Mi decidis eklerni la Nederlandan lingvon. Kial? Ĉar mi interesiĝas specife pri Ĝermanaj lingvoj. Ankaŭ, ĉar lastatempe mi trovis interesaĵon kiu nomiĝas "Norsk eksperimento". Bedaŭrinde ĝi estas tute skribite en la angla, sed se vi parolas tiun lingvon, ĝi troveblas en la jena ligilo: http://www.apronus.com/norsk/index.htm.
Por la ne-anglaj parolantoj, mi resumas:
Celo: Lerni lingvon
Metodo:
- Legi
- Legadi
- Legadadi
- Aŭskulti al legadoj de aliaj, legante
Praktikaj notoj:
Ne uzu vortaron, iam ajn! La teorio malantaŭ tiun decidon de la eksperimentinto estas, ke ĝi malrapidigas kaj perdas la fluon de la legado. Se li ne komprenis, li tute ne zorgis. Li nur imagis hipotezon pri kio la mistera vorto signifas, kaj atendis ĝis ĝi plie malkaŝis sin por li decidi, ĉu aŭ ne lia originala hipotezo veras. Li ankaŭ rifuzis lerni en lingvon alia ol la Norvega.
La eksperimentinto jam parolis la Anglan kaj la Germanan, do por li lerni la Novergan lingvon estis tre facila: lia vortscio jam helpis lin. Tial, por mi konduki la eksperimenton, mi decidis lerni la Nederlandan, kiu estas la plej proksima al la du plenajn lingvojn kiujn mi nun scias (mi ŝparas Tokiponon).
Kial mi volas fari tion:
Mi estas en la dua plej alta rango de gimnazio, kaj baldaŭ faros la ekzamenojn por eniri al universitato. Kompreneble, do, oni povas diveni ke al mi mankas tempon! Tial parte mi tiom interesiĝas pri la eksperimento. Mi amas lerni lingvojn, sed estas malfacila promesi al mi mem ke mi ne cedos, nuntempe. Tiu metodo estas tute senagoro; oni ne zorgas pri ĉu aŭ ne ili sufiĉe parkeris la prepoziciojn aŭ kio ajn.. oni nur legas, kontente.
Kiel mia metodo diferencos: