Ensaluto

Subtenu!

Ĉiuj servoj de Esperanto.com estas senpagaj. Ni bezonas monon por domajno, servilo kaj multaj aliaj elspezoj! Vi povas donaci:

1.Pere de UEA-konto: esco-b
2.Pere de PayPal sistemo
Klaku suban butonon por donaci!


Ĉiu donacinto iĝas subtenanto kaj ricevas specialan bildeton en la profilo: Pliaj detaloj

Blogo de KaraGu

La Snukludo.

 Jen provo priskribi la ludon, kiu en la angla lingvo estas nomata "Snooker". Mi provis traduki la terminojn al Esperanto en tia maniero, ke oni eble komprenu la anglan terminon pli bone. Se vi opinias, ke io estas erare en la artikolo: Ne hezitu informi min.

 

La Snukludo.

 Kopio de blogaĵo ĉe: http://kgesperanto.kgesperanto.se/#home 

Antaŭ pli ol dudek jaroj mi estis kaptita de la bilarda ludo nomata "Snooker" en la angla lingvo. Mi plurfoje intencis verki artikolon pri la ludo, uzante la terminojn, kiujn oni uzas dum la ludado de "Snooker". Jen mia provo priskribi la ludon en Esperanto.

Mi uzis anglalingvan priskribon de la ludo kiel fonto de mia artikolo. Atentu, ke ne temas pri traduko sed pli pri rerakontado de la enhavo en la artikolo. Do, eblas, ke mi miskomprenis la formuladon en la angla dokumento kaj tial oni, je dubo pri miaj asertoj konsultu anglalingvan artikolon pri la ludo.

Se vi en la angla lingvo diras "He was snookered by the con-man's smooth talk", tio signifas, ke la persono kredis la asertojn de trompisto. La vorto "snokered" estas uzata kiel sinonimo por "fool" (trompi) aŭ "dupe" (azenigi). La vorto "snook" estas uzata por pluraj fiŝoj, interalie por BELONO, kiu havas beksimilan faŭkon. Kiam oni volas montri, ke iu estas trompita, oni povas montri al tiu persono, ke li havas longan nazon. (Angle: give a person a snook.)

La nomo de la ludo do devenas de la lud-termino "snokered" kiu signifas, ke la blankglobo (the cue ball) estas barita en tia maniero, ke ĝi ne povas atingi iun ludeblan celglobon en rekta linio, sed devas esti ludata per karambolado kontraŭ la flankoj de la ludtablo por karambole tuŝi la celglobon.

bildo de KaraGu
Abonrilata enhavo


povigita de