Ensaluto

Blogo de Karulo

Lernu dum vi ferias

Luĉambro-eniro 2
Luĉambro-eniro 2

Ĉu vi lernas esperanton, hispanan aŭ katalunan? Do, planu viajn venontajn feriojn en Igualada (Anoia, Katalunio). Al vojaĝemuloj mi disponigas ĉambron 2-4 homan kun ĉiuj bezonataj aferoj:

Duopa lito

Litsofo por du homoj

Televido kaj muzikaparato

Libroŝranko provizita per prikataluniaj libroj kaj mapoj

Hejtilo aŭ ventolilo (laŭvetere)

Granda fenestro kun malferma pejzaĝo

Aparta tualetejo-duŝejo

Ebleco memkuiri

Kundivido de lavmaŝino

Igualada situas je unu bushoro de Barcelono kaj ties plaĝoj kaj alitipaj turismejoj. Ankaŭ la fama montaro Montserrat estas facile atingebla per trajnkonekto. Stacidomoj busa kaj trajna troviĝas je 8 minuta piediro. Laŭ eblecoj mi ĉiĉeronos en la urbo kaj proksimaĵoj.

Lernu dum via restado! Mi provizos al vi materialon por praktikado de la lokaj lingvoj kaj esperanto kaj mem instruos laŭ via scivolo post horara interkonsento.

Luprezo de la ĉambro: 20 €/tage aŭ 120 € semajne

bildo de Karulo

Helpu la Esperanto-muzeon de Subirats! (Katalunio)

Saluton karaj,

La Esperanto-muzeo de Subirats komencis kampanjon por varbi simpatiantojn. La celo estas konvinki la lokajn aŭtoritatojn pri ĝia valoro kaj utileco, je loka kaj internacia nivelo. Ĉiu ajn povas facile helpi per aliĝo al grupo kreita en la socia reto Ipernity:

Amikoj de la Muzeo de Esperanto de Subirats

Aŭ, se vi preferas, aliĝu ĉe la Facebook-paĝo: Museu d'Esperanto de Subirats

koran antaŭdankon!

bildo de Karulo

Miaj nunaj blogoj

bildo de Karulo

Internacia Tago de la Muzeoj ĉe nia muzeo

La venontan semajnfinon la Esperanto-muzeo de Subirats (Katalunio) kuncelebros la Internacian Tagon de la Muzeoj. Vizitantoj ŝparos la enirpagon se ili anoncos sin en Esperanto per la frazo Esperanto, la lingvo de la paco. Kiel novaĵo la muzeo disponigos ankaŭ specifan librovendon al interesiĝantoj.

Bv. viziti nian blogon: www.karulo.wordpress.com

 

bildo de Karulo

Mi estas gvidanto de e-muzeo!

Mi fariĝis la unua gvidanto de la freŝe inaŭgurita Esperanto-muzeo de Subirats (iam konata kiel Hispana Esperanto-Muzeo). Bv. viziti ĝin:

http://museuesperanto.org/ (kataluna versio)

kaj

http://karulo.wordpress.com/ (esperanta, en konstruado)

bildo de Karulo

Ĉu gajni monon per esperanto?

Blogero el Ipernitio:  http://www.ipernity.com/blog/berga/227320

Esploro pri esperantista komercado

lundo 8a de Februaro 2010 je 16:29

Nuntempe mi estas senlaborulo, unu el la kvar milionoj da tiaj loĝantaj en Hispanio. Tamen mi iel tiel elturniĝas por trovi enspezojn. Inter miaj rimedoj estas vendado en loka stratbazaro kaj tra interreto, kio havas du vojojn, vendado al proksimaj klientoj aŭ al klientoj por la tuta lando ( mi ne kuraĝis ankoraŭ vendi internaciskale, kvankam kelkaj eksterlendanoj plukas en la hispania vendportalo).

Mi ŝatus scii ĉu aliaj esperantistoj emus kunlabori per interŝanĝo de vendotaj varoj. Ekzistas la ebleco minimumigi la riskojn en la komenco per preskaŭ nula investo (aparte sendokostojn), mi klarigas:

Inter la varoj kiujn mi portas al surstrata bazaro troviĝas kelkaj akireblaj pli malpli senpage, kiel ekzemple sukersaketoj, libromarkiloj, uzitaj poŝtmarkoj, loteriaj biletoj, trajnbiletoj, cigarringoj, poŝkalendaroj, ktp. Mi antaŭsupozas ke en aliaj landoj la afero similas. Mia propono estus interŝanĝo de tiaj varoj inter diverslandanoj, tiel ke ĉiu vendisto povu oferti al siaj koncernaj klientoj pli ekzotikajn/rarajn ekzemplerojn.

Mi posedas plurajn stokojn el diversaj kolektindaĵoj kaj pretas unuapaŝe sendi provekzemplerojn al interesiĝantoj. Mi sugestis principe paperajn aferojn por faciligi sendadon sed, kompreneble, indus pristudi alispecajn produktojn laŭ la cirkonstancoj kaj konfido.

Se diversaj homoj interesiĝus ni povus krei apartan grupon en Ipernitio. Kaj se iu havas similajn proponojn, mi bonvenigos informon tiurilate.

bildo de Karulo
Abonrilata enhavo


povigita de