Esperanto.com: nia komunumo

Blogo de jozefolejcx

bildo de jozefolejcx

NUPTA MARŜO POR ESPERANTO

Kiel jam diris teologoj, filozofoj, psikologoj, guruoj, politikistoj kaj poetoj, amo ne estas simpla afero. Ekzistas pluraj amoj. El tiu fruktodona arbego, la granda amo-arbo aŭ amujo, mi elprenu nur du fruktojn: la geedzan amon kaj la verdan amon. Tiu ĉi, por ne meti ekologiistojn en leksikan konfuzon, estas la amo al Esperanto.

Ĉu temas pri la geedza amo, ĉu pri la verda, estas fakto, ke amo evoluas. Siaflanke la geedza amo vekiĝas ĝenerale en la junaj jaroj. Do printempe. Nu, certe amo estas la plej bela el la floroj de tiu floranta sezono. Eble fakulo pri botaniko eksplikas, kie, kiam, kiel kaj kial floradas. Sed, almenaŭ je miaj ne kleraj okuloj, eĉ miopaj, mi konfesas, floro simple aperas. Laŭ miaj sentumoj ne sufiĉe spertaj pri botaniko, burĝono ekfloras hazarde kaj mistere. Tiel same okazas ĉe la ama afero inter viro kaj virino. La greka mitologio bildigas la hazardan karakteron de la amo per la figuro de eta dio, kiu blinde pafas sagojn kontraŭ homoj, plejparte junaj, sen preparaj ekzercoj por plenumi tian gravan taskon de la vivo. Profite de mia magra kono pri botaniko mi nur povas aldoni, ke floro ne eterne restas en printempa stato. Floro ekzistas por fariĝi frukto kaj el frukto venas semo, kies destino estas kreski kiel bela specimeno en la vegetara regno.

bildo de jozefolejcx

Haitio, tombo por Zilda Arns



Zilda Arns

 

La 12-an de januaro 2010 terura tertremo ruinigis Portoprincon, ĉefurbo de Haitio. En la daŭro de sekundoj katastrofo neniam antaŭe spertita de la insulanoj aliformigis la ĉefurbon en grandegan tombejon. Miloj da mortoj restis sub ruinoj. Malespero restis ĉe loĝantaro, kiu travivas ĉiutagan mizeron, sed nenion kompareblan al tia amasmortigo.

Portoprinco fariĝis tombejo ne nur al la suferantaj haitianoj. Tie ankaŭ finis siajn tagojn sur la tero eksterlandanoj, kiuj pro la plej diversaj kialoj vizitis la landon. La tagojn sekvantajn al la tertremo gazetoj tra la tuta mondo kalkulis la nombron da mortoj laŭ la lando. Brazilo ne esceptis tiun sumon, eĉ pro la fakto, ke tie deĵoras brazila taĉmento je la servo de la Unuiĝintaj Nacioj. Mortis 18 brazilaj militistoj kaj 3 civiluloj. Zilda Arns estis unu el la civilaj pereintoj.

bildo de jozefolejcx

Brazila Letero

BRAZILA EPILOGO DE CESARE BATTISTI

 

La sorto de Cesare Battisti estas en la manoj de prezidento Lula. Post eskapado el Italio kaj poste el Francio, la eksaktivulo trovis Brazilon kiel rifuĝejon. Li atendas la epilogon de sia aventuro en brazila karcero.

 

Cesare BattistiIama pacano (PAC – Proletoj Armataj por la Komunismo), Battisti estis kondamnita al dumviva karcero en 1987. La itala justico, surbaze de denuncoj de aliaj ekspacanoj - ne de regulaj pruvoj - ligas lin al al morto de kvar homoj en 1979, jaro kiam finiĝis la agado de PAC. Siaflanke Battisti diras, ke li ne kulpas. Tial li fuĝis al Francio, kie li restis dum kelkaj jaroj kaj trovis kondiĉon verki. Tamen la ekzilo en Francio ne por ĉiam daŭrus. Eble la prezo de Battisti ne valoris diplomatian polemikon kun la najbara Italio.

 

La strategio de la eŭropa justico konsistis en nei la politikan econ de la agado de Battisti. Tiu dubinda tezo uzas politikajn argumentojn kontraŭ argumentoj... ja politikaj. Sen sofismoj brazila konstitucio, laŭ la senco de la homaj rajtoj, protektas politikan rifuĝinton. Ĉar politika rifuĝo estas konstitucia temo, la akcepto dependas de la interpreto de la Supera Tribunalo de la Federacio (STF), kies ministroj studas la situacion, voĉdonas kaj sendas la decidon al la fina konsidero de la prezidento de la respubliko.