Blogo de Jakov

Kial ni oscedadas?
Sed ekzistas kelkaj teorioj kaj mi citos iujn.
Teorio 1. Al ni ĉiuj estas bone konata unu teorio ke ni oscedas, ĉar ni bezonas pli da oksigeno. Sed ne estas tiele. La vivo pruvas ion alian. Se tiele, ni oscedos multe pli dum sportumado ol dum ripozado. Mi ĝis nun vidis neniun sportiston dum aktiveco ke li aŭ ŝi oscedas. Same, la malsanuloj kun koraj kaj pulmaj malsanoj oscedas tiom, kiom ankaŭ sanaj homoj; vi scias ke tiaj malsanuloj bezonas pli da oksigeno ol kutime. Do, tiu teorio ne taŭgas.
Teorio 2. Vi certe rimarkis ke vi oscedadas kiam vi estas dormema. Ĉu reale ekzistas rilato inter dormado kaj oscedado? Eble tiu "aktiveco" plilongigas nian maldormecon. Iu sciencisto testis tion per EEG-o (li igis iun ulon oscedadi, ne demandu min kiel) kaj vidis ke cerba aktiveco ne pliiĝas. Ankaŭ por tiu teorio ne ekzistas pruvoj.

Sengusta manĝaĵo en aviadilo?
Nur por manĝŝatuloj!
Ĉu vi iam spertis dum vi flugadis ien, kompreneble per unu aviadilo
, ke manĝaĵo estas iel sengusta? Nome, mi ne flugadis multe kaj mi ne spertis tion, ĉar mia unua kaj lasta flugado estis kiam mi havis ok jarojn.
Iuj uloj ektrovis eblajn kialojn por tiu "problemo". Nome, kiam oni rimarkis ke homoj dum flugado salis servitajn manĝaĵon pli ol kutime, ili findecidis ke ĉefa kulpanto estas la bruo. La bruo devenas de aviadilo dum flugado. Forta bruo pligrandigas la manĝkonsiston, kion la homoj sentas kvazaŭ la manĝaĵo estas pli kraketa. Sed samtempe la gusto por dolĉa kaj sala malpligrandigas.
Dr. Woods testis 48 uloj al kiuj estis servataj du tipoj da manĝaĵo. Unu tipo estis dolĉa kiel biskvito kaj dua salta kiel terpometoj. Dum ili manĝis, ili per aŭskultiloj aŭdis aŭ silencon aŭ bruon. Ili devis taksi la gustfortecon kaj kvaliton de manĝaĵo. La resultoj estis pli bonaj kiam ili axudis nur silencon, sed manĝkonsiston ili taksis kontraŭe. La manĝkonsisto pligrandigas dum ili aŭdis la bruon. Interese, ĉu ne?
Dr.Woods konkludis ke sperto pri manĝaĵo dependas pri nia atento ĉe manĝado. La malantaŭa bruo distras nia atento pri manĝaĵo kaj tiel ĝi iĝas sengusta, kvankam en normala stato ĝi ne estas sengusta .
Konkludo: manĝu en silenco aŭ aŭskultante iun malpezan muzikon kiam ajn vi povas. Se vi troviĝas ie en bruaĵoj, provu enmeti la ŝtopiloj en viajn orelojn. 
Dr. Andy Woods (Unilever's laboratories, University of Manchester)

Genetika dispozicio por alkohola dependeco
Ĉu vi iam sciiis ke ankaŭ alkohola dependeco, almenaŭ parte, estas genetike kaŭzita? Nome la alkoholismo estas tre kompleksa malsano kiu krom genetiko inkluzivas ankaŭ ĉirkaŭon. La sciencisto Kareken (pri "Indiana University School of Medicine") diras ke ne estas verŝajne ke ni iam malkovros genon kiu diros ĉu iu estos alkoholdependa aŭ ne. Ekzistas la geno GABRA2 kiu influas nian sperton kiam ni rigardas aŭ flaras alkoholon. Deziro por plezuro alportas nin al alkohola konsumado kaj superflua konsumado, ĉar tio donas al ni bonan senton.
Homozigotaj homoj, do homoj kun duobla kopio de la geno GABRA2, montris aktivecon en certaj partoj de cerbo inkluzive centrofrontan parton de cerbo, kiu estas uzata por taksi plezuron. Kontraŭ tio ĉe la heterozigotaj homoj aktiviĝas aliaj partoj de cerbo. Tiuj du diversaj manieroj de funkciado ne ŝanĝiĝas kiam homoj estas sub alkohola influo. Do certe ekzistas fiziologia bazo por alkohola dependeco.
Sed esti portisto de markoj por kompleksaj malordoj kiel alkoholismo ne signifas necese ke tiu malordo esprimiĝos. Genetikan markon oni bezonu kompreni kiel biologia averto pri noceco de alkoholaj trinkaĵoj ĉe homoj kun genetika dispozicio. Aliflanke tio povus esti gvido direktata al tiu geno kaj cerba sistemo, ĉar eble iun tagon ekestos kuracilo kontraŭ tiu geno.
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?
- Versoj de Onklo Bidao: DANKON, PANJO!
