorĉistoj liberiĝis el tiuj ungegoj kaj daŭrigas sian vojaĝon de l` konscio."
Eroj de la libro: "La agema flanko de l` senfino" de Carlos Castaneda
|
|
Afiŝita de hxod je 12 februaro, 2011 - 05:17.
Poemo de Roberto Passos Nogueira, el la libro "Vojo kaj Vorto", kies antaŭ parolo estas de William Auld (jes, mi forgesis diri en la pasinta blogaĵo!).
Verdo
Al la Francaj Junuloj de Majo 1968
Fortoj de herboj inundis la mondon ekde l' grundo minerala Fortoj de
verdo
stipojn volvis ĉirkaŭ la ŝtalo kaj Kreskis
ImPeRtInEnTaJ
en barojn:
verdo kontraŭ nigro kardo kontraŭ tigro stipo kontraŭ ŝtalo (ruĝa mordo ĉe l` pala vando de l` burĝa ordo)
Fortoj de herboj rampis lante
Ju pli oni sarkas des pli ili kreskas Fortoj de herboj el la grundo minerala
Notre force est irrésistible
|
|
Afiŝita de hxod je 10 februaro, 2011 - 06:16.
Antaŭ kelkaj tagoj, aperis artikolon en Vikipedio pri Carlos Castañeda, antropologisto kaj verkisto. En la 1960-aj, li volis esplori la uzadon de psikoativaj plantoj en la sudo Usono kaj norda Meksiko. En tiu esploro li konis Don Juan, meksika indiĝeno el la jaka gento (Sonora-dezerto). Don Juan estis sorĉisto kaj enirigis Castaneda en alia percepto-kapabla mondo.
Carlos Castañeda en 1965
La ideo estas kaj plibonigi la artikolon kaj ankaŭ plenigi ĉiujn "ruĝajn" ligilojn aperatajn kaj aperontajn en
Vikipedio. La tasklisto laŭ kiu - laŭ graveco kaŭ urĝeco - mi laboras estas la jeno:
- Plibonigi artikolon de Castaneda
- Verki artikolon pri:
- Dom Juan Matus
- Florinda Donner-Grau
- Taisha Abelar
- Carol Tiggs
Aldone, ĉu vi, kara leganto, scias ion ajn pri tradukprojekto rilate al la libroj de Castaneda?
Silento helpas kiam la menso fartas klare, alikaze ne estas silento, sed ekskuzo.
Sammondane, Ĥod
|
|
Afiŝita de hxod je 10 februaro, 2011 - 06:08.
En 1972, la eldonejo Stafeto (poemoj - noveloj - dramoj - eseoj) eldonis 1000 ekzemplerojn de l` libreto "Vojo kaj Vorto" de Roberto Passos Nogueira. Mi ne scias ĉu poste estis aliaj eldonoj, sed la katalogo de UEA ankoraŭ vendas tiun 72-an eldonon. La libro estas - minimume - genia. Kaj la originalaj poemoj kaj la tradukitaj estis tre trafe kaj taŭge elektitaj, tial la legado de la libro estas senfina... mi ĉiam povas legi kaj relegi ĝin... kaj mi ĉiam surpriziĝas. Sed tiu ĉi artikolo ne temas pri R. P. Nogueira, sed pri Fernando Pessoa, genia poeto, kies poemero estis genie tradukita de Nogueira en "Vojo kaj Vorto".
Fernando Pessoa, kiu naskiĝis en Lisbono, Portugalio, en 1888, kreis plurajn heteronimojn (Álvaro de Campos, Alberto Caiero, Ricardo Reis, Bernardo Soares ktp...). Ĉiu heteronimo havis sian propran personan vivon, historion, verkstilon ktp, tial sorbi la verkaron de Fernando Pessoa estas granda laboro, ĉar li ja estis tre densa verkisto, kvankam li tre simple kaj klare verkis... tio rimarkeblas sube:
Fernando Pessoa Portugalio
(1888-1935)
El la gardisto de brutaroj (Alberto Caiero)
XXXIX
La mistero de la aĵoj, kie ĝi estas? Kie ĝi estas, kiu ne aperas Eĉ por sin montri mistero? Kion scias pri ĝi la rivero kaj kion scias la arbo? Kaj mi, kiu ne scias pli ol ili, kion pri ĝi scias? Ĉiam kiam mi rigardas la aĵojn kaj pensas pri kio
|
|
| |